[Iru al la afiŝejo]
Arkivoj:
Serĉvorto kondiĉo vidigo

[3783] akvomelono Aŭtoro: verbum Dato: 2016/08/28(Dim) 07:26   <URL>

akvomelono ...
la sunon mi aŭdace
kvazaŭ formanĝus




[3782] tint’tint' ,glacieroj ,tint’ Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/08/25(Ĵaŭ) 21:11  

peli varmegon,
tint’tint' ,glacieroj ,tint’
tintas en glaso

【2016/08/25(Ĵaŭ) 21:12:19 Modifita de la aŭtoro】


[3781] trista fontano Aŭtoro: verbum Dato: 2016/08/20(Sab) 17:08   <URL>

trista fontano ...
kelke da lunoj ludas
akvosurface



[3780] rio2016 Aŭtoro: verbum Dato: 2016/08/09(Mar) 17:34   <URL>

radii sunon ...
inspiro kun bela ŝvit"
olimpikoj nun




[3779] somera maten' ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/08/05(Ven) 08:50   <URL>

somera maten' ...
jen nova bukedo ĉe
tombo kaduka



[3778] vakua cikad’... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/08/03(Mer) 22:30   <URL>

vakua cikad’...
nur nulo aperas el
la dorsa fendo




[3777] jen dinosaŭro Aŭtoro: verbum Dato: 2016/07/28(Ĵaŭ) 10:01   <URL>

somero nubo ...
superstaras urbeton
jen dinosaŭro





[3776] eta banano ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/07/26(Mar) 11:13   <URL>

eta banano ...
flava ekzistado en
la makrokosmo



[3775] kun blankaj ŝuoj mane Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/07/20(Mer) 12:53  

stari marborde
kun blankaj ŝuoj mane
sunbrilas arde


[3774] la radoj de la sono Aŭtoro: verbum Dato: 2016/07/14(Ĵaŭ) 10:10   <URL>

cikadoj ĉirpas ...
la radoj de la sono
ruliĝas al min




[3773] je pluvo-gutoj Aŭtoro: verbum Dato: 2016/07/12(Mar) 08:37   <URL>

matena lumo ...
araneaĵo plena
je pluvo-gutoj



[3772] la sepa de julio ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/07/07(Ĵaŭ) 21:54   <URL>

la sepa de julio ...
mi skribu vorton "stelo"
sur la ĉielo



[3771] certe ugviso ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/06/30(Ĵaŭ) 07:57   <URL>

certe ugviso ...
nevideble nur kantas
el la zenito



[3770] jen flug-formiko ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/06/22(Mer) 13:52   <URL>

jen flug-formiko ...
senmove sub tegmento
tristaj okuloj



[3769] pluvo en lasta nokto Aŭtoro: verbum Dato: 2016/06/20(Lun) 10:39   <URL>

paseroj pepas ...
pluvo en lasta nokto
jam en forgeson



[3768] flagro sur flako Aŭtoro: verbum Dato: 2016/06/09(Ĵaŭ) 10:02   <URL>

junia pluvo ...
jen fluoreska lumo
flagro sur flako




[3767] nova verdajo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/06/02(Ĵaŭ) 06:15   <URL>

arbara fundo ...
obskuro minacas al
nova verdajo


[3766] restas premsento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2016/05/24(Mar) 10:32  

restas premsento
sen memoro de l'sonĝo ―
mallonga nokto



[3765] nebula sonĝo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/05/23(Lun) 22:38   <URL>

la ruĝa luno ...
grade malaperante
nebula sonĝo



[3764] bela florbedo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/05/12(Ĵaŭ) 05:48   <URL>

bela florbedo ...
ĉu florigiva avĉjo?
eble dank' al li

la avĉjo, kiu povas igi mortan arbon flori, aperas en la japana malnova fabelo.


[3763] printempaj katoj Aŭtoro: verbum Dato: 2016/05/08(Dim) 22:14   <URL>

printempaj katoj
ĉasante kaj fuĝante
sunplena vojo



[3762] tero ekridas Aŭtoro: verbum Dato: 2016/05/05(Ĵaŭ) 10:11   <URL>

semado kaj jam
la tago de ĝermado ...
tero ekridas



[3761] jen kokcinelo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/04/27(Mer) 23:08   <URL>

jen kokcinelo
imitas etan fragon
inter folioj



[3760] obskura luno Aŭtoro: verbum Dato: 2016/04/23(Sab) 17:50   <URL>

obskura luno ...
obsedate de versi
modeste dormas



[3759] petaloj ŝvebas Aŭtoro: verbum Dato: 2016/04/15(Ven) 05:51   <URL>

nu verdan teon ...
gvatas tra fenestro ho!
petaloj ŝvebas





[3758] floras "sakura" Aŭtoro: verbum Dato: 2016/04/06(Mer) 05:27   <URL>

floras "sakura"
jen paŝetanta korvo
sola ek-strabas




[3757] stagnas vortigo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/04/03(Dim) 16:33  

antaŭ kulmino
floroj vokus nimbuson,
stagnas vortigo



[3756] jen kolzo floras Aŭtoro: verbum Dato: 2016/03/31(Ĵaŭ) 17:30   <URL>

jen kolzo floras
ho! bele flava, apud
restanta neĝo



[3755] salikforma spirao Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/03/29(Mar) 19:25  

lunlumo larmas,
salikforma spirao
plenflore blankas


[3754] ho printempeske! Aŭtoro: verbum Dato: 2016/03/25(Ven) 07:05   <URL>

ej! korvo grakas
al hejmen-revenanto ...
ho printempeske!



[3753] printempa nubo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/03/17(Ĵaŭ) 10:03   <URL>

levante manon
fingro-pinto antaŭe ...
printempa nubo




[3752] Harry Potter sur tablo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/03/10(Ĵaŭ) 21:20  

printempa varmo
ankoraŭ malkontenta,
Harry Potter sur tablo



[3751] frua printempo ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/03/06(Dim) 10:30   <URL>

frua printempo ...
la suno fandiĝas kun
mia fenestro




[3750] printemp-tondro Aŭtoro: verbum Dato: 2016/02/29(Lun) 23:14   <URL>

printemp-tondro
albatas la ĉielon ...
vekiĝu frue




[3749] arom’ petolas Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/02/12(Ven) 21:19  

paŝon post paŝo
preter umeflorejo
arom’ petolas



[3748] jen umefloro ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/02/09(Mar) 18:34   <URL>

jen umefloro ...
ĉu estas preta aŭ ne?
eble ĝi diras


La floro de umeo simbolas la novaĵo de frua printempo en Japanio.



[3747] decide tranĉi Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/02/08(Lun) 18:01  

decide tranĉi
mardiablon, ĝentila
virseksa mano


[3746] malfermi ostron Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/02/08(Lun) 15:40  

malfermi ostron,
sub okuloj kuŝanta
lumbrila maro


[3745] kiel Marso-koloro ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/02/06(Sab) 09:25   <URL>

velkinta kampo
kiel Marso-koloro ...
spuroj de sonĝo



[3744] vintra ĉielo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/02/04(Ĵaŭ) 22:50   <URL>

kvazaŭ drako-fajro
ja blanke mi elspiras ...
vintra ĉielo



[3743] ĉe kontrolejo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/02/04(Ĵaŭ) 17:22  

ĉe kontrolejo
senhoma,odoras nur
maro en vintro


[3742] mevoj en vintro Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/02/03(Mer) 22:36  

aro da blanko
flugas kaj vagabondas
mevoj en vintro


[3741] la froste klara luno Aŭtoro: verbum Dato: 2016/01/25(Lun) 12:29   <URL>

neordinare
la froste klara luno
ĉu profetaĵo?




[3740] jen nur blankaĵo Aŭtoro: verbum Dato: 2016/01/16(Sab) 10:41   <URL>

se foliumi
la novan kalendaron ...
jen nur blankaĵo




[3739] en dentistejo Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/01/13(Mer) 17:23  

en dentistejo
sensava infankrio,
regis fridondo



[3738] dormas monteto Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/01/13(Mer) 13:49  

dormas monteto
sen guto da rivero
febre ĉirkaŭas



[3737] en foto de lilio Aŭtoro: verbum Dato: 2016/01/13(Mer) 07:52   <URL>

vintra mateno ...
en foto de lilio
varmete veki




[3736] nova kalendaro Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/01/13(Mer) 05:32  

nova kalendaro,
por ke,estu pli lumaj
tagoj venontaj


[3735] krudan sakeon Aŭtoro: verdo en verdoj Dato: 2016/01/11(Lun) 20:36  

krudan sakeon
drinkas viroj en gajo,
frosta ĉielo


[3734] vintra lunarko ... Aŭtoro: verbum Dato: 2016/01/05(Mar) 09:57   <URL>

vintra lunarko ...
linio da falstelo
silente kuras