Hajko en Esperanto
このフォームからは投稿できません。
name
e-mail
url
subject
comment
Bonvenon, hajko-amantoj! Provu plej mallongan poemeton en la mondo!
[Blogo de Vastalto] [Ludanta Luno] [Rimarkoj] [Serĉo] [Arkivoj]
Via Nomo
Retpoŝto
Subject 入力禁止
Title 入力禁止
Theme 入力禁止
Titolo
Artikolo
URL 入力禁止
URL
Pasvorto (por redakti aŭ forviŝi la artikolon - maksimume 8 literoj kaj/aŭ ciferoj)

[3929] la neĝo Aŭtoro: Dato: 2022/12/02(Ven) 12:50  
la neĝo tegas
la falitajn foliojn
kaj la sezonon

Mi pepas en la tvito. #hajko #eperanto Bv.vidu ĝin.


【2022/12/02(Ven) 12:53:08 Modifita de la aŭtoro】


[3928] Re:[3922] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2022/11/29(Mar) 01:05  
> Insektoj manĝas
> en varma suna tago -
> de la mortintoj

Saluton. Mi rememoras anekdoton el "ĴURO de FAJRO",kiu estas verkita de s-ro KAŬAI Kanĝiroŭ. La insektoj estas vivigitaj, dank' al mortintoj.


[3927] Re:[3925] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2022/11/29(Mar) 00:39  
> maljunulo: mi
> nun komprenas dolorojn
> viajn; nun miajn

Saluton. en N-ro 3923,24,25 maljunuloj spertas tion reale!



[3926] ek neĝi Aŭtoro: Dato: 2022/11/29(Mar) 00:28  
Komencis neĝi
tretante la aŭtunon
Venas la vintro



[3925] Sen titolo Aŭtoro: Gario Dato: 2022/10/07(Ven) 09:07  
maljunulo: mi
nun komprenas dolorojn
viajn; nun miajn


[3924] Sen titolo Aŭtoro: Gario Dato: 2022/10/02(Dim) 01:56  
aviadiloj
preter ni rapidas; do
niaj infanoj


[3923] Sen titolo Aŭtoro: Gario Dato: 2022/09/28(Mer) 17:12  
kuŝas sur lito
mi, okulmalfermite
je la kvara

【2022/09/28(Mer) 21:34:58 Modifita de la aŭtoro】


[3922] Sen titolo Aŭtoro: V.V. Virtugon Dato: 2022/01/21(Ven) 05:58  
Insektoj manĝas
en varma suna tago -
de la mortintoj


[3921] Sen titolo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2021/11/28(Dim) 01:57  
jen mi polvero
estas en la tuteco
kaj ĉio en mi



[3920] Sen titolo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2021/11/28(Dim) 01:55  
rulanta pilko
sur nokta kampo la lun’
donus mi al vi



[3919] Sen titolo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2021/11/28(Dim) 01:54  
vagadi kun vi
sur padoj de amoro
revo pri pasint’



[3918] Sen titolo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2021/11/28(Dim) 01:52  
ondumanta mar’
piedsignoj sur sablo
efemervivaj



[3917] Sen titolo Aŭtoro: Elizabeta Dato: 2021/11/28(Dim) 01:51  
sufoka vesper’
flagretanta stelaro
griloj silentaj



[3916] Tri tankaoj Aŭtoro: Dato: 2021/05/14(Ven) 11:59  
Post longdaŭra paŭzo, mi verkas novajn japaneskojn. Tamen temas ne pri hajkoj sed tankaoj. Mi esperas, ke ne ĉagrenas iun, se mi afiŝas ilin ĉi tie. Espereble hajko-amantoj estas ankoraŭ tankao-amantoj!

L.

super la nuboj
ja nun flugas la drakoj
printempo pluvo
ĉu ni gustumas larmojn
aŭ ĝojajn aŭ malĝojajn?

tagon post tago
la ruĝaj rozburĝonoj
disvolvetiĝas
ni ilin spektas kune
sed la manojn ne tenas

irante hejmen
mi tute malsekiĝas
somera pluvo
sidantaj en mallumo
mi kaj vi kunaŭskultas



[3915] - Aŭtoro: Darlo Dato: 2021/02/17(Mer) 02:42  
Malvarma tago -
glitante trans herbajxo
la bebheliko


[3914] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2020/09/12(Sab) 19:58  
novaj konceptoj
nun konkeru la mondon -
karbo kaj vivo


[3913] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2020/09/12(Sab) 19:51  
pluvoj ekadaj
kaj diafanaj tagoj...
alklimatiĝon




[3912] Sen titolo Aŭtoro: elizabeta Dato: 2020/03/06(Ven) 05:12  
silent’ senlima

mi aŭdas mallaŭtan frapon

de nebulgutoj


[3911] Sen titolo Aŭtoro: elizabeta Dato: 2020/01/23(Ĵaŭ) 04:59  
nebulon kribras

la griza firmamento

vesper' tristeca


[3910] Sen titolo Aŭtoro: reijo Dato: 2019/12/31(Mar) 21:16  
”doloras kokso”,
maljunuloj renkontas
dum promenado


[1] [2] [3] [4] [5]
Ago Artikol-numero Pasvorto
- LightBoard Antispam Version -