Arkivo : Hajko en Esperanto (401 - 600)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[401] Re:[392] [383] Bonvenon, helio ! Aŭtoro: heliobp Dato: 2004/04/03(Sab) 06:13  

> Bonvenon, helio !
> > > Ho trankvila rivero,
> > kion portas viaj akvoj,
> > krom miaj larmoj?
> > Mi sentis dolĉan sentimentalon de la aŭtoro kaj senfinan daŭrecon de naturo.
> Sed hajko estas fiksforma poemo kun 5, 7, 5 (sume 17) silaboj.
> Do bonvole provu plu.
>
Dankon Vastalto.
Kion vi opinias pri...
"
Kion forportas vi
ho trankvila rivero,
krom miaj larmoj?
"


[402] Re:[401] [392] [383] Bonvenon, helio ! Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/03(Sab) 14:19  

> > Bonvenon, helio !
> > > > Ho trankvila rivero,
> > > kion portas viaj akvoj,
> > > krom miaj larmoj?
> > >

Eble tiel?

Trankvila river',
kion portas viaj akvoj,
krom miaj larmoj?



[403] Re:[401] hajka stilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/03(Sab) 22:29  

Kara helio,

> Kion vi opinias pri...
> "
> Kion forportas vi
> ho trankvila rivero,
> krom miaj larmoj?
> "

Se mi hajkumas pri la simila situacio, jen mia provo:

kun miaj larmoj
printempa riverakvo
tamen trankvila

Mi simpligis la enhavon al kontrasto inter larmoj kaj riverakvo, forstrekinte la ion, kion la rivero forportas.
Se mia provo estus sukcesa, legantoj povus senti ion en la riverakvo krom la larmoj.



[404] vindludejo Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/04/04(Dim) 21:05  

Sakura floras
en vidroludejo,ah!
malvera floro

Hodiaŭ pluvis,poste haltis.Ekster la vidludejo,versuperuĝa kaj floroj estis nekredeble bela.


[405] [404]vindlidejo estas "vidroludejo" Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/04/04(Dim) 21:10  

pri vidrolidejo
misskribis.pardonon.
sed
"malvera floro" ne misskuribis.
Vi konis,ĉu?


[406] Re:[404] vindludejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/04(Dim) 21:42  

> Sakura floras
> en vidroludejo,ah!
> malvera floro

vidroludejo? vidludejo? vindludejo?
Ĉu vi volis diri "videoludejo"? (videoludo = elektronika ludo, bildigata sur ekrano. (laŭ Nova PIV))



[407] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/05(Lun) 10:18  

en lumrondo de
strata lanterno, pufas
jen ĉerizfloroj



[408] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/05(Lun) 10:29  

ie, mi scias,
jam floras ĉeriz', sed mi
frosras sur vento


[409] Re:[408] Sen titolo Aŭtoro: Katido Dato: 2004/04/05(Lun) 11:42  

> ie, mi scias,
> jam floras ĉeriz', sed mi
> frosras sur vento

ĉe mi vidas mi,
jam falas ĉerizfloroj
en pluvo kun vent'

Katido


[410] Re:[406] [404] vindludejo Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/04/05(Lun) 20:20  

> > Sakura floras
> > en vidroludejo,ah!
> > malvera floro
>
> vidroludejo? vidludejo? vindludejo?
> Ĉu vi volis diri "videoludejo"? (videoludo = elektronika ludo, bildigata sur ekrano. (laŭ Nova PIV))
pinvidro ludo ,aŭ nur vidro ludo.En japana lingvo "pati(ci)nko".Ree legos vortaroj.


[411] bidoludejo Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/04/05(Lun) 22:59  

Sakura floras
en bidludejo,ah!
malveraj froroj

""pacinko",mi retradukas bidludo.



[412] Re:[402] [401] [392] [383] Bonvenon, helio ! Aŭtoro: heliobp Dato: 2004/04/06(Mar) 07:18  

> > > Bonvenon, helio !
> > > > > Ho trankvila rivero,
> > > > kion portas viaj akvoj,
> > > > krom miaj larmoj?
> > > > > > Eble tiel?
> > Trankvila river',
> kion portas viaj akvoj,
> krom miaj larmoj?
>

Dankon, Juve. Al mi aspektas tre bone. :)


[413] Re:[403] [401] hajka stilo Aŭtoro: heliobp Dato: 2004/04/06(Mar) 07:21  

> Kara helio,
> > > Kion vi opinias pri...
> > "
> > Kion forportas vi
> > ho trankvila rivero,
> > krom miaj larmoj?
> > "
> > Se mi hajkumas pri la simila situacio, jen mia provo:
> > kun miaj larmoj
> printempa riverakvo
> tamen trankvila
> > Mi simpligis la enhavon al kontrasto inter larmoj kaj riverakvo, forstrekinte la ion, kion la rivero forportas.
> Se mia provo estus sukcesa, legantoj povus senti ion en la riverakvo krom la larmoj.
>

Dankon Vastalto, al mi plaĉis ke vi trovis al poemo la "printempo". :)


[414] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/06(Mar) 11:42  

jam estas april'
sed neĝaj abatisoj;
kie printempo?


[415] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/07(Mer) 13:36  

novaj vizaĝoj
en nova uniformo -
sakurblovado

---
En Japanio lernojaro komenciĝas en aprilo.



[416] ĉerizfloroj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/04/07(Mer) 23:08  

dancas floroj de
ĉerizarboj en nokto
laŭ printemppluvo


[417] Re:[416] ĉerizfloroj Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/08(Ĵaŭ) 10:30  

> dancas floroj de
> ĉerizarboj en nokto
> laŭ printemppluvo

kiom romantika vi estas...


[418] Re:[409] [408] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/04/08(Ĵaŭ) 10:34  


> ĉe mi vidas mi,
> jam falas ĉerizfloroj
> en pluvo kun vent'

pluvo kaj vento
kaj neĝo; tamen tute
sen ĉeriz-ŝaŭmo


[419] Re:[411] paĉinko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/08(Ĵaŭ) 10:44  

Kara Juu,

> ""pacinko",mi retradukas bidludo.

"Bidludo" estus ludo fari ĉirkaŭkolon aŭ braceleton per bidoj kaj fadeno.
Laŭ la Japana-Esperanta Vortaro de Miyamoto, ĝi estas "paĉinko" aŭ "pingloludo".

paĉinko = japana populara pinglopilka ludo. oni ludas per maŝino de vertikala tabulo kun multaj pingloj kaj kelkaj celtruoj, kiujn oni celas per fera globeto kun diametro de ĉ. 1 cm.



[420] antaŭ tri jaroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/08(Ĵaŭ) 16:03  

en tomboŝtonon
meti cindron de l' patro -
printempa pluvo



[421] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/09(Ven) 16:00  

via skribo sur
blankaj leterpaperoj -
vento brilanta



[422] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/04/09(Ven) 22:26  

Fumo leviĝas
El tendumfajreto
Sub acerarboj


[423] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/04/09(Ven) 22:31  

La lun' kaj Marso
Speguliĝis je lago
Ĉe arbara rand'


[424] Re:[422] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2004/04/12(Lun) 00:54  

Mi ĵus rimarkis eraron. Ĝi devus esti:

Fumo leviĝas
El la tendumfajreto
Sub acerarboj

> Fumo leviĝas
> El tendumfajreto
> Sub acerarboj



[425] Re:[424] [422] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/12(Lun) 16:38  

> Fumo leviĝas
> El la tendumfajreto
> Sub acerarboj

Bela kaj kvieta pejzaĝo... La fajreto varmigas kaj mildigas ankaŭ mian koron.
Supozeble tiuj acerarboj estas freŝe verdaj.



[426] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/12(Lun) 23:38  

mia korpremo
tiom, kiom skuiĝas
via vosteto



[427] Re:[426] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/04/13(Mar) 12:04  

> mia korpremo
> tiom, kiom skuiĝas
> via vosteto

vi nutras hundon , ĉu ne ?
Mi sentas ,ke la hundo esperas promenadon kun vi.

Kiam mi promenas , mia femuro skiĝas ankaŭ...


[428] Re:[427] [426] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/13(Mar) 16:09  

Kara penta,

> vi nutras hundon , ĉu ne ?
> Mi sentas ,ke la hundo esperas promenadon kun vi.

Vi maltrafis! Mia amata estas kato. ;-)
Kiam ĝi havas ian malkontenton en la koro, ĝi svingetas sian voston.



[429] Re:[428] [427] [426] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/04/13(Mar) 17:47  

Kara vastalto

> Kara penta,
> > > vi nutras hundon , ĉu ne ?
> > Mi sentas ,ke la hundo esperas promenadon kun vi.
> > Vi maltrafis! Mia amata estas kato. ;-)
> Kiam ĝi havas ian malkontenton en la koro, ĝi svingetas sian voston.

Ve , estas kato!
Mi eraris imagi sed hajko.


[430] 3 nova Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/04/13(Mar) 21:06  

Nova lernant'
paloras al sia patrin'
pri nova amik'

Nova studento
havas maldikan bruston
li jam estas knab'

Nova ofitisto
kun nova vesto,li ridis
al lia amikin'

Filo de mia amikino,kiu havas la unua tago en infanĝardeno kaj revenis lia hejmo.
Li diris nur"NAKAYOKU".
Lia patrino "??".



[431] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/04/16(Ven) 17:25  

papilio kaj
petaloj ludas per
varma vento

Hodiaŭ mi vidis ,ke petalo dancas.
Sed ĝi estis ne.
Ĝi estis blankan papilion.


[432] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/17(Sab) 23:05  

fenstraj lumoj
de vespera lernejo -
ha, ĉerizfloroj



[433] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/20(Mar) 08:50  

sapovezikoj -
flirte ĉirkaŭ gepatroj
infanoj kuras



[434] Re:[430] 3 nova Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/20(Mar) 09:07  

> Nova lernant'
> paloras al sia patrin'
> pri nova amik'

Komenciĝis nova lernojaro en Japanio. 6-jaraĝaj geknaboj komencas iri al elementa lernejo en aprilo.
Gepatroj zorgas pri ilia unuafoja lerneja vivo.
Infano ĝojas pro sia nova amiko, kaj ankaŭ gepatroj ĝojas.



[435] parolejo Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/04/20(Mar) 22:02  

Bonvole paroli pri hajko,Esperanto.Eble kelkaj japana moderna hajkisto vizitos tie.


[436] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/25(Dim) 22:16  

razi vizaĝon
en dimanĉa mateno -
aroma pizo



[437] Re:[436] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/04/26(Lun) 18:35  

Kara Vastalto.
> razi vizaĝon
> en dimanĉa mateno -
> aroma pizo

Ĉu vi kulturas pizon?
Aŭ vi estas en Italio.


[438] Re:[437] [436] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/26(Lun) 21:39  

Kara penta

> Ĉu vi kulturas pizon?
> Aŭ vi estas en Italio.

Bedaŭrinde ne.
Tamen mi amas purecon de belaj floroj de aroma pizo (aŭ bonodora latiro).

http://aoki2.si.gunma-u.ac.jp/BotanicalGarden/HTMLs/sweet_pea.html



[439] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/28(Mer) 23:49  

super pasantoj
ruĝaj floraĵoj plastaj -
printempa vento



[440] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/04/30(Ven) 15:57  

sub pezaj nuboj
de pluvgriza ĉielo
hirundo flugas



[441] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/05(Mer) 23:30  

sapovezikoj -
novica komizino
faras ridetojn



[442] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/06(Ĵaŭ) 09:21  

printempo pasis -
knabo sola rondiras
en amuzparko



[443] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/07(Ven) 10:40  

aŭtoj tra kampo
de matura tritiko
kuras brilantaj

En Japanio oni rikoltas tritikon en majo. Kaj kiam en via lando ?



[444] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/09(Dim) 21:59  

maliculino
plena de azaleoj
nun ekridetas



[445] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/10(Lun) 11:06  

junaj folioj
de persimono -
ŝutiĝas knaba voĉo



[446] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/11(Mar) 09:15  

sur ligna planko
kato kuŝas surventre -
maja venteto



[447] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/12(Mer) 11:04  

verdaj folioj -
pedalante biciklon
tra la aleo



[448] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/13(Ĵaŭ) 22:59  

pasaĝerjeto
super preterirantoj -
maja vojkruco



[449] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/14(Ven) 09:54  

kafmuelilo
alde kantas matenon -
somero frua



[450] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/15(Sab) 23:31  

papiliono -
inter patro kaj filo
eterna senvorto



[451] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/16(Dim) 12:06  

el stacidomo
homoj ekkuretas en
pluvan odoron



[452] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/17(Lun) 10:11  

vico da homoj
ĉiu portas ombrelon
en verda pluvo



[453] karaj legomoj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/18(Mar) 00:32  

Gustas patrino
je Siso, Huki, Nira,
zorgitaj de ŝi.





[454] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/18(Mar) 14:48  

freŝaj folioj -
lavaĵojn mi sekigas
alte en aer'



[455] Re:[453] karaj legomoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/19(Mer) 23:42  

Saluton, Katido !

> Gustas patrino
> je Siso, Huki, Nira,
> zorgitaj de ŝi.

Bongustaj estas legomoj zorgitaj de patrino.
Sed la esprimo "patrino gustas" povus esti miskomprenita je kanibalismo, ĉu ne?



[456] Re:[455] [453] karaj legomoj Aŭtoro: penta Dato: 2004/05/20(Ĵaŭ) 16:20  

Aŭ " gustigis patrin' "?


[457] Re:[455] [453] karaj legomoj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/20(Ĵaŭ) 22:34  

> Saluton, Katido !
>
> > Gustas patrino
> > je Siso, Huki, Nira,
> > zorgitaj de ŝi.
>
> Bongustaj estas legomoj zorgitaj de patrino.
> Sed la esprimo "patrino gustas" povus esti miskomprenita je kanibalismo, ĉu ne?

Japanisme mi esprimis "gusto (kuirita aŭ kultivita) de la patrino" atendante ke certe venos demando! Dankon.




[458] Re:[457] japanismaj esprimoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/20(Ĵaŭ) 23:47  

> Japanisme mi esprimis "gusto (kuirita aŭ kultivita) de la patrino"
> atendante ke certe venos demando! Dankon.

Ankaŭ mi, ĝis nun, intence provis kelkajn japanismajn esprimojn, pri kiuj mi atendas reagon de legantoj precipe ekster Japanio.



[459] Famili-kato maljuna adiaŭis Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/21(Ven) 14:57  

"Reira" kara,
kia manko ĉe ni en
printempa nokto




[460] Re:[459] al Reira Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/21(Ven) 15:42  

amata kato
eterne en memoro
dormu en paco



[461] Re:[460] [459] al Reira Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/21(Ven) 21:17  

> amata kato
> eterne en memoro
> dormu en paco

"Reira" kun mi
dankas, kara Vastalto
pro via hajko




[462] Re:[453] karaj legomoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/23(Dim) 14:13  

> Gustas patrino
> je Siso, Huki, Nira,
> zorgitaj de ŝi.

Notoj por tiuj, kiuj ne scipovas la japanan lingvon:

1. Siso = duonligna periljo: unujara aroma herbo (Perilla frutescens) el lamiacoj.
vidu en http://www2.odn.ne.jp/~had26900/medplant/kanpoyaku/shiso.htm

2. Huki = petazito: plurjara herbo (Petasites japonicus) el asteracoj, kiu havas mallongan tigon subteran kaj kies petiolo elstaras el tero subtenante larĝan renoforman folion. Oni manĝas la petiolon bonodoran.
vidu en http://aoki2.si.gunma-u.ac.jp/BotanicalGarden/HTMLs/fuki.html

3. Nira = tubera aliumo, ĉina poreo: plurjara herbo (Allium tuberosum) el liliacoj, kies longaj folioj estas spice bongustaj tamen kun forta odoro.
vidu en http://homepage2.nifty.com/omigon/herb/herbj10.htm



[463] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/23(Dim) 15:21  

estas malmola
kaphaŭto finrazita -
melongena flor'



[464] Re:[462] [453] karaj legomoj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/25(Mar) 01:56  

> > Gustas patrino
> > je Siso, Huki, Nira,
> > zorgitaj de ŝi.
>
> Notoj por tiuj, kiuj ne scipovas la japanan lingvon:
>
> 1. Siso = duonligna periljo: unujara aroma herbo (Perilla frutescens) el lamiacoj.
> vidu en http://www2.odn.ne.jp/~had26900/medplant/kanpoyaku/shiso.htm
>
> 2. Huki = petazito: plurjara herbo (Petasites japonicus) el asteracoj, kiu havas mallongan tigon subteran kaj kies petiolo elstaras el tero subtenante larĝan renoforman folion. Oni manĝas la petiolon bonodoran.
> vidu en http://aoki2.si.gunma-u.ac.jp/BotanicalGarden/HTMLs/fuki.html
>
> 3. Nira = tubera aliumo, ĉina poreo: plurjara herbo (Allium tuberosum) el liliacoj, kies longaj folioj estas spice bongustaj tamen kun forta odoro.
> vidu en http://homepage2.nifty.com/omigon/herb/herbj10.htm

Kara Vastalto,
dankon pro la klarigo
pri bongustaĵoj



[465] al mia kara"Reira" Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/25(Mar) 02:01  

"Reira" sola
malaperis silente
vi nin ne ĝenis



[466] amata kato Aŭtoro: Juu F Dato: 2004/05/25(Mar) 20:37  

amata kato
ludas kun sia fratin'
infana katid'

la katidoj naskiĝis en majo.


[467] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/25(Mar) 20:39  

restas lipruĝo
ĉe blanka porcelano -
maja venteto



[468] pasintaĵo Aŭtoro: Vinĉjo Dato: 2004/05/26(Mer) 18:23  

memoraĵoj
tiel sciuro sur branĉo
kiel supreniras


[469] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/26(Mer) 23:23  

piedkarese
miaŭojn kaj ronronojn -
maja pluvtago



[470] Re:[468] Bonvenon, Vinĉjo! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/26(Mer) 23:33  

> memoraĵoj
> tiel sciuro sur branĉo
> kiel supreniras

Kiaj memoraĵoj supreniras? Estus pli bone, se vi mencius iom da enhavo de la memoraĵoj.



[471] Re:[465] al mia kara"Reira" Aŭtoro: Katido Dato: 2004/05/27(Ĵaŭ) 00:20  

> "Reira" sola
> malaperis silente
> vi nin ne ĝenis

sur miaj brakoj
ankoraŭ restas viaj
ungocikatroj



[472] mia sento... Aŭtoro: penta Dato: 2004/05/28(Ven) 12:20  

La vero estas
Voli manĝi pli multe.
Sed Venos somer'.

Mi konsideris ritmon kaj rimon ĉe ĉi hajko.


[473] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/30(Dim) 23:03  

ombro flugsaŭra
glisanta sur rizkampo -
verda blovego



[474] Re:[472] mia sento... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/05/30(Dim) 23:18  

Saluton, penta!

> La vero estas
> Voli manĝi pli multe.
> Sed Venos somer'.
>
> Mi konsideris ritmon kaj rimon ĉe ĉi hajko.

En hajko oni kutimas meti rimojn ĉe la fino de unua kaj tria versoj.
Bonvole provu plu.



[475] Re:[474] [472] mia sento... Aŭtoro: penta Dato: 2004/05/31(Lun) 20:17  

Saluton Vastalto.

> En hajko oni kutimas meti rimojn ĉe la fino de unua kaj tria versoj.
> Bonvole provu plu.

....X
.......
....X

Ĉi tie ?




[476] Re:[475] rimo en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/02(Mer) 10:03  

Kara penta,

> ....X
> .......
> ....X
>
> Ĉi tie ?

Jes. Pli detale, oni rimas per akcentita vokalo kaj sekvaĵo.
Ekzemle:

eta flakono
petalojn entenanta -
jam pluvsezono

En la verko mi rimis per "-ono".



[477] Re:[476] [475] rimo en hajko Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/03(Ĵaŭ) 11:12  

Kara Vastalto
Mi komprenas tion tre,dankon.
Kaj mi provos versi plu.
Kvazaŭ kanto.


[478] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/04(Ven) 23:30  

ŝtele el domo
kato en noktofundo -
roza aromo



[479] Re:[478] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/07(Lun) 16:32  

Mi pensis ĉu la kato manĝis rozon.
Nu , kunplekti katon kaj rozon estas bela.


[480] Re:[479] [478] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/08(Mar) 23:22  

> Mi pensis ĉu la kato manĝis rozon.
> Nu , kunplekti katon kaj rozon estas bela.

Dankon pro via komento.
Mi ne supozis, ke ĝi manĝas rozon. Tamen tio povas okazi...



[481] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/06/11(Ven) 11:28  

Mi venkis reton -
denove sur la ekran'
aperis hajkoj!


[482] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/11(Ven) 13:48  

Ĉu vi scias , ke
vi ronkis je lasta nokt'.
Jes , aŭdis nur mi.


[483] Re:[480] [479] [478] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/11(Ven) 13:59  

Ĉar la kato manĝas kreskaĵon por bulo de haro.

Kaj ankaŭ mi drinkas alkoholaĵon de rozon ofte. ;-)


[484] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/06/11(Ven) 16:39  

valeriano
kreskas en mia ĝarden
venu katido


[485] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/13(Dim) 12:29  

vento el maro -
najlojn mi martelas por
bambukurteno



[486] Re:[484] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/13(Dim) 12:45  

Saluton, Juve!

> valeriano
> kreskas en mia ĝarden
> venu katido

Mi aŭdis, ke radiko de valeriano estas bona drogo por trankviligo kaj dormigo.
En Japanio ĝi floras en majo kaj junio.
Ĉu same ankaŭ ĉe vi?



[487] Re:[483] roza likvoro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/13(Dim) 14:28  

> Ĉar la kato manĝas kreskaĵon por bulo de haro.
> Kaj ankaŭ mi drinkas alkoholaĵon de rozon ofte. ;-)

jen hajko en ebria sonĝo...

grekan amforon
zorge per ambaŭ manoj -
roza likvoro



[488] Re:[486] [484] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/06/14(Lun) 14:08  


>
> Mi aŭdis, ke radiko de valeriano estas bona drogo por trankviligo kaj dormigo.
> En Japanio ĝi floras en majo kaj junio.
> Ĉu same ankaŭ ĉe vi?

En mia ĝardeno ĝi kreskas junie-julie, se ĝis tiam katoj ne formanĝos. Ili ege ŝatas la odoron kaj eĉ tro impresiĝas pro ĝi. Rusa nomo de la herbo estas 'maun'


[489] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/15(Mar) 23:53  

mespilojn dolĉajn
senŝeligas patrino
kaj mi - vespero

* dolĉa mespilo = frukto de japana mespilo ("Eriobotrya japonica" el rozacoj)
fotoj en http://aoki2.si.gunma-u.ac.jp/BotanicalGarden/HTMLs/biwa.html


[490] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/17(Ĵaŭ) 20:42  

malgraŭ da vortoj
knabo neas kompreni -
flugas termitoj



[491] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/21(Lun) 21:31  

mi trinkas buŝe
rekte el akvokrano -
someraj nuboj



[492] Re:[491] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/22(Mar) 12:01  

La akvokrano devas esti en ĝardeno ,kie vi povas vidi ĉielon ,mi sentas.
Eble, kun Ĉielarko.

Mi volas versi tiel ,sed ne povas. :-(


[493] atentu kaj timu Aŭtoro: Juve Dato: 2004/06/22(Mar) 14:28  

Nia granda peto Al. Puŝkin etis ekzilita al vilaĝo Boldino, kia tie aŭtune li verkis grandegan aron de verkoj. kaj en la rusa lingvo aperis idiomo - boldina aŭtuno de iu...
Unuvespere mi same havis "boldinan vesperon" kaj verkis pli ol dek hakoj. Hodiaŭ ili aperos en la ttt-ejo.
Mi petas pardono, se preskaŭ ĉiuj ili estos sentalentaj, sed se almenaŭ unu estos nemalbona - mi kontentos la modestan rezulton ))


[494] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/25(Ven) 10:17  

Ĉu mi povas versi? n,n.

La kato gratas
el kolo per piedo.
Tintilo sonas 'KLKLKLKLKLKL...'

Je lstanokto mi renkontis la katon.
Estis tre ĉarma.


[495] Re:[494] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/26(Sab) 23:58  

Saluton, penta!

> La kato gratas
> el kolo per piedo.
> Tintilo sonas 'KLKLKLKLKLKL...'

Certe ĉarmas la kato.
Nu, permesu al mi fari modifojn.

Kato sin gratas
rapide je la kolo.
Sonas tin tin tin!

Tro longa verso faras hajkon malvervan. Do la tria verso estu 5-silaba.



[496] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/27(Dim) 23:20  

poŝtelefono
lumetas pale - obskuro
de pluvsezono



[497] Re:[495] [494] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/06/28(Lun) 13:16  

Saluton Vastalto.

Via hajo kiu modifas mian estas bela kiel kanto.
Ĉu estis multe je klarigi?


[498] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/06/28(Lun) 21:36  

ho, kato mia
ankoraŭ ne revenas -
tondro obtuza



[499] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/04(Dim) 22:58  

egret-ardeo
nun staranta el akvo -
verda rizkampo

*egret-ardeo : genro (Egretta) de birdoj, kiuj portas egreton, parencaj al ardeo el la ordo de cikoniformaj.
foto en http://homepage1.nifty.com/bird-edu/bird/kosagi.html


[500] Re:[493] atentu kaj timu Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/04(Dim) 23:31  

Saluton, Juve!

> Unuvespere mi same havis "boldinan vesperon" kaj verkis
> pli ol dek hakoj. Hodiaŭ ili aperos en la ttt-ejo.

En kiu ttt-ejo ili aperis? Bonvole sciigu al mi la URL-on.



[501] Re:[498] Sen titolo Aŭtoro: Katido Dato: 2004/07/06(Mar) 11:06  

> ho, kato mia
> ankoraŭ ne revenas -
> tondro obtuza

Ĉu via kato
jam revenis dum mia
malaperis for?


[502] Re:[498] Sen titolo Aŭtoro: penta Dato: 2004/07/06(Mar) 11:48  

Eble la kato
iris renkonti iun.
Eble tio povis.

Aŭ de kaprico?


[503] La Hajka Majstro Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/07/10(Sab) 02:05  

Sola insulo
naĝas mezvintramare --
Vagbananujo.



[Mia unua peno por skribi Esperantan hajkon. Pri la 17a jarcenta Majstro de la versformo, kies kromnomo "Baŝoo" signifas "bananujo".]


[504] Re:[503] La Hajka Majstro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/10(Sab) 23:20  

Bonvenon, Leonego!

> Sola insulo
> naĝas mezvintramare --
> Vagbananujo.

Mi ĝojas, ke vi jam konas Baŝoon la grandan hajkiston el Japanio.
Bonvole verku kaj publikigu pli da hajkoj sur tiu ĉi afiŝejo.



[505] Responde Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/10(Sab) 23:32  

kato enkuras
kun urĝa miaŭado -
ekas pluvego



[506] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/11(Dim) 19:01  

mi enterigas
rubojn el kuirejo -
kukurbaj floroj



[507] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/16(Ven) 23:34  

simple ridetas
knabeto kun pufkapo -
jen hortensio



[508] Hajbano Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/07/18(Dim) 14:26  

Vesperiĝis, kaj mi staris apud la orfiŝlageto de mia frato. Estas akvolilioj en la lageto kaj nun floras du, unu blanka, alia violruĝa. La violruĝa floro jam enfaldiĝis por la nokto, sed la blanka flosis, duonmalfermite sed fermante...


Suno vespera --
en preĝo ekfaldiĝas
blanka nimfeo.


[Mia una peno por krei hajbano -- ĉu mi sukcesis?]


[509] Re:[508] Hajbano Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/19(Lun) 09:31  

Saluton, Lenonego!

> Suno vespera --
> en preĝo ekfaldiĝas
> blanka nimfeo.

Vesperruĝo kovras la ĉielon en okcidento. La blanka nimfeo flosas sur lageto en krepuska malhelo.
Mi ĝuas trankvilan momenton.

> [Mia una peno por krei hajbano -- ĉu mi sukcesis?]

Kio estas "hajbano"? Ĉu vi dirvolis "hajko"?
Ĉiuokaze ĝi estas bona hajko.
Dankon!



[510] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/19(Lun) 22:41  

altkreskas herboj -
furie baraktanta
papiliono



[511] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/20(Mar) 14:38  

rustruĝa roko
sidas sur seka sablo -
someraj nuboj



[512] studentino Aŭtoro: bendĝeriu latifa Dato: 2004/07/24(Sab) 03:24  

b.v,diru al mi kiel trovi florojn (tekstoj kun bildoj de ĉiujn florojn esperante, kompreneble, precipe, la belaj floroj de egipto.oni dire ke ili estas la belaj kaj originaj el la tuta mondo.


[513] Re:[512] studentino Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/07/24(Sab) 20:49  

Bonvenon!

> b.v,diru al mi kiel trovi florojn (tekstoj kun bildoj de ĉiujn florojn esperante, kompreneble,
> precipe, la belaj floroj de egipto.oni dire ke ili estas la belaj kaj originaj el la tuta mondo.

Bedaŭrinde mi ne aŭdis pri tia libro aŭ TTT-ejo.
Ankaŭ mi volas akiri tian datumbazon en esperanto.
Mi havas kelkajn bildolibrojn pri plantoj en la japana lingvo.



[514] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/08/02(Lun) 21:32  

knabo eklevas
sukobotelon - blanka
sportoĉemizo



[515] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/08/04(Mer) 19:25  

flose sur ondoj
knabo rigardas nur al
someraj nuboj



[516] La tri trezoroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/08/10(Mar) 15:06  

Triobla trezor':
funda spegul', fulmglavo,
juvela aŭtor'...


[Ĉu iu volas konjekti la temon de ĉi tiu hajko? :) ]


[517] Re:[509] [508] Hajbano Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/08/10(Mar) 15:09  

> Saluton, Lenonego!
>
> > Suno vespera --
> > en preĝo ekfaldiĝas
> > blanka nimfeo.
>
> Vesperruĝo kovras la ĉielon en okcidento. La blanka nimfeo flosas sur lageto en krepuska malhelo.
> Mi ĝuas trankvilan momenton.
>
> > [Mia una peno por krei hajbano -- ĉu mi sukcesis?]
>
> Kio estas "hajbano"? Ĉu vi dirvolis "hajko"?
> Ĉiuokaze ĝi estas bona hajko.
> Dankon!
>

Mi devus skribi "hajbuno" aŭ "haibun". Laŭ la libro pri Baŝoo kiu mi legis, hajbuno estas "hajka prozaĵo" aŭ "prozaĵo en la hajka spirito", plej ofte finita per hajko.


[518] Re:[517] Hajka prozaxjo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/08/12(Ĵaŭ) 14:54  

> Mi devus skribi "hajbuno" aŭ "haibun". Laŭ la libro pri Baŝoo kiu mi legis,
> hajbuno estas "hajka prozaĵo" aŭ "prozaĵo en la hajka spirito",
> plej ofte finita per hajko.

Jes, mi komprenis! "Hajka prozaĵo"...
Baŝoo verkis plurajn prozaĵojn kun hajkoj, el kiuj la plej fama estas tiu kun la titolo "Genĵuuan-ki (Ĵurnalo de Malreala Loĝejo)".



[519] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/08/18(Mer) 17:01  

al malproksimo
vicas bluaj signaloj -
monto da nuboj



[520] Re:[516] La tri trezoroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/08/18(Mer) 17:04  

> Triobla trezor':
> funda spegul', fulmglavo,
> juvela aŭtor'...
>
> [Ĉu iu volas konjekti la temon de ĉi tiu hajko? :) ]

Hmmmmmmmmm........ Mi ne povis solvi!



[521] aŭgustaj gastoj Aŭtoro: Katido Dato: 2004/08/27(Ven) 01:56  

francoj, uzbekoj,
kroato gastas ĉe mi,
varmas aŭgusto



[522] Re:[520] [516] La tri trezoroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/08/29(Dim) 12:53  

> > Triobla trezor':
> > funda spegul', fulmglavo,
> > juvela aŭtor'...
> >
> > [Ĉu iu volas konjekti la temon de ĉi tiu hajko? :) ]
>
> Hmmmmmmmmm........ Mi ne povis solvi!
>

La hajko (aŭ eble senrjuo?) temas pri la tri klasikaj majstroj de la hajko: Baŝoo, Buson, kaj Issa. Mi penis kompari ilin kun la "tri trezoroj" de Ŝintoismo: La spegulo aludas al la kontemplema animo de Baŝoo. La glavo estas la tranĉanta perceptivo de Buson. Kaj la juvelo estas la humanismo de Issa.


[523] Re:[521] aŭgustaj gastoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/08/29(Dim) 23:15  

> francoj, uzbekoj,
> kroato gastas ĉe mi,
> varmas aŭgusto

Mi supozas, ke via domo estis plena de diversaj gajaj kaj viglaj voĉoj en tiu ĉi aŭgusto.
Eble vi kaj gastoj interŝanĝe gajnis multe da energio.



[524] Re:[522] La tri trezoroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/01(Mer) 10:16  

Dankon pro via klarigo.
Mi ĝojas ke vi konas hajkomajstrojn, ne nur Baŝoo, sed ankaŭ Buson kaj Issa.
Kiujn verkojn de ili vi ŝatas?



[525] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/01(Mer) 10:19  

sango pro sango,
homojn ĉasadas homoj -
ĉielo brulas



[526] Somera hajko Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/03(Ven) 05:57  

Ĉiel' blufarba;
juniaj neĝoj falas --
Jen kotonarbo!

["Kotonarbo" ĉi tie estas amerika poplo (/Populus deltoides/), kies semoj havas kotonsimilajn tufojn.]


[527] Re:[526] Somera hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/04(Sab) 20:01  

> Ĉiel' blufarba;
> juniaj neĝoj falas --
> Jen kotonarbo!

Mi ĝis nun ne vidis kotonarbon aŭ amerikan poplon.
Tamen tiu ĉi hajko al mi sentigas freŝan kaj malhumidan aeron.



[528] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/04(Sab) 20:23  

dometo mia
kun eta herbĝardeno -
akrido saltas



[529] Re:[524] [522] La tri trezoroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/06(Lun) 10:29  

> Dankon pro via klarigo.
> Mi ĝojas ke vi konas hajkomajstrojn, ne nur Baŝoo, sed ankaŭ Buson kaj Issa.
> Kiujn verkojn de ili vi ŝatas?
>

Mi ne certas, ĉu mia scio de klasikaj hajkoj estas sufiĉe granda, ke mi povas doni preferatajn. Sed ĉi tie estas tri hajkoj el Baŝoo, Buson kaj Issa, kiuj plaĉas al mi. Mi elprenis ilin el la /Hajka antologio/ far' de Hajkista Klubo, kaj MIYAMOTO Masao tradukis ilin.

Herbar' somera --
soldataj kuŝis tie
kun sonĝ' subtera.
(Baŝoo)

Lun' oriente,
kaj la sun' okcidente.
-- kolzkamp' etende.
(Buson)

Eĉ muŝ' sovaĝe
min pikis dolorige,
-- hejmvilaĝe.
(Issa)


[530] Re:[529] [524] [522] La tri trezoroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/07(Mar) 02:15  

Hieraŭ mi iom mistajpis la tradukon de la hajko de Baŝoo. Ĝi devus esti:

Herbar' somera --
soldatoj kuŝis tie
kun sonĝ' surtera.
(Baŝoo)


[531] Malfrusomera hajbuno Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/07(Mar) 02:19  

Mi ie legis pri la japana kukulo, ke ĝi krias nur okmilokfoje kaj tiam mortas. Kaj mi pensis pri la morto de la lasta tago de somera:

Okmilsep kriojn
la kukulo jam kriis --
vesperlumstrioj.


[532] La unua folio... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/07(Mar) 02:23  

Melankolio
sur orfiŝa lageto --
aŭtunfolio...

[La lageto en mia penso estas la orfiŝlageto de mia plej juna frato, kiu estas for el hejmo dum dujara servo en la "Paco Korpuso".]


[533] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/07(Mar) 11:45  

pri la tajfuno
novaĵon vidas homoj
en unu ĉambro



[534] Sukeraceroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/10(Ven) 05:51  

Novaj burĝonoj
Steleksplode sur branĉo;
pluvetaj sonoj...

Ekster fenestro
lumigas verdkurtenon
luna majesto.

Glata arbŝelo.
Kovras min sangaj ombroj,
folimantelo.

Sukaj trezoroj
per neĝoj enpremitaj.
Varmas koroj.


[535] Re:[534] Sukeraceroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/12(Dim) 08:06  

Kara Leonego! Dankon pro ĉarmaj pecoj.

> Novaj burĝonoj
> Steleksplode sur branĉo;
> pluvetaj sonoj...

En printempo signoj de nova vivo aperas sur sukeracero.
Ili aperas kiel novaj steloj.
Pluvo nutras ilin. Kaj mia koro mildiĝas...

Parenterze, al mi tre plaĉas siropo el sukeracero... ;-)



[536] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/19(Dim) 22:28  

kosmosoj abundas
florantaj en taglumo -
ruina ŝipo

*kosmoso : unu- aŭ plurjaraj herboj (genro Cosmos el asteracoj) kun radiaj petaloj okulfrape koloraj.
Foto ĉe http://www.hana300.com/aaoocosmos2.html



[537] Re:[529] La tri trezoroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/19(Dim) 23:55  

Jen miaj ŝatataj hajkoj el la "Hajka antologio".

Trans mar' ondboja
ĝis Sado kuŝas ponte
brilad' laktvoja.
(Baŝoo)

* Sado = Insulo en nordorienta Japanio. Antikva ekzilejo.
** Mi ŝatas ankaŭ la hajkon "Herbar' somera ...".

Du domoj staras
ĉe granda ŝvel' rivera,
- Majpluv' nur falas.
(Buson)

* La unua el miaj ŝatataj hajkoj de Buson estas "Lun' oriente ...", kaj la dua estas la ĉi-supra.

Ĉu viv' de hom' do
similas roson? Tamen
ĉi tiu mondo.
(Issa)

* Mi iam spektis televid-dramon pri la vivo de Issa. Tiun ĉi hajkon li verkis, kiam lia amata filineto mortis.



[538] Pluvo en Mongolio Aŭtoro: MELODIE (Luno) Dato: 2004/09/22(Mer) 03:59  

Vojo malseka
Reflekto del monaĥo
Jam malaperas


[539] Ĉe konstruejo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/22(Mer) 16:05  

Rubaĵamaso;
gaje akrido ĉirpas
sur plasta taso.


[540] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 17:47  

jen sola kuŝas
flugil' papilia; paser'
min malĝojigis


[541] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 17:48  

fih-fina pluvet'
aŭtobusa haltejo
malvarma bier'


[542] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 17:50  

pluv' post varmego
malseka polv' odoras
tamburas gutoj


[543] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 17:53  

sub la tegmento
de l'haltejo kuniĝis
homoj propluve



[544] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 17:54  

bieran guston
akompanas la sono
de l'junia tondr'


[545] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 17:58  

Rare ombrelo
malfermiĝis subpluve -
ni jam forgesis



[546] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:00  

juna kaj svelta
jen ŝi kiel vizio
pretere glitas



[547] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:01  

denove la kafej'
tamen alias sezon' -
la vivo fluas


[548] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:05  

Pluvaj linioj
perle vualas ejon
kie mi sidas



[549] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:06  

gutoj ŝprucegas
tamen estas domece
en la kafejo


[550] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:09  

en la kafejo
inter samseksamantinoj
mi sola narcis'


[551] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:11  

la tago min igis
al multegaj impresoj
kaj araj hajkoj



[552] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:15  

malsekas haroj
malsekas ankaŭ dorso-
tamen mi ĝojas


[553] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 18:23  

nebula vitro
de nokta aŭtobuso
vualas l'mondon



[554] Re:[537] [529] La tri trezoroj Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 20:39  

> Jen miaj ŝatataj hajkoj el la "Hajka antologio".
>
> Trans mar' ondboja
> ĝis Sado kuŝas ponte
> brilad' laktvoja.
> (Baŝoo)
>
> * Sado = Insulo en nordorienta Japanio. Antikva ekzilejo.
> ** Mi ŝatas ankaŭ la hajkon "Herbar' somera ...".
>
> Du domoj staras
> ĉe granda ŝvel' rivera,
> - Majpluv' nur falas.
> (Buson)
>
> * La unua el miaj ŝatataj hajkoj de Buson estas "Lun' oriente ...", kaj la dua estas la ĉi-supra.
>
> Ĉu viv' de hom' do
> similas roson? Tamen
> ĉi tiu mondo.
> (Issa)
>
> * Mi iam spektis televid-dramon pri la vivo de Issa. Tiun ĉi hajkon li verkis, kiam lia amata filineto mortis.
>

Rimoj ĉagrenas kaj superfluas


[555] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/23(Ĵaŭ) 20:50  

malvarmis nokte-
motaciloj ariĝas-
aŭtun baldaŭas


[556] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/24(Ven) 02:43  

Somera lundo;
volviĝas sur tapiŝo
kun mia hundo.

[Mi ankaŭ invitas ĉiun partopreni en mia nova retpoŝta dissendolisto por japandevenaj poemoformoj, "Japaneskoj", ĉe <http://groups.yahoo.com/group/Japaneskoj/ >.]


[557] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/09/24(Ven) 13:05  

makvarmis nokte-
amasiĝas motaciloj-
aŭtun baldaŭas


[558] Re:[538] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/27(Lun) 16:04  

Bonvenon, MELODIE(Luno)!

> Vojo malseka
> Reflekto del monaĥo
> Jam malaperas

Ĉu temas pri "figuro" anstataŭ "reflekto"?
Tiu ĉi "reflekto de l' monaĥo" estas malklara por mi.



[559] Re:[539] Ĉe konstruejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/27(Lun) 16:46  

> Rubaĵamaso;
> gaje akrido ĉirpas
> sur plasta taso.

Plaĉa!
Ankaŭ vivostilo de griloj moderniĝas. Insektoj pluvivos post eventuala pereo de la homaro.



[560] Re:[559] [539] Ĉe konstruejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/09/27(Lun) 16:54  

Ĉu akrido ĉirpas?
Povas esti grilo.



[561] Re:[560] [559] [539] Ĉe konstruejo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/09/27(Lun) 20:05  

> Ĉu akrido ĉirpas?
> Povas esti grilo.
>
Se mi ĝuste memoras, akrido almenaŭ zumas. Sed eble mi devus aliigi la verbon. Mi ne povas aliigi la animalon, ĉar mi elprenis ĉi tiun imagon el viva sperto, dum irado preter konstruejo survoje al mia universitato...

Sed dankon pro viaj komentoj!



[562] Pri Dumo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/02(Sab) 05:43  

Libra bukedo
foroferita mute --
kansajrideto.


["Dumo" estas iama kromnomo de la fama japana Esperantisto MIYAMOTO Masao. "Kansajo" estas japana regiono konata por ĝiaj komediistoj, kaj ankaŭ estis hejmregiono de Miyamoto.]


[563] Re:[540] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/03(Dim) 22:25  

Saluton, Juve!
Mi tre ĝojas, ke vi multe hajkadas.

> jen sola kuŝas
> flugil' papilia; paser'
> min malĝojigis

Pardonu al mi komenti la supran hajkon el la vidpunkto de japaneska hajko.
Se mi farus hajkon en la sama situacio, mi provus jene:

jen sola kuŝas
flugilo papilia ;
paser' ĝojĉirpas.

Jen kelkaj esencaj punktoj de japaneska hajko estas:
1. Priskribi konkretajn objektojn kaj eviti malkaŝi sentimenton.
2. Tranĉi tri versojn en du partojn kaj kontrastigi ilin.
3. Ne malkaŝi ĉion por ke legantoj malkovru ĝin.

Mi supozas, ke ĉi tiuj punktoj estas fremdaj al la tradicia poetiko de Eŭropo.
Kiel vi opinias?



[564] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/12(Mar) 13:18  

sur lignoseĝoj
du konversaciadas -
aŭtuna suno



[565] Aŭtuna vojo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/15(Ven) 04:39  

Venteta frido;
malantaŭ kukurbego
kaŭras katido.

Rozo sovaĝa
el vergaro elstaras;
domo plenaĝa.

Mil zorgoj ŝvelas,
dum en arbed' paseroj
pepe kverelas.



[566] Animalaj renkontoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/16(Sab) 04:43  

Buteo sidas
en arbeto ornama;
neniu vidas...

Dika mefito
anaspaŝas en pluvo --
mi sen hezito.



[La buteo ĉi tie estas /Buteo jamaicensis/, angle "red-tailed hawk". Ambaŭ renkontoj ja okazis, tiu kun la mefito nur lastan vesperon. La unua okazis en la universitata mezo, sed en iom izolita loko. Mi rigardis la buteon dum almenaŭ dudek minutoj. Kelkaj aliaj homoj preterpasis, sed neniu vidas la buteon... Krom mi, kompreneble...]



[567] Traduko (?) Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/16(Sab) 16:09  

Amikoj,

Jen mia unua provo traduki hajkon esperanten. Ĝi estas de unu el miaj plej ŝataj hajkoj de Baŝoo. Bedaŭrinde mi (ankoraŭ) ne vere scipovas la japanan, do mi devis traduki el la anglan. Mi penas traduki laŭ la principoj de la Hajkista Klubo.

Viaj komentoj estas tre bonvenaj!
==============

samidare ni
kakurenu mono ari (aŭ: kakurenu mono ya)
Seta no hashi
-- Baŝoo

Majpluvo falas;
ankoraŭ Seta ponton
ĝi ne vualas.
-- traduko de Leonego


[568] Re:[567] Traduko (?) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/16(Sab) 18:38  

Brave, Leonego !

> samidare ni
> kakurenu mono ari (aŭ: kakurenu mono ya)
> Seta no hashi
> -- Baŝoo

Laŭ mia scio kaj esploro, "mono ya" estas ĝusta formo.

> Majpluvo falas;
> ankoraŭ Seta ponton
> ĝi ne vualas.
> -- traduko de Leonego

Mi opinias, ke ĝi estas bona traduko. Nu, ankaŭ mi provu tradukon, tamen laŭ mia principo.

majpluvo falas
vualante ĉion krom
Seta-pontego
-- traduko de Vastalto

Oni povas trovi foton de la ponto ĉe
http://www.ese.yamanashi.ac.jp/~itoyo/basho/haikusyu/seta.htm



[569] Re:[565] Aŭtuna vojo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/16(Sab) 23:46  

Leonego! mi ĝojas pro via hajkumado.

> Venteta frido;
> malantaŭ kukurbego
> kaŭras katido.

La katido plaĉas al mi.
Mi supozas, ke ĝi gardis sin per la kukurbego kontraŭ surpriza kaj neamika mondo.

> Rozo sovaĝa
> el vergaro elstaras;
> domo plenaĝa.

Bela blua ĉielo sen nubeto. Malnova sed eleganta domo ĉirkaŭita de sovaĝaj rozoj.
Iom da tristeco pro portempa senhomeco.
Jen silenta kaj serena pejzaĝo ŝatata de mi.



[570] Vintraj memoroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/18(Lun) 17:35  

Ekster la domo
infanoj ĝoje sledas;
neĝa aromo.

Ŝtormegas blanke;
kun gefiloj ludluktas
paĉjo surplanke.

Varmĉokolado
el termoso vaporas;
glacifiŝado.


[Ĉi tie "glacifiŝado" estas surglacia fiŝado -- fiŝado sur truo en glaciita lago.]



[571] Sen titolo Aŭtoro: edse Dato: 2004/10/18(Lun) 22:20  

kaŝtana tempo -
ke mi ne estas porko
mi eĉ bedaŭras

:)


[572] Re:[558] [538] Bonvenon! Aŭtoro: luno Dato: 2004/10/18(Lun) 22:45  

saluton al vi !
estas malfacila ĉar tiu ĉi hajku estis en franca lingvo antaŭe... kaj por unu hajku, necesitas 5, 7 kaj 5 silaboj. por la tradukto...mi devis ŝanĝi iomete la vortoj.
mi parolas pri unu monaĵo kiu reflektiĝas en unu flako de akvo (pluvis en la vojo iomete antaŭe....)
mi provos pli klaraj hajkoj poste !
multe dankon por via rimarko
amike

luno



> Bonvenon, MELODIE(Luno)!
>
> > Vojo malseka
> > Reflekto del monaĥo
> > Jam malaperas
>
> Ĉu temas pri "figuro" anstataŭ "reflekto"?
> Tiu ĉi "reflekto de l' monaĥo" estas malklara por mi.
>


[573] mateno Aŭtoro: luno Dato: 2004/10/18(Lun) 22:56  

vekiĝo blanko
suno malfermas muroj
supre, plafono


[574] Re:[570] Vintraj memoroj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/19(Mar) 01:23  

> [Ĉi tie "glacifiŝado" estas surglacia fiŝado -- fiŝado sur truo en glaciita lago.]
>

Mi devis skribi "fiŝado *tra* truo" ne "sur" truo! Pardonu! :)


[575] Re:[570] Vintraj memoroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/23(Sab) 19:45  

Mi ĝojas pro viaj plaĉaj hajkoj.

> Ŝtormegas blanke;
> kun gefiloj ludluktas
> paĉjo surplanke.

Ekster la domo furiozas la naturo, sed en la ĉambro infanoj ludas senzorge gardate de la patro.
Estas korvarma bildo, kiun mi preferas.



[576] Re:[571] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/23(Sab) 23:36  

Saluton, edse! Mi ĝojas revidi vin.

> kaŝtana tempo -
> ke mi ne estas porko
> mi eĉ bedaŭras

Mi ne sciis, ke porko manĝas kaŝtanon.
Kion ĝi faras pri dornoŝelo de kaŝtano?



[577] Re:[573] mateno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/10/23(Sab) 23:49  

Saluton, luno! Dankon pro via respondo.

> vekiĝo blanko
> suno malfermas muroj
> supre, plafono

Mi supozas, ke vi volis esprimi ian novan aspekton de mateno.
Sed gramatika malordo de la versoj nebuligas vian intencon.
Mi atendas venontan provon de vi.



[578] Alia traduka provo... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/10/28(Ĵaŭ) 01:31  

Amikoj,

Jen sube alia provo traduki hajkon de Baŝoo esperanten. Denove mi uzis kelkajn anglajn tradukojn, sed eble (espere!) mi kaptis iom da la senco de la originala japana.

Baŝoo verikis la jenan dum vintra vizito de sia amiko, Sora:

kimi hi (wo?) take
yoki mono misen
yukimaruge
-- Baŝoo (1644-1694)


Faru fajrbrulon,
mi bonan ion montros --
egan neĝbulon!
-- traduko de Leonego


[579] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/10/30(Sab) 18:08  

apud frenezej'
nuads arboj kaj ronde
flugas kolombar'


[580] Sen titolo Aŭtoro: Juve Dato: 2004/10/30(Sab) 18:10  

jen frenezuloj
vivas kune - kaj fuŝaj
mondoj kuniĝas


[581] Re:[500] [493] atentu kaj timu Aŭtoro: Juve Dato: 2004/10/30(Sab) 18:22  

> Saluton, Juve!
>
> > Unuvespere mi same havis "boldinan vesperon" kaj verkis
> > pli ol dek hakoj. Hodiaŭ ili aperos en la ttt-ejo.
>
> En kiu ttt-ejo ili aperis? Bonvole sciigu al mi la URL-on.
>

jam en via ))


[582] Du aŭtunaj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/03(Mer) 07:20  

Pluvadaj pikoj,
dum trotuare dronas
tordaj lumbrikoj.

Acer' negliĝas;
vespa nesto malnova
ekŝanceliĝas.


[Ĉu la uzo de "negliĝas" en la dua hajko estas klara? Mi rigardis aceron nudan de folioj, kaj vidis vespan neston ŝanceliĝantan en la venteto...]


[583] Reverkita kaj nova hajkoj... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/03(Mer) 20:40  

Se la imago en mia dua hieraŭa hajko ne plaĉis, mi reverkis ĝin jene:

Acer' senvestas;
vespa nesto malnova
solege restas.

Kaj ankaŭ mi elpensis novan:

Voje al domo
mi haltas en la frido;
mefitaromo...


[584] Traduko el Baŝoo... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/06(Sab) 07:42  

[Jen alia provo traduki hajkon de Baŝoo. Mi tradukis ĝin pli libere ol mi preferus, sed mi esperas, ke mi kaptis iom da la eco de la originala hajko.]

hatsushigure
saru mo komino wo
hoshigenari
-- Baŝoo (1644-1694)

Pluvade fridas;
ankaŭ simio pajlan
palton avidas.
-- traduko de Leonego


[585] Ankoraŭ alia traduko el Baŝoo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/10(Mer) 09:34  

neko no koi
yamu toki neya no
oborozuki

La kata amo
paŭzas, dum brumas lumo
en la dormĉambro.

['brumo' = ĉi tie 'nebuleto']


[586] El Baŝoo denove... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/13(Sab) 05:12  

Jen ankoraŭ alia traduko el miaj plej ŝataj hajkoj de Baŝoo. Mi esperas, ke miaj tradukoj ne ĉagrenas! :)

Kyoo nite mo
Kyoo natsukashi ya
hototogisu
-- Baŝoo (1644-1694)


Eĉ nun en Kio
al Kio sopirante --
kukola krio...
-- traduko de Leonego



[En sia hajko Baŝoo uzas malnovan nomon (Kjoo) por la malnova japana ĉefurbo (Kjooto). En mia traduko mi klopodas por similia efekto per uzado de mallongiga formo de la esperanta "Kioto". Por mi, ĉi tiu estas belega hajko pri la hejmsopirado, kiun oni povas sperti eĉ ĉe hejmo...]



[587] Re:[586] El Baŝoo denove... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/11/13(Sab) 12:23  

> Jen ankoraŭ alia traduko el miaj plej ŝataj hajkoj de Baŝoo.
> Mi esperas, ke miaj tradukoj ne ĉagrenas! :)

Hajkoj tradukaj aŭ originalaj estas ĉiam bonvenaj.
En tiuj ĉi semajnoj mi estas okupita pro perlaboro k.a.
Pardonu ke mi ne reagis al la lastatempaj artikoloj.



[588] alia traduko Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/14(Dim) 14:17  

takotsubo ya
hakanaki yuma wo
natsu no tsuki
-- Baŝoo (1644-1694)

Gastante tranokte en Akashi...

Polipkaptilo --
sub la sumera luno
eta deliro.
-- traduko de Leonego



[Alia el miaj plej ŝataj hajkoj de Baŝoo. La kaptilo ĉi tie estas argila vazo. Japanaj fiŝkaptistoj ligas la vazojn al longa ŝnuro kaj malaltigas ilin en akvon. La polipoj serĉante sendanĝeran lokon kaŝas sin en la vazoj. Je mateno la kaptistoj nur tiras la vazojn alten.]


[589] nova tradukoprovo Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/17(Mer) 17:13  

shichi kei wa
kiri ni kakurete
Mii no kane
-- Baŝoo (1644-1694)

Nebul' izolas
sep el la vidindaĵoj;
Mii sonoras...
-- traduko de Leonego


[Estas fama tankao kiu priskribis ok famajn vidindaĵojn apud Lago Biwa. Onidire, iu demandis al Baŝoo verki hajkon pri la sama ok. La hajko supre estas la rezulto. Mii templo estas unu el la ok vindindaĵoj.]


[590] Kaj du de mi... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/17(Mer) 17:20  

Mi ankoraŭ verkas miajn proprajn hajkojn. Mi esperas, ke ili plaĉas...


Nubaro muta...
Platanacero ŝajnas
ja eĉ pli nuda.

Ĉu jam glacio?
Tra taksuseto plumas
kortaderio.


[Kortaderio estas ornama herbo kun blankaj plumoj. Vidu, ekzemple: http://www.nps.gov/redw/pampas.htm ]


[592] unua provo pro hajko Aŭtoro: minosun Dato: 2004/11/18(Ĵaŭ) 12:58  

Mi neniam pensis ke mi iam verkos hajkojn, sed viaj hajkoj tradukaj kaj originalaj allogas kaj interesas min. Do mi havas du ĉi-sube, esperante ke vi komentu pri ili. Ĉu ili kongruas kun postuloj de hajko? Ĉu ili plaĉas al viaj okuloj? Fakte mi radikale ne konas la regulojn de hajko. Ĉu vi povus iom detele ekspliki originon kaj regulojn de hajko. Anticipan dankon!


Enmane koko
Surdorse bebo, iras
Al hejmoloko


Pridubas kapo
Sed allogiĝas korpo
Fieras trompo


[Pardunu, mi ne scias kiel forviŝas la afiŝon <591> kun neklaraj kodoj. Bonvolu helpi min la mastro de la afiŝejo. Dankon!]



[593] Re:[592] unua provo pro hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/11/18(Ĵaŭ) 15:43  

Bonvenon, minosun!
Mi ĝojas vidi novan amikon.

> Enmane koko
> Surdorse bebo, iras
> Al hejmoloko

Tiu ĉi plaĉas al mi, kvankam sezoneco mankas al ĝi.

> [Pardunu, mi ne scias kiel forviŝas la afiŝon <591> kun neklaraj kodoj.
> Bonvolu helpi min la mastro de la afiŝejo. Dankon!]

Ĉe la plej suba parto de tiu ĉi paĝo vi trovos du fenestretojn kun la indikoj "Artikol-numero" kaj "Pasvorto".
Enmetu "591" kaj vian pasvorton (se vi enmetis ĝin , kiam vi skribis la artikolon 591), kaj alklaku la apudan "Forviŝu"-butonon.
Se ĉio iros bonorde, la artikolo 591 malaperos.



[594] Re:[592] unua provo pro hajko Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/18(Ĵaŭ) 20:18  

> Mi neniam pensis ke mi iam verkos hajkojn, sed viaj hajkoj tradukaj kaj originalaj allogas kaj interesas min. Do mi havas du ĉi-sube, esperante ke vi komentu pri ili. Ĉu ili kongruas kun postuloj de hajko? Ĉu ili plaĉas al viaj okuloj? Fakte mi radikale ne konas la regulojn de hajko. Ĉu vi povus iom detele ekspliki originon kaj regulojn de hajko. Anticipan dankon!
>
>
Bonvenon kaj dankojn ankaŭ el mi, minosun!

Se vi povus trovi ekzemplon de la /Hajka antologio/ de Miyamoto masao k.a., vi trovos ĉi tie skizan historion de la hajko. La artikolo ĉe la esperanta vikipedio eble estas ankaŭ helpema: <http://eo.wikipedia.org/wiki/Hajko >.

La historio kaj teorio de la hajko estas granda afero, kaj mi ne deziras donaci tro multe ĉe unua demando. :) Sed la plej bona rimedo por plulerni pri la hajko estas legi kaj verki hajkojn.

Miaopinie, la hajko estas poemoformo por ĉiu. :) Do denove bonvenon!!


[595] adrese al [593][594] Aŭtoro: minosun Dato: 2004/11/19(Ven) 11:02  

Karaj amikoj, Leonego kaj Vastalto:
Mi eltutkore dankas vin pro viaj afablaj kaj helpemaj respondoj al mia afiŝo [592] kaj el kiuj mi jam profitis multe. De tiam, kiam mi publikigis miajn unuajn provaĵojn, mi viciĝis al Hajko en Esperanto...kaj estos kun vi, ĉiuj amikaj hajkantoj.
Koran saluton el Ĉinio: Minosun


[596] Sen titolo Aŭtoro: minosun Dato: 2004/11/19(Ven) 15:00  

Lunlumo brilas
Dum sonigas je la pordo
Hundo ekbojas

[komentoj estas bonvenaj.]


[597] Du pluaj tradukoj... Aŭtoro: Leonego Dato: 2004/11/23(Mar) 07:47  

[Ambaŭ estas iom liberaj tradukoj, sed mi esperas ke ili plaĉas al vi!]

fuuryuu no
hajime ya oku no
taueuta
-- Baŝoo (1644-1694)

Pri transirado de la Shirakawa Bariero

La komencgrada
kulturo -- norda kanto
rizoplantada...
-- traduko de Leonego



konton o
kari ni nazukete
namako kana
-- Shiki (1867-1902)

Intuicio
de nomo por ĥaoso --
holoturio...
-- traduko de Leonego


[598] Re:[596] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2004/11/25(Ĵaŭ) 21:23  

> Lunlumo brilas
> Dum sonigas je la pordo
> Hundo ekbojas

Kiu aŭ kio sonigas je pordo?
Ĉu iu nekonata frapas la pordon?



[599] Sen titolo Aŭtoro: minosun Dato: 2004/11/26(Ven) 00:34  

Fride pluvadas
Oranĝruĝaj ombreloj
flose sporadas


[600] Re:[598] [596] Sen titolo Aŭtoro: minosun Dato: 2004/11/26(Ven) 00:51  

> > Lunlumo brilas
> > Dum sonigas je la pordo
> > Hundo ekbojas
>
> Kiu aŭ kio sonigas je pordo?
> Ĉu iu nekonata frapas la pordon?

Dankon pro via komento! Se vi estus mi, kion vi farus pri ĉi tiu hajko. Jes, iu nekonata, kiu misvojas, frapas la pordon. Kaj pri alia hajko [599] kian opinion vi havas? Dankon.
>


Arkivo : Hajko en Esperanto (401 - 600)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto