Hajko en Esperanto
Bonvenon, hajko-amantoj! Provu plej mallongan poemeton en la mondo!
[Blogo de Vastalto] [Ludanta Luno] [Rimarkoj] [Serĉo] [Arkivoj]
Via Nomo
Retpoŝto
Titolo
Artikolo
URL
Pasvorto (por redakti aŭ forviŝi la artikolon - maksimume 8 literoj kaj/aŭ ciferoj)

[2102] libroj legotaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/18(Mar) 23:24  
libroj legotaj
senorde stakigitaj...
vento malseka



[2101] verdaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/16(Dim) 23:39  
verdaj folioj...
bicikle por aĉeti
lakton kaj bulkojn



[2100] nuba vetero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/15(Sab) 16:56  
nuba vetero
tulipoj en gxardenet'--
bekas papaget'

http://homepage1.nifty.com/kenju/kikou/mizuya2.htm


[2099] aroma vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/11(Mar) 23:35  
aroma vento...
biciklante tra urbo
porti florpoton



[2098] kato malvigla Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/10(Lun) 22:24  
kato malvigla...
tra kamparo freŝverda
veturas aŭto



[2097] sur vendotablo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/09(Dim) 21:56  
sur vendotablo
ĝermoplantoj en potoj...
okuloj brilaj



[2096] vespero varma Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/08(Sab) 22:52  
vespero varma...
furzocimo ĵetita
en dormoĉambron



[2095] pluvo en majo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/05/08(Sab) 05:40  
pluvo en majo--
pigo flugas rapide
al hejmo, cxu jes ?

http://homepage1.nifty.com/kenju/kikou/mizuya2.htm


[2094] luman folion Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/05(Mer) 22:23  
luman folion
mordas raŭpo senhalte...
vento tra arbo




[2093] verdaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/04(Mar) 23:24  
verdaj folioj...
satiĝon ne atingas
mordanta raŭpo



[2092] plene nigra Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/05/02(Dim) 22:25  
plene nigra tra
vitro... sakurpetalo
sur la manplato



[2091] Re:[2088] [2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/23(Ven) 02:38  

> Laŭ li, en la angla, aŭ io ajn lingvo krom ol la japana, la dek-sepa silaba kondicio malsencias. Supozeble, tiu pravus en la esperanton ankaŭ.


En pollando pola hajkisto faras hajkon je 17 silaboj en pola lingvo.
Laux mi li estas simpla angla imperiisto, supozeble.
(rideto;).

http://homepage1.nifty.com/kenju/kikou/mizuya2.htm


[2090] Re:[2088] [2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/22(Ĵaŭ) 00:51  
> Laŭ li, en la angla, aŭ io ajn lingvo krom ol la japana, la dek-sepa silaba kondicio malsencias. Supozeble, tiu pravus en la esperanton ankaŭ.

Tio dependas de lingvoj. Fakte la angla lingvo liveras multe da unu-silabaj kaj du-silabaj vortoj. Tio ĉi estas la kialo, ke anglalingvaj hajkistoj evitas 17-silabajn hajkojn. Ĉar 17-silaba frazo de la angla povas esprimi pli multe ol 17-silaba frazo de la japana, oni facile perdas streĉitecon de hajko en 17-silaba angla frazo.
Sed ekz. en Esperanto plejmulto el la vortoj havas finaĵon, do ili estas almenaŭ du-silabaj. Ĝenerale dirite, Esperantaj vortoj estas pli longaj (havas pli da silaboj) ol anglaj vortoj. Laŭ mia observo 17-silaba Esperanta frazo esprimas pli-malpli same, kiel 17-silaba japana frazo. Tial mi opinias, ke estas konvene fari Esperantan hajkon per 17 silaboj.

> Mi iufoje demandis, "Do, kio ĝin formigas kiel hajkuo?" Sed la nura respondo estis, "Mi konas ĝin kiam mi ĝin vidas."
> Ne tro utila difino, ĉu ne? Mi ŝatos vidi la respondojn.

Tiu aserto de via amiko ne estas tre utila, sed tamen komprenebla. Komencantoj-hajkoverkantoj ofte faras 17-silaban ne-hajkon (kaj en Esperanto kaj en la japana). Por kompreni kio estas hajko, oni bezonas legi multajn bonajn hajkojn de lertaj hajkistoj.



[2089] junaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/22(Ĵaŭ) 00:12  
junaj folioj...
elmeti la vizaĝon
al ventoblovo



[2088] Re:[2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: Dato: 2010/04/20(Mar) 10:44  
> Tri gravaj elementoj de hajko estas unue fiksformo de 5, 7, 5-silaboj, due sezonvorto, kaj trie tranĉiteco. Rimoj estas malnecesaj en hajko.
> Tranĉiteco estas kondiĉo al bona hajko. Oni metas tranĉon ĝenerale fine de unu el tri versoj. En la japana hajko oni uzas por tranĉo specialajn vorterojn ("ja", "kana", "keri" ktp). En Esperanta hajko oni uzas por tranĉo strekon (—), tripunkton (…), punkton(.), punktokomon (;) ktp.
> Komencantaj hajkoverkantoj kaj en Esperanto kaj en la japana ne rimarkas, ke oni bezonas meti tranĉon en hajko.


Mi parolas la anglan denaske. Amiko mia, kiu estas angla lingva poetisto kiu uzas la (laŭ li) hajkan formon konstatas ke hajkuo formiĝias al 17 JAPANA silaboj, kiu ne konformas al la angla silaboj. Ekzample, angla hajkuo de li sekvas:

Ice.
still
water.

Tio "poemeto" havas nur kvar silaboj en la anglan. Laŭ vorta transdono en la esperaton eble estus.

Glacio,
ankoraŭ
akvo.

sed ekvale, oni transdonus ĝin kiel

Glacio,
sen mova
akvo.

En la angla, la verbo "still" povas esti aŭ "ankoraŭ" aŭ "sen mova", kiu estas la grava punkto de tiu poemo, tiu kiu ĝin interesiĝas.

Laŭ li, en la angla, aŭ io ajn lingvo krom ol la japana, la dek-sepa silaba kondicio malsencias. Supozeble, tiu pravus en la esperanton ankaŭ. Mi iufoje demandis, "Do, kio ĝin formigas kiel hajkuo?" Sed la nura respondo estis, "Mi konas ĝin kiam mi ĝin vidas."

Ne tro utila difino, ĉu ne? Mi ŝatos vidi la respondojn.




[2087] trabon batanta Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/20(Mar) 00:02  
trabon batanta
martelo sonas milde ―
printempa pluvo



[2086] cirkoklaŭno ek Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/18(Dim) 23:23  
cirkoklaŭno ek
svingas trapezon alten ―
printempa luno



[2085] pigo para Aŭtoro: akvo Dato: 2010/04/18(Dim) 14:09  
kun familio
promenas mi la parkon--
pavo pavanta

biciklon al fil'
okaze de naskigxtag'--
blua cxielo

sana fileto
gaja edzino mia--
pigo para

http://homepage1.nifty.com/kenju/kikou/mizuya2.htm


[2084] Tranĉo kaj kombinado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/13(Mar) 23:36  
Tranĉo en hajko estas rimedo por vastigi esprimpovon de la poemeto. Per tranĉo oni apartigas unu hajkon en du partojn kaj povas eldiri du malsamajn temojn samtempe. Kombinado de tiuj ĉi du partoj (temoj) donas al legantoj novan, pli vastan mondorigardon, kio estas la sekreto de hajko.


[2083] Tranĉo en Esperanta hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/04/12(Lun) 23:26  
Tri gravaj elementoj de hajko estas unue fiksformo de 5, 7, 5-silaboj, due sezonvorto, kaj trie tranĉiteco. Rimoj estas malnecesaj en hajko.
Tranĉiteco estas kondiĉo al bona hajko. Oni metas tranĉon ĝenerale fine de unu el tri versoj. En la japana hajko oni uzas por tranĉo specialajn vorterojn ("ja", "kana", "keri" ktp). En Esperanta hajko oni uzas por tranĉo strekon (—), tripunkton (…), punkton(.), punktokomon (;) ktp.
Komencantaj hajkoverkantoj kaj en Esperanto kaj en la japana ne rimarkas, ke oni bezonas meti tranĉon en hajko.


[1] [2] [3] [4] [5]

Ago Artikol-numero Pasvorto
- LightBoard - Modified by isso