etikedo

UNUAJ LIBROJ DE KONFUCIANA BIBLIO

 

GRANDA LERNADO
KAJ
DOKTRINO DE MEZECO

El ĉinlingva originalo tradukis
KIUIĈI NOHARA

konfucio.jpg

PORTRETO DE KONFUCIO*1
Pentrita de fama japana pentristo Tanniu (1602-1674)

 


Notoj de Biblioteko Sakura
Minimuma revizio estas farita:
(1) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas numerite markitaj per (n).
(2) Tipografiaj eraroj estas korektitaj, kiujn ni listigis en la tabelo de reviziitaj vortoj. La listigitaj vortoj estas numeritaj kun asterisko *n.
(3) Ceteraj eraroj estas lasitaj sen korekto.




ENHAVO




[ENHAVO]

Antaŭparolo de la Tradukinto

Ĉi tiu estas la traduko de du unuaj libroj el la Konfuciana Biblio, nome Ta Hsiao (大學) kaj Ĉung Jung (中庸), kies nomojn, ni povas diri, konas ĉiuj Orientazianoj — eĉ infanoj — kaj kiujn povoscias legi kaj kompreni multaj inteligentaj personoj. Precipe en Japanujo ili estis universale uzataj kiel legaĵoj en la ĝenerala edukado, ekde la antikva tempo ĝis la Renoviĝo de 1868, kaj en la proksima estinteco, eĉ infanoj ripetis la tekstojn el ili parkere — kvankam iom papage sen profunda kompreno. Tamen nuntempaj lernantoj*2, kiuj estas ĉiam turmentataj per multege da devigaj lecionoj, ne havas sufiĉe da tempo por legi malfacilegajn ĉinajn klasikaĵojn tra la originalo mem. En tia okazo estos tre dezirinde kaj konvene ke la valora instruo de la Homo de Perfekta Saĝo, kies celo estas la realigo de la tutmonda paco, estu aŭskultata per la interpreto de nia kara lingvo, kreita pro la bono de la tuta homaro, kaj estas evidente ke ĉiuj Esperantistoj, kiuj legas ĉi tiun tradukon, povas trovi grandan intereson, kaj multaj el ili aprobas la instruon. — Tio estas la ĉefa motivo de la tradukinto.

La tuto de la Konfuciana Biblio*3 estas sufiĉe ampleksa, konsistante el Kvin Ĉing (五經) kaj Kvar Ŝu (四書), pri kiuj la tradukinto iom menciis en la Klariga Noto ĉe l' fino de la traduko. Sed el ili Ta Hsiao aŭ Granda Lernado kaj Ĉung Jung aŭ Doktrino de Mezeco estas la plej sisteme kaj plej koncize verkitaj kaj per ili oni povas sufiĉe bone vidi la konturon de Konfuciismo.

La ĉina klasikaĵo estas karakterizita per koncizeco de l' stilo. Kaj tial la tradukinto penis laŭeble konservi la ŝatindajn trajtojn de la originalo. Sed en la okazo, kiam laŭvorta Esperantigo faras la signifon malklara, li estis devigita plilongigi la frazon, aldonante kelkajn vortojn, kiuj estas subkomprenataj en la originala teksto, kaj kiuj estas kursive presitaj en la traduko.

Cetere, en la Klariga Noto, kiu estis aldonita ĉe l' fino de l' libro, la tradukinto donis kelkajn biografiajn notojn pri Konfucio kaj aliaj personoj menciitaj en la teksto laŭorde de la tempo. Por pli facile kompreni la tekston, la tradukinto konsilas al la legantoj, precipe ne-Orientaziaj, ke ili legu unue la Noton kaj poste la tradukan parton.

Ĉe l' fino la tradukinto dankas al sia amiko S-ro Matuba-Kikunobu, kiu tralegis la manuskripton kaj donis al li multajn bonajn konsilojn. Li ankaŭ antaŭdankas al ĉiuj samideanoj, kiuj bonvolos doni seriozajn kritikojn, por ke la verko estu plibonigata en la sekvonta eldono.

Ĉofu, en Majo 1932

KIUIĈI NOHARA



[ENHAVO]

GRANDA LERNADO

I (1)

1. La vojo de la Granda Lernado celas — briligi la brilontan virton; ami popolon; kaj resti ĉe la plej altgrada bono.

2. Scio de l' pozicio, kie oni devas resti, donas fiksecon. Fikseco povas doni kvietecon. Kvieteco povas doni trankvilecon. Pro trankvileco, povas la lernanto(2) profunde pensadi. Per profunda pensado, li povas ricevi tion, kion li devas havi.

3. Objektoj havas radikojn kaj branĉojn. Aferoj havas komencon kaj finon. Kiu scikonas ordon de aferoj, tiu jam estas proksime de la Vojo.

4. Tiuj antikvaj suverenoj, kiuj deziris briligi sian brilontan virton en la mondo, unue ordigis sian ŝtaton. Dezirante ordigi la ŝtaton, ili unue reguligis sian familion. Dezirante reguligi la familion, ili unue kulturis sian personecon. Dezirante kulturi la personecon, ili unue rektigis sian koron. Dezirante rektigi la koron, ili unue tenis sian penson sincera. Dezirante teni la penson sincera, ili penis kompletigi sian scion. Kompletigi scion estas proprigi al si objektojn.

5. Kiam objektoj estas proprigitaj, tiam scio kompletiĝos. Kiam scio kompletiĝas, tiam penso estos tenata en sincero. Kiam penso estas tenata en sincero, tiam koro estos rekta. Kiam koro estas rekta, tiam personeco povos esti bone kulturata. Kiam personeco estas bone kulturita, tiam familio estos reguligata. Kiam familio estas reguligita, tiam ŝtato estos ordigata. Kiam ŝtato estas ordigita, tiam la tuta mondo povos restadi en paco.

6. De la Filo de Ĉielo(3) ĝis senranguloj, ĉiuj homoj senescepte devas konsideri kulturadon de sia personeco, la komenco de ĉiuj aferoj. Ekzistas nenio, kies radiko estas forlasita en senordo, kaj la branĉoj floradas. Neniam okazis, ke pligravaj aferoj estis nur iomete zorgataj, kaj samtempe la malpligravaj estis bone zorgataj. Kiu komprenas ĉi tion, tiu, estas dirite, scias la radikon. Tio estas la plej grava scio.

7. Tio, kion signifas la diro: Teni la penson sincera estas ─ ne trompi sin mem, kiel en la okazo, kiam oni malŝatas malbonan odoron, aŭ amas vidi belajn objektojn. Kiu praktikas ĉi tion, tiu, estas dirite, sin kontentigas. Pro tio, estas necese, ke supera homo estu singardema dum li estas sola.

8. Malgrandsaĝulo, senokupe travivante, preterlasas neniun okazon por fari malmoralaĵon. Ekvidinte superulojn, tamen, li penas kaŝi sian malbonecon, kaj elmontri sin bona. Alia homo povas lin vidi profunden, kvazaŭ li vidus liajn pulmon kaj hepaton. Tiuokaze, kion utilas kaŝi sian malbonecon? Ĉi tio ekzempligas la diron: Kio vere ekzistas interne, elaperas eksteren. Pro tio, estas necese, ke supera homo estu singardema dum li estas sola.

9. Ceng-tzu(4) diris: Nekontestebla estas tio, kion rigardis dek okuloj, aŭ montris dek manoj. Riĉeco ornamas domon, kaj virto ornamas personon. Kiu estas grandanima, tiu mienas malsevera. Pro tio, estas necese, ke supera homo tenadu sian penson sincera.

10. En la Himno(5) estas dirite:

Riverturniĝon de l' rivero Ĉi rigardu;
Jen staras belaj, verdaj la bambuoj.
Sin trovas honorinda princo nia;
Li, kvazaŭ ja skulptita kaj fajlita;
Li, kvazaŭ ja cizita, polurita. —
Ho, kia seriozo, kia digno!
Ho, kia distingindo, kia gloro!
Neniam forgesebla princo nia!

11. Tiu esprimo: Kvazaŭ ja skulptita kaj fajlita signifas, ke li tiel diligente lernadis. Kvazaŭ ja cizita, polurita esprimas, ke li tiel entuziasme sin kulturadis. Kia seriozo, kia digno diras pri lia singardemo. Kia distingindo, kia gloro diras pri lia sintenado. Neniam forgesebla princo nia signifas, ke la kompletigitan virton kaj la plej altgradan bonon ĉe sia reganto, ne povas la popolo forgesi.

12. En la Himno estas dirite: Ho, antaŭaj reĝoj estas neforgeseblaj.

13. En la sekvantaj generacioj, regantoj estimas tiujn, kiujn la antaŭaj reĝoj estimis, kaj amas tiujn, kiujn ili amis; kaj regatoj ĝuas tion, kion ili ĝuis, kaj profitas de tio, kion ili fondis por profito de l' popolo. Pro tio, ĝis post kiam la antaŭaj reĝoj estas foririntaj de la mondo, ili ne estas forgesitaj.

14. En la Anonco al Kang(6) estas dirite: Li prosperis briligi sian virton.

15. En la Tai-Ĉia(7) estas dirite: Li pripensis kaj ekzamenis la grandan ordonon de Ĉielo.(8)

16. En la Libro de Suvereno(9) estas dirite: Li prosperis briligi sian noblan virton.

17. Ĉio ĉi-supre menciita rimarkigas, ke tiuj antikvaj suverenoj prosperis briligi sian virton.

18. Sur la bankuvo de Tang(10) estis gravuritaj jenaj vortoj: Renovigu vin ĉiutage! Renoviĝu de tago al tago. Kaj ankoraŭ renoviĝu ĉiutage!

19. En la Anonco al Kang estas dirite: Instigu kaj renovigu vian popolon.

20. En la Himno estas dirite: Kvankam Ĉou estas malnova ŝtato, la ordono ricevita de ĝi estas tute nova.

21. Ĉio supre menciita rimarkigas ke tiuj antikvaj suverenoj uzis sian energion plenplene kulturitan.

22. En la Himno estas dirite: Imperiestra teritorio ampleksas je mil li'oj. Estas tie, kie lia popolo restadas.(11)

23. En la Himno estas dirite: Najtingalo tiel belkantanta restas ĉe l' angulo de l' monteto.

24. La Majstro(12) diris: Kiam ĝi restas, ĝi scias kie ĝi devas resti. Ĉu povas esti ke homo estas malpli saĝa ol la birdo?

25. En la Himno estas dirite: Nobla Reĝo Ven, kun kia brila virto, zorgis tion, en kio li restis!

26. Kiel regnestro, li ja restis en amo; kiel vasalo, li restis en respekto; kiel filo de homo, li restis en fila pieco; kiel patro de homo, li restis en patra amo; en interrilatiĝo kun siaj kunpatrujanoj, li restis en konfido.

27. La Majstro diris: Kiam mi juĝas proceson, mi estos tute sama kun iu ajn homo. Kion mi celas, tio estas, ke nenia proceso okazu.

28. Kiom malveremuloj ne povas laŭvole paroli, tiom popolo timu sian reganton; jen kion li celis. Ĉi tio ekzempligas la diron: Scii radikon.

II

1. Kion signifas la diro: Kulturado de personeco dependas de tio, kiom oni rektigas sian koron, tio estas jeno: — Kiam koro estas okupita de kolero, ĝi ne povas esti rekta; kiam koro estas okupita de teruro, ĝi ne povas esti rekta; kiam koro estas okupita de ĉagreno, ĝi ne povas esti rekta; kiam koro ne estas tia, kia ĝi devas esti, oni ne povas vidi kion li rigardas, nek povas kompreni kion li aŭdas, nek povas gustumi kion li manĝas. Ĉi tion signifas la diro: Kulturado de personeco dependas de tio, kiom oni rektigas sian koron.

2. Kion signifas la diro: Reguligo de sia familio dependas de tio, kiom oni kulturas sian personecon, tio estas jeno: — Por kulturi sian personecon, homo devas ekzameni sin mem, kompare kun tiuj, kiujn li amas(13); kompare kun tiuj, kiujn li malestimas kaj malamas; kompare kun tiuj, kiujn li timas kaj respektas; kompare kun tiuj, kiujn li kompatas kaj simpatias; kompare kun tiuj, kiujn li kuraĝas trakti malhumile kaj malĝentile. Nenie sub la ĉielo, multe troviĝas tiaj homoj, kiuj ŝatas iun, kaj samtempe rekonas malbonecon ĉe l' ŝatato, aŭ malŝatas iun, kaj samtempe rekonas bonecon ĉe l' malŝatato, kiel estas dirite en la proverbo: Neniu konas malbonecon de sia filo, nek konas trograndecon de junaj rizherboj en sia sembedo. Ĉi tion signifas la diro: Kiam personeco ne estas kulturita, oni ne povas reguligi sian familion.

3. Kion signifas la diro: Por ordigi ŝtaton, estas necese ke oni unue reguligu sian familion, tio estas jeno: — Estas neeble ke oni instruu aliulojn, ne povante instrui siajn proprajn familianojn. Tial la reganto, ne elirante el la domo, povas kompletigi la instruon en la ŝtato. Ĉar li instruas, per ekzemplo de fila pieco, kiamaniere servi al la regnestro; per ekzemplo de frata obeemo, kiamaniere servi al superuloj; per ekzemplo de patra amo, kiamaniere servigi popolon.

4. En la Anonco al Kang estas dirite: Flegu vian popolon kvazaŭ suĉinfanon. Kiam patrino tutkore deziras, ŝi ne maltrafas tro malproksime tion, kion ŝia infano bezonas, eĉ se ŝi ne povas ekzakte trafi. Neniu knabino ekzercadis nutri infanon, antaŭ ol edziniĝi.

5. Kiam amo regas unu domon, la tuta ŝtato prosperos en amo; kiam humileco regas unu domon, la tuta ŝtato prosperos en humileco; sed egoismaj agoj ĉe unu homo povas enfaligi la tutan ŝtaton en senordecon. Tia estas influo de ekzemplo. Ĉi tion signifas la diro: Afero povas perei per unu frazo; ŝtato povas sekuriĝi per unu homo.

6. Jao kaj Ŝun(14) kondukadis la mondon per amo, kaj la popolo sekvis ilin. Ĉieh kaj Ĉoŭ(15) kondukadis la mondon per furiozeco, kaj la popolo sekvis ilin. Sed tio, kion ĉi tiuj tiranoj ordonis, kontraŭis al tio, kion la popolo ŝatis, kaj la popolo ne obeis ilin.

7. Pro tio, la reganto devas unue posedi bonajn karakterojn en si mem, kaj nur tiam li povas postuli al aliuloj; li devas unue liberigi sin mem el malbonaj karakteroj, kaj nur tiam li povas, pri tio, riproĉi aliulojn. Neniu povas instrui aliulojn, ne havante en si la senton de reciprokeco. Tial ordigo de ŝtato dependas de tio, kiom oni reguligas sian familion.

8. En la Himno estas dirite:

Persikarbo juna, kun belega foliaro!
La knabino iras edziniĝi;
Ŝi plenumu sian devon por familianoj.
— Kiu plenumas sian devon por familianoj, tiu nur povas instrui regnanojn. En la alia Himno estas dirite: Li plenumas sian devon, por pliaĝa frato, kaj por malpliaĝa frato. — Kiu plenumas sian devon por pliaĝa frato, kaj por malpliaĝa frato, tiu nur povas instrui regnanojn. En la alia Himno estas dirite:
Ne maldecas la konduto,
Kaj li povas estri ĉiujn ŝtatojn.
— Kiam ies konduto, kiel patro, kiel filo, kiel pliaĝa frato, kiel malpliaĝa frato, estas imitinda, tiam popolo lin imitados. Ĉi tio ekzempligas la diron: Ordigo de ŝtato dependas de tio, kiom oni reguligas sian familion.

9. Kion signifas la diro: Pacigi la tutan mondon sub la ĉielo dependas de tio, kiom oni ordigas sian ŝtaton, tio estas jeno: Kiam regnestro traktas siajn gepatrojn tiel, kiel gepatroj devas esti traktataj, tiam popolo prosperos en fila pieco; kiam regnestro traktas pliaĝulojn tiel, kiel pliaĝuloj devas esti traktataj, tiam popolo prosperos en frata obeemo; kiam regnestro kompatas orfojn, tiam popolo ne malzorgos ilin. Tial la reganto havas principon, kiun li uzadas samcele, kiel rektilon: —

10. Kion vi ne ŝatas en superulo, tion ne faru en servigo de subuloj; kion vi ne ŝatas en subuloj, tion ne faru en servado al superulo; kion vi ne ŝatas en antaŭiranto, tion ne faru en kondukado de sekvanto; kion vi ne ŝatas en sekvanto, tion ne faru en sekvado al antaŭiranto; kion vi ne ŝatas en dekstra najbaro, tion ne faru en interrilatiĝo kun maldekstra najbaro; kion vi ne ŝatas en maldekstra najbaro, tion ne faru en interrilatiĝo kun dekstra najbaro. — Ĉi tio estas la principo, kiun la reganto uzadas samcele kiel rektilon.

11. En la Himno estas*4 dirite:

Feliĉaj estu princoj niaj,
Gepatroj de l' popolo!
Kiam la reganto ŝatas tion, kion popolo ŝatas, kaj malŝatas tion, kion popolo malŝatas, tiam li povas esti nomata patro aŭ patrino de l' popolo.

12. En la Himno estas dirite:

Potence staras la Sudmonto,
Kun sovaĝaj la ŝtonegoj!
Ho, Ministio Jin glorega!
Ĉiuj kune vin rigardas.
Kiu regas ŝtaton, devas sinceri; alie li estos malbenito de la mondo; jen signifo de l' poemo.

13. En la Himno estas dirite:

Antaŭ ol perdi popolan konfidon,
Reĝoj de Jin apudestis je Dio.
Avertu vin je la ekzemplo de Jin!
Konservi ĉielan favoron ne estas facile.
Tio volas diri: Tiu, kiu gajnas popolan konfidon, povas gajni regnon; sed kiu malgajnas popolan konfidon, tiu malgajnas regnon. Tial la reganto devas, antaŭ ĉio, peni pro sia virto. Ĉar kiu havas virton, tiu povas gajni popolan konfidon; kiu havas popolan*5 konfidon, tiu povas gajni riĉaĵon; kiu havas riĉaĵon, tiu povas utiligi ĝin. Virto estas radiko; riĉaĵo estas frukto. Zorgi nur pri la frukto, forgesante la radikon, estas interbataligi sian popolon, kaj instrui al ili rabadi unu la alian. Pro tio, kiam riĉaĵo kolektiĝas ĉe la reganto, tiam popolo disiĝas de li; sed kiam li bone distribuas la riĉaĵon, tiam popolo kolektiĝas ĉe li. Tial, estas dirite, vortoj maljuste elirintaj, maljuste revenos; riĉaĵo maljuste enirinta, maljuste eliros.

14. En la Anonco al Kang estas dirite: La favoro de Ĉielo ne restos sur ni senkondiĉe. Tio signifas: Bona reganto ricevos la favoron; sed la malbona ĝin perdos.

15. En la Libro de Ĉu(16) estas dirite: En la lando de Ĉu ekzistas neniu aĵo, kiun oni konsideras trezoro; nur bona homo estas ĝia trezoro.

16. Onklo Fan diris: Por nia princo-fuĝinto, nenio alia ol la virto estas trezoro.

17. En la Deklaracio de Ĉ'in(17) estas dirite: Dezirinde estas, ke al mi servadu unu ministro, kiu estas homo sincera kaj purkora; havanta neniun specialan talenton, sed tiom da grandanimeco, ke li povas toleri ĉiujn homojn, kaj disvolvigi talenton al aliuloj, kvazaŭ li mem ĝin posedus. Mia ministro ankaŭ posedu tian bonan karakteron, ke li ŝatas saĝecon de aliuloj, pli multe ol kiom li esprimas per vortoj, kaj efektive donas al ili oficon. Se mi, dank' al tiel bona ministro, povas sekurigi miajn posteulojn kaj popolon, tiam ĉio iros ja bonege. Sed se li estos tiel malgrandanima, ke li malamas aliulon, pro envio kontraŭ lia talento, kaj persekutadas saĝan homon, malhelpante lin komunikiĝi kun mi, kaj efektive ne donas al li oficon, — tiam mi, dank' al tia malbona ministro, ne povos sekurigi miajn posteulojn kaj sekve la regno estos en danĝero.

18. Nur virta reganto povas forpeli kaj ekzili tian homon ĵus menciitan en sovaĝan eksterlandon, por ne kunvivi kun li en la Mezlando. Ĉi tio ekzempligas la diron: Nur virta homo povas ami homon, kaj malami homon.

19. Se reganto rekonas saĝecon ĉe sia ministro, kaj, tamen, ne povas promocii lin, aŭ li promocias lin, sed ne pli frue ol aliajn, tiam li estas malfervorulo. Se li rekonas malbonan karakteron ĉe sia ministro, kaj, tamen, ne povas lin forigi, aŭ forigas lin, sed ne malproksimen, tiam li estas kulpulo.

20. Kiu amas tion, kion aliuloj malamas, kaj malamas tion, kion aliuloj amas, tiu, estas dirite, kontraŭas al la homa naturo. Malfeliĉaĵo nepre ekfalos sur lin.

21. Estas granda vojo sekvota de la suvereno; en tio, li nepre sukcesos per sincereco kaj veremo, sed per malhumileco kaj senbrideco, li nepre malsukcesos.

22. Estas granda vojo sekvota, por produktadi riĉaĵon: Produktantoj estu multenombraj, kaj konsumantoj estu malmultenombraj; estu vigla en laborado, kaj ŝparema en elspezo. Tiam abundos la riĉaĵo por ĉiam.

23. Virta suvereno prosperigas sian personon per riĉaĵo, kaj malvirta suvereno penas amasigi riĉaĵon per la kosto de sia persono. Neniam okazis, ke suvereno amas virton, kaj lia oficistaro ne amas justecon. Neniam okazis, ke oficistaro amas justecon, kaj aferoj de l' regno ne kompletiĝas; nek okazis, ke la riĉaĵo en ŝtata provizejo ne restas posedaĵo de l' suvereno.

24. Sinjoro Mang-Hsien diris: Kiu posedas ĉevalojn kaj kaleŝon(18), tiu ne zorgos kokojn kaj porkojn; en la domo, kiu uzas glacion en oferado,(19) oni ne bredos bovojn kaj ŝafojn; kaj en la domo provizita per cent ĉaroj,(20) oni ne servigos vasalo-impostiston. Preferinde estus servigi vasalo-ŝteliston, ol servigi vasalo-impostiston. Tion signifas la diro: Por la ŝtato, profito ne estas ĝia profito; sed justeco estas ĝia profito.

25. Kiu, estrante ŝtaton kaj familion, aranĝas la financan aferon, tiu kutimas servigi tiucele la malgrandan (en virto) homon. Se la suvereno, vidante ke li bone aranĝas la financon, uzos tian malgrandan homon por administrado de l' ŝtato, malfeliĉaĵoj kaj malutilaĵoj ekfalos sur ĝin multope, kaj eĉ se bona homo anstataŭas lin, li povos nenion fari por la situacio. Ankaŭ ĉi tion signifas la diro: Por la ŝtato, profito ne estas ĝia profito; sed justeco estas ĝia profito.


Fino de Granda Lernado


(1) Por plifaciligi komparadon kun la originalo, kiun oni aldone enpresis ĉe l' fino de l' volumo, la tradukinto numeris la ĉapitrojn kaj la paragrafojn, al kiuj li mem sekciigis la tekston.
(2) Vortoj kursive presitaj estas tio, kio ne sin trovas en la originalo, sed estas subkomprenata*6 en la teksto.
(3) La imperiestro.
(4) 曾子. Unu el la plej eminentaj disĉiploj de Konfucio.*7
(5) Odo en Ŝih Ĉing. Vidu la Klarigan Aldonon.
(6) Unu ĉapitro de Ŝu Ĉing; epistolo de Duko de Ĉou al sia frato Kang, laŭdanta la virton de Reĝo Ven, ilia patro.
(7) Ankaŭ ĉapitro de Ŝ. Ĉ.; instruaj vortoj donitaj al la juna reĝo, Tai-Ĉia, de lia edukisto, laŭdanta la virton de lia patro, Reĝo Tang.
(8) Kiu havas reĝan virton, tiu, estas dirite, ricevas la ordonon de Ĉielo regadi la tutan mondon.
(9) Ĉapitro de Ŝ. Ĉ.; skribo pri suvereno Jao.
(10) La unua reĝo de l' dinastio de Jin.
(11) Sub la feŭda*8 sistemo de antikva Ĉinujo, la teritorio senpere administrata de la imperiestra registaro, nur ampleksis je 1000² li'oj*9 (li≒⅔ kilometro), kaj alia parto de l' lando estis dividita inter ŝtatestroj.
(12) Konfucio.
(13) Laŭ Ĉu Hsi (朱熹), eminenta komentariisto de XIIa jarcento, ni devas traduki tute malsame: Ordinara homo emas dekliniĝi kun tiuj, kiujn li amas; dekliniĝi kun tiuj, kiujn li malestimas...
(14) Antikvaj imperiestroj, kun ideala virteco, adorataj de Konfucianoj.
(15) Lastaj reĝoj de la dinastioj de Hsia kaj Jin respektive.
(16) Unu el la 12 ŝtatoj de l' epoko de Ĉun-Ĉiu (Vidu la Klarigan Aldonon).
(17) Tio, kion deklaris Duko Mu de Ĉ'in, al siaj ŝtatanoj, post kiam li estis venkobatata de Ĉin; la lasta ĉapitro de Ŝu-Ĉing.
(18) Kiu estas ĵus promociita al la rango de altgrada oficisto.
(19) La familio de ministro.
(20) Kiu havas feŭdon.



[ENHAVO]

DOKTRINO DE MEZECO

I

1. Kio estiĝis per la volo de Ĉielo, tio nomiĝas la NATURO. Kio sekvas la naturon, tio nomiĝas la VOJO. Kio pretigas la vojon, tio nomiĝas la INSTRUO.

2. Homo ne povas eĉ momente foresti de la vojo. Io, de kio homo povas foresti, tio ne estas la vojo. Pro tio, supera homo zorgas kaj singardas kontraŭ tio, kion li ne vidas, kaj timas tion, kion li ne aŭdas.

3. Nenio estas pli eliĝema ol tio, kio estas kaŝita. Nenio prezentiĝas pli klare ol tio, kio ekzistas malgrandkvante; pro tio, supera homo singarde kondutas dum li estas sola.

4. Kiam animo ankoraŭ ne estas agitata de plezuro, kolero, malĝojo aŭ ĝojo, tiam ĝi estas en MEZECO. Kiam ĉi tiuj elaperas, kaj ĉiufoje funkcias ĝustagrade, tiam ĝi estas en HARMONIO. La mezeco estas la granda radiko, el kiu elĝermas ĉiuj aferoj sub la ĉielo. La harmonio estas la ĝenerala vojo, sur kiu devas iradi ĉiuj sub la ĉielo.

5. Kiam suvereno sin kulturas plenplene laŭ la mezeco kaj la harmonio, tiam la ĉielo kaj la tero tenadas sian ĝustan ordon, kaj ĉiuj estaĵoj bone nutriĝas.

II

1. Ĉung-ni(1) diris, Supera homo observas la mezecon; malgrandsaĝulo kontraŭas al la mezeco. Supera homo observas la mezecon, ĉar li kondutas kiel supera homo, ĉiuokaze laŭ la mezeco; sed malgrandsaĝulo kontraŭas al la mezeco, ĉar li estas malgrandsaĝa, kaj agas tute maltime.

2. La Majstro diris, La mezeco, — jen la plej altgrada virto! Sed de longe popolo ĝin praktikas maloftege.

3. La Majstro diris, Kial la vojo de mezeco ne estas praktikata? Tion mi scias. — Homo de scio iras tro malproksimen, kaj homo sentaŭga ne povas atingi. Kial la vojo de mezeco ne estas komprenata? Tion mi scias. — Homo de talento iras tro malproksimen, kaj homo malklera ne povas atingi. Neniu homo vivas sen manĝo; nur malmultaj, tamen, scias gustumi.

4. La Majstro diris, La vojo, — ĉu ĝi restus nepraktikata?

III

1. La Majstro diris, Kia granda saĝulo estis Ŝun! Li amis demandi, kaj esplori opiniojn de aliuloj, kvankam malprofundaj. El ili, la malbonajn li kaŝe forigis, kaj la bonajn li aprobis publike. De la du ekstremoj, li elektis la mezecon, kaj ĝin aplikis al regado de popolo. Ĉu ne estas ĉi tio, ke estigis Ŝun tia, kia li estis?

IV

1. La Majstro diris, Ĉiu homo sin konsideras saĝa. Tamen, estante enpuŝitaj en reton, kaptilon aŭ insidan fosaĵon, li tute ne scias sin savi.

2. Ĉiu homo sin konsideras saĝa. Tamen, elektante la mezecon, li ne povas daŭrigi ĝian praktikadon eĉ unumonate.

V

1. La Majstro diris, Tio, kio karakterizas la personecon de Hui,(2) estas jeno: Li elektas mezecon, kaj kiam ajn li ricevas ion bonan, li tenas ĝin firme en la koro, kvazaŭ ĝin premante al brusto, por neniam ĝin perdi.

2. La Majstro diris, Pli facile ni povus reguligi la tutan mondon sub la ĉielo aŭ ŝtaton aŭ familion; pli facile ni povus rifuzi honoron kaj feŭdon; pli facile ni povus piedpremi nudajn glavojn; nur neebla estas por malgrandsaĝuloj*10 observo de la mezeco.

VI

1. Tzu-lu(3) demandis pri energio. La Majstro diris, Ĉu temas pri energio de la Sudo, pri energio de la Nordo, aŭ pri energio, kiun vi devas kulturi?

2. Instrui kun indulgemo kaj afableco, kaj ne venĝi malmoralaĵon, — tio estas energio de la Sudo, kiun celas bonkoraj homoj. Anstataŭigi litaĵojn per bronzaĵoj kaj ledaĵoj,(4) kaj ne timi eĉ morton, — tio estas energio de la Nordo, kiun celas perfortemuloj.

3. Tial(5) supera homo agas harmonie, sed ne cedas. — Kia admirinda energio! Li staras ĉe la mezo, kaj ne dekliniĝas flanken. — Kia admirinda energio!Kiam en la ŝtato ekzistas la ordo, li ne ŝanĝas sian propran principon. — Kia admirinda energio! Kiam en la ŝtato ne ekzistas la ordo, li iradas senŝanĝe ĝis morto. — Kia admirinda energio!

VII

1. La Majstro diris, Serĉu sekretaĵon, kaj praktiku mirindaĵon; certe mi povus per tio esti honore prirakontota en venontaj generacioj. Tamen, mi ne volas tion fari.

2. Bona homo iradas laŭ la vojo, kaj tre ofte forlasas la celon duonvoje; sed mi ne povas ĉesigi mian penadon.

3. Supera homo agadas laŭ la doktrino de la mezeco. Eĉ se li devas eviti la mondon, kaj vivadi tute nekonata, nenion li bedaŭras. — Tion povas nur tiu, kiu posedas la perfektan saĝecon.

4. La vojo de supera homo estas de ĉiuj sekvota, kaj samtempe mistera.

5. Ordinaraj geviroj, kvankam sensciaj, povas pli-malpli ĝin kompreni. Sed rilate al ĝia plej altgrada senco, ekzistas io, kion eĉ Homo de Perfekta Saĝo ne komprenas. Ordinaraj geviroj, kvankam sentaŭgaj, povas pli-malpli ĝin praktiki. Sed rilate al ĝia plej kompleta formo, ekzistas io, kion eĉ Homo de Perfekta Saĝo ne povas fari.

6. Malgraŭ tia grandeco de la kosmo, ankoraŭ homoj trovas ion nekontentiga.

7. Tial se supera homo priparolas la vojon, rilate al ĝia granda tuto, nenio sub la ĉielo sin trovos kapabla ĝin enteni. Se li priparolas ĝin, rilate al ĝiaj malgrandaj, detaloj, nenio sub la ĉielo sin trovos kapabla ilin analizi.

8. En la Himno estas dirite, Ĉielen milvo alflugas; en la profunda akvo fiŝo saltetas. Ĉi tio volas diri, ke la vojo sin prezentas ĉie en la supro kaj en la malsupro.

9. La vojo de supera homo trovas sian elementaĵon en ĉiutaga afero de ordinaraj geviroj; sed en sia plej kompleta formo, ĝi prezentas sin tra la tuta universo.

VIII

1. La Majstro diris, La vojo ne troviĝas malproksime de la homo. Se tio, kion homo praktikas kiel vojon, estus malproksime de la homo, ĝi ne indus je la vojo.

2. En la Himno estas dirite, Elhaku hakil-tenilon; elhaku hakiltenilon. La modelo troviĝas ne malproksime. Efektive oni elhakas hakiltenilon, kun hakiltenilo en mano. Malgraŭ tio, rigardante de flanke, oni vidas ke estas iom da spaco inter tiu kaj ĉi tiu.

3. Pro tio, supera homo kondukadas homojn laŭ la homa naturo, kaj kiam ĉi tiuj ŝanĝis siajn malbonaĵojn li ne riproĉas plu.

4. Se vi agas fidele al via konscienco, kaj aplikas vian senton al aliuloj,(6) vi ne estas malproksime de la vojo. Kion vi ne deziras, ke aliuloj faru al vi, tion vi ne faru al aliuloj.

5. En la vojo de supera homo troviĝas kvar devoj, el kiuj eĉ unu mi, Ĉiu(7) ankoraŭ ne povas plenumi. — Kion mi postulas al mia filo, per tio mi servadu al mia patro; — mi ankoraŭ ne povas. Kion mi postulas al mia subulo, per tio mi servadu al mia princo; — mi ankoraŭ ne povas. Kion mi postulas al mia malpliaĝa frato, per tio mi servadu al mia pliaĝa frato; — mi ankoraŭ ne povas. Kion mi postulas al mia amiko, tion mi unua faru al li; — mi ankoraŭ ne povas.

6. Estu fervora en praktikado de ordinaraj virtoj, kaj zorgema en ordinaraj paroloj; se io mankas, penu tion plenumi; se io superfluas, ne kuraĝu tion daŭrigi. Parolonte, ekzamenu sian faron; faronte, ekzamenu sian parolon. — Ĉu eble, ke tia persono ankoraŭ ne estas sufiĉe sincera?

7. Supera homo agadas konforme al sia pozicio, kaj ne deziras eksteren iri de tie. En pozicio de riĉeco kaj honoro, li agadas konforme al la pozicio de riĉeco kaj honoro; en pozicio de malriĉeco kaj senhonoro, li agadas konforme al la pozicio de malriĉeco kaj senhonoro; interne de barbaraj gentoj, li agadas konforme al la pozicio interne de barbaraj gentoj; en pozicio de suferado, li agadas konforme al la pozicio de suferado. Nenie supera homo sin trovas ne tia, kia li devas esti.

8. Ĉe plisupra pozicio, li ne traktu siajn subulojn malestime. Ĉe malsupra pozicio, nenion li elflatu de superulo. Tenu sin rekta, kaj nenion postulu de aliuloj, kaj li havos nenion por bedaŭri. Supre, li havas nenion por murmuri kontraŭ Ĉielo; malsupre, li havas nenion riproĉindan kontraŭ homoj.

9. Tial supera homo lokiĝas en sekura pozicio, kaj atendas ordonon de Ĉielo, dum malgrandsaĝulo iradas laŭ danĝera vojeto, kaj deziras perhazardi bonan sorton.

10. La Majstro diris, Simileco ekzistas inter pafarto kaj la konduto de supera homo: kiam oni malsukcesis ektrafi celmarkon, oni sin turnu al si, kaj serĉu la kaŭzon en si mem.

IX

1. La vojo de supera homo povas kompariĝi al vojaĝado: — Por iri malproksimen, oni nepre devas unue trapasi pliproksiman*11 lokon. Ĝi povas kompariĝi*12 al montogrimpado: — Por supreniri sur altan monton, oni nepre devas unue trapasi malpli altan lokon.

2. En la Himno estas dirite, Feliĉa unuiĝo kun edzino kaj gefiloj, similas je ludado de liroj kaj harpoj. Kiam akordo ekzistas inter gefratoj, oni povas ĝui harmonion kaj feliĉecon por ĉiam. Tiel bone vi ordigu vian familion, kaj feliĉigu viajn edzinon kaj gefilojn.

3. La Majstro diris, En tia stato de familio, vi povas kontentigi viajn gepatrojn.

X

1. La Majstro diris, Kia abundeco de la virtoj de dioj kaj spiritoj! Ni okule serĉas ilin; sed ni ne povas vidi. Ni aŭskultas al ili; sed ni ne povas aŭdi. Tamen, ili enkorpiĝas en ĉiujn objektojn senescepte.

2. Ili igas ĉiujn homojn sub la ĉielo, fasti, puriĝi, kaj vestiĝi per la ceremoniaj vestoj, kaj per tio servi al ilia oferado, kaj senti kvazaŭ ili sin trovus proksime, super la kapo aŭ ĉe ambaŭ flankoj.

3. En la Himno estas dirite, Neatendite dioj alproksimiĝas. Ĉu estus eble malakcepti ilin?

4. Estas same, ke kio troviĝas malgrandkvante, tio prezentiĝas klarege, aŭ la sincereco ne restas vualita; ĉu ne?

XI

1. La Majstro diris, Kia granda plenumanto de fila devo estis Ŝun! Rilate al la virto, li estis Homo de Perfekta Saĝo. Rilate al la honoro, li estis Filo de Ĉielo. Rilate al la riĉeco, li posedis ĉion interne de la kvar maroj.(8) Li oferis al la templo de prapatroj laŭ la reĝa ceremonio; lia idaro konservadas ĝis nun la honoron.

2. Tial ni povas diri: Kiu havas grandan virton, tiu nepre ricevos tronon, nepre ricevos riĉecon, nepre ricevos famon, ja nepre ricevos longvivecon.

3. Estas tiele, ke Ĉielo favoras siajn kreitaĵojn laŭ iliaj bonaj kvalitoj.

4. Sekve, kiuj estas kreskemaj, tiujn ĝi prosperigas, dum kiuj emas kliniĝi, tiujn ĝi ekrenversas.

5. En la Himno estas dirite, Admirinda, feliĉa princo nia, kun tiel bonega virto, bone traktadas siajn regataron kaj oficistaron; pro tio, de Ĉielo li ricevis rekompencon. Ĉielo lin benis kaj helpadis, donis al li favoran ordonon,(9) kaj de supre tion ripetadis. Tial, ni povas diri: Kiu havas grandan virton, tiu nepre ricevos la favoran ordonon.

XII

1. La Majstro diris, Tiu estas nur Reĝo Ven,(10) kiu havas nenion bedaŭrindan. Kiel patron, li havas la reĝon Ĉi; kiel filon, li havas Reĝon Vu. La patro fondis la aferon, kaj la filo ĝin kompletigis.

2. Reĝo Vu, kiu heredis tion, kion fondis la reĝo Taj, la reĝo Ĉi, kaj Reĝo Ven, foje militis kontraŭ Jin, kaj ekposedis la tutan imperion. Li ne perdis persone sian bonan famon tra la mondo. Rilate al la honoro, li estis Filo de Ĉielo; rilate al la riĉeco, li posedis ĉion interne de la kvar maroj. Li oferis al la templo de prapatroj laŭ la reĝa ceremonio; lia idaro konservadas ĝis nun la honoron.

3. Estis en la vespero de sia vivo, ke Reĝo Vu ricevis la favoran ordonon. Duko-de-Ĉou kompletigis la aferon de Ven kaj Vu. Li honoris la praavon Taj kaj la avon Ĉi, per la titolo de la reĝo, kaj oferis al la temploj de la pliantaŭaj dukoj, laŭ la ceremonio de Filo de Ĉielo. Ĉi tiun regulon, li etendis al ŝtatestroj, plialtaj oficistoj, oficistoj, kaj eĉ al senranguloj: — Se patro estis plialta oficisto, kaj filo estas oficisto, tiam enterigo devas esti farata laŭ la ceremonio de plialta oficisto, kaj oferado devas esti farata laŭ la ceremonio de oficisto. Se patro estis oficisto, kaj filo estas plialta oficisto, tiam enterigo devas esti farata laŭ la ceremonio de oficisto, kaj oferado devas esti farata laŭ la ceremonio de plialta oficisto. La unujara funebro etendiĝas nur ĝis plialta oficisto, sed la trijara funebro etendiĝas supren ĝis Filo de Ĉielo. Rilate al la funebro de gepatroj, li permesis nenian diferencigon inter diversaj rangoj.

XIII

1. La Majstro diris, Kiel perfektaj plenumantoj de la fila devo estis Reĝo Vu kaj Duko-de-Ĉou!

2. Efektive, por plenumi la filan devon, oni devas bone daŭrigi celadon de sia patro, kaj bone disvolvi lian aferon.

3. Ĉiujare, en printempo kaj aŭtuno, oni riparis la templon de prapatroj, aranĝis iliajn oferaĵujojn, faris iliajn kostumojn, kaj oferis sezonajn manĝaĵojn.

4. Per la ceremonio en la templo, oni ordigis reĝajn parencojn laŭ iliaj genealogiaj devenoj. Per ordigo laŭ rango, oni distingis la pli honorajn princojn, de la malpli honoraj; per distribuo de la postenoj, oni distingis la kapablajn vasalojn, de la malpli kapablaj; en la ceremonio de la ĝenerala tosto, malpliaĝuloj unuaj prezentis pokalon al pliaĝuloj, por tio, ke oni honoru malaltrangulojn; en la laŭhara festeno,(11) oni aranĝis sidordon per aĝoj.

5. Tiu, kiu okupas la tronon de la antaŭuloj, devas praktikadi ilian ceremonion, kaj ludigi ilian muzikon. Li devas respekti tiujn, kiujn ili honoris, kaj ami tiujn, kiujn ili amis. Li devas servi al mortintoj, kiel en tago, kiam ili estis vivantaj. Li devas servi al foririntoj,(12) kvazaŭ ili estus ankoraŭ en ĉi tiu mondo. — Jen perfekta plenumado de la fila devo, kiun efektivigis Reĝo Vu kaj Duko-de-Ĉou.

6. Cetere, per la ceremonio de la oferejo por Ĉielo kaj la oferejo por Tero, oni devas servi al la Plej Supra Dio, same kiel oni servas al la spiritoj de antaŭaj reĝoj per la ceremonio de la familia templo. Kiam la suvereno bone komprenas la ceremonion de la oferejo por Ĉielo kaj la oferejo por Tero, kaj la regularon de ĉiusezonaj oferadoj ĉe la familia templo, tiam li povas trovi rimedon por ordigi sian regnon kvazaŭ ion sur manplato.

XIV

1. Duko Aj demandis pri politiko. La Majstro diris, La politiko de la reĝoj Ven kaj Vu estas enskribita en dokumentoj. Se sin trovus tia homo, kia ili estis, prosperus tia politiko, kian ili praktikis. Sed se malestus tia homo, ĉesus tia politiko.

2. Reganto devas peni por bona politiko, same kiel Tero penas por nutrado de kreskaĵoj.

3. Politiko povas esti komparata al la ago de tervespoj.(13)

4. Tial sukceso de politiko dependas de homoj, kiujn suvereno servigas al si.

5. Saĝaj homoj povas esti ricevataj pere de personeco de suvereno. Por kulturi sian personecon, li devas observi la vojon. Por observi la vojon, li devas posedi la perfektan virton.

6. La perfekta virto estas la perfekta personeco. El ĝiaj praktikadoj, ami parencojn estas plej grave. Justeco estas ĝusteco. El ĝiaj praktikadoj, estimi saĝulojn estas plej grave. Amo varias kun proksimeco de parencoj; estimo havas gradojn laŭ taŭgeco de saĝuloj; — kaj de tio devenas etiketo.

[7. Kiu, en malsupra pozicio, ne povas akiri fidon de sia superulo, tiu ne povos ordigi popolon.(14)]

8. Tial suvereno devas bone kulturi sian personecon. Se li deziras kulturi sian personecon, li devas bone servi al siaj gepatroj. Se li deziras bone servi al siaj gepatroj, li devas kompreni la homan naturon. Se li deziras kompreni la homan naturon, li devas kompreni la Ĉielan volon.

9. Ekzistas kvin devoj, kiujn ĉiuj sub la ĉielo devas plenumi, kaj tri virtoj, per kiuj la devoj povas esti praktikataj. Nome, la devoj inter regnestro kaj vasalo, inter patro kaj filo, inter edzo kaj edzino, inter pliaĝa frato kaj malpliaĝa frato, kaj en interrilato de amikoj: — tio estas la kvin devoj, kiujn ĉiuj sub la ĉielo devas plenumi. Scio, moraleco kaj kuraĝeco: — tio estas la tri virtoj, kiujn ĉiuj sub la ĉielo devas posedi. Ĉi tiuj estas egale necesaj por praktiki la devojn.

10. Pri ĵus*13 dirita afero, iuj scias denaske; iuj eksciis per lernado; iuj eksciis post maldolĉaj spertoj pro senscio. Sed kiam la scio estas akirata, ĝi estas ĉiuokaze sama.

11. Kaj rilate al la devoj, iuj praktikadas ilin kun trankvila koro; iuj praktikadas pro profito; iuj praktikadas per penado. Sed kiam praktikado sukcesas, ĝi estas ĉiuokaze sama.

XV

1. La Majstro diris, Kiu amas lernadi, tiu jam alproksimiĝas al la scio; kiu penadas praktiki sian devon, tiu jam alproksimiĝas al la moraleco; kiu scias kio estas hontinda, tiu jam alproksimiĝas al la kuraĝeco. Kiu scipovas ĉi tiujn tri aferojn, tiu scipovas kulturi sian personecon; kiu scipovas kulturi sian personecon, tiu scipovas konduki aliajn homojn; kiu scipovas konduki aliajn homojn, tiu scipovas ordigi la tutan mondon sub la ĉielo aŭ ŝtaton aŭ familion.

2. Ĝenerale, por regi la tutan mondon sub la ĉielo aŭ ŝtaton aŭ familion, estas naŭ neŝanĝeblaj reguloj, nome: kulturu sian personecon; estimu saĝulojn; amu parencojn; respektu ĉefajn vasalojn; traktu oficistojn kvazaŭ siajn membrojn; rigardu popolon kvazaŭ siajn gefilojn; venigu ĉiuspecajn metiistojn; afable traktu vojaĝantojn el malproksimaj landoj; kaj akiru konfidon de ŝtatestroj.

3. Kiam suvereno kulturas sian personecon, tiam estiĝas ekzemplo, per kiu liaj regatoj sin kulturu. Kiam li estimas saĝulojn, tiam li ricevadas bonan konsilon, kaj per tio, li povas ne konfuziĝi ĉe malfacilaj aferoj. Kiam li amas parencojn, tiam onkloj kaj fratoj ne malkontentiĝas. Kiam li respektas ĉefajn vasalojn, tiam li ne eraros en ŝtataj aferoj. Kiam li traktas oficistojn kvazaŭ siajn membrojn, tiam ĉi tiuj redonos la komplezon per bonega servo. Kiam li rigardas popolon kvazaŭ siajn gefilojn, tiam regataro estos instigata laboradi energie. Kiam li venigas ĉiuspecajn metiistojn, tiam provizaĵoj abundos. Kiam li afable traktas vojaĝantojn el malproksimaj landoj, tiam ĉiuj gentoj ĉirkaŭ la lando venos sub lian regadon. Kiam li akiras konfidon de ŝtatestroj, tiam la tuta mondo sub la ĉielo respektos lin kun timo.

XVI

1. Seriozeco. pureco, laŭregula vestiĝo, kaj nenia konduto kontraŭ etiketo: — tio estas la rimedo, per kiu suvereno kulturu sian personecon.

2. Malakcepto de kalumnio, sindetenado de seksa ĝuo, malavareco pri mono, kaj estimo por virto: — tio estas la rimedo, per kiu li instigu saĝulojn.

3. Honora rango, abunda donaco, komuna ĝuo kaj komuna sufero: — tio estas la rimedo, per kiu li instigu kaj amu parencojn.

4. Sufiĉa nombro da suboficistoj al ilia dispono: — tio estas la rimedo, per kiu li instigu ĉefajn vasalojn.

5. Sincera fido kaj alta salajro: — tio estas la rimedo, per kiu li instigu oficistojn.

6. Labora servo nur en oportuna tempo, kaj malpeza imposto: — tio estas la rimedo, per kiu li instigu regataron.

7. Ĉiutaga ekzameno kaj ĉiumonata provo, kaj ĝusta pago por farita laboro: — tio estas la rimedo, per kiu li instigu ĉiuspecajn metiistojn.

8. Bonan impreson al tiuj, kiuj foriras, kaj varman akcepton al tiuj, kiuj venas; aprobi el ili la kapablajn, kaj kompati la sentaŭgajn: — tio estas la rimedo, per kiu li afable traktu vojaĝantojn el malproksimaj landoj.

9. Restarigi la interrompitajn familiojn; reestabli la estingitajn ŝtatojn; reordigi la senordigitajn ŝtatojn; kaj subteni la pereontajn ŝtatojn; ne devigi ŝtatestrojn kaj iliajn senditojn suprenvenadi en la imperiestran urbon krom je regula tempo; abunde donaci al tiuj, kiuj foriras, kaj malmulte postuli de tiuj, kiuj vizitas: — tio estas la rimedo, per kiu li akiru konfidon de ŝtatestroj.

XVII

1. Por regi la tutan mondon sub la ĉielo aŭ ŝtaton aŭ familion, estas naŭ neŝanĝeblaj reguloj; sed tio, per kio oni observas tiujn regulojn, estas nur unu. Ĉiuj aferoj sukcesas per antaŭa preparado; sen antaŭa preparado, ĉio malsukcesas. Kion oni volas paroli, tio estu antaŭe determinita; tiam oni ne ekfaletos pro la parolo. Kion oni entreprenas, tio estu antaŭe determinita; tiam oni ne renkontos malfacilaĵon. Agado estu antaŭe determinita; tiam ĝi ne kaŭzos hontindaĵon. Principo estu antaŭe determinita; tiam ĝi ne fariĝos nepraktikebla.

2. Kiu, en malsupra pozicio, ne povas akiri fidon de sia superulo, tiu ne povos ordigi popolon.

3. Estas rimedo por akiri fidon de sia superulo: — kiu ne estas konfidata de siaj amikoj, tiu ne povos akiri fidon de sia superulo.

4. Estas rimedo por esti konfidata de siaj amikoj: — kiu ne obeas al siaj gepatroj, tiu ne povos esti konfidata de siaj amikoj.

5. Estas rimedo por obei al siaj gepatroj: — al kies karaktero mankas la sincereco, tiu ne povos obei al siaj gepatroj.

6. Estas rimedo por havigi al si la sincerecon: — kiu ne klare komprenas la bonon, tiu ne povos havigi al si la sincerecon.

XVIII

1. La sincereco estas la vojo de Ĉielo. Atingi la sincerecon estas la vojo de la homoj.

2. Kiu denaske havas la sincerecon, tiu senpene sin konformigas al la vojo, kaj senpense komprenas ĝin. Tia homo, kiel tiu, kiu sin konformigas al la vojo kun trankvila koro, estas Homo de Perfekta Saĝo. Kiu celas atingi la sincerecon, tiu, elektinte la bonan principon, fervore penadas ĝin praktiki.

XIX

1. Kiu volas atingi la sincerecon, tiu lernu amplekse, pridemandu detale, pensadu atente, distingu klare, kaj praktiku fervore.

2. Se estas io ankoraŭ ne lernita, li lernu, kaj ne ĉesu ĝis li bone scipovos tion. Se estas io ankoraŭ ne pridemandita, li pridemandu, kaj ne ĉesu ĝis li plene ekkomprenos. Se estas io ankoraŭ ne pripensita, li pripensu, kaj ne ĉesu ĝis li bone konvinkiĝos. Se estas io ankoraŭ ne distingita, li penu distingi, kaj ne ĉesu ĝis li ricevos klaran ideon. Se estas io ankoraŭ ne praktikata, li provu praktiki, kaj ne ĉesu ĝis li povos praktiki fervore.

3. Kion aliuloj sukcesis per unufoja provo, tion li provu centfoje. Kion aliuloj sukcesis per dekfojaj provoj, tion li provu milfoje. Iradu per ĉi tiu vojo, kaj li, kvankam nesaĝa, povos fariĝi inteligenta; kvankam malforta, li povos fariĝi energia.

XX

1. Kiam iu estas prudenta, tial ke li havas la sincerecon, tiam estas dirite ke li estas tia pro naturo. Kiam iu atingis la sincerecon, tial ke li havas la prudenton, tiam estas dirite ke li estas tia pro instruo.

2. Kiu havas la sincerecon, tiu estas prudenta; kiu havas la prudenton, tiu atingas la sincerecon.

XXI

Nur la homo plej sincera sub la ĉielo povas plendisvolvi sian naturon. Kiu povas plendisvolvi sian naturon, tiu povas plendisvolvi naturon de aliaj homoj. Kiu povas plendisvolvi naturon de aliaj homoj, tiu povas plendisvolvi naturon de objektoj. Kiu povas plendisvolvi naturon de objektoj, tiu povas helpi al Ĉielo kaj Tero transformadon kaj nutradon. Kiu povas helpi al Ĉielo kaj Tero transformadon kaj nutradon, tiu formas la Trion kun Ĉielo kaj Tero.

XXII

Sekvas al la ĉi-supre pridirita, tiu kiu plendisvolvas siajn erojn de la sincereco. Per kulturado de la eroj, li povas atingi la sincerecon. La sincereco tiamaniere atingita elaperas eksteren. Kiam ĝi elaperas eksteren, ĝi fariĝas evidenta. Estante evidenta, ĝi brilas. Brilante, ĝi donas bonan influon al ĉiuj homoj. Pro la bona influo, ĝi ŝanĝas ilin. Ŝanĝi estas transformadi. Nur la homo plej sincera sub la ĉielo povas transformadi.

XXIII

La virto de la plej alta sincereco estas tio, per kio oni povas antaŭscii.(15) Kiam ŝtato aŭ familio estas prosperonta, nepre aperas bona antaŭsigno. Kiam ĝi estas pereonta, nepre aperas malfeliĉa antaŭsigno. La okazontaĵo antaŭvidiĝas per divenbastonetoj kaj testudaĵoj, kaj influas sur movojn de kvar membroj. Kiam io malfeliĉa aŭ feliĉa estas venonta, tion povas antaŭscii ne nur la bona reganto, sed ankaŭ la malbona, per la divenado de la homo plej sincera. Tial la virto de la plej alta sincereco similas tion de Dio.

XXIV

1. La sincereco estas tio, per kio homo kompletigas sian personecon, kaj ĝia vojo estas tio, laŭ kio homo devas sin konduki.

2. La sincereco estas la komenco kaj la fino de ĉiuj aferoj. Sen sincereco ekzistas nenio. Pro tio, atingado al la sincereco estas la plej grava afero ĉe la supera homo.

3. Homo de sincereco ne nur kompletigas sian personecon, sed ankaŭ kompletigas aliajn estaĵojn. Kompletigo de sia personeco celas la perfektan virton; kompletigo de aliaj estaĵoj pruvas la scion. La sincereco estas la virto apartenanta al la homa naturo. Per ĝi interno kaj ekstero(16) estas unuigataj. Pro tio, kiam ajn gi funkcias, ĝi efikas bone.

4. Tial la plej alta sincereco ne havas ripozon. Kio ne ripozas, tio daŭras longatempe. Kio daŭras longatempe, tio fariĝas evidenta. Kio estas evidenta, tio atingas malproksimen. Kio atingas malproksimen, tio fariĝas vasta kaj profunda. Kio estas vasta kaj profunda, tio fariĝas alta kaj brila.

5. Vasta kaj profunda, — jen kialo, ke ĝi entenas ĉiujn estaĵojn. Alta kaj brila, — jen kialo, ke ĝi ŝirmas ĉiujn estaĵojn. Malproksimen atinganta kaj longatempe daŭronta, — jen kialo, ke ĝi kompletigas ĉiujn estaĵojn.

6. Per profundeco kaj vasteco, posedanto de la plej alta sincereco povas pariĝi kun Tero; per alteco kaj brileco, li povas pariĝi kun Ĉielo; rilate al malproksimeco kaj daŭreco, li ja estas senfinulo.

7. Ĉar tia estas la karaktero de la plej alta sincereco, ĝi manifestiĝas sen elmontrado; ĝi ŝanĝas ĉiujn estaĵojn sen tiucela movado; ĝi kompletigas ĉion sen tiucela peno.

XXV

1. La vojo de Ĉielo kaj Tero estas unufraze esprimebla: Estas neniu dualeco, kaj ili produktas objektojn senmezure.

2. La vojo de Ĉielo kaj Tero estas vasta kaj profunda, alta kaj brila, malproksimen atinganta kaj longatempe daŭronta.

3. Jen la ĉielo, — ĝi estas nenio alia ol aro da luma spaco; tamen, kiam ĝi etendiĝas senlime, pendas sur ĝi la suno, la luno kaj la stelaroj, kaj de ĝi estas ŝirmataj ĉiuj objektoj. Jen la tero, — ĝi estas nenio alia ol aro da termaso enmanigebla; tamen, kiam ĝi amasiĝas vastege kaj profundege, ĝi entenas tiajn montegojn, kiaj estas Hua kaj Jo, neniom sin ĝenante pro pezeco, kaj enhavas riverojn kaj marojn, neniom ellasante ilian akvon, kaj ĉiuj objektoj estas de ĝi entenataj. Jen la monto, — ĝi estas nenio alia ol aro da ŝtonblokoj; tamen, pro ĝia vasteco kaj grandeco, vegetas sur ĝi herboj kaj arboj, vivas en ĝi birdoj kaj bestoj, kaj produktiĝas de ĝi multekostaj mineraloj. Jen la maro, — ĝi estas nenio alia ol aro da siteloj da akvo; tamen, pro ĝia nemezurebla kvanto, troviĝas en ĝi, martestudegoj, igvanoj, igvanodontoj, drakoj, fiŝoj kaj testudoj, kaj kreskadas multevaloraj konkoj.

4. En la Himno estas dirite: La ordono de Ĉielo, — kiom profunda kaj senripoza estas ĝi! — Jen, tio, kio karakterizas Ĉielon. Kiel evidenta estis malvariemo de la virto de Reĝo Ven! — Jen tio, kio karakterizas Reĝon Ven. Ĉi tie malvariemo ankaŭ signifas senripozecon.

XXVI

1. Granda estas la vojo de la Homo de Perfekta Saĝo! Kun tiel senlima virto, ĝi elvolvas kaj nutradas ĉiujn estaĵojn, alte starante kvazaŭ ĉielskrapanta montego.

2. Kiel plenkompleta estas ĝi, kaj grandioza! De ĝi devenas la tricent reguloj de ceremonio, kaj la trimil reguloj de sintenado. Ĝi atendas saĝan homon, por ke ĝi estu praktikata. Pro tio estas dirite: Sen la plej alta virto, ne plenumiĝas la plej alta vojo.

XXVII

Tial la supera homo estimas sian virtan naturon, kaj elvolvas ĝin per demandado kaj lernado. Li celas ke sia scio estu kiel eble plej vasta kaj plej profunda, kaj samtempe plej preciza kaj plej detala. Li kondutas en la maniero plej alta kaj plej brila, kaj samtempe iradas laŭ la doktrino de mezeco. Li ekzerciĝadas en tio, kio estas malnova, kaj akiras tion, kio estas nova. Li agadas kun honesteco kaj entuziasmo, kaj per tio li esprimas sian estimon por la etiketo.

XXVIII

1. Tial la supera homo ne agadas malhumile ĉe la alta pozicio, nek malobeeme ĉe la malalta pozicio. Kiam en la ŝtato regas la bona principo, li deklaras sian opinion, kaj tio alportas al li prosperon; kiam en la ŝtato ne regas la bona principo, li silentas, kaj tio promesas al li sekurecon.

2. En la Himno estas dirite: Saĝa estas li, kaj prudenta; kaj per tio li tenas sin sekura. — Ĉu ne estas samsignife?

XXIX

1. La Majstro diris: Kiu, malgraŭ sia malsaĝeco, ŝatas uzi sian personan juĝon; kiu malgraŭ sia malalta pozicio, ŝatas agi laŭ sia persona volo; kiu, vivadante en la estanta tempo, emas returneniri al la pratempa maniero: ties personon nepre trafos malfeliĉaĵoj.

2. Neniu krom Filo de Ĉielo rajtas doni regulojn de etiketo, difini mezurilojn, aŭ krei ideografojn.

3. Nuntempe, ĉie sub la ĉielo, ĉaroj havas saman larĝecon; skribado uzas samajn ideografojn; kaj homan konduton gvidadas la sama regularo.

4. Kiu ne havas virton, tiu ne kuraĝu fari etiketon kaj muzikon, eĉ se li okupus la tronon. Kiu ne havas la tronon, tiu ankaŭ ne kuraĝu fari etiketon, eĉ se li posedus la virton.

XXX

1. La Majstro diris: Mi prilekcias la etiketon de la dinastio de Hsia; sed la domo de Ĉi(17) ne povas sufiĉe atesti ĝin. Mi lernis la etiketon de la dinastio de Jin; kaj ĝi ankoraŭ restadas en la domo de Sung.(18) Mi lernis la etiketon de la dinastio de Ĉou, kiu estas ĝis nun uzata. Mi sekvas al Ĉou.

2. Se tiu, kiu regas la regnon, kiel reĝo de la tuta mondo sub la ĉielo, posedus tri gravaĵojn,(19) li povus ne erari multe.

3. Tio de la antikva tempo, kiom ajn bona ĝi estus, ne havas ateston. Pro manko de atesto, ĝi ne indas fidon. Pro manko de fidindeco, popolo ne obeas al ĝi. Tio de la moderna tempo, kiom ajn bona ĝi estus, ne havas dignon. Pro manko de digno, ĝi ne indas fidon. Kaj pro manko de fidindeco, popolo ne obeas al ĝi.

4. Tial la regularo de saĝa reganto enradikiĝas en lia persona virto, kaj estas atestita de popolo. Li ekzamenas ĝin kompare kun tiuj de la Tri Reĝoj,(20) por trovi neniun eraron en ĝi. Li prezentas ĝin antaŭ Ĉielo kaj Tero, por certigi ke nenia kontraŭnatureco ekzistas en ĝi. Li demandas al spiritoj kaj dioj, kaj nenio dubinda troviĝas en ĝi. Li estas preta atendi Homon de Perfekta Saĝo venontan post cent generacioj, kaj sentas nenian maltrankvilecon. Demandante al spiritoj kaj dioj, li trovas nenion dubindan en sia regularo; — tio pruvas ke li konas Ĉielan volon. Atendante Homon de Perfekta Saĝo venontan post cent generacioj, li sentas nenian maltrankvilecon; — tio pruvas ke li konas homan naturon.

5. Pro tio, ĉiu movo de saĝa reganto donas instruon al la mondo, de generacio al generacio. Ĉiu ago de li donas leĝon al la mondo, de generacio al generacio. Ĉiu parolo de li donas modelon al la mondo, de generacio al generacio. Kiuj estas malproksime, tiuj sopiras al li; kiuj estas proksime, tiuj ne enuas kun li.

6. En la Himno estas dirite: Tie neniu malamas lin; ĉi tie neniu malŝatas. Estu do honorata tia princo, de matene ĝis vespere, kaj por ĉiam!

7. Neniu reganto, antaŭ ol realigi tion ĉi-supre diritan, jam ricevis bonan reputacion tra la mondo.

XXXI

1. Ĉung-ni elvolvis la doktrinon de Jao kaj Ŝun, kaj ilustris la regularon de la reĝoj Ven kaj Vu. Lia instruo supre harmonias kun ĉiela tempo, kaj sube konformiĝas al la tero kaj akvo.

2. Lia virto povas esti komparata al Ĉielo kaj Tero, kiuj enhavas kaj subtenadas ĉiujn objektojn, kaj kovradas kaj ŝirmadas ĉiujn objektojn. Pro lia virto, kvazaŭ pro sinsekvado de kvar sezonoj, kaj alterna lumigado de la suno kaj la luno, ĉiuj estaĵoj kune nutriĝas, kaj ne malhelpas unu la alian; ĉiuj procezoj kune iradas, kaj ne kontraŭas sin reciproke. La malpli granda influo elmontriĝas en la fluantaj riveroj, kaj la pli granda influo en la universala transformado. Ĉio ĉi tio estas la karakteriza kvalito de Ĉielo kaj Tero, kiu faras ilin tiel grandaj.

3. Tiu estas nur Homo de Saĝo, la plej perfekta sub la ĉielo, kiu sin trovas sufiĉe inteligenta kaj prudenta por okupi la tronon; sufiĉe grandanima kaj malsevera por toleri ĉiujn homojn; sufiĉe energia kaj fortvola por realigi sian principon; sufiĉe ĝentila kaj justa por respekti saĝulojn; kaj sufiĉe racia kaj subtilanima por distingi utilon de malutilo.

4. Ĉioampleksa estas lia virto, kaj profundega, kaj ĝi elaperas ĉiam ĝustatempe.

5. En ĉioamplekseco, li similas al la ĉielo; en profundeco, li similas al abismo. Li estas vidata, kaj neniu regato povas ne respekti. Li parolas, kaj neniu regato povas ne konfidi. Li agas, kaj neniu regato povas ne ĝoji. Pro tio lia bonfamo superplenigas la tutan Mezolandon, kaj pluen disvastiĝas en la barbarajn gentojn. Ĉie, kien iras ŝipoj kaj veturiloj; ĉie, kien penetras homa forto; ĉie, kie la ĉielo ŝirmadas; ĉie, kie la tero subtenas; ĉie, kie la suno kaj la luno lumigas; ĉie, kie prujno kaj roso falas, — ĉie ĉiuj estaĵoj, kiuj portadas sangon, kaj spiradas aeron, honoras kaj amas lin. Pro tio estas dirite ke tia homo troviĝas flanko ĉe flanko kun Ĉielo.

6. Nur la Homo Plej Sincera sub la ĉielo povas fari la poreternan leĝaron de la tuta mondo sub la ĉielo, starigi la grandan fundamenton de homa instruo, kaj kompreni la procedon, per kiu Ĉielo kaj Tero transformadas kaj nutradas ĉiujn estaĵojn.

7. Ĉu io maljusta troviĝus en tia homo? Sincere entuziasma — li ja estas la virto perfekta! Profundega — li ja estas la abismo! Vastega — li ja estas la ĉielo! Neniu alia ol tiu, kiu, per siaj inteligenteco, saĝeco kaj scio, proprigis la Ĉielan virton, povas kompreni ĉi tiun aferon.

8. En la Himno estas dirite: Ŝi vestiĝas per brokato; sed ŝi surkovras ĝin per simpla tuko. Tio esprimas malŝaton kontraŭ troa elmontriĝo de ornamaĵo. Tiel same, kion supera homo kaŝe faras, tio brile prosperas tagon post tago; sed kion malgrandsaĝulo glorame faras, tio ruiniĝadas tagon post tago.

9. Faro de supera homo estas senornama sed ne enuiga; ŝajne simpla sed rafinita; malsevera kaj samtempe racia. Li scias ke kio ŝajnas malproksima, tio kuŝas proksime; li scias de kie vento venas; li scias ke kio ekzistas malgrandkvante, tio prezentiĝas pli klare. — Tia homo, kia li estas, povas eniri en la virton.

10. En la Himno estas dirite: Malgraŭ ke fiŝo kaŝiĝas subakve, ni povas vidi ĝin tute klare. Pro tio supera homo, ekzamenante sin, nenion hontas, ĉar en la koro troviĝas neniu maljustaĵo.

11. Tio, per kio supera homo superas, estas nenio alia ol lia faro ne rigardata de aliuloj. En la Himno estas dirite: Ekzamenante vian faron en via privata ĉambro, oni vidas ke vi estas tute libera de honto eĉ en senhoma angulo.

12. Tial supera homo respektas homojn ne per movo; li amas la veron ne per parolo. Estas dirite en la Himno: Senparole ludata estas la granda muziko ĉe la oferado, ĉar inter la ĉeestantoj ekzistas neniu disputo.

13. Tial, sub la regado de saĝa reganto, popolo fervore plenumadas sian devon, ne pro premio. Ili timas aŭtoritaton pli ol forkapigilojn, ne pro kolerpuno. Estas dirite en la Himno: Kaŝita ne povas resti la virto de la reĝo; ĉiuj princoj sekvadas lian ekzemplon.

14. Tial, sub la regado de la reganto entuziasma kaj respektema, la tuta mondo povas ĝui feliĉan trankvilecon. Estas dirite en la Himno: Mi, la Plejsupra ne forgesos ke vi posedante la brilan virton, ne klopodas ĝin elmontri per vortoj kaj eksteraĵo.

XXXII

1. La Majstro diris: Por transformado de popolo, vortoj kaj eksteraĵo havas nur malmultan gravecon. Estas dirite en la Himno: Malpeza estas la virto kvazaŭ haroj.

2. Per haro, tamen, oni supozas ankoraŭ ekzistadon de io komparota al la virto; sed — Afero de la plej supra Ĉielo havas nek sonon nek odoron. Ankaŭ tia estas la perfekta virto.

Fino de Doktrino de Mezeco


(1) 仲尼. Kromnomo de Konfucio.*14
(2) Jen Hui (顏囘). La plej*15 amita disĉiplo de Koufucio.*16
(3) 子路. Disĉiplo de Konfucio, kaj fame konata bravulo. *17
(4) Armiloj.
(5) Ĉar ambaŭ ne estas la energio, kiun la supera homo devas kulturi.
(6) En la originalo, ĉi tiuj frazeroj estas esprimataj per du ideografoj: 忠恕, kiuj estas*18 laŭlitere tradukotaj per mezkoro kaj similkoro respektive. Oni diras ke la mezkoro kaj la similkoro estas la centro de praktika moralo ĉe la Konfuciismo. Bedaŭrinde mi ne povas eltrovi precize samsignifajn radikojn en Esperanto.
(7) Kung Ĉiu (孔丘). La vera nomo de Konfucio.*19
(8) Laŭ la hipotezo de la antikvaj ĉinoj, la tero estas kvarflanke ĉirkaŭata de maroj; tial interne de la kvar maroj egalas la esprimon: de la tuta mondo sub la ĉielo; kaj ĉi tiu signifas nenion alian ol ĈinaMezolanda; ĉar la barbaraj landoj kiuj kuŝas ĉirkaŭ la Mezolando, kaj tieaj loĝantoj, ili kredis, estas ekzistaĵoj tute malgravaj.
(9) Ordono, ke li regadu la tutan mondon.
(10) Tra la tuta libro, la tradukinto uzis en la propraj nomoj la literon V. por ke oni elparolu kiel la anglan W.
(11) Post kiam la solena ceremonio de oferado finiĝis, oni havis tiel nomatan laŭharan festenon, kunvenigante ĉiujn reĝajn familianojn kaj korteganojn; en ĝi la pli aĝaj homoj rajtis okupi la pli honorajn lokojn en la ĉambro, kaj sekve la vicoj estis ordigataj laŭ koloro de haroj.
(12) Tiun, kiu estas jam enterigita, oni esprimas per foririnto (), kaj tiun, kiu ankoraŭ ne estas enterigita, per mortinto ().
(13) Laŭ la antikva ĉina rakonto, tervespo prenas idojn de morusvermo en sian neston. Ĉi tiuj tiam metamorfozas, kaj fariĝas idoj de la tervespo mem. Konfucio, opiniante ke bona reganto povas transformi ĉiujn popolojn kvazaŭ en siajn idojn, uzis la vulgaran rakonton kiel parabolon. — En la originala teksto, la sama frazo estas iom dubsenca, kaj komentariistoj interpretas ĝin diversmaniere. Laŭ Ĉu Hsi, por ekzemple, ĝi estas tradukota kiel jene: — Politiko estas komparota al la kulturado de kanoj.
(14) Kiel ĉiuj komentariistoj samopinias, ĉi tiu paragrafo erare enŝoviĝis ĉi tien; efektive ĝi apartenas al Ĉap. XVII.
(15) En Konfuciismo, la divenado estas unu grava fako de la filozofio. Ji Ĉing (易經), la libro komentariita de Konfucio mem, ekskluzive traktas pri la divenado. Por praktiki divenadon oni uzas faskon da bastonetoj aŭ testudan karapacon.
(16) La senco de ekstero kaj interno estas sufiĉe dubinda; iu interpretas la frazeron per faro kaj ideo, (sekve, unuigi ilin signifas: agadi kiel sia konscienco ordonas) la alia per regataro kaj regantaro.
(17) En la tempo de Konfucio la praidaro de la reĝoj de Hsia havis feŭdon en la distrikto de Ĉi ().
(18) . La praidaro de la reĝoj de Jin.*20
(19) Jen ni havas enigmon. Komentariistoj komprenas pri tri gravaĵoj diversmaniere; ekzemple: A — etiketoj proklamitaj de la tri reĝoj; B — la tri aferoj menciitaj en Ĉap. XXIX-2, nome, doni regulojn, difini mezurilojn, krei ideografojn; C — tio de Ĉap. XXIX-4, nome, havi virton, okupi tronon, fari etiketon.
(20) La fondintoj de la tri dinastioj, Hsia, Jin kaj Ĉou.



[ENHAVO]

KLARIGA ALDONO


Jao (): — Antikva ĉina imperiestro, virta kvazaŭ Ĉielo, kaj saĝa kvazaŭ Dio. Li regis la imperion en la daŭro de sepdek jaroj. Li transdonis la tronon ne al sia filo, Tanĉu (丹朱), sed al Ŝun; ĉar Tanĉu estis nesimila* al li.

Ŝun (): — Perfekta plenumanto de l' fila devo. Lia patro estis obstinulo; lia duonpatrino estis malbonkorulino; kaj lia duonfrato, Hsiang () estis arogantulo. Sed Ŝun estis ĉiam bona filo kaj bona frato, neniam allasinte ilin en malbonan agon. La imperiestro Jao, aŭdinte pri lia saĝeco kaj virteco, elektis lin el la kamparanoj, kaj komisiis lin regi la imperion anstataŭ li. Samtempe li donis al li siajn du filinojn kiel edzinojn. Ŝun servigis al si kapablajn vasalojn, per kies helpado, li bonege plenumis sian oficon kiel regento. Post morto de Jao, li suprenvenis sur la tronon, kaj restis tie por 39 jaroj, dum kiuj li multe klopodis por kompletigo de la ŝtata organizo, kaj faris fundamenton al la popola instruo, kaj mortis en la aĝo de 100 jaroj.

Ju (): — Unu*21 el la plej kapablaj vasaloj de Ŝun. En la tempo de Jao kaj Ŝun, la tuta lando de Ĉinujo multe suferis de la inundo de Flava Rivero. Al Kun (), ĉefa inĝeniero kaj patro de Ju, estis ordonite ordigi riverfluon, sed li tute malsukcesis, kaj estis rekompencita per mortpuno. Tiam Ju heredis la malfacilegan oficon de sia patro, kaj post 13-jara baraktado kontraŭ la superakvego, fine sukcesis, kaj savis la popolon el la konstanta plago. Tio faris lin tiom populara, ke li ricevis la tronon post morto de Ŝun, kies filo, Ŝangĉun (商均) estis ankaŭ nesimila. Post morto de Ju, lia filo, Ĉ'i () heredis la tronon. La unua dinastio de Ĉinujo, nomata Hsia (), fondiĝis tiamaniere, kaj ĝi daŭris de 2206 ĝis 1760 antaŭ Kristo.

Ĉieh (): — La lasta reĝo de Hsia dinastio. Li regis tirane, vivis diboĉe, kaj estis fine venkobatita de Tang, kiu perforte eksigis lin kaj forpelis.

Tang (): — La unua reĝo de la dinastio Ŝang aŭ Jin (), kiu anstataŭinte Hsia'n daŭris de 1760 ĝis 1123 antaŭ Kristo. Li estas la unua homo en la ĉina historio, kiu per la glavo akiris tronon.

Ĉoŭ (): — La lasta reĝo de la dinastio Jin. Same kiel la lasta reĝo de la dinastio Hsia, estas rakontite, ke li regis tirane, kaj vivis diboĉe.

Reĝo Ven (文王): — La patro de la reĝo Vu.

Reĝo Vu (武王): — La fondinto de la dinastio de Ĉou (). Li mortigis la reĝon de Jin, kaj fariĝis imperiestro.

Duko de Ĉou (周公): — Frato de la reĝo Vu. Kiam la reĝo Vu mortis, lia filo, la reĝo Ĉang (成王) estis ankoraŭ infano, kaj Duko de Ĉou, kiel regento, multe klopodis por la ŝtataj aferoj. Li establis politikan reĝimon kaj socian organizon, donis regularon de ceremonioj, kaj verkis muzikaĵojn. Li estas konsiderata, kune kun reĝoj Ven kaj Vu, unu el la tri fondintoj de la kulturo de la Ĉou'a epoko.

Konfucio (552-479 antaŭ Kristo): — Filozofo, politikulo, fondinto de la Konfuciismo. Lia vera nomo estas Kung-Ĉiu (孔丘), sed li estis ordinare nomata de la disĉiploj per la kromnomo Ĉungni (仲尼). Konfucio estas variiĝo de Kung-Futzu (孔夫子), kiu signifas nia majstro Kung. Je la tempo de Konfucio, la reĝo de Ĉou nur nominale okupis la tronon, jam perdinte la povon unuigi la ŝtatojn, kiuj estis sub la regado de feŭdaj princoj. El la tiam ekzistintaj, preskaŭ sendependaj ŝtatoj, jenaj estas la plej potencaj: Lu (); Vej (); Ĉin (); Ĉang (); Jen (); Cao (); Caj (); Ĉi (); Sung (); Ĉan (); Ĉu (); Ĉ'in (). Ĉi tiuj estas nomataj, la dekdu ŝtatoj de Ĉun-Ĉiu (春秋十二國), pro tio, ke ili estas priskribitaj en la historia libro nomata Ĉun-Ĉiu (春秋), verkita de Konfucio mem.

Konfucio naskiĝis en la ŝtato de Lu. En sia juneco, li servadis al la ŝtatestro de Lu, kiel oficisto, kaj ĉiam pruvis siajn kapablecon kaj saĝecon. Je la 50-jara aĝo, li fariĝis ministro al la duko de Lu. Sed la duko ne estis sufiĉe saĝa por lasi lin libere praktiki sian principon. Li forlasis la landon de Lu, kaj vagvojaĝadis tra la tuta mondo sub la ĉielo, ĉiam serĉante reganton, kiu povus uzi lian principon. Li iris al Vej; la princo de Vej, ho ve! ne povis lin akcepti. Li iris al Sung; Sung'anoj intencis mortigi lin. Poste, trapasante la landojn de Ĉan kaj Caj, sekvata de siaj disĉiploj, li estis ĉirkaŭatakata de malamikaj bandoj, kaj terure turmentiĝis pro malsato. Tiam la princo de Ĉu sendis soldatojn, kaj venigis lin en sian landon, sed li ne povis doni al li gravan oficon, pro malhelpo de siaj ĵaluzaj vasaloj. Konfucio revenis en la landon de Vej; kaj tiam laŭ la peto de la duko de Lu, denove venis en sian hejmon. Depost tiam, tamen, li tute forĵetis la ideon praktiki mem sian principon, kaj okupadis sin je la instruado de la disĉiploj, kaj kompilado de libroj.

La plej gravaj libroj, verkitaj de Konfucio mem kaj liaj sekvantoj, kaj sanktigitaj de ĉiuj Konfucianoj, estas jenaj:

Ŝih Ĉing (詩經) aŭ Libro de Himnoj: — Aro da antikvaj versaĵoj elektitaj de Konfucio.

Ŝu Ĉing (書經) aŭ Libro de Dokumentoj: — Aro da politikaj skribaĵoj, de la tempo de Jao kaj Ŝun, ĝis la tempo de la duko Miu de Ĉ'in (秦穆公), kompilita de Konfucio.

Ji Ĉing (易經) aŭ Libro de Ŝanĝado: — Filozofio de divenado, originale verkita de la reĝo Ven kaj Duko de Ĉou, kaj komentariita de Konfucio.

Li Ĉi (禮記) aŭ Skribo de Etiketo: — Aro da libroj verkitaj de disĉiploj kaj sekvantoj de Konfucio.

Ĉun Ĉiu (春秋) aŭ Printempo kaj Aŭtuno: — Kroniko de la okazintaĵoj, de la unua jaro de la duko Jin (隱公), ĝis la dekkvara jaro de la duko Aj (哀公), (722-481 antaŭ Kristo) verkita de Konfucio.

Ĉi-supraj kvin libroj formas tiel nomatan Kvin Ĉing (五經) aŭ Pentateŭkon de Konfuciismo.

Ta Hsiao (大學 Granda Lernado) kaj Ĉung Jung (中庸 Doktrino de Mezeco) estis unuj el ĉapitroj de Li Ĉi. Ĉu Hsi, fame konata filozofo kaj komentariisto de XIIª jarcento, unua ilin eldonis kiel apartajn librojn. Aŭtoro de Ĉung Jung estas Kung Ĉi (孔伋) alinome Tzu Ssu (子思), nepo de Konfucio. Pri Ta Hsiao, Ĉu Hsi diras ke ĝi estas verko de Ceng Tzu (曾子) kaj liaj disĉiploj; sed nenio aŭtentikigas lian opinion.

Lun Ju (論語): — La vortoj kaj vivo de Koufucio, kompilita de liaj disĉiploj.

Meng-tzu (孟子): — Verko de la filozofo Meng-tzu (Mencio), kiu estas disĉiplo de Tzu Ssu, kaj estas rigardata kiel la plej granda filozofo el la sekvantoj de Konfucio.

Ĉi-supraj kvar libroj (Ta Hsiao, Ĉung Jung, Lun Ju kaj Meng-tzu) formas tiel nomatan Kvar Ŝu (四書). La Kvar Ŝu kaj La Kvin Ĉing formas La Konfucianan Biblion.


* En la lingvo ĉina (kaj japana ankaŭ), nesimila signifas malsaĝa; ĉar, estas supozite, se iu similus al sia patro, li estus saĝa.
– FINO –


[NOTOJ DE BIBLIOTEKO SAKURA] [KAPO]

REVIZIITAJ VORTOJ

  VORTOJ EN LA FONTO RIMARKOJ
1 KONFUCIO (tiel) Nun preferata formo estas "Konfuceo".
Ĝi devenas de la latina formo "Confucius" transskribita de lia respekta nomo "Kong Fuzi" ("Kung-Futzu" laŭ Nohara): 孔夫子, signifanta "Majstro Kong".
2 lernantoj lernatoj  
3 Biblio Biblo  
4 estas ests  
5 popolan popalan  
6 subkomprenata subkomprenanta  
7 曾子. Unu el la plej eminentaj disĉiploj de Konfucio. Unu el la plej eminentaj disĉiploj de Konfucio (曾子). 曾子 = Ceng-tzu (ĉine: Zengzi)
8 feŭda feŭdala  
9 1000² li'oj (tiel) El la provlegantoj aperis dubo: "1000² li'oj" povus esti pri kvadrataj li'oj".
10 malgrandsaĝuloj malgragdsaĝuloj  
11 pliproksiman pliproksimam  
12 kompariĝi kampariĝi  
13 ĵus jus  
14 仲尼. Kromnomo de Konfucio. Kromnomo de Konfucio (仲尼). 仲尼 = Ĉung-ni (ĉine: Zhongni)
15 plej plaj  
16 Jen Hui (顏囘). La plej amita disĉiplo de Koufucio. La plej amita disĉiplo de Koufucio, Jen Hui (顏囘). 顏囘 = Jen Hui (ĉine: Yan Hui)
17 子路. Disĉiplo de Konfucio, kaj fame konata bravulo. Disĉiplo de Konfucio, kaj fame konata bravulo. 子路. 子路 = Tzu-lu (ĉine: Zilu)
18 estas estes  
19 Kung Ĉiu (孔丘). La vera nomo de Konfucio La vera nomo de Konfucio: Kung Ĉiu (孔丘). 孔丘 = Kung Ĉiu (ĉine: Kong Qiu)
20 . La praidaro de la reĝoj de Jin. La praidaro de la reĝoj de Jin (). = Sung (ĉine:Song)
21 Unu Uuu  



KOLOFONO

Tiu ĉi elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj 
de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta.

Fontolibro: "GRANDA LERNADO KAJ DOKTRINO DE MEZECO", trad. Kiuiĉi NOHARA, 1932. 

Enkomputiligo: HIROTAKA Masaaki
Provlego: SIBAYAMA Zyun'iti, HIROTAKA Masaaki, HUKUMOTO Hirotugu
Retpaĝigo: SIMIZU Yûko, HUKUMOTO Hirotugu
Enretigo: 2009-10-10

Ĉiuj rajtas reuzi ĉi tiun libron kun kondiĉo ne forigi ĉi tiun kolofonon.  

markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/