[Pri ĉi tiu traduko]


La Konstitucio de la Regno Japanio

Proklamita en la 3-a de novembro 1946
Ekvalidinta en la 3-a de majo 1947

Ni, la japana popolo, agante pere de niaj laŭregule elektitaj reprezentantoj en la Parlamento, sekurigante por ni kaj niaj posteuloj la fruktojn de paca kunlaboro kun ĉiuj popoloj kaj la benojn de libereco tra nia tuta lando, kaj firme decidinte neniam reokazigi la terurojn kaj mizerojn de milito per agoj de la registaro, nun proklamas, ke la suverena povo apartenas al la popolo, kaj establas ĉi tiun Konstitucion. La regado ja staras sur solena konfido de la popolo; ĝia aŭtoritato devenas de la popolo; ĝiaj povoj estas praktikataj de la reprezentantoj de la popolo; kaj ĝiaj bonoj estas ĝuataj de la popolo. Tio estas la universala principo de la homaro, sur kiu ĉi tiu Konstitucio baziĝas. Ni forigas ĉiujn konstituciojn, leĝojn, dekretojn kaj ediktojn, kiuj kontraŭas ĝin.

Ni, la japana popolo, deziras ĉiaman pacon kaj profunde konscias pri la noblaj idealoj regantaj homajn rilatojn, kaj ni firme decidis konservi nian sekurecon kaj ekziston, fidante la justecon kaj honestecon de la pacamantaj popoloj de la mondo. Ni deziras okupi honoran lokon en internacia socio, kiu strebas konservi pacon kaj por ĉiam forpeli de sur la tero tiranecon kaj sklavecon, subpremon kaj maltoleremon. Ni konfirmas, ke ĉiuj popoloj de la mondo egale havas la rajton vivi en paco, sen timo kaj manko.

Ni kredas, ke neniu regno okupiĝu nur pri si mem, ignorante aliajn, sed ke la leĝoj de politika moralo estas universalaj, kaj ke obeado al ĉi tiuj leĝoj estas la respondeco de ĉiuj regnoj, kiuj volas postuli sian propran suverenecon kaj pravigi siajn egalrajtajn rilatojn kun aliaj regnoj.

Ni, la japana popolo, ĵuras per la honoro de nia regno, ke ni plenumos ĉi tiujn noblajn idealojn kaj celojn per nia tuta forto.



Ĉapitro I
La Imperiestro

Artikolo 1

La Imperiestro estas la simbolo de la Regno Japanio kaj de la unueco de la japana popolo. Ĝi ŝuldas sian pozicion al la volo de la japana popolo, al kiu apartenas la suverena povo.


Artikolo 2

La Imperiestra Trono estas dinastia kaj heredita konforme al la Leĝo pri Imperiestra Familio aprobita de la Parlamento.


Artikolo 3

Ĉiuj agoj de la Imperiestro pri regnaj aferoj bezonas la konsilon kaj aprobon de la Kabineto, kaj la Kabineto prenas la respondecon.


Artikolo 4

(1) La Imperiestro plenumas nur tiujn agojn pri regnaj aferoj, kiujn difinas ĉi tiu Konstitucio, kaj ne havas povojn pri regado.

(2) La Imperiestro povas delegi siajn agojn pri regnaj aferoj konforme al leĝo.


Artikolo 5

Kiam regenteco estas instalita konforme al la Leĝo pri Imperiestra Familio, la Regento plenumas siajn agojn pri regnaj aferoj en la nomo de la Imperiestro. En tiu okazo, aplikiĝas la unua paragrafo de la antaŭa artikolo.


Artikolo 6

(1) La Imperiestro enoficigas la Ĉefministron surbaze de la nomumo de la Parlamento.

(2) La Imperiestro enoficigas la Prezidanton de la Plej Supera Tribunalo surbaze de la nomumo de la Kabineto.


Artikolo 7

La Imperiestro, laŭ la konsilo kaj aprobo de la Kabineto, plenumas por la popolo la sekvajn agojn pri regnaj aferoj:

 1. Proklami amendojn al la Konstitucio, leĝojn, kabinetajn dekretojn kaj traktatojn.

 2. Kunvoki la Parlamenton.

 3. Dissolvi la Ĉambron de Deputitoj.

 4. Proklami okazigon de ĝenerala elekto de la membroj de la Parlamento.

 5. Atesti la enoficigon kaj eksigon de ŝtatministroj kaj aliaj ŝtataj oficistoj difinitaj de leĝo, kaj plenrajtigilojn kaj akreditilojn de ambasadoroj kaj vicambasadoroj.

 6. Atesti ĝeneralan kaj specialan amnestiojn, redukton kaj rezignon de puno kaj restarigon de rajtoj.

 7. Atribui honorajn distingojn.

 8. Atesti ratifajn dokumentojn kaj aliajn diplomatiajn dokumentojn difinitajn de leĝo.

 9. Akcepti eksterlandajn ambasadorojn kaj vicambasadorojn.

10. Plenumi ceremoniojn.


Artikolo 8

Dono de propraĵo al la Imperiestra Familio, kaj ricevo aŭ dono de propraĵo fare de la Imperiestra Familio devas esti aprobita de la Parlamento.



Ĉapitro II
Rezigno de milito

Artikolo 9

(1) Sincere aspirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas militon kiel suverenan rajton de la regno kaj la minacon per armita forto aŭ la uzon de armita forto kiel rimedojn por solvi internaciajn konfliktojn.

(2) Por atingi la celon menciitan en la antaŭa paragrafo, tera, mara kaj aera armeoj aŭ aliaj militfortoj neniam estu tenataj. La rajto de militado de la Regno ne estas agnoskita.



Ĉapitro III
Rajtoj kaj devoj de la civitanoj

Artikolo 10

La kondiĉoj por esti japana civitano estas difinitaj de leĝo.


Artikolo 11

La civitanoj ne estas malhelpataj ĝui iun ajn el la fundamentaj homaj rajtoj. Ĉi tiuj fundamentaj homaj rajtoj, garantiitaj de ĉi tiu Konstitucio al la civitanoj, estas donitaj al la civitanoj de la nuna kaj estontaj generacioj kiel netuŝeblaj eternaj rajtoj.


Artikolo 12

La liberecoj kaj rajtoj, garantiitaj de ĉi tiu Konstitucio al la civitanoj, estu konservataj de la civitanoj mem per konstanta klopodo. La civitanoj devas sin deteni de misuzo de ĉi tiuj liberecoj kaj rajtoj kaj ĉiam respondeci pri ilia uzo por la publika bonfarto.


Artikolo 13

Ĉiuj civitanoj estas respektataj kiel individuoj. Ilia rajto je vivo, libero kaj la serĉado de feliĉo devas esti maksimume respektata en leĝdonado kaj en aliaj aferoj de regado, kondiĉe ke ĝi ne kontraŭas la publikan bonfarton.


Artikolo 14

(1) Ĉiuj civitanoj estas egalaj antaŭ la leĝo kaj ne estas diskriminaciataj en politikaj, ekonomiaj aŭ sociaj rilatoj pro raso, kredo, sekso, socia statuso aŭ familia origino.

(2) Neniaj nobeloj nek la sistemo de nobelaro estas agnoskitaj.

(3) Nenia privilegio akompanas atribuon de honoro, ordeno aŭ aliaj distingoj. La atribuo estas valida nur dum la vivdaŭro de la individuo, kiu la distingon havas nuntempe aŭ ricevos estontece.


Artikolo 15

(1) La civitanoj havas la neforpreneblan rajton elekti kaj eksigi siajn publikajn oficistojn.

(2) Ĉiuj publikaj oficistoj estas servantoj de la tuta komunumo kaj ne de iu ajn parto de la komunumo.

(3) Universala plenaĝula balotrajto estas garantiita por la elekto de publikaj oficistoj.

(4) En ĉiuj elektoj, sekreteco de la balotado ne estu malobservata. La voĉdonanto ne respondecas, ĉu publike aŭ private, pri sia baloto.


Artikolo 16

Ĉiu rajtas pace peticii la riparon de damaĝo, la eksigon de publikaj oficistoj, la faradon, nuligon aŭ amendon de leĝoj, dekretoj aŭ reguloj, aŭ aliajn aferojn, kaj neniu estas diskriminaciata en ia ajn maniero pro la iniciato de tia peticio.


Artikolo 17

Ĉiu, kiu suferis damaĝon pro kontraŭleĝa ago de publikaj oficistoj, rajtas postuli kompenson de la Ŝtato aŭ de publikaj instancoj konforme al leĝo.


Artikolo 18

Neniu estas tenata en ia ajn sklaveco. Neniu estas submetita al kontraŭvola servuteco, krom kiel puno pro krimo.


Artikolo 19

La liberecoj de penso kaj de konscienco ne estu malobservataj.


Artikolo 20

(1) La libereco de religia kredo estas garantiita al ĉiuj. Neniu religia organizaĵo ricevu privilegiojn de la Ŝtato nek uzu politikan aŭtoritaton.

(2) Neniu estas devigata partopreni en religia ago, celebro, rito aŭ evento.

(3) La Ŝtato kaj ĝiaj organoj ne faru religian edukadon nek iun ajn alian religian agadon.


Artikolo 21

(1) La libereco de kunvenado kaj asociiĝo kaj la libereco de parolado, eldonado kaj ĉiuj aliaj formoj de esprimado estas garantiitaj.

(2) Cenzuro ne estu farata. La sekreteco de komunikado ne estu malobservata.


Artikolo 22

(1) Ĉiu havas la liberecon elekti kaj ŝanĝi sian loĝlokon kaj elekti sian profesion, kondiĉe ke tio ne kontraŭas la publikan bonfarton.

(2) La libereco de ĉiuj transloĝiĝi eksterlanden aŭ forlasi sian civitanecon ne estu malobservata.


Artikolo 23

La akademia libereco estas garantiita.


Artikolo 24

(1) Geedzeco estu bazita nur sur la interkonsento de la du seksoj kaj estu daŭrigata per reciproka kunlaborado surbaze de egalaj rajtoj de la geedzoj.

(2) Pri elekto de edzo aŭ edzino, rajtoj je propraĵo, heredo, elekto de loĝloko, eksgeedziĝo kaj aliaj aferoj pri geedzeco kaj familio, leĝoj devas esti faritaj el la starpunkto de la individua digno kaj de la fundamenta egaleco de la du seksoj.


Artikolo 25

(1) Ĉiuj civitanoj rajtas ĝui minimuman nivelon de sana kaj kultura vivo.

(2) En ĉiuj aspektoj de vivo la Ŝtato devas strebi por antaŭenigi kaj plibonigi la socian bonfarton, socian sekurecon kaj publikan higienon.


Artikolo 26

(1) Ĉiuj civitanoj egale havas la rajton ricevi edukadon laŭ sia kapablo konforme al leĝo.

(2) Ĉiuj civitanoj devas havigi ordinaran edukadon al ĉiuj geknaboj sub sia protekto konforme al leĝo. Tia deviga edukado estas senpaga.


Artikolo 27

(1) Ĉiuj civitanoj havas la rajton kaj la devon labori.

(2) Normoj pri salajroj, laborhoroj, ripozo kaj aliaj laborkondiĉoj estas fiksitaj de leĝo.

(3) Infanoj ne estu ekspluatataj.


Artikolo 28

La rajto de laboristoj organizi sin kaj intertrakti kaj agi kolektive estas garantiita.


Artikolo 29

(1) La rajto je propraĵo estas netuŝebla.

(2) Detaloj de la rajto je propraĵo estas difinitaj de leĝo konforme al la publika bonfarto.

(3) Privata propraĵo povas esti prenita por publika uzo kontraŭ justa kompenso.


Artikolo 30

La civitanoj devas pagi imposton konforme al leĝo.


Artikolo 31

Neniu estu senigita je sia vivo aŭ libereco nek estu kriminale punita, krom laŭ la proceduro difinita de leĝo.


Artikolo 32

Neniu estu senigita je la rajto ricevi juĝon en tribunalo.


Artikolo 33

Neniu estu arestita sen ordonletero eldonita de kompetenta juĝisto kaj preciziganta la krimon, kiu motivas la areston, krom se tiu estas kaptita ĉe freŝa faro.


Artikolo 34

Neniu estu areste retenita aŭ malliberigita sen tuja informiĝo pri la motivo kontraŭ si nek sen tuja rajtigo konsulti advokaton. Neniu estu malliberigita sen valida motivo, kaj ĉe ies ajn postulo la motivo devas esti tuj montrita en publika kortumo en la ĉeesto de la malliberigito kaj ties advokato.


Artikolo 35

(1) La rajto de ĉiuj esti sekuraj pri siaj hejmoj, dokumentoj kaj havaĵoj kontraŭ entrudiĝoj, serĉoj kaj konfiskoj ne estu difektita sen ordonletero eldonita pro valida motivo kaj priskribanta precipe la lokon por priserĉo kaj la objekton por konfisko, krom en la okazo difinita de Artikolo 33.

(2) Ĉiu serĉo aŭ konfisko estu farita per aparta ordonletero eldonita de kompetenta juĝisto.


Artikolo 36

Torturoj kaj kruelaj punoj fare de publikaj oficistoj estas absolute malpermesitaj.


Artikolo 37

(1) En ĉiuj kriminalaj kazoj la akuzito havas la rajton je rapida kaj publika proceso fare de senpartia tribunalo.

(2) La akuzito estas provizita per plena ŝanco pridemandi ĉiujn atestantojn, kaj havas la rajton akiri por si atestantojn per deviga proceduro je publika kosto.

(3) En ĉiuj okazoj la akuzito rajtas peti helpon de kompetenta advokato. Se la akuzito ne povas akiri tian helpon per sia propra forto, tiam la Ŝtato asignas tian advokaton al la akuzito.


Artikolo 38

(1) Neniu estu devigita atesti kontraŭ si mem.

(2) Konfeso farita sub devigo, torturo aŭ minaco, aŭ konfeso post maljuste longa aresta reteno aŭ malliberigo, ne povas esti akceptita kiel pruvo.

(3) Neniu estu kondamnita aŭ punita en okazoj, kiam la sola pruvo kontraŭ tiu estas ties propra konfeso.


Artikolo 39

Neniu estas kriminale respondeca pri ago, kiu estis laŭleĝa, kiam ĝi estis farita, aŭ pri ago, de kiu tiu estas jam absolvita. Neniu estas kriminale respondeca dufoje pri la sama krimo.


Artikolo 40

Ĉiu, kiu estas absolvita post aresta reteno aŭ malliberigo, povas postuli de la Ŝtato kompenson konforme al leĝo.



Ĉapitro IV
La Parlamento

Artikolo 41

La Parlamento estas la plej supera organo de la ŝtata potenco kaj la sola leĝdona organo de la Ŝtato.


Artikolo 42

La Parlamento konsistas el du Ĉambroj: la Ĉambro de Deputitoj kaj la Ĉambro de Konsilantoj.


Artikolo 43

(1) La du Ĉambroj konsistas el elektitaj membroj reprezentantaj ĉiujn civitanojn.

(2) La nombro de la membroj de ĉiu Ĉambro estas fiksita de leĝo.


Artikolo 44

La kvalifiko de la membroj de la du Ĉambroj kaj iliaj elektantoj estas difinita de leĝo. Tamen, ekzistu nenia diskriminacio pro raso, kredo, sekso, socia statuso, familia origino, edukiteco, propraĵo aŭ enspezo.


Artikolo 45

La mandatperiodo de la membroj de la Ĉambro de Deputitoj estas kvar jaroj. Tamen, en la okazo de dissolvo de la Ĉambro de Deputitoj la mandato finiĝas antaŭ la plenumiĝo de tiu periodo.


Artikolo 46

La mandatperiodo de la membroj de la Ĉambro de Konsilantoj estas ses jaroj, kaj duono de la membroj estas elektata ĉiun trian jaron.


Artikolo 47

La elektaj distriktoj, metodoj de voĉdonado kaj aliaj aferoj rilatantaj al la elekto de membroj de la du Ĉambroj estas difinitaj de leĝo.


Artikolo 48

Neniu povas esti membro de la du Ĉambroj samtempe.


Artikolo 49

La membroj de la du Ĉambroj ricevas taŭgajn jarajn kompensojn de la ŝtata trezorejo konforme al leĝo.


Artikolo 50

Krom en okazoj difinitaj de leĝo, membroj de la du Ĉambroj ne povas esti arestitaj dum la sesio de la Parlamento. Membro arestita antaŭ la malfermo de la sesio estu liberigita por la daŭro de la sesio laŭ la postulo de la koncerna Ĉambro.


Artikolo 51

La membroj de la du Ĉambroj ne respondecas ekster la Ĉambro pri siaj paroladoj, debatoj kaj voĉdonoj faritaj en la Ĉambro.


Artikolo 52

Ordinara sesio de la Parlamento estas kunvokita unu fojon ĉiujare.


Artikolo 53

La Kabineto povas decidi pri kunvoko de eksterordinaraj sesioj de la Parlamento. Kiam almenaŭ kvarono de la tuta membraro de unu el la du Ĉambroj faras la postulon, la Kabineto devas decidi pri la kunvoko.


Artikolo 54

(1) Kiam la Ĉambro de Deputitoj estas dissolvita, ĝenerala elekto de membroj de la Ĉambro de Deputitoj devas okazi ene de kvardek tagoj post la dato de la dissolvo, kaj la Parlamento devas esti kunvokita ene de tridek tagoj post la dato de la elekto.

(2) Kiam la Ĉambro de Deputitoj estas dissolvita, la Ĉambro de Konsilantoj estas fermita samtempe. Tamen, la Kabineto povas, kiam la Regno havas urĝan bezonon, postuli krizokazan sesion de la Ĉambro de Konsilantoj.

(3) La agoj prenitaj ĉe tia krizokaza sesio, kiu estas menciita en la antaŭa paragrafo, estas provizoraj kaj fariĝas malvalidaj, se ili ne estas konsentitaj de la Ĉambro de Deputitoj ene de dek tagoj post la malfermo de la sekva sesio de la Parlamento.


Artikolo 55

Ĉiu Ĉambro juĝas disputojn pri la kvalifikoj de siaj membroj. Tamen, por senigi membron je ties posteno necesas decido per la plimulto de almenaŭ du trionoj de la ĉeestantaj membroj.


Artikolo 56

(1) Neniu Ĉambro povas komenci diskutojn aŭ fari decidojn, se ĝi ne havas la ĉeeston de almenaŭ unu triono de sia tuta membraro.

(2) Pri ĉiuj aferoj ĉiu Ĉambro decidas per la plimulto de la ĉeestantaj membroj, krom se alie difinite en ĉi tiu Konstitucio. En la okazo de voĉegaleco la prezidanto decidas pri la afero.


Artikolo 57

(1) Kunsidoj en la du Ĉambroj estas publikaj. Tamen, sekreta kunsido povas okazi, kiam la plimulto de almenaŭ du trionoj de la ĉeestantaj membroj tion decidas.

(2) Ĉiu Ĉambro devas konservi registraĵon pri siaj kunsidoj. Tiu registraĵo devas esti publikigita kaj vaste distribuita, escepte de tiuj partoj de la registraĵo pri sekreta kunsido, kiujn oni konsideras sekretigendaj.

(3) Laŭ la postulo de almenaŭ unu kvinono de la ĉeestantaj membroj, voĉdonoj de la membroj pri ĉiu afero estu registritaj en la protokolo.


Artikolo 58

(1) Ĉiu Ĉambro elektas sian propran prezidanton kaj aliajn funkciulojn.

(2) Ĉiu Ĉambro povas difini siajn regulojn pri kunsidoj kaj aliaj proceduroj kaj pri la interna disciplino, kaj povas puni siajn membrojn pro nedeca konduto. Tamen, por eksigi membron necesas decido de la plimulto de almenaŭ du trionoj de la ĉeestantaj membroj.


Artikolo 59

(1) Leĝpropono fariĝas leĝo post aprobo de la du Ĉambroj, krom se alie difinite en ĉi tiu Konstitucio.

(2) Leĝpropono, aprobita de la Ĉambro de Deputitoj, pri kiu tamen la Ĉambro de Konsilantoj faras malsaman decidon ol la Ĉambro de Deputitoj, fariĝas leĝo, kiam ĝi estas denove aprobita de la Ĉambro de Deputitoj per la plimulto de almenaŭ du trionoj de la ĉeestantaj membroj.

(3) La preskribo en la antaŭa paragrafo ne malebligas al la Ĉambro de Deputitoj postuli, ke komuna komitato de la du Ĉambroj estu kunvokita konforme al leĝo.

(4) Se la Ĉambro de Konsilantoj ne faras decidon ene de sesdek tagoj, ekskluzive de la feriotempo de la Parlamento, post ricevo de leĝpropono aprobita de la Ĉambro de Deputitoj, la Ĉambro de Deputitoj povas rigardi la leĝproponon kiel malaprobitan de la Ĉambro de Konsilantoj.


Artikolo 60

(1) La buĝeto devas esti prezentita unue al la Ĉambro de Deputitoj.

(2) Dum pritrakto de la buĝeto, se la Ĉambro de Konsilantoj faras malsaman decidon ol la Ĉambro de Deputitoj, kaj se interkonsento ne estas atingita eĉ per komuna komitato de la du Ĉambroj kunvokita konforme al leĝo, aŭ se la Ĉambro de Konsilantoj ne faras decidon ene de tridek tagoj, ekskluzive de la feriotempo de la Parlamento, post ricevo de la buĝeto aprobita de la Ĉambro de Deputitoj, la decido de la Ĉambro de Deputitoj estu la decido de la Parlamento.


Artikolo 61

La dua paragrafo de la antaŭa artikolo aplikiĝas ankaŭ al la aprobo de la Parlamento bezonata por konkludi traktatojn.


Artikolo 62

Ĉiu Ĉambro povas fari esplorojn pri la regado kaj povas postuli la ĉeeston kaj ateston de atestantoj kaj la prezenton de registraĵoj.


Artikolo 63

La Ĉefministro kaj aliaj ŝtatministroj povas iam ajn ĉeesti en unu el la du Ĉambroj por paroli pri proponoj, senkonsidere ĉu ili estas membroj de la Ĉambro aŭ ne. Ili devas ĉeesti, kiam ilia ĉeesto estas postulita por tio, ke ili donu respondojn kaj klarigojn.


Artikolo 64

(1) La Parlamento instalas akuzan tribunalon konsistantan el membroj de la du Ĉambroj por juĝi la juĝistojn, kontraŭ kiuj proceso por eksigo estas iniciatita.

(2) Aferoj pri la akuzo estas difinitaj de leĝo.



Ĉapitro V
La Kabineto

Artikolo 65

La plenuma povo apartenas al la Kabineto.


Artikolo 66

(1) La Kabineto konsistas el la Ĉefministro, kiu ĝin estras, kaj aliaj ŝtatministroj konforme al leĝo.

(2) La Ĉefministro kaj aliaj ŝtatministroj devas esti civiluloj.

(3) La Kabineto kolektive respondecas al la Parlamento pri la uzo de sia plenuma povo.


Artikolo 67

(1) La Ĉefministro estas nomumita el inter la membroj de la Parlamento per decido de la Parlamento. Tiu nomumo antaŭiras ĉiujn aliajn aferojn.

(2) Se la Ĉambro de Deputitoj kaj la Ĉambro de Konsilantoj faras malsamajn decidojn pri nomumo, kaj se interkonsento ne estas atingita eĉ per komuna komitato de la du Ĉambroj kunvokita konforme al leĝo, aŭ se la Ĉambro de Konsilantoj ne faras decidon pri nomumo ene de dek tagoj, ekskluzive de la feriotempo de la Parlamento, post la decido pri nomumo farita de la Ĉambro de Deputitoj, la decido de la Ĉambro de Deputitoj estu la decido de la Parlamento.


Artikolo 68

(1) La Ĉefministro enoficigas la ŝtatministrojn. Tamen, la plimulto de ili devas esti elektita el inter la membroj de la Parlamento.

(2) La Ĉefministro povas eksigi la ŝtatministrojn laŭ sia bontrovo.


Artikolo 69

Se la Ĉambro de Deputitoj aprobas rezolucion de malkonfido aŭ malaprobas rezolucion de konfido, la Kabineto devas demisii kolektive, krom se la Ĉambro de Deputitoj estas dissolvita ene de dek tagoj.


Artikolo 70

Se ekvakas la posteno de la Ĉefministro aŭ se la unua kunveno de la Parlamento estas kunvokita post ĝenerala elekto de membroj de la Ĉambro de Deputitoj, la Kabineto devas demisii kolektive.


Artikolo 71

En la okazoj menciitaj en la du antaŭaj artikoloj, la Kabineto daŭrigas sian funkcion ĝis la enoficigo de nova Ĉefministro.


Artikolo 72

La Ĉefministro, reprezentante la Kabineton, prezentas proponojn al la Parlamento, raportas pri ĝeneralaj ŝtataj aferoj kaj diplomatiaj rilatoj, kaj direktas kaj kontrolas diversajn administrajn fakojn.


Artikolo 73

La Kabineto, aldone al aliaj ĝeneralaj administraj aferoj, plenumas la jenajn taskojn:

1. Plenumi la leĝojn fidele kaj estri ŝtatajn aferojn.

2. Pritrakti diplomatiajn aferojn.

3. Konkludi traktatojn. Tamen, por tio necesas ricevi antaŭan aprobon, aŭ depende de cirkonstancoj, postan aprobon de la Parlamento.

4. Mastrumi aferojn pri ŝtataj oficistoj konforme al normoj difinitaj de leĝo.

5. Pretigi kaj prezenti la buĝeton al la Parlamento.

6. Fari kabinetajn dekretojn por efektivigi la preskribojn de ĉi tiu Konstitucio kaj de la leĝoj. Tamen, ne eblas inkluzivigi punregulojn en tiujn dekretojn, krom se tio estas komisiita de la koncernaj leĝoj.

7. Decidi pri ĝenerala kaj speciala amnestioj, redukto kaj rezigno de puno kaj restarigo de rajtoj.


Artikolo 74

Ĉiuj leĝoj kaj kabinetaj dekretoj bezonas subskribon de la kompetenta ŝtatministro kaj kunan subskribon de la Ĉefministro.


Artikolo 75

Ŝtatministroj, dum sia mandato, ne estu submetitaj al proceso sen la konsento de la Ĉefministro. Tamen, la rajto procesi ne estas difektita pro tio.



Ĉapitro VI
La Juĝsistemo

Artikolo 76

(1) La tuta juĝa povo apartenas al la Plej Supera Tribunalo kaj al subaj tribunaloj, kiuj estas establitaj konforme al leĝo.

(2) Nenia speciala tribunalo estu establita. Neniu plenuma organo povas fari juĝon kiel fina instanco.

(3) Ĉiuj juĝistoj sendepende uzas sian aŭtoritaton laŭ sia konscienco kaj estas subordigitaj nur al ĉi tiu Konstitucio kaj la leĝoj.


Artikolo 77

(1) La Plej Supera Tribunalo havas la povon difini la regulojn pri la proceduroj de procesoj, pri la advokatoj, pri la interna disciplino de la tribunaloj kaj pri la administrado de juĝaj aferoj.

(2) Prokuroroj devas obei la regulojn difinitajn de la Plej Supera Tribunalo.

(3) La Plej Supera Tribunalo povas delegi al subaj tribunaloj la povon difini regulojn pri tiuj tribunaloj.


Artikolo 78

Juĝistoj povas esti eksigitaj nur per publika akuzo, krom se ili estas juĝe deklaritaj mense aŭ korpe nekapablaj plenumi siajn oficajn devojn. Neniu plenuma organo povas fari disciplinajn punojn kontraŭ juĝistoj.


Artikolo 79

(1) La Plej Supera Tribunalo konsistas el la prezidanto kaj aliaj juĝistoj, kies nombro estas fiksita de leĝo; ĉiuj jugistoj, escepte de la prezidanto, estas enoficigitaj de la Kabineto.

(2) La enoficigo de la juĝistoj de la Plej Supera Tribunalo estas ekzamenita de la civitanoj ĉe la unua ĝenerala elekto de membroj de la Ĉambro de Deputitoj post ilia enoficigo kaj estas denove ekzamenita ĉe la unua ĝenerala elekto de membroj de la Ĉambro de Deputitoj post la paso de dek jaroj, kaj sammaniere poste.

(3) En la okazoj menciitaj en la antaŭa paragrafo, se la plimulto de la voĉdonantoj aprobas la eksigon de iu juĝisto, tiu juĝisto estas eksigita.

(4) Aferoj pri la ekzameno estas difinitaj de leĝo.

(5) La juĝistoj de la Plej Supera Tribunalo eksiĝas, kiam ili atingas la aĝon fiksitan de leĝo.

(6) Ĉiuj juĝistoj de la Plej Supera Tribunalo periode ricevas konvenan rekompencon. La rekompenco ne povas esti reduktita dum ilia mandato.


Artikolo 80

(1) La juĝistoj de la subaj tribunaloj estas enoficigitaj de la Kabineto el listo de personoj, kiujn nomumas la Plej Supera Tribunalo. Ĉiuj tiuj juĝistoj havas la mandatperiodon de dek jaroj kaj povas esti reenoficigitaj. Tamen, ili eksiĝas, kiam ili atingas la aĝon fiksitan de leĝo.

(2) Ĉiuj juĝistoj de la subaj tribunaloj periode ricevas konvenan rekompencon. La rekompenco ne povas esti reduktita dum ilia mandato.


Artikolo 81

La Plej Supera Tribunalo estas la tribunalo de fina instanco kun la povo decidi pri la laŭkonstitucieco de ĉiuj leĝoj, dekretoj, reguloj aŭ aliaj oficialaj agoj.


Artikolo 82

(1) Procesaj debatoj kaj verdiktado devas okazi en publika kortumo.

(2) Kiam tribunalo unuanime decidas, ke publikeco estas danĝera por la publika ordo aŭ moralo, debatoj povas okazi private. Tamen, ĉiam publike devas okazi debatoj pri politikaj krimoj, pri krimoj pri eldonado, aŭ pri kazoj, kiuj temas pri la civitanaj rajtoj garantiitaj en Ĉapitro III de ĉi tiu Konstitucio.



Ĉapitro VII
Financoj

Artikolo 83

La povo administri la ŝtatajn financojn devas esti uzata surbaze de la decido de la Parlamento.


Artikolo 84

Enkonduko de novaj impostoj aŭ modifo de ekzistantaj impostoj devas baziĝi sur leĝo aŭ kondiĉoj fiksitaj de leĝo.


Artikolo 85

La elspezo de ŝtata mono kaj la preno de ŝuldo fare de la Ŝtato devas baziĝi sur la decido de la Parlamento.


Artikolo 86

La Kabineto devas pretigi kaj prezenti al la Parlamento buĝeton por ĉiu financa jaro por ke la Parlamento diskutu kaj decidu pri ĝi.


Artikolo 87

(1) Por plenigi eventualajn mankojn en la buĝeto, rezerva fonduso povas esti kreita laŭ la decido de la Parlamento kaj povas esti elspezita je la respondeco de la Kabineto.

(2) La Kabineto devas akiri postan aprobon de la Parlamento por ĉiuj elspezoj el la rezerva fonduso.


Artikolo 88

Ĉiuj propraĵoj de la Imperiestra Familio apartenas al la Ŝtato. Ĉiuj elspezoj de la Imperiestra Familio devas esti buĝetitaj kaj aprobitaj de la Parlamento.


Artikolo 89

Nenia publika mono aŭ alia publika propraĵo devas esti elspezita aŭ disponigita por la uzo, utilo aŭ subteno de religia institucio aŭ asocio, aŭ por bonfara, eduka aŭ homama entrepreno, kiu ne estas sub la kontrolo de publika aŭtoritato.


Artikolo 90

(1) La fina kalkulo de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Ŝtato devas esti inspektita de la Inspekta Buroo de Spezado ĉiujare kaj, kune kun la raporto de la inspekto, devas esti prezentita de la Kabineto al la Parlamento en la tuj sekva financa jaro.

(2) La organizo kaj aŭtoritato de la Inspekta Buroo de Spezado estas difinitaj de leĝo.


Artikolo 91

Regule, almenaŭ unu fojon ĉiujare, la Kabineto devas raporti al la Parlamento kaj al la civitanoj pri la stato de la ŝtata financo.



Ĉapitro VIII
Loka aŭtonomeco

Artikolo 92

Aferoj pri la organizo kaj funkciigo de lokaj administraj unuoj estas difinitaj de leĝo akorde kun la principo de loka aŭtonomeco.


Artikolo 93

(1) La lokaj administraj unuoj starigas asembleojn kiel siajn decidrajtajn organojn konforme al leĝo.

(2) La estroj de ĉiuj lokaj administraj unuoj, la membroj de ties asembleoj, kaj tiuj aliaj lokaj oficistoj, kiuj estas difinitaj de leĝo, estas rekte elektitaj de la loĝantoj en la koncernaj unuoj.


Artikolo 94

Lokaj administraj unuoj havas la rajton mastrumi siajn propraĵojn, trakti siajn aferojn kaj plenumi administradon, kaj kadre de leĝo povas fari lokajn regulojn.


Artikolo 95

Speciala leĝo, aplikebla nur al unu loka administra unuo, ne povas esti farita de la Parlamento sen konsento de la plimulto, akirita konforme al leĝo, en voĉdono de la loĝantoj de la koncerna unuo.



Ĉapitro IX
Amendoj

Artikolo 96

(1) Amendoj al ĉi tiu Konstitucio devas esti iniciatitaj de la Parlamento per aprobo de almenaŭ du trionoj de ĉiuj membroj de ĉiu Ĉambro, kaj devas esti prezentitaj al la civitanoj por ratifo. La ratifo bezonas aprobon de la plimulto de la voĉdonantoj, en speciala referendumo aŭ en voĉdono okaze de la elekto difinita de la Parlamento.

(2) Kiam la amendoj estas ratifitaj kiel en la antaŭa paragrafo, ili estas tuj proklamitaj de la Imperiestro en la nomo de la popolo, kiel integra parto de ĉi tiu Konstitucio.



Ĉapitro X
La Plej Supera Leĝo

Artikolo 97

La fundamentaj homaj rajtoj, kiujn ĉi tiu Konstitucio garantias al la japana popolo, estas la fruktoj de la multjara klopodo de la homaro por akiri liberecon; ili eltenis multajn severajn elprovadojn kaj estas konfiditaj al la popolo de la nuna kaj estontaj generacioj kiel netuŝeblaj eternaj rajtoj.


Artikolo 98

(1) Ĉi tiu Konstitucio estas la plej supera leĝo de la Regno, kaj la tuto aŭ parto de leĝo, dekreto, edikto aŭ alia ŝtatafera ago, kiu kontraŭas ĝiajn preskribojn, ne estas valida.

(2) La traktatoj konkluditaj de la Regno Japanio kaj la establitaj internaciaj leĝoj kaj reguloj estu fidele observataj.


Artikolo 99

La Imperiestro, la Regento, la ŝtatministroj, membroj de la Parlamento, juĝistoj kaj ĉiuj aliaj publikaj oficistoj havas la devon respekti kaj gardi ĉi tiun Konstitucion.



Ĉapitro XI
Suplementaj Reguloj

Artikolo 100

(1) Ĉi tiu Konstitucio ekvalidos ses monatojn post la tago de ĝia proklamo.

(2) La farado de leĝoj necesaj por la ekvalido de ĉi tiu Konstitucio, la elekto de membroj de la Ĉambro de Konsilantoj kaj la proceduro por kunvoki la Parlamenton, kaj ankaŭ aliaj preparaj proceduroj necesaj por la ekvalido de ĉi tiu Konstitucio, povas esti plenumitaj antaŭ la tago menciita en la antaŭa paragrafo.


Artikolo 101

Se la Ĉambro de Konsilantoj ne estos formita ĉe la ekvalido de ĉi tiu Konstitucio, la Ĉambro de Deputitoj funkcios kiel la Parlamento ĝis la formiĝo de la Ĉambro de Konsilantoj.


Artikolo 102

La mandatperiodo de duono de la membroj de la Ĉambro de Konsilantoj servantaj en la unua periodo sub ĉi tiu Konstitucio estas tri jaroj. La membroj de ĉi tiu kategorio estos deciditaj konforme al leĝo.


Artikolo 103

La ŝtatministroj, membroj de la Ĉambro de Deputitoj kaj juĝistoj oficantaj ĉe la ekvalido de ĉi tiu Konstitucio, kaj ĉiuj aliaj publikaj oficistoj, kies postenoj respondas al tiuj agnoskitaj en ĉi tiu Konstitucio, ne perdos aŭtomate sian postenon pro la ekvalido de ĉi tiu Konstitucio, krom se alie difinite de leĝo. Tamen, kiam posteuloj estos elektitaj aŭ enoficigitaj laŭ ĉi tiu Konstitucio, ili aŭtomate perdos sian postenon.





* * *

Pri ĉi tiu traduko

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu esperanta traduko "La Konstitucio de la Regno Japanio" farita de NUN-vortoj (HIROTAKA Masaaki, SIBAYAMA Zyun'iti, YAMAKAWA Syūiti) estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.






Noto de la tradukintoj

La unua esperanta traduko de la Konstitucio de la Regno Japanio aperis tuj post la proklamo de la Konstitucio per la kunlaboro de INOUE Masuzô kaj HASEGAWA Riei. Ĝi estis unu el la monumentaj laboroj de la japana esperantistaro tiutempe. Sed jam pasis pli ol 60 jaroj ekde la unua eldono kaj iom post iom rimarkiĝis, ke ilia traduko tamen ne estas sen mankoj.

Ni opinias, ke ekzakta kaj fidinda esperanta traduko necesas por ke japanaj kaj alilandaj esperantistoj diskutu pri la Japana Konstitucio cele al paca interkompreniĝo de la tutmondaj popoloj.

Pro tio ni, la grupo NUN-vortoj, decidis pretigi novan tradukon. Ni celis ĉefe ordinarajn esperantistojn nefakajn pri juro. Ni klopodis, ke nia traduko estu klara kaj facile komprenebla por niaj internaciaj legantoj sed samtempe kiel eble plej fidela al la originalo.

Por nia traduklaboro ni ricevis plurajn utilajn konsilojn. Ni aparte dankas al Ulrich LINS, Mirejo GROSJEAN, ISINO Yosio kaj ISIKAWA Takasi.

Ni esperas, ke nia traduko estos legata kaj citata de multaj esperantistoj.

La 3-an de novembro 2014.

NUN-vortoj (HIROTAKA Masaaki, SIBAYAMA Zyun'iti, YAMAKAWA Syūiti)


[Plej supren]

日本国憲法 エスペラント訳