Pacdeklaro de Nagasako, 2013

Antaŭ 68 jaroj hodiaŭ, usona bombaviadilo ĵetis unu atombombon super nia urbo Nagasako. La bombo montris teruran potencon per siaj varmoradioj, eksploda ventego kaj radiado, kaj la tuj sekvinta brulego daŭris dum la tuta tagnokto. La urbo plena de homaj vivoj ŝanĝiĝis en ruinon en unu momento. El 240 000 loĝantoj vundiĝis 150 000, el kiuj 74 000 mortis ĝis tiu jarfino. La postvivantaj atombombitoj, eĉ post 68 jaroj, suferadas pro timo al leŭkemio kaj kancero kaŭze de la radiado kaj pro seriozaj cikatroj en la koro.

La homoj kreis ĉi tiun kruelan armilon. La homoj uzis ĝin eĉ dufoje en Hiroŝimo kaj en Nagasako. La homoj ripetadas nuklean eksperimenton kaj poluadas la teron. La homoj faris multe da eraroj ĝis nun. Ĝuste pro tio ni, homoj, devas laŭokaze rememori la neforgesendan promeson en la pasinteco, kaj recertigi la originon denove alirendan.


Mi petas la japanan registaron reiri al la origino kiel la atombombita lando.

En aprilo ĉi-jare, kiam okazis la Prepara Komitato de la Reekzamena Konferenco por la Traktato pri Nemultigo de Nukleaj Armiloj (NPT) en Ĝenevo, 80 membroŝtatoj aprobe subskribis komunan komunikon por apelacii pri malhumaneco de nukleaj armiloj. Sud-Afriko kaj aliaj proponantoj petis Japanion doni aproban subskribon.

Sed la japana registaro ne subskribis ĝin kaj trompis la atendon de la tutmonda socio. Se la japana registaro ne povas subteni la aserton, ke la homaro devas ne uzi nukleajn armilojn en ajnaj cirkonstancoj, tio signifas, ke ĝi akceptas la uzon de nukleaj armiloj en iuj cirkonstancoj. Tiu ĉi sinteno kontraŭas la originon de Japanio kiel la atombombita lando deziranta, ke neniu en la mondo suferu pro atombombado.

Same mi diru pri la rekomenco de la intertraktado pri Nukleenergia Kontrakto inter Barato kaj Japanio. Barato ekposedis nukleajn armilojn sen aliĝo al NPT. Kunlabori kun tia Barato pri nuklea energio faros sensignifa la Traktaton, kies celo estas haltigi la kreskon de la nombro de nuklearmilaj ŝtatoj. Tio provizas ankaŭ Nord-Koreion, kiu malaliĝis de NPT kaj celas ekposedi nukleajn armilojn, per preteksto por pravigi sian konduton, kaj tiel malhelpos penadon sennukleigi la Korean Duoninsulon.

Mi petas la japanan registaron reveni al la origino de la atombombita lando.

Mi petas la japanan registaron, ke ĝi ekpaŝu, kun la gvidanteco kiel la atombombita lando, al konkretaj agadoj kiel leĝigo de la Tri Ne-nukleaj Principoj, kaj kiel alvoko por krei la zonon sen nukleaj armiloj en Nordorienta Azio.


En NPT nuklearmilaj ŝtatoj havas devon sincere penadi al nuklea malarmado. Tio ĉi estas promeso al la tutmonda socio.

En aprilo, 2009, en Prago, la usona prezidanto Obama esprimis sian deziron celi al "la mondo sen nukleaj armiloj". En junio, ĉi-jare, en Berlino, li diris, "Dum ekzistas nukleaj armiloj, ni ne estas vere sekuraj", kaj asertis, ke li plu laboru por nuklea malarmado. Kiel civitanoj de atombombita urbo, ni subtenas la sintenon de la prezidanto Obama.

Sed eĉ nun en la mondo ekzistas pli ol 17 000 nukleaj ŝargokapoj, el kiuj pli ol 90 elcentoj apartenas al Usono kaj Rusio. Prezidanto Obama, Prezidanto Putin, mi petas vin klopodi por pli rapida kaj pli drasta redukto de la nukleaj ŝargokapoj. Anstataŭ deziri "la mondon sen nukleaj armiloj" kiel foran revon, ni devas klopodi por la nuligo de nukleaj armiloj, kiel la urĝe solvenda problemo de la homaro, kaj plenumi la promeson al la tutmonda socio.


Por realigi la mondon sen nukleaj armiloj, krom taskigi ŝtatajn gvidantojn, estas diversaj aferoj, kiujn povas fari ĉiu el ni, la civitanoj de la mondo.

En la antaŭparolo de la Japana Konstitucio la japana popolo asertas, ke ili firme decidis "neniam reokazigi la terurojn kaj mizerojn de milito per agoj de la registaro", per kio ili esprimas sian fortan aspiron al monda paco. Ni neniam forgesu la fakton, ke milito forrabis multajn vivojn kaj serioze vundis multajn korpojn kaj animojn, kaj ni neniam ripetu la multajn kruelajn scenojn kaŭzitajn de milito. Tio estas la origino de nia aspiro al paco, kaj por ne forgesi ĝin ni devas aŭskulti rakontatajn spertojn pri la milito kaj pri la atombombado, kaj transdoni ilin al la postaj generacioj.

Homoj el juna generacio, ĉu vi iam aŭdis la voĉojn de la atombombitoj? La voĉojn kriantajn, "Ne plu Hiroŝimoj! Ne plu Nagasakoj! Ne plu militoj! Ne plu atombombitoj!"?

Vi estos la lasta generacio, kiu povas senpere aŭdi iliajn voĉojn. Kio okazis sub la atomnubo antaŭ 68 jaroj? Kial la atombombitoj sin oferadas por estontaj generacioj, apelaciante por la nuligo de nukleaj armiloj? Bonvolu aŭskulti la voĉojn de la atombombitoj. Kaj bonvolu pensi pri tio, ĉu estos permesebla aŭ ne, la ekzisto de nukleaj armiloj en la mondo via kaj en la estonteco de viaj infanoj. Bonvolu paroli pri tio inter viaj amikoj. Ĝuste vi estas nia estonteco.

Estas diversaj aferoj, kiujn vi povas fari kiel civitanoj de komunumo. En Japanio preskaŭ 90 elcentoj el la municipoj faris deklaron por sennukleigo, kiu prezentas firman decidon de la civitanoj, kiuj rifuzas esti viktimoj de nukleaj armiloj kaj deziras pacon. Nacia Konsilantaro de Japanaj Municipoj por Sennukleigo, kiu konsistas el la municipoj deklarintaj sennukleigon, ĉi-jare havas sian 30-jaran jubileon post la fondiĝo. Se vi, kiel civitanoj de membro-municipo, volas komenci aktivadon surbaze de la deklaro, tiam vi havos subtenon kaj de la konsilantaro kaj de la urboj Nagasako kaj Hiroŝimo.

En Nagasako, en novembro ĉi-jare, oni okazigos "la 5an Asembleon de Terglobaj Civitanoj por Nuligi Nukleajn Armilojn". La civitanoj per propra forto elsendos la mesaĝon por nuligi nukleajn armilojn el la atombombita urbo al la tuta mondo.


La akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) ankoraŭ ne finiĝis, eĉ male, la damaĝo pro radioaktiveco plivastiĝas. Multaj loĝantoj, senigitaj je trankvilaj ĉiutagaj vivoj, estas devigataj vivi sen klara perspektivo al sia estonteco. Ni, la urbanoj de Nagasako, deziras la releviĝon de Fukuŝimo kiel eble plej fruan, kaj subtenas la homojn en Fukuŝimo.

Lastmonate forpasis s-ro JAMAGUĈI Senĝi [YAMAGUTI Senzi], atombombito, kiu apelaciadis la nuligon de nukleaj armiloj kaj multe klopodis por pliampleksigo de subtenado al la atombombitoj. La nombro de atombombitoj ĉiam pli malkreskas kaj ties meza aĝo superis 78 jarojn. Ni petas ankoraŭfoje pliampleksigon de subtenado al la atombombitoj.

Ni esprimas nian sinceran kondolencon al la pereintoj pro la atombombo, kaj deklaras, ke ni plu penados por realigi la mondon sen nukleaj armiloj kunlabore kun la urbanoj de Hiroŝimo.


TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2013

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]
[長崎平和宣言 2013 (.pdf / en la japana) / Nagasaki Peace Declaration 2013 (.pdf / en la angla)]