etikedo

Johjoo kaj Gruo


Aŭtoro
KITA Satori



Notoj de Biblioteko Sakura
Minimuma revizio estas farita:
(1) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas markitaj per (*).
(2) Tipografiaj kaj gravaj gramatikaj eraroj estas korektitaj, kiujn ni listigis en la tabelo de reviziitaj vortoj. La listigitaj vortoj estas numeritaj kun asterisko *n.
(3) Ceteraj eraroj estas lasitaj sen korekto.


[KAPO]

Johjoo kaj Gruo

Verkis KITA Satori

 

Iam en iu vilaĝo unu junulo stulte naiva, laborema kaj infanama loĝis sola. Lia nomo estis Johjoo.

Iun tagon sur la neĝkovrita kampo li trovis gruon(*), kiu sagpafita je kruro kuŝis*1 sur la neĝo. Li tuj alproksimiĝis al ĝi kaj etendis la manojn por flegi. Li eltiris la sagon kaj bandaĝis la vundon. Baldaŭ ĝi revigliĝis, kaj forflugis. Johjoo ĝoje rigardis ĝis ĝi malaperis for en la Ĉielon.

Post kelkaj tagoj, kiam Johjoo preparis*2 apud la fajrujo sian vespermanĝon, iu frapis la pordon de lia kabano.

„Nu, eniru!“ li respondis al la frapo.

„Bonan vesperon,“ salutante envenis unu junulino. Kun admiro pro ŝia neordinara beleco li demandis ŝin, „Kiu vi estas? Por kio vi venis al mi?“

La belulino ĝentile respondis, „Mia nomo estas Cuu. Kaj mi venis edziniĝi al vi. Bonvole akceptu min kiel vian edzinon, mi petas.“

Johjoo tute surpriziĝis, sed ankaŭ tre ĝojis.

De tiam komenciĝis feliĉa vivo de l' geedzoj, Johjoo kaj Cuu.

 

Cuu estis ja bona edzino laborema kaj ankaŭ infanama samkiel Johjoo. Krome ŝi havis misteran kapablon ununokte ellabori teksaĵon, kies beleco estis vere mirinda.

Tage ŝi laboris kun Johjoo sur la kampo. Ŝi lerte preparis bongustajn manĝaĵojn. Ŝi ofte kantis bele kaj li ankaŭ agordiĝis*3 al ŝi. Kiam vilaĝaj infanoj petis, ambaŭ ludis gaje kun la infanoj. Vespere ŝi rakontis al li interesajn aferojn, el kiuj li plej ŝatis aŭskulti pri la ĉefurbo.

Post lia endormiĝo ŝi eniris en la teksejon, kaj laboris dum la nokto sonigante la teksilon, ton ton kara kara, ton ton kara kara . . . . . . La sekvantan matenon, kiam Johjoo ĵus ellitiĝis, ŝi elvenis el la teksejo kun bela teksaĵo, kiu mistere brilis*4 kaj pure odoris*5. Li infane ĝojegis kaj vidante kaj tuŝante ĝin.

Tiel ilia amoplena vivo iris en harmonio.

 

Dume la famo de l' belaj teksaĵoj disvastiĝis en la vilaĝo. Samvilaĝano Unzu ekhavis grandan intereson al ili kaj vizitis lin.

„Bonan tagon, Johjoo! Mi aŭdis pri la teksaĵoj, kiujn via edzino faras. Oni diras ke ili estas tre belaj, kiajn neniu vidis ĝis nun. Do montru, mi petas!“

Kun plezuro Johjoo tuj montris unu el ili.

Unzu vere admiris pro ĝia beleco kaj pensis,*6 ke ĝi nepre multekostos en urbo, kaj li povos profiti, se li portos ĝin tien. Li ruza tuj trovis bonan rimedon por tio kaj diris, „Johjoo, dankon pro via bonkoro! Jes, la onidiro estis vera. Ĉu vi ne bonvolas pruntedoni ĝin iom da tempo? Miaj amikoj deziras ĝin rigardi.“

Johjoo bonhumore konsentis sen nenia suspekto.

 

Unzu portis ĝin al proksima urbo, kaj staris sur iu strato montrante ĝin al la pasantoj. Multaj haltis antaŭ li, kaj ĉiuj admiris ĝin. Intertempe iu proponis aĉeti ĝin kaj pagis 10 rjoojn(**)*7 kun vortoj, „Ho, kiel kuriozan teksaĵon mi nun trovis! Oni nomas ĝin Milplumoteksaĵo.“ Jen Unzu sukcesis profiti per la teksaĵo, kaj tio kuraĝigis lin por plua plano.

Li venis al Johjoo ne kun la teksaĵo sed kun mono.

„Johjoo, ĝoju! Vi povis gajni multe da mono dank' al la teksaĵo. Jen la monon!“ li transdonis 3 rjoojn al Johjoo, kiu surpriziĝis pro la neatendita afero. „Johjoo, eble vi unuafoje enmanigis tiom da mono, ĉu ne? Ja la mono estas ĉiopova. De nun vi povos akiri kion ajn laŭ via volo per mono, se vi vendos la teksaĵojn. Mi volonte peros tion.“

Johjoo komence tre bedaŭris la perditan teksaĵon. Sed la flataj vortoj de Unzu venkis lian malĝojon. Li donis al Unzu alian, ankaŭ kiun*8 Cuu elkore teksis por li.

Tiel la teksaĵoj malaperis unu post la alia, kaj moneroj fariĝis multaj pli kaj pli.

 

Cuu malgrasiĝis tagon post tago.

Iun matenon, kiam Johjoo ellitiĝis, ŝi donis al li novan teksaĵon kiel kutime, sed tiam ŝi diris, „Johjoo, tiu ĉi estas la lasta, ĉar mi ne plu povas teksi, ĉu bone?“

Johjoo multe ĝojis kiel kutime, sed li eĉ la lastan ŝanĝis al mono kaj ĉiuvespere karesadis la multajn monerojn.

Cuu estis malĝoja, ĉar al ŝi ŝajnis,*9 ke li ŝanĝiĝas iom post iom al avara homo.

 

Sodo, amiko de Unzu, eksciis,*10 ke Unzu profitas per la teksaĵoj, kaj aŭdis de li detalojn.

„Faritan el mil plumoj de gruo oni nomas Milplumoteksaĵo. Se estas veraj Milplumoteksaĵoj, nepre kostos 1000*11 rjoojn en la ĉefurbo,“ diris Sodo.

Ili ambaŭ deziris profiti tiom multe. Post interkonsiliĝo ili tuj vizitis Johjoon kaj diris al li.

„Johjoo, ankoraŭfoje donu al ni teksaĵon, ĉar ni eksciis,*12 ke ĝi tre multe kostas en la ĉefurbo. Ni vendos ĝin tie. Ja vi povos gajni kelkdek rjoojn per unu fojo.“

Sed ĉe li jam ne restis eĉ unu.

„Bedaŭrinde mi ne havas. Plie, Cuu ne povas teksi plu. Do, mi ne povas doni al vi eĉ unu,“ li respondis.

Tamen ili ne rezignis kaj persistis.

„Johjoo, teksigu ankoraŭfoje al via edzino! Kaj ni kune iru al la ĉefurbo, kie ni vidos multe da interesaj aferoj, kaj akiru tiom multajn monerojn. Ankaŭ via edzino certe ĝojos, se vi revenos kun monto da mono. Do, petu al ŝi ankoraŭfoje! Ho, kiel interese estos vojaĝi!“

En lia koro batalis la amo al Cuu kaj la sopiro al mono kaj la ĉefurbo. Sed li ne povis venki la tenton.

 

Tiuvespere, post longa hezitado Johjoo alparolis ŝin, „Cuu, mi deziras vojaĝi al la ĉefurbo, pri kiu vi ofte rakontis. Nun mi volas propraokule vidi. Unzu kaj Sodo akompanos min tien, se vi teksos plu. Tie mi povos multe gajni. Do, ankoraŭ unu fojon*13 teksu por mi, Cuu!“

Liaj vortoj multe ĉagrenis ŝin, ĉar plu teksi estis tre malfacile por ŝi. Ŝi provis rezignigi la deziron. Sed tio igis lin pli obstina, kaj fine li diris al ŝi, „Cuu, se vi ne teksos, mi foriros.“

Cuu ne sciis kion fari. Kun granda malĝojo ŝi eliris eksteren, kie neĝo faladis. Ŝi vagis en neĝfalado, tamen ŝi ne trovis alian rimedon krom akcepti lian postulon. Ŝi decidis teksi ankoraŭfoje, kaj revenis al li.

„Johjoo, mi teksos de nun. Do, atendu iom da tempo! Sed vi ne devas enrigardi en la teksejon dum mi laboras, ĉu bone? Neniel enrigardu! Se vi ne obeus, ĉio finiĝus. Ne forgesu, mi petas!“ ŝi diris, kaj tuj eniris en la teksejon.

 

Baldaŭ eksonis la teksilo ton ton kara kara, ton ton kara kara . . . . . . . .

Johjoo ĝojplena kuŝigis sin kaj supozis la feliĉan vojaĝon. Ton ton kara kara, ton ton kara kara . . . . , la sono daŭris senhalte, dum li jam*14 endormiĝis.

 

Horoj sinsekvis, venis mateno. Kiel kutime Johjoo ellitiĝis, sed la teksilo ankoraŭ sonadis. Li denove kuŝiĝis kaj atendis, sed estis strange ke la sonado daŭris dum la tuta tago.

Sodo kaj Unzu venis al li por esplori, kiel iras la afero. Scivoleme ili envenis, kaj enrigardis en la teksejon, malgraŭ ke*15 Johjoo forte malpermesis. Kaj ili trovis ne lian edzinon, sed figuron de gruo. Sodo tute surprizita kriis, „Ha, gruo, gruo teksas eltirante siajn plumojn! Ho, vera Milplumoteksaĵo! Johjoo, gruo teksas jen. Via edzino ne estas tie.“ Kun granda miro ili elkuris.

Sola forlasite Johjoo fariĝis tre maltrankvila. En liaj oreloj alternis la averto de Cuu kaj la mirigaj vortoj de Sodo, sed maltrankvilo kaj scivolemo fariĝis pli kaj pli forta ĝis plu ne eltenebla. Finfine li enrigardis internen, kie vere ne troviĝis*16 Cuu kaj anstataŭ ŝi gruo manipulis la teksilon.

„Cuu! Cuu! Kie? Kien vi iris, Cuu?“ li konsternita nur vokis ŝian nomon, kaj eliris por serĉi ŝian figuron.

Dume la teksilo sonadis senhalte, ton ton kara kara, ton ton . . . . . Horoj plu pasis, pasis. Mateniĝis, tagmezo venis kaj pasis, sed la sono ankoraŭ daŭris. Jam vespero proksimiĝis, kiam li tute ellaciĝinta revenis hejmen kaj sidiĝis senespere. Baldaŭ poste la sono subite haltis. Li frape rigardis la teksejon.

Ho, elvenas Cuu pala kaj tute malgrasiĝinta portante la teksaĵojn. Al ŝi li alkuris kun ĝojkrio, „Cuu! Cuu! Kie vi estis? Nenien foriru plu!“ kaj prenis ŝian manikon.

„Pardonu ke mi longe atendigis vin! Jen mi tutkore teksis du! Do vojaĝu kun unu, sed la alian kiel mian memoraĵon konservu ĉe vi por ĉiam, mi petas,“ ŝi transdonis ilin al li kaj daŭrigis la vortojn en profunda malĝojo, „Ve, mi jam ne plu povas resti ĉe vi, ĉar vi enrigardis spite mian averton. Jes, mi estas homa figuro de la gruo, kiun vi savis. Mi tre amas vin, kaj teksadis por vi per miaj plumoj kun dankesprimo. Nun miaj plumoj restas nur tiom,*17 ke mi apenaŭ povas flugi. Ho, mi deziras vivi kun vi por ĉiam. Sed nevole mi nun devas repreni efektivan figuron. Adiaŭ Johjoo, mia kara! Mi neniam forgesos vin, kie ajn mi estos. Ĉion bonan! Adiaŭ! adiaŭ! . . . . . .“

Lastan saluton donante ŝia figuro pli kaj pli malgrasiĝis kaj malaperis, dum io katenis lian moviĝon.

Post momento li freneze elkuris eksteren kaj kriis, „Cuu, Cuu, ne lasu min sola! Cuu! Cuu!“

 

„Gruo! Gruo flugas, jen!“ subite kriis unu el ludantaj infanoj. Johjoo suprenrigardis.

En bela ĉielruĝo super la neĝo la gruo flugas pli kaj pli malproksimen, sed, ĉu pro la larmoplenaj okuloj de Johjoo, ĝi senforte flugas.

Fikse ĉirkaŭbrakante la teksaĵojn li gape nur rigardadis la direkton, kien ĝi forflugis.



*Japanlingve oni nomas gruon ‚curu‘.

**Antikva japana monunuo.


– FINO –

[NOTOJ DE BIBLIOTEKO SAKURA] [KAPO]

REVIZIITAJ VORTOJ

  VORTOJ EN LA FONTO RIMARKOJ
1 kuŝis kuŝas  
2 preparis preparas  
3 agordiĝis agordis  
4 brilis brilas  
5 odoris odoras  
6 pensis, ke pensis ke  
7 10 rjoojn 10 rjoojn rjoo: granda monsumo, respondanta al la nunaj pli ol mil dolaroj aŭ eŭroj
8 ankaŭ kiun kiun ankaŭ  
9 ŝajnis, ke ŝajnis ke  
10 eksciis, ke eksciis ke  
11 1000 rjoojn 1,000 rjoojn  
12 eksciis, ke eksciis ke  
13 unu fojon unufojon  
14 jam iam  
15 malgraŭ ke malgraŭ  
16 troviĝis troviĝas  
17 tiom, ke tiom ke  


KOLOFONO

Ĉi tiu elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta, laŭ la permeso de la aŭtoro por disdoni en elektronika formo.

Fontolibro: "KAGUYAHIME kaj alia", eld. Esperanta Virina Asocio, 1972 (2a eld.).

Enkomputiligo: HIROTAKA Masaaki
Retpaĝigo: HIROTAKA Masaaki
Provlego: TAHIRA Masako, SIBAYAMA Zyun'iti
Enretigo: 2012-01-22

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.



markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/