kruela suno

dimanĉo, 20a de Julio, 2008

    kruela suno —
    tuŝiĝas sur la mano
    ripoj de kato

Eventeo.net

sabato, 19a de Julio, 2008

Eventeo.net estas reta novaĵejo en Esperanto. Ĝi traktas ĝeneralajn novaĵojn en la tuta mondo. Ekzemple legeblas jenaj tri novaĵoj kun la hodiaŭa dato:

*Usono rekte intertraktos kun Irano
*La Eŭropa Komisiono blokas financadon por Bulgario
*Mattel venkas en pupobatalo

En la retejo ĉiutage aperas pluraj novaĵoj. La Eventeo-teamo daŭrigas ĉiutagan renovigon dum kelkaj monatoj. Ĝia lingvaĵo estas bonkvalita. Ja estas laŭdinda kaj subteninda agado.
http://eo.eventeo.net/

Fari kolorojn

vendredo, 18a de Julio, 2008

pentradoHodiaŭ mi partoprenis en la kurso de pentrado (ĉi tie). Ĉi-foje ni pentris fiŝojn. Mi elektis plekogloson kiel modelon.
Estas tre malfacile trovi ĝustan koloron de ĉiu parto de la fiŝo. Mi devas fari necesan koloron, miksante plurajn farbojn. Mi penis, sed bedaŭrinde miaj koloroj ne bone respegulas realajn kolorojn de la fiŝo.
Mi ekkonis komplikecon de la naturaj koloroj.
******
plekogloso : Plecoglossus altivelis, fiŝo el osmeroformoj (aŭ salmonoformoj). Ĝi vivas plejparte en akvopura rivero, kun svelta korpo longa je dekkelkaj centimetroj. Japanoj ŝatas manĝi plekogloson kaj taksas ĝin kiel plej bongustan riverfiŝon.

makaonoj

ĵaŭdo, 17a de Julio, 2008

    sur pavimŝtono
    baraktantaj ombroj de
    du makaonoj

——
“Makaono” estas somera sezonvorto en la japana hajko.

Rabokapto de aŭtobuso

merkredo, 16a de Julio, 2008

Hodiaŭ 14-jara knabo rabokaptis aŭtobuson, minacante ĝian ŝoforon per du tranĉiloj. Li ordonis al la ŝoforo plu veturigi. Li forprenis poŝtelefonon de la ŝoforo kaj mem telefonis al polico, ke li rabokaptis la aŭtobuson.
Post unu horo la knabo kapitulaciis pro persvado de alvenintaj policanoj. Pridemandite de la polico, li respondis: Ĉar gepatroj riproĉis min, mi volis venĝi min, farante sensacion en la mondo.

Rudbekio

mardo, 15a de Julio, 2008

rudbekioNuntempe oni importas multajn florspecojn el diversaj eksterlandoj al Japanio.
Rudbekio estas komuna nomo de unu-, du- kaj plurjaraj herboj de la genro Rudbeckia el asteracoj. Ĉ. 15 specioj estas indiĝenaj en Norda Ameriko. Oni importis ilin por ornami ĝardenon antaŭ pli ol duonjarcento.
Rudbekion karakterizas relative granda kapitulo kun flavaj aŭ ruĝe brunaj langetfloroj (= ĉirkaŭfloroj) kaj nigre brunaj tubetfloroj (= mezfloroj).
Ili estas tre fortaj herboj. Iuj el plurjaraj specioj kreskas sovaĝe en japanaj kampoj.

montrofridujo

lundo, 14a de Julio, 2008

    montrofridujo
    bruegas orelŝire —
    manĝoj malkaraj

Bjalistoka Televido

dimanĉo, 13a de Julio, 2008

De tempo al tempo mi ĝuas elsendon de Bjalistoka Televido en Esperanto.
http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14
Oni elsendas ĉ. 10-minutajn filmetojn en ĉiu dua semajno. Komenciĝinte en la 2-a de majo, nun kalkuliĝas 5 elsendoj.
La programoj konsistas ĉefe el du kategorioj: priesperantaj novaĵoj kaj vivoj de bjalistokanoj. En la kvara elsendo mi spektis la unuan ekveturon de la trajno je la nomo Zamenhof. En la kvina elsendo mi vidis bjalistokajn sumoistojn. Por mi, japano, estas tre interese spekti luktadon de polaj sumoistoj.
Mi ege deziras spekti ĝian novan elsendon ĉiutage.

Fiŝistoj strikas

sabato, 12a de Julio, 2008

7000 fiŝistoj en mia gubernio strikas dum 24 horoj hodiaŭ. Ili plendas pri sia malfacila situacio pro prezaltiĝo de nafto (=kruda petrolo). La prezo de malpeza oleo, brulaĵo de fiŝboato, fariĝis duoble alta kompare kun la lasta jaro. Ili diras, ke ili malprofitas de fiŝkaptado, ĉar nun estas malfacile altigi prezon de fiŝoj. Ili timas eblan rezignon pri fiŝista laboro, kaj petas helpon de la registaro.
En la 15-a de julio strikos 200 000 fiŝboatoj en la tuta Japanio, apelaciante la samon.

citrona suko

vendredo, 11a de Julio, 2008

    citrona suko —
    pepas poŝtelefono
    sub sveltaj fingroj