[al la hejmpaĝo] [al la afiŝejo]

Someraj Ferioj

Vastalto

-
La suno fajras;
ruliĝas rozkoloro
plastositela.

-
Knabo senmove
vojaĝrakonton legas ---
verda ombrejo.

-
Nubo post nubo
vice super la maro,
naskiĝis vento.

-
Sur sabla monto
sablerojn mi aŭskultas ---
nuboj starantaj.

-
Someraj herboj
kreskas altaj,
vian figuron mi perdis.

-
Someraj nuboj,
kvietaj okuloj de
blanka ĉevalo.

-
Mi staras antaŭ
800-jara arbego ---
akva susuro.

-
Karesa tuŝo
sur frunto de la kato ---
mallonga nokto.

-
Urba sireno
anoncas silentadon;
cikadoj zumas.

-
La militfajron
mi ne spertis; nerioj
floras ripete.

-
La 15-a de
aŭgusto al japanoj,
al azianoj.

-
Sur herba kampo
pezas bovo staranta.
Jen nubaj alpoj.

-
Torenta sono.
Sur monto silueta
la Lakta Vojo.

-
Granatoj fruktas;
en mia naskiĝdomo
loĝas aliaj.

-
Rustintaj aŭtoj
stakite kiel brikoj;
herboj altkreskas.

-
Urĝa sireno
en meznokto, maldormas
la ruĝa luno.

-
Akvo disverŝita
sur sportejan teron ---
jen, odoro.

-
Hejmloko ---
patrina mikspoto kun
viando kaj terpomo.

-
Mi estu mi mem;
mi estu mi mem;
cikadoj zumas.

-
Aŭtuna frisko;
bebo fermas fojfoje
la okuletojn.

-

--- 2003.08.24

Skribu vian impreson aŭ opinion [al la afiŝejo] !