etikedo

Japanaj Scenoj kaj Moroj

- Serio : Sakura -


eldonita de
Japana Esperanto-Instituto

1936




Notoj de Biblioteko Sakura

(1) La Japana Esperanto-Instituto en 1936 eldonis du seriojn de bildokartoj "Sakura" kaj "Fuĵi", kies fotoj estis prenitaj el la bildokartoj samjare eldonitaj de la tiama Turisma Buroo de la Fervoja Ministrejo de Japanio.
(2) Ĉi tie ni prezentas kartojn el la serio Sakura. Sed ial mankas al ili la karto pri la templo Kijomizu-dera, kaj anstataŭe aldoniĝas la karto pri pupofesto el la serio Fuĵi.






(la koverto)
------------------------------
LA SANKTEJO TOŜOGU, NIKKO
LA TEMPLO KIJOMIZU-DERA, KIOTO
TIPA MARPEJZAĜO DE JAPANUJO
MANĜO DE JAPANA STILO
ĈARMO DE ORKOLORAJ FRUKTOJ
SCENO DE NO-DRAMO
------------------------------


JAPANA ESPERANTO-INSTITUTO
TOKIO - HONGO-MOTOMAĈI







1. La Sanktejo Toŝogu, Nikko

La sanktejo Toŝogu kun okulfrapa brileco kaj admirinda beleco estas dediĉita al Iejasu, la fondinto de la Tokugaŭa ŝoguneco. En ĝia teritorio troviĝas dudeko da lukse dekoraciitaj konstruaĵoj, tamen la plej pompa el ili estas la pordego Jomeimon, konstruaĵo trovata dekstre en la bildo.

2. Tipa marpejzaĝo de Japanujo

Insularo Japanujo havas belajn vidaĵojn de la maro laŭlonge de ĝia longe etendita marborda linio. La aspektoj de lando, maro kaj insuloj, kaj veturantaj velŝipoj faras sorĉan panoramon.

3. Manĝo de japana stilo

La bildo montras ke la estetiko ne estas apartigita de la gastronomio en japana mangaĵo. La franda kaj belarteca aranĝo de la teleroj estas esenca. Ankaŭ atmosfero de distro kaj beleco ne devas esti manka.

4. Ĉarmo de orkoloraj fruktoj

Japanujo estas la paradizo de la frukto-amantoj. Preskaŭ ĉiuj de ambaŭ specoj naciaj kaj enportitaj estas abunde produktataj. En la suda distrikto la orkoloraj globoj de oranĝoj aldonas multan ĉarmon al la bela pejzaĝo de la kamparo.

5. Sceno de no-dramo

La No-dramo estas indiĝena klasika arto de la japana popolo. En la bildo oni vidas la ĉefludanton en la mezo de la scenejo kaj orkestron kaj ĥoron en la dekstra flanko.

6. Knabina festo de pupoj

La Hina-pupoj, kiuj prezentas la imperiestron kaj imperiestrinon kaj la korteganojn en la antikva tempo, estas elmontrataj sur bretoj kovritaj per ruĝa tapiŝo en la Pupa Festo, la trian de marto, honore al la feliĉa knabineco.





KOLOFONO

Tiu ĉi elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj 
de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta.

Ĉiuj rajtas reuzi tiun ĉi libron kun kondiĉo ne forigi ĉi tiun kolofonon.

markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/   (retpoŝto: pebe<ĉe>googlegroups.com)