Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu.

La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj.... Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto.

Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al "mondo sen nukleaj armiloj" kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.


Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al "mondo sen nukleaj armiloj".

En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidanto proponis konkretajn paŝojn al nuklea malarmado kun difinitaj tempolimoj. Ĉi tiun proponon vaste subtenis landoj sen nukleaj armiloj. Espero kreskis inter ne-registaraj organizoj (NRO) kolektiĝintaj en Nov-Jorkon el la tuta mondo, kaj ankaŭ inter la urbanoj de Nagasako, atombombita urbo.

La proponon de la prezidanto poste forpuŝis la registaraj reprezentantoj de la landoj kun nukleaj armiloj (Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio). Se la landoj kun nukleaj armiloj ne sincere traktos nuklean malarmadon, reage kun antipatio, aperos novaj landoj kun nukleaj armiloj. La mondo staros antaŭ la minaco de plimultiĝo de nukleaj armiloj. La reĝimo de NPT devas esti firme subtenata kiel minimuma postulo observenda por ne multigi landojn kun nukleaj armiloj.

Por antaŭeniri al la nuligo de nukleaj armiloj, ni kredas, ke nova traktato estas necesa. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Pan Gi-mun] jam alvokis la membro-ŝtatojn de UN komenci pristudon de "la Konvencio por Abolo de Nukleaj Armiloj". En la Reekzamena Konferenco de NPT multaj landoj aludis la eblecon de tia traktado. Ni, civitanoj de atombombita urbo, forte subtenas "la Konvencion por Abolo de Nukleaj Armiloj", kiu malpermesas tute egale al ĉiuj landoj ĉiujn agadojn por nukleaj armiloj inkluzive de ilia produktado, posedado kaj uzado.


Nagasako kaj Hiroŝimo ĝis nun kunlaboradis diskonigi al la mondo la katastrofojn kaŭzitajn de la atombomboj, kaj alvoki al la nuligo de nukleaj armiloj. La registaro de Japanio, lando atombombita, manifestadis sian starpunkton de sennuklea lando, asertante la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj kiel nacian principon. Sed, ĉi-jare, 65 jarojn depost la atombombadoj, la japana registaro malkaŝis la ekziston de "sekreta kontrakto pri nukleaj armiloj". Ni ekhavas profundan malfidon kontraŭ la pasintaj traktadoj de la registaro, kiu faris la Tri Principojn en nuran formalaĵon. Plue la registaro lastatempe progresigas intertraktadon pri atomenergia kontrakto kun Barato, lando kun nukleaj armiloj ne aliĝinta al NPT. Ĉi tio signifas, ke Japanio, lando suferinta atombombadojn, propramane malfortigas la reĝimon de NPT, kio estas tute ne akceptebla.

La japana registaro, antaŭ ĉio, devas komenci leĝigon de la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj por reakiri la fidon de la japana popolo. Samtempe, por realigi sekurecon sendependan de nuklea ombrelo, la registaro devas celi la sennukleigon de Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ni deziras, ke la japana registaro proponu la planon de "Sennuklea Zono de Nordorienta Azio", kaj ke ĝi prenu gvidantecon en la internacia komunumo kiel la registaro de atombombita lando.

En la Reekzamena Konferenco de NPT, la japana registaro, kune kun la registaroj de 41 aliaj landoj inkluzive de Rusio, publikigis "Komunan Deklaron pri Edukado por Nuklea Nemultigo kaj Malarmado". Ni aprobas la deklaron kaj samtempe esperas, ke la japana registaro disvastigu edukadon por nuklea nemultigo kaj malarmado al junaj generacioj de la mondo. En Nagasako ankoraŭ restas memoroj kaj cikatroj de la atombombo. Ekzistas postvivantaj atombombitoj, kiuj prenas sur si mision rakonti por estonteco siajn spertojn, malgraŭ siaj mensaj kaj korpaj doloroj. Ekzistas civitanoj kaj junuloj, kiuj mem ne spertis atombombadon, sed kiuj aktivas por paco, transprenante la dezirojn de la atombombitoj. Nagasako, urbo atombombita, daŭrigos kontribui al edukado por nuklea nemultigo kaj malarmado.


Mi diru al ĉiuj en la mondo, ke ni mem povas elekti, kiun vojon ni iru, ĉu al "mondo kun nukleaj armiloj" plena de malfido kaj minaco, aŭ ĉu al "mondo sen nukleaj armiloj" bazita sur fido kaj kunlaboro. Por niaj infanoj, ni havas respondecon krei estontecon sen minaco de nukleaj armiloj. Ni unuope estas malfortaj, sed kunlabore povas havi forton movi registarojn kaj krei novan historion. Ni klare komuniku nian volon al registaroj.

Multaj homoj en la mondo daŭre laboras por paco cele al la nuligo de nukleaj armiloj. Kunlabore kun ili, la urbo Nagasako establos tutmondan reton de pacaj civitanoj kunligitan kun atombombita urbo.


La meza aĝo de la postvivantaj atombombitoj superis 76 jarojn. Pli kaj pli malmultaj el ili povas ĉeesti ĉi tiun ceremonion. Por savi maljuniĝantajn atombombitojn en kaj ekster Japanio, ni alvokas la japanan registaron rapide fortigi subtenon al ili.

Ni oferas nian sinceran kondolencon al la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras daŭrigi nian maksimuman penadon kune kun la urbo Hiroŝimo, ĝis la tago, kiam nukleaj armiloj malaperos el la mondo.


TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2010

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]
[長崎平和宣言 2010 (.pdf / en la japana) / Nagasaki Peace Declaration 2010 (.pdf / en la angla)]