Arkivo : Hajko en Esperanto (2401 - 2600)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[2401] inundo ien... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/06(Mar) 06:54  

inundo ien...
du kolomboj ekflugas,
ventas neniom


[2402] gracia sunombrelo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/07(Mer) 18:22  

tie skuiĝas
gracia sunombrelo...
tago en belo


[2403] ek, naŭ, aŭtuno! Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/09(Ven) 17:46  

unu unu du
tri tri kvar kvin ses sep ok ...
ek, naŭ, aŭtuno!



[2404] plenluno flustras Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/11(Dim) 23:46  

plenluno flustras
tra kurbiĝinta pino...
jam nokta fino



[2405] la firmamento Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/13(Mar) 21:52  

la firmamento
plu altiĝas senlime...
vira silento


[2406] ni dancu valson kune ... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/15(Ĵaŭ) 21:34  

un' du tri, bone!
ni dancu valson kune ...
aŭtuna sonĝo


[2407] nur sopirĝemi Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/16(Ven) 21:45  

septembra vento
kisetas la surmanon...
nur sopirĝemi



[2408] bazopilkantaj ombroj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/18(Dim) 08:55  

serena maten'...
bazopilkantaj ombroj
ĝojkrias supren


[2409] refoje viŝi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/09/19(Lun) 21:11  

refoje viŝi
reskribitan mesaĝon ...
aŭtuna nokto



[2410] konvaleskado Aŭtoro: reijo Dato: 2011/09/22(Ĵaŭ) 17:33  

konvaleskado
kun aŭtunaj folioj-
animtrankvilo


[2411] orienta ĝardeno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/23(Ven) 22:56  

fal-folioj en
orienta ĝardeno...
trapaso sonas


[2412] infanetoj Aŭtoro: reijo Dato: 2011/09/24(Sab) 17:06  

infanetoj kaj
birdoj, floroj, bicikloj ...
trikitaj gantoj


[2413] rapidas hejmen Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/24(Sab) 23:02  

rapidas hejmen...
sono de fal-folioj
sub mia plando



[2414] motoro bruas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/09/24(Sab) 23:35  

motoro bruas
sur ondeta akvaro ...
skombra ĉielo



[2415] matura figo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/26(Lun) 00:24  

sen kolerigo...
trankviligas malsaton
matura figo



[2416] L'suno Aŭtoro: reijo Dato: 2011/09/26(Lun) 22:58  

L'suno al kato
ridetas kaj radias
depost fenestro


[2417] ĝi venas al mi Aŭtoro: reijo Dato: 2011/09/27(Mar) 16:56  

ĝi venas al mi
puŝas kapon sur sinon
amikecego


[2418] silentas alte Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/28(Mer) 08:51  

silentas alte
nuboj kvazaŭ buklaro...
vane eksalte



[2419] folii - Aŭtoro: reijo Dato: 2011/09/29(Ĵaŭ) 13:25  

folii - falo
de folioj - travivas
homo konstante


[2420] glisdisko (=frisbee?) Aŭtoro: reijo Dato: 2011/09/30(Ven) 15:51  

diskojn glisigas
gejunularaj grupoj,
ĝojas kaj ŝercas


[2421] vaga papilio Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/30(Ven) 16:09  

vaga papilio
flirte inter la herboj ...
aŭtunaj grajnoj




[2422] Re:[2420] flugdisko/glisdisko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/09/30(Ven) 16:50  

Dankon, reijo, pro via konstanta kontribuado.
Laŭ mia observo "flugdisko" estas tiucele uzata vorto en Esperanto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Flugdisko
Tamen ja eblas ankaŭ "glisdisko".

> diskojn glisigas
> gejunularaj grupoj,
> ĝojas kaj ŝercas


[2423] plantadtempo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/01(Sab) 13:50  

plantadtempo de
florbulboj - oni pasos
trans longa vintron ...


[2424] ŝi zorgemadas Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/02(Dim) 15:27  

ŝi zorgemadas
la korton pro la vintro -
mi ĉe fenestro ...


[2425] trista ĉirpado Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/03(Lun) 11:43  

trista ĉirpado
jam matenas krepuske ...
subite graki



[2426] ĉu civitano Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/03(Lun) 20:20  

ĉu civitano
scias, ke terpomoj plu
en pluvmola kamp'


[2427] tretitaj nuksoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/04(Mar) 19:43  

tretitaj nuksoj
jen tie, disĵetiĝas ...
neniu vidas



[2428] friska tuŝo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/05(Mer) 22:07  

friska tuŝo de
mateno sur l'fronto en
legomĝardeno


[2429] alvenis kiel Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/06(Ĵaŭ) 15:20  

alvenis kiel
peti nuksojn sciuro -
"vi tute pravas"


[2430] la duonluno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/07(Ven) 05:46  

friska silento ...
lumas el nubo-fendo
la duonluno


[2431] maljunulino Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/07(Ven) 15:10  

maljunulino
densan anasoaron
sur bordo nutras



[2432] malvarmumigas Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/09(Dim) 15:37  

malvarmumigas
aŭtunvetero - gripo;
denove jare


[2433] sur la ŝoseo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/09(Dim) 22:06  

aŭtuna nokto ...
ruĝaj lampoj viciĝas
sur la ŝoseo


[2434] ĉu nur estiĝas Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/10(Lun) 15:02  

ĉu nur estiĝas
feliĉo - en fikcioj
el infanaĝo


[2435] ruĝetaj, blankaj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/10(Lun) 19:51  

falitaj tigoj ...
kosmosoj plene floras
ruĝetaj, blankaj


[2436] Re:[2434] ĉu nur estiĝas Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/10/10(Lun) 22:15  

> ĉu nur estiĝas
> feliĉo - en fikcioj
> el infanaĝo

Feliĉe ne. Atentu kaj sentu la feliĉon en la nuna momento!


[2437] Adiaŭ, suno! Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/10/10(Lun) 22:21  

sunvarmo pasis,
forpremas plaĝmemorojn
griz' plumbapluva


[2438] ok kosmoso-petaloj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/11(Mar) 14:51  

ruĝetaj radoj ...
ok kosmoso-petaloj
ventete tremas


[2439] malkonsoleco... Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/12(Mer) 15:14  

malkonsoleco ...
ne plu aŭtunbelecon
de kortbetulo


[2440] rondo sur nuboj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/13(Ĵaŭ) 10:25  

rondo sur nuboj
tabl-surfaco reflektas
aŭtunan sunon



[2441] en malmildo de Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/13(Ĵaŭ) 16:02  

en malmildo de
aŭtuno multaj pensas
mildon de l'suno


[2442] arbaro buntas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/14(Ven) 17:18  

blua restbildo
jen eta baloneto
arbaro buntas




[2443] najbaraj hundoj Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/14(Ven) 19:53  

najbaraj hundoj
en kortkaĝo - revenis
post alkoĉaso


[2444] en ĉiu tago Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/16(Dim) 12:47  

en ĉiu tago
folioj maldensiĝas
bonstilaj branĉoj


[2445] freŝo matena Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/16(Dim) 23:03  

freŝo matena
faciligas lacecon
de lernanteto


[2446] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/18(Mar) 22:48  

olda lageto
rano enĵetas sin en
la akvan sonon

hajko de Matsuo Basho (1644-1694)


[2447] ili ne semas Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/19(Mer) 13:41  

"ili ne semas,
nek rikoltas..." - reflugas
paruoj kortojn


[2448] unu stelo kaj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/19(Mer) 22:58  

unu stelo kaj
pli steloj ekaperas
aŭtuna nokto



[2449] plu violfloroj Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/20(Ĵaŭ) 23:20  

plu violfloroj,
amitaj - forgesitaj,
en aŭtunsuno


[2450] nigraj folioj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/21(Ven) 20:18  

nigraj folioj
ja papilio flirtas
nuban matenon



[2451] kun distancvarmo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/21(Ven) 21:41  

kun distancvarmo
(vetero malvarmiĝos)
zorgon tute ne


[2452] sonoriloj Aŭtoro: Antôka Dato: 2011/10/22(Sab) 07:27  

sonoriloj…
eniras la vesper-lumo
tra la vitralo

En la Hispana: http://vistasalyelmo.blogspot.com/


[2453] seka kaj venta Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/22(Sab) 23:54  

seka kaj venta
hodiaŭa vetero -
do je lavecon


[2454] vetero estas Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/23(Dim) 22:39  

vetero estas
tage sur niaj lipoj -
kian morgaŭo . . .


[2455] silenta strato Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/25(Mar) 00:53  

silenta strato
pro aŭtuna ferio,
satdormas junaj


[2456] minca lunarko Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/25(Mar) 10:03  

minca lunarko
blankas en buklaj nuboj
la matenruĝo



[2457] trembrilo, sono Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/25(Mar) 20:28  

trembrilo, sono
de ambulanco signas
ŝirmon - suferon



[2458] prifunde griza Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/26(Mer) 21:12  

prifunde griza
ĉi aero aŭtuna,
iuj birdetoj


[2459] nokta ĉerpilo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/27(Ĵaŭ) 18:26  

nokta ĉerpilo
stelaroj disĵetiĝas
sur la silenton



[2460] akvaj perloj sur Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/29(Sab) 16:08  

akvaj perloj sur
pinglopintoj de pino -
lumoriento


[2461] hajko / majstroj kaj Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/29(Sab) 21:19  

hajko - majstroj kaj
plezuro de popolo -
brila kreaĵo


[2462] flava festeno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/10/29(Sab) 22:28  

flava festeno
bifidaj folioj de
la korta ginko




[2463] tago dimanĉa Aŭtoro: reijo Dato: 2011/10/30(Dim) 23:26  

tago dimanĉa
refreŝiĝas popolo
pejzaĝo nuda


[2464] jen sola pino Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/01(Mar) 00:13  

jen sola pino
diagonale supra
aŭtuna luno



[2465] pedaltraktoro Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/01(Mar) 02:04  

pedaltraktoro
zumas drole sur strato
al estenteco


[2466] Re:[2465] pedaltraktoro Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/01(Mar) 02:06  

> pedaltraktoro
> zumas drole sur strato
> al estenteco

pedaltraktoro
zumas drole sur strato
al estonteco



[2467] ora krepusko Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/01(Mar) 09:13  

ora krepusko
la flugspuro glitas sur
alta ĉielo




[2468] du novaĵoj en gazeto Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/02(Mer) 00:55  

oni bedaŭras:
lernejamanĝon sian
multaj ne manĝas

tute gefiloj
liveras vivrimedojn
por familio . . .





[2469] ŝi iĝis lumo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/03(Ĵaŭ) 00:30  

ŝi iĝis lumo,
kun radioj heligis
aŭtunan tagon


[2470] olda lernejo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/03(Ĵaŭ) 13:32  

olda lernejo
ĉiu ginka folio
ore trembrilas


[2471] arĝentaj fiŝoj Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/04(Ven) 16:28  

arĝentaj fiŝoj
en infanaĝo ora . . .
ĉiame verdaj

densa nebulo,
senventa, du kornikoj
konversacias




[2472] kakinok-bero Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/05(Sab) 13:06  

korvaj okuloj
branĉoj senfoliaj kun
kakinok-bero



[2473] pendantaj cepoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/05(Sab) 16:15  

pendantaj cepoj
svingiĝas sub l'alero
ruĝa vespero


[2474] en aŭtunvento Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/07(Lun) 21:05  

en aŭtunvento
picebranĉoj ondadas -
sopiro foren


[2475] al vi Aŭtoro: OKADA Humiko Dato: 2011/11/07(Lun) 22:47  

scieme la kor'
kiel vivis, -as ĝis nun
malvarmiĝa nokt'

sincere, kore
volas sciigi al vi
floron de teo

ĉi-foje amaj flusraj hajkojn mi verkis unuafojon.




[2476] vintra korvo grak grakas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/08(Mar) 10:48  

matena ruĝo
vintra korvo grak grakas
kontraŭ la suno

#hajko #haiku #esperanto



[2477] nokta tenebro Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/09(Mer) 18:02  

nokta tenebro,
rebrilo orienta
tagon promesas


[2478] falintaj glanoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/10(Ĵaŭ) 01:37  

falintaj glanoj
multaj tredadoj kaj nun
mizera formo



[2479] prujno sur korto Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/10(Ĵaŭ) 19:51  

prujno sur korto,
unuaneĝo kie -
klimata ŝanĝo


[2480] ĉesis laboro Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/12(Sab) 02:12  

ĉesis laboro
urĝas hejmen je homoj
aŭtunvespero


[2481] sono de lasta trajno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/12(Sab) 22:11  

vintra stelaro
sono de lasta trajno
iradas foren



[2482] Re:[2481] sono de lasta trajno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/13(Dim) 21:54  

> vintra stelaro
> sono de lasta trajno
> iradas foren
>

iradas foren -> pli kaj pli foren

vintra stelaro
sono de lasta trajno
pli kaj pli foren

#hajko #haiku #esperanto



[2483] la vintra stelo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/14(Lun) 22:07  

lumoj de l' urbo
ĉiu fenestro estas
la vintra stelo



[2484] nordokcidenta Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/15(Mar) 01:31  

nordokcidenta -
glacio sur lageto,
anasoj ie


[2485] suntage ĵetas Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/16(Mer) 01:07  

suntage ĵetas
betuloj senfoliaj
ombron longegan


[2486] tago de vintro Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/16(Mer) 19:10  

silenta viro
sunumas sian dorson
tago de vintro



[2487] observi kia Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/16(Mer) 23:26  

observi kia
aero, tagdormeti,
piedireti . . .


[2488] viglaj dungitoj Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/17(Ĵaŭ) 18:09  

viglaj dungitoj
renovigis tegmenton -
pikanta frosto


[2489] aŭtobrueto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/11/18(Ven) 10:30  

aŭtobrueto
ŝprucigante songutojn
tra vintra pluvo


[2490] falsteloj devus fali Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/18(Ven) 13:48  

laŭ onidiro
falsteloj devus fali
fru-vintra nokto




[2491] la ĉielo ja vintras Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/20(Dim) 11:10  

moviĝaj nuboj
la ĉielo ja vintras
domego pezas




[2492] petolas aro Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/21(Lun) 16:49  

petolas aro
de junuloj per pilko,
aŭtuna frosto


[2493] mia oscedo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/22(Mar) 13:56  

mia oscedo
enspiras eĉ tri stelojn
la oriono





[2494] fariĝis vintro Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/23(Mer) 01:53  

fariĝis vintro -
kaj tero neĝe blanka -
ĝojaj salutoj


[2495] tegmentaj eĝ-linioj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/23(Mer) 22:58  

nur unu stelo
tegmentaj eĝ-linioj
svage lumiĝas



[2496] signalo batas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/26(Sab) 07:01  

signalo batas
brue apud la fervojo
pasanta vintro



[2497] pluv-neĝo, vento Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/27(Dim) 17:11  

pluv-neĝo, vento,
subĉielen ne plaĉa,
tamen - pro hundo


[2498] malvarma ĉambro Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/28(Lun) 18:25  

malvarma ĉambro
ruĝa pomo troviĝas
sur olda breto



[2499] Re:[2483] la vintra stelo Aŭtoro: Lekol Dato: 2011/11/29(Mar) 16:56  

> lumoj de l' urbo
> ĉiu fenestro estas
> la vintra stelo
- - -
Tre agrabla aĵo por komencantoj. Simpla kaj gracia. Belege!!


[2500] sur manĝigejo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/11/30(Mer) 00:24  

sur manĝigejo
konsentemaj geedzoj -
piroloj belaj


[2501] vintra fumtubo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/11/30(Mer) 11:29  

vintra fumtubo
blanka drako leviĝas
en la aeron



[2502] arbara pado Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/02(Ven) 01:32  

arbara pado,
pripensata, modesta -
plena je paŝoj


[2503] mi almordas la pomon Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/02(Ven) 16:53  

ankoraŭ foje
mi almordas la pomon
decembra noko



[2504] neĝo sur montoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/04(Dim) 16:07  

neĝo sur montoj
englutas tute ĉion
blanka koloro


[2505] en forta vento Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/05(Lun) 00:20  

en forta vento
ŝvebas pigo renkonte
picean supron

korektaĵo 2502: la padoj de pasintaj tempoj estis pripensitaj


[2506] la blanka luno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/06(Mar) 04:42  

la blanka luno
bluaĉielo plenas
de malvarmego




[2507] kvar hajkoj Aŭtoro: Minosun Dato: 2011/12/07(Mer) 16:43  

Neĝo degelis,

kajto flugis, knabino,

panjo postkuris.





Flama tagsuno.

Elŝteliĝis la knabo,

kaptis cikadon.





Neĝnokto ŝtorma.

Hastas staben rajdanto -

hura-heroldo.





Aperas luno.

ĉe printempa montrojo

birdo ekpepas.



[2508] degela fluo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/12(Lun) 16:54  

degela fluo,
cignosvarmo ripozas -
reatendadon . . .


[2509] kvietagrize Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/13(Mar) 17:04  

kvietagrize -
sur branĉoj de betuloj
blankaj floketoj


[2510] nur sola pino Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/14(Mer) 18:30  

nur sola pino
staras ĉe la marbordo
tranĉa silento





[2511] vintra vespero Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/15(Ĵaŭ) 16:58  

vintra vespero -
homoj pagejovice,
aĉetoj pasas


[2512] knabeto fluge Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/12/17(Sab) 10:33  

knabeto fluge
saltetante sur strato ―
vintraj paseroj



[2513] lumon kaj varmon Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/17(Sab) 17:24  

lumon kaj varmon
alportas Julavo el
polusa nokto?


[2514] vintra pejzaĝo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/17(Sab) 22:35  

ĉambro varmiĝas
tra fenestro envenas
vintra pejzaĝo





[2515] violo refreŝiĝas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/19(Lun) 06:18  

naskante friskon
violo refreŝiĝas
en vintra suno




[2516] trans la silento Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/20(Mar) 16:58  

krepuske neĝas -
aŭskultu trans silento
la neaŭdeblan


[2517] silenta kuno Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/20(Mar) 17:03  

sidadi longe
silente kaj konsente -
faladas neĝo


[2518] nur por momento Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/20(Mar) 17:12  

nebulvuale
aperas, malaperas
kuranto pale


[2519] silente nuboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/12/21(Mer) 10:11  

silente nuboj
vualas ĉielvolbon ...
vintra sunhalto


[2520] Re:[2510] nur sola pino Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/22(Ĵaŭ) 09:27  

> nur sola pino
> staras ĉe la marbordo
> tranĉa silento

Ho..., tiu ĉi estas ege bela!



[2521] vivo en soneto de Shakespeare Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/22(Ĵaŭ) 09:32  

silikoj bordaj
murmur-rakontas vivon
ŝekspirsonete


[2522] Re:[2516] trans la silento Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/22(Ĵaŭ) 17:42  

> krepuske neĝas -
> aŭskultu trans silento
> la neaŭdeblan

Mi aŭdis neĝan sonon en la infaneco, verŝajne sonon kiam neĝadis. Mi ne povas forgesi la silenton ankoraŭ nun.


[2523] resaltaj lumoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/22(Ĵaŭ) 22:11  

resaltaj lumoj
la plena luno restas
en klara frosto




[2524] hundpromenigo Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/24(Sab) 17:06  

hundpromenigo -
ĉu glatumi ĝin eble,
ĉu bona estas


[2525] elkrepuskiĝo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/12/25(Dim) 10:49  

elkrepuskiĝo
velkintaj branĉoj pikas
freskan ĉielon



[2526] vintra solstico Aŭtoro: reijo Dato: 2011/12/25(Dim) 15:34  

vintra solstico,
brilan ekestontecon
promesas al ni


[2527] pro vento Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:30  

pro vento torda
ĝi povas kapti fiŝojn -
saliko borda

-- Shôshiki --


[2528] sen vento Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:33  

eĉ sen la vento
detruas florojn pluvo -
sakuro monta

-- Tessui --


[2529] ĉio verda Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:35  

printempa pluvo -
kaj ĉio verda havas
subite nomon

-- Komatomi --


[2530] ne eblas Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:39  

sursilka bildo,
orkideo - ne eblas
l' odoron pentri

-- Rochô --



[2531] pro pluvo Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:42  

koleras mi pro
folioj deŝiritaj -
fruvintra pluvo

-- Unkyô --


[2532] bambuo nova Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:46  

algolfan vidon
ĝuitan iam kuŝe
bambuo baras

-- Kosen --


[2533] sub neĝp Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:48  

ripozi povas
dormante sub la neĝo
nun la saliko

-- Kakyô --


[2534] post ŝaŭro Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 09:56  

somera ŝaŭro
jam post cent paŝoj li ja
denove ridas

-- Kachin --


[2535] unua neĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 10:19  

unua neĝo -
serenas re, sed daŭras
bambua pluvo

-- Ushihiko --


[2536] glacie Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/26(Lun) 10:43  

bastonapoge
kaj kun mangvido ida -
glaciepoko

-- Yôyô --


[2537] duone Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 11:04  

duona luno
mi tuŝas la malplenon
lite apud mi

-- Josie Hibbing --


[2538] simple Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 11:30  

olemasaĝo -
ne gravas kiaspeca;
ĝin simple faru

-- Nan Bagwell Payne --


[2539] momentego Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 12:00  

ŝvela momento -
amantoj okulumas
kaj disvidas re


[2540] malsomere Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 12:06  

frostvintra suno -
en malsanula lito
somera hajko

-- Josie Hibbing --


[2541] siliko roja Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 12:20  

sable siliko -
krispiĝas la memoro
de l' roja akvo

-- Mark Phillip Liston --


[2542] Re:[2537] duone Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/12/27(Mar) 14:17  

Amo kaj sopiro al mankanta duono. Ĉi tiu peco tre impresis min.

> duona luno
> mi tuŝas la malplenon
> lite apud mi
>
> -- Josie Hibbing --


[2543] tuŝi Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 15:54  

touching each other
moments of eternity
touching for ever



[2544] tuŝi Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 15:56  

dum intertuŝo
momento eterniĝas -
kortuŝo daŭra




[2545] la klara, luma luno Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 16:35  

klarluma luno -
aperas pli malhela
arbusta ombro

-- Kokyô --


[2546] sublune Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 17:26  

sendo[r]ma nokto
tatamoj sur la herbo -
riĉigas luno

-- Ryôka --


[2547] bela kukolkanto Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 17:35  

kanto nur por mi -
sed for mian penikon;
vokas kukolo

-- Chôshû --


[2548] ĉe akvofalo Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 18:12  

juveloj brilas
kraĉataj de akvofalo -
kaj prunofloroj

-- Kunri --


[2549] mallonga somera nokto Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/27(Mar) 18:26  

sitelo puta
ankoraŭ ne sekiĝis -
somernokteto

-- Kin'ô --



[2550] ne plu Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 10:20  

svarmantaj birdoj-
memoro pri folioj
ne plu vivantaj


[2551] senanonce Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:14  

maniko ĉapu -
senanonce surprizas
malvarma ŝaŭro

-- Sada --


[2552] varma tago en vintro Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:23  

varmeco vintre
eĉ motacilaj vostoj
sen movo restas

-- Kôjo --


[2553] kunlune Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:29  

mi muzikemas -
en kuno mi kaj Luno
nun tute solas

-- Joseki --


[2554] preterfluge Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:32  

per siaj ungoj
la ventosonorilon
kukolo kaptas

-- Sekimaro --


[2555] pluvotago Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:47  

triste aspektas
kormorankorbo pluve -
aŭroro frida

-- Gyoen --

kaŝnomo de Ueda Akinari, kiu vivis de 1734 ĝis 1809

(Dresitaj kormoranoj estas uzataj por fiŝkaptado.)


[2556] somera varmego Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:53  

ankaŭ flosiston
penigas la revojo -
varmegas tero

-- Ganshi --


[2557] sen movo Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 18:57  

ankaŭ rigardo
al la senmova akvo
varmon sentigas

-- Issôsha --


[2558] spegulrigardoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/28(Mer) 19:09  

jen plena luno -
spegulrigardoj noktaj
tra l' tuta lando

-- Otofune --


[2559] reveca realo Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/12/30(Ven) 00:59  

en vintra mondo
revaĵo realiĝis
feliĉa ido


[2560] Por vi feliĉon! Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/01(Dim) 09:11  

la nova jaro -
restoj de ruĝa vino
odoras dolĉe


[2561] senfine Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/01(Dim) 09:15  

neĝblanka mondo -
senfina lumovasto
sub la piedoj



[2562] sunume Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/01(Dim) 10:26  

sur seka ligno
sunumas salamandro -
subite ne plu


[2563] ekmigro frua Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/01(Dim) 10:38  

tra altaj rokoj
kaj arboj suneklumo -
frostknaras vojo


[2564] senlime Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/01(Dim) 10:43  

la nevidebla
senlimo trankviligas -
mi fartas bone


[2565] jaro ŝanĝiĝis Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/02(Lun) 16:28  

jaro ŝanĝiĝis
en fajraĵopafado -
l' Blua Globeto


[2566] novjaro ekas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/06(Ven) 16:29  

novjaro ekas
korvo transflugas sola
movan ĉielon


[2567] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/07(Sab) 21:08  

jen stelo fala
revokas revon ravan
nokto kristala


[2568] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 00:31  

tre fajna pluvo
penetras mian menson -
florporta monto


[2569] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 00:37  

lunluma nokto -
animo mia plonĝas
en ĉiun ombron



[2570] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 02:19  

lariko soras -
humidas la aero
dum pluvopaŭzo



[2571] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 02:27  

min akompani
matene pluvo venis –
ho, kia frisko



[2572] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 02:47  

matena ruĝo –
anseroj alojn svingas
per mildaj movoj



[2573] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 03:11  

senmova akvo –
la blanka papilio
ĝemelon havas



[2574] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/08(Dim) 03:18  

susuro, flustro -
rosgutojn portas herbo
en luna lumo


[2575] elspiro blankas Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/08(Dim) 14:02  

bonan novjaron
kontraŭ matena suno
elspiro blankas




[2576] amarilido Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/08(Dim) 22:27  

amarilido
floregoj malfermigas -
admirmomente


[2577] fiŝkaptadŝipo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/08(Dim) 22:31  

fiŝkaptadŝipo
sur maro malvarmegas -
lukto pro nutro


[2578] Re:[2577] fiŝkaptadŝipo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/08(Dim) 22:34  

> fiŝkaptadŝipo
> sur maro malvarmegas -
> lukto pro nutro


[2579] 2577 korektaĵo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/08(Dim) 22:40  

fiŝkaptadŝipo
sur maro malvarmega -
lukto pro nutro



[2580] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/09(Lun) 01:17  

nokto senstela -
inter dormantaj nuboj
luno solulas


[2581] postkuri aŭton Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/10(Mar) 06:14  

postkuri aŭton
la plenluno ĉirkaŭas
vintran ŝoseon




[2582] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/10(Mar) 10:17  

elektra danco
varmigis komputilon -
tre milda vintro


[2583] ....... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/10(Mar) 10:53  

revoj pri amo
restadas malrealo -
senĉese pluvas




[2584] neĝas subtile Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/14(Sab) 09:49  

neĝas subtile
rusto sur armaturoj
kovriĝas grade



[2585] kristnaskomanĝo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/14(Sab) 20:25  

kristnaskomanĝo -
ekrompiĝis tranĉilo,
ho onklo Bruno


[2586] antaŭeniras Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/15(Dim) 16:58  

antaŭeniras
vintro, tage pli lumo -
mi antaŭflaras . . .

Mi nun sekurigas mian hajkon helpe de hajkoredaktilo,
farita por finne sed taŭgas bone ankaŭ esperante.


[2587] sur parkskitrako Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/17(Mar) 00:19  

sur parkskitrako
amaso de infanoj -
plonĝoj en neĝon


[2588] neĝo ĉie Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/17(Mar) 18:41  

densas nebulo
ĉirkaŭe neĝo ĉie -
bora soleco


[2589] la ĉielo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/17(Mar) 18:47  

faladas neĝo
softe tra la ĉielo...
de mia menso


[2590] nun eĉ pli Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/17(Mar) 18:50  

stretaj stratoj nun
pli grizas ol iam ajn -
januara lun'


[2591] senbare Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/18(Mer) 09:56  

vintra aero -
senbara sunrigardo
en la ĝardenon


[2592] neĝa pejzaĝo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/18(Mer) 22:44  

neĝa pejzaĝo,
suno - kie vi vagas,
menso ripozas


[2593] iu pentraĵo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/18(Mer) 22:47  

iu pentraĵo -
stumpo karbiĝinta en
fono griztonoj


[2594] Re:[2592] neĝa pejzaĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/21(Sab) 16:05  

> neĝa pejzaĝo,
> suno - kie vi vagas,
> menso ripozas

Belega! Dankon al vi!


[2595] tigoj sekbrunaj Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/21(Sab) 21:41  

tigoj sekbrunaj
de herboj - svingiĝante -
sur neĝa kovro


Dankon, Ursido


[2596] riverondetoj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/23(Lun) 06:10  

riverondetoj
lumas trans la balustroj
friska sunbrilo


[2597] ................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/24(Mar) 00:27  

silenta nokto,
neĝo kaj miaŭado -
kaj mi sen dormo


[2598] neĝflokoj ŝvebas Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/24(Mar) 00:47  

neĝflokoj ŝvebas,
varmaj hejmoj, homoj for -
vesperrevenas


[2599] paĝoj de libro Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/24(Mar) 23:31  

paĝoj de libro
daŭre foliumado
nun flugiliĝas




[2600] surtera neĝo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/25(Mer) 15:58  

surtera neĝo
malĝojo enĉerkigas
belajn petalojn




Arkivo : Hajko en Esperanto (2401 - 2600)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto