etikedo

KRONIKO JAPANA

OFICIALE VERKITA NACIA HISTORIO
DE LA ANTIKVA JAPANUJO
EKDE LA MONDKREIĜO
ĜIS LA SEPA JARCENTO

– VOLUMO UNUA –

Ĝis la fondiĝo de la Imperio

Aŭtoro
Princo Toneri, k.a.

El ĉin- kaj japanlingva originalo tradukis
Kyûiti NOHARA

 


Notoj de Biblioteko Sakura

・Librokarto pri la fonto: "Kroniko Japana – Volumo Unua" [Kovrilfoto]
・Minimuma revizio estas farita:
(1) En la transliterado de japanaj propraj nomoj, ofte troviĝas subtilaj variantoj, kiujn ni lasis, kaj nur uzadon de la dividstreko ni unuecigis minimume.
(2) La ĉinaj ideografiaĵoj aperantaj en la komentoj estas unuecigitaj en la moderna formo.
(3) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas renumerite markitaj per (n).
(4) Negravaj misuzoj de vortoj estas lasitaj. Gravaj eraroj, kiuj misprezentas enhavon de la originalo (japanlingva), estas korektitaj aŭ lasitaj, kiujn ni listigis en la tabelo de reviziitaj vortoj. La listigitaj vortoj estas numeritaj kun asterisko *n.

 

ENHAVO

Dia Epoko: Parto I
1. Sep generacioj de la dia epoko.
FT. (1) 1, 2, 3, 4, 5, 6.
2. Sep generacioj de la dia epoko (daŭrigo).
FT. 1, 2.
3. Origino de la insuloj.
Historio de lando-kreado de la gedioj Izanagi kaj Izanami.
FT. 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10.
4. Naskiĝo de dioj.
Sundiino, Lundio, Hiruko, Susanowo-no-Mikoto.
FT. 1.
FT. 2: Naskiĝo de Fajrdio, kaj morto de la patrino.
FT. 3, 4, 5.
FT. 6: La dio Izanagi en Mortintujo.
FT. 7, 8, 9, 10.
FT. 11: Deveno de la nutraĵoj.
5. Suprenveno de Susanowo-no-Mikoto en Ĉielo.
FT. 1, 2, 3.
6. Engrotiĝo de Sundiino.
FT. 1, 2, 3.
7. Hommanĝanta boao kaj la sankta glavo.
FT. 1, 2, 3, 4.
FT. 5: Plantado de arboj.
FT. 6: Ohonamuti, la pioniro.
Dia Epoko: Parto II
1. Malsuprenveno de la Nepo de Ĉiela Dio.
FT. 1: Amewakahiko; Antaŭdiro de Amaterasu-Ohokami.
FT. 2: Eksiĝo de Ohonamuti; Princino Plenflora-ĉerizujo kaj Princino Roko-de-miljaroj.
FT. 3, 4, 5, 6.
2. La bono de maro kaj la bono de monto. Komunikiĝo kun Mardia Regno.
FT. 1, 2, 3, 4.
3. Ugayahukiahezu-no-Mikoto, patro de la imperi-fondinto.
FT. 1, 2, 3, 4.
La Mikado Kamuyamato-Iharehiko (Zinmu Tennô).
Ekiro de la Mikado por la Oriento (jaro Kp-tigro).(2)
Surtroniĝo en la palaco de Kasihara (jaro Mm-koko).

(1) Mallongigo de Flanka Teksto.
(2) vidu Aldono II.


 

[ENHAVO]

ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO

La Kroniko Japana estas unu el la plej antikvaj historiaj skribaĵoj. Ĝi estis verkita de Princo Toneri.(1) Laŭ la mikada ordono, kaj aperis en la jaro 720 p. K. La originalo estas titolita: ĉinlingve, NIHON-GI aŭ NIHON-SYOKI, kaj japanlingve YAMATO-BUMI.(2)

La Nihon-gi estas iom grandampleksa, konsistante el 30 libroj, kaj entenas, ni povas diri, preskaŭ ĉiujn historiajn materialojn — ĉu vere okazintaj ĉu nur tradicie rakontitaj — restintajn en la memoro de la nacio, ekde la mondkreiĝo(3) ĝis la fino de la regado de 41-a*1 mikadino-regantino Zitô Tennô (696 p. K.). Per ĉi tiu kajero, ni eldonas ĝian unuan dekonon, t. e. la libroj unua, dua kaj tria. La restaĵo Esperantigita aperos venonte iom post iom.

La libroj unua kaj dua estas kolektoj da pure diaj rakontoj t. e. ĉiuj personoj aperantaj en la sceno estas diaj (superhomaj) estaĵoj. La libro tria donas la legendojn pri la granda mikado Zinmu Tennô, fondinto de la imperio, kiu obeigis ĉiujn indiĝenojn en la lando, kaj surtroniĝis en la jaro 660 antaŭ Kristo.

Ŝajnas ke en la tempo, kiam la Nihon-gi estis kompilata, ekzistis tre multe da materialaj dokumentoj, oficialaj kaj privataj. Precipe rilate al la tiel nomata Dia Epoko, t. e. antaŭ-Zinmu-epoko, oni rakontadis diversajn legendojn, kiuj pli-malpli diferencis unuj de la aliaj. La kompilinto penis fari la verkon laŭeble kompleta, laŭeble ĉioenhava, preninte ĉiujn ekzistantajn materialojn en la libron. Pro tio, ĉe l' fino* de ĉiu sekcio, estas aldone enskribitaj la tiel nomataj Flankaj tekstoj, kiuj, aŭ nur en vortoj, aŭ en faktoj, pli-malpli diferencas de ĉefa teksto.

Ekde la libro tria, la teksto prenas al si formon de la Kroniko, t. e. ĉiuj okazaĵoj estas donitaj sub la precize difinitaj datoj. Tamen, pensante ke ni ekhavis literojn kaj kalendaron nur kelkajn jarcentojn plimalfrue,(4) ni povas konkludi ke tiuj datoj en la frua tempo, signifas tute negrave el la scienca vidpunkto. Ĉiu paĝo ja sin plenigas plejparte per mitoj tradicie rakontitaj. Efektive la » Kroniko Japana « fariĝas kroniko ĝustasence dirita, nur en siaj plimalfrue aperontaj volumoj.

La originala teksto estas plejparte en la ĉina lingvo, escepte de la cititaj japanlingvaj versaĵoj. En la tempo, kiam Nihon-gi estis verkata, ankoraŭ ne ekzistis la japana kana-literoj. Por skribi japanajn vortojn, oni uzis la tiel nomatan man-nyo-kana'n, t. e. ĉinaj ideografiaĵoj*2 uzitaj kiel sonsignoj. La tradukinto celis prezenti al la Esperantista publiko, unu el la plej fame konataj japanaj klasikaĵoj, en la aspekto tia, kia ĝi estas, kaj penis kiel eble plej fidele(5) interpreti tion, kion rakontadis la antikvaj japanoj pri la origino de sia regno, kiu, sola en la mondo, estis, estas, estos regata de la ekde prahistoria tempo ĝiseterne daŭronta dinastio de la mikado.

Tyôhu, en Majo 1935
K. NOHARA


(1) Filo de la 40-a mikado Tenmu Tennô, kaj patro de la 47-a mikado Zyunnin Tennô.
(2) Alia historia skribaĵo, nomata KOZIKI, aŭ HURUKOTOBUMI, aperinta 9-jare pli frue ol la Nihongi, ankaŭ ekzistas ĝis nuntempe. Sed ĉi tiu estas multe pli-simpla, konsistante el 3 libroj. Precipe pri la pli-malfruaj epokoj, ĝi skribas preskaŭ nenion krom genealogio de la mikadoj.
(3) Laŭ la koncepto de la antikvaj japanoj, la mondo ne estis kreita, sed ĝi kreiĝis per si mem.
(4) Laŭ Nihon-gi, ĉinaj libroj enportiĝis en la landon unuafoje en la tempo de 15-a*3 mikado Oozin Tennô.
(5) T. e. vortalvorte. Nur la versaĵoj en la teksto estas iom libere prozigitaj; la originalo estas transliterita kaj enpresita en la Aldono ĉe l' fino de la volumo.


 

[ENHAVO]

PRONONCREGULOJ DE JAPANLINGVO

Por transliteri japanajn vortojn, precipe proprajn nomojn, la tradukinto uzis la tiel nomatan Nipponsiki-Rômazi-sistemon, en kiu oni sekvas jenajn regulojn: —

d estas ĝ (aŭ ĵ), antaŭ i,
dz (aŭ z), antaŭ u.
dy estas ĝ (aŭ ĵ), antaŭ a, o, u.
h estas f proksimume, antaŭ u.
s estas ŝ, antaŭ i.
sy estas ŝ, antaŭ a, o, u.
t estas ĉ, antaŭ i,
c, antaŭ u.
ty estas ĉ, antaŭ a, o, u.
w estas ŭ.
y estas j.
z estas ĵ (aŭ ĝ), antaŭ i.
zy estas ĵ (aŭ ĝ), antaŭ a, o, u.

Longaj vokaloj estas signitaj per supersigno aŭ duobligo de la sama litero, ekzemple — âaa.

Ceteroj estas samaj kun Esperanto.

ĝ kaj ĵ en la moderna japanlingvo ne distingiĝas unu de la alia, escepte en kelkaj regionoj en Kyûsyû kaj Sikoku.

 
 

Rimarkoj

Vortoj en [ ] estas klarigo, trovebla en la originalo mem, presita per pli malgrandaj literoj.

Vortoj en ( ) estas aldonitaĵo de la tradukinto.

 

BILDO 1: "OHO YASIMA KUNI (Granda Ok-insula Lando)"

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO UNUA

Dia Epoko: Parto I

1. Sep generacioj de la dia epoko.

Pratempe kiam la Ĉielo kaj la Tero ankoraŭ ne dividiĝis, nek la Inismo kaj la Virismo disiĝis,(1) estis ĥaosa amaso kvazaŭ la kokovo, kaj ĝermo enteniĝis en la malhelo. Tiam la parto, pura kaj klara vaporiĝis por formi la Ĉielon, dum la parto, peza kaj malklara precipitiĝis kaj fariĝis la Tero. La subtilaj elementoj plifacile komponiĝis, sed estis plimalfacile, ke la peza kaj malklara substanco sin elvolvu. Tio estas la kaŭzo, kial la Ĉielo formiĝis unua, kaj nur poste fiksiĝis la Tero. — Poste, interspace de ili, kreiĝis dia estaĵo.(2) Tial estas dirite: — En la komenco de la mondkreiĝo, tero formonta la landojn estis vage flosanta, kvazaŭ fiŝo naĝadanta surakve. Tiutempe, io simila je la ĝermo de kano formiĝis inter la Ĉielo kaj la Tero. Ĝi transformiĝis, kaj fariĝis dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto.(3) Sammaniere fariĝis la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto, sekve la dio nomata Toyo-kumi-nu-no-Mikoto. Fariĝis tri dioj entute. — Laŭ la principo de Ĉielo, kiu kompletiĝas per si mem,(4) ĉi tiuj estis absolute virecaj.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — En la komenco de la Ĉielo kaj Tero, io kun formo ne priskribebla*4 troviĝis en la Vakuo. En ĝi kreiĝis la dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto aŭ Kuni-no-soko-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto aŭ Kuni-no-sa-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Toyo-kuni-nusi-no-Mikoto aŭ Toyo-ka-husi-no-Mikoto aŭ Uki-hu-nu-no-toyo-kahi-no-Mikoto aŭ Toyo-kuni-nu-no-Mikoto aŭ Toyo-kuhi-nu-no-Mikoto aŭ Ha-ko-kuni-nu-no-Mikoto aŭ Kuni-minu-no-Mikoto aŭ Toyo-kumi-nu-no-Mikoto.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Pratempe kiam la lando estis en sia infaneco, ĝi vagflosadis kvazaŭ maso da oleo sur la surfaco de akvo. Tiam en ĝi kreiĝis io simila je la ĝermo de kano ĵus elĝerminta. Per ĉi tiu fariĝis la dio nomata Umasi-asi-kahi-hiko-di-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto.

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉielo kaj Tero estis en la stato ĥaosa, estis la unuaj dihomoj nomataj Umasi-asi-kahi-hikodi-no-Mikoto, kaj Kuni-no-soko-tati-no-Mikoto.

FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉielo kaj Tero komencis ekzisti, tiam samtempe kreiĝis la dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto. [Laŭ alia kopio: ... en Takama-no-hara,(5) kreiĝis la dio nomata Ame-no-mi-naka-nusi-no-Mikoto; sekve la dio nomata Taka-mi-musubi-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kamu-mi-musubi-no-Mikoto.](6)

FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Antaŭ ol la Ĉielo kaj Tero kompletiĝis, estis io, subtenata de nenio, kvazaŭ la nubo flosanta super la maro. Interne de ĝi kreiĝis objekto simila je la ĝermo de kano elĝermanta el koto. Ĉi tio transformiĝis en homon, kiun oni nomas Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto.

FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉielo kaj Tero komencis ekzisti, io simila je la ĝermo de kano kreiĝis en la Vakuo, kaj de ĉi tio fariĝis dioj nomataj Ame-no-toko-tati-no-Mikoto kaj Umasi-asi-kahi-hikodi-no-Mikoto. — [Laŭ alia kopio: ... io simila je la flosanta oleo, kreiĝis en la Vakuo, kaj de ĉi tio fariĝis dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto.]


(1) Yin kaj Yang 陰陽. La principoj, per kiuj la antikvaj ĉinaj filozofoj provis ekspliki ĉiujn*5 fenomenojn.
(2) Ĉi-supraj frazoj estas nur citaĵo el antikva ĉina enciklopedia*6 libro, nomata Huai-nan-tzŭ (淮南子, laŭ japana prononco, E-nan-zi), kiu tute ne koncernas la japanan tradicion. La kompilinto de Nihon-gi, kiu estis bedaŭrinde tro influita de la ĉina klasikaĵo, pruntis filozofion el ĝi por doni rezonan fundamenton al la antikvaj rakontoj.
(3) Kuni=lando, no=de (postpozicio), toko=poreterne, tati=stari, mikoto=moŝto; Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto=Lia moŝto Poreternestaranto de Lando. En la originala libro, du malsamaj ideografiaĵoj*2, kaj estas uzataj por la vorto mikoto. estas uzata nur por la plej altranga persono (ĉu homa ĉu dia). La tradukinto transliteris per Mikoto, kaj*7 per mikoto.
(4) Ĉina filozofaĵo denove.
(5) Takama (taka+ama)=alta ĉielo, hara=ebenaĵo. Takama-no-hara estas la regno de Ĉielaj dioj, t. e. la Ĉielo mem.
(6) Ĉi tio koincidas kun la unua paragrafo de la Koziki.


 
[ENHAVO]

2. Sep generacioj de la dia epoko. Daŭrigo.

Sekve kreiĝis gedioj nomataj Uhidini-no-Mikoto kaj Suhidini-no-Mikoto. [aŭ Uhidine kaj Suhidine.] Sekve kreiĝis gedioj nomataj Ohotonodi-no-Mikoto [aŭ Ohotonobe] kaj Ohotomabe-no-Mikoto. [aŭ Ohotomahiko kaj Ohotomahime, aŭ Ohotomidi kaj Ohotomibe]. Sekve kreiĝis gedioj, nomataj Omotaru-no-Mikoto kaj Kasikone-no-Mikoto. [aŭ Ayakasikone; Ayukasiki; Awokasikine; Ayakasiki.] Sekve kreiĝis gedioj nomataj Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto*8. [Laŭ iu dokumento, ĉi tiuj du gedioj estas gefiloj de Awokasikine-no-Mikoto.]

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto estis patro de Ame-kagami-no-Mikoto. Ame-kagami-no-Mikoto estis patro de Ame-yorodu-no-Mikoto. Ame-yorodu-no-Mikoto estis patro de Awa-nagi-no-Mikoto. Awa-nagi-no-Mikoto estis patro de Izanagi-no-Mikoto.

La lastaj ok gedioj kreiĝis per interrilatiĝo de la principo de Ĉielo kaj la principo de Tero;(1) tial ili prenis la formon de geviroj. Ekde Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto ĝis Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto estas tiel nomataj Sep Generacioj de la Dia Mondo.(2)

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Jenaj gedioj kreiĝis en paro: Uhidini-no-Mikoto kaj Suhidini-no-Mikoto; Tunukuhi-no-Mikoto kaj Ikukuhi-no-Mikoto; Omotaru-no-Mikoto kaj Kasikone-no-Mikoto; Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto.


(1) kaj , ĉina filozofaĵo.
(2) aŭ dia epoko.


 
[ENHAVO]

3. Origino de la insuloj.

Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto, starante sur la flosanta ponto de Ĉielo,(1) interkonsiliĝis kaj diris: — En la malsupro, eble troviĝos lando. Kaj ili traserĉis la malsupron per la Gem-halebardo de Ĉielo,(2) kaj eltrovis la maron. Tiam la marakvo, gutinta de la pinto de la halebardo, solidiĝis, kaj fariĝis insulo, kiun oni nomis la insulo Wono-goro.(3) La gedioj tiam malsuprenvenis en la insulon, kaj intencis geedziĝi por naski insulojn kaj landojn. Ili ĉirkaŭeniris la insulon Wono-goro kiel centrofoston de la lando — la virdio maldekstren kaj la diino dekstren. Tiel ili ĉirkaŭeniris malkune, kaj kiam ili renkontis iuloke unu la alian, la diino diris unua: — Ho, kia ĝojo, ke mi renkontas la amatan knabon! Sed la virdio estis malbonhumora, kaj diris: — Estas natura leĝo, ke mi, viro diru unua. Nenio pravigas ke virino parolu unua. Sed ni jam agis maldece. Do ni denove ĉirkaŭeniru. Tiam returnenirinte ili renkontis sin denove. Ĉi tiun fojon la virdio parolis unua, dirante: — Ho, kia ĝojo, ke mi renkontas la amatan knabinon! Kaj li demandis al ŝi, dirante: — Ĉu io produktiĝis en via korpo? Ŝi respondis: — En mia korpo troviĝas loko, kiu estas origino de virineco.Ankaŭ en mia korpo, ree li diris, — troviĝas loko, kiu estas origino de vireco. Nun mi deziras ke ni ligiĝu per niaj originaĵoj. Tio estas la origino, ke viro kaj virino unuiĝis por formi geedzecon. Tempo de akuŝo venis. Sed la unue naskita insulo Ahadi estis rigardata kiel placento. [aŭ ĝi ne plaĉis al ili tiel, ke ĝi estis nomata Ahadi.](4) Tiam ŝi naskis la insulon Oho-yamato-toyo-akitu;(5) sekve la insulon Iyo-no-hutana;(6) sekve la insulon Tukusi;(7) sekve la insulojn Oki kaj Sado kiel ĝemelojn; [kelkafoje homo imitas ĉi tion, kaj naskas ĝemelojn.] sekve la insulon Kosi;(8) sekve la insulon Oho;(9) sekve la insulon Kibi-no-Ko.(10) De ĉi tio devenis la landa nomo, Oho-ya-sima.(11) Cetere la insuloj Tu-sima kaj Iki kaj la malgrandaj insuloj, kiuj troviĝas en diversaj lokoj, estas solidiĝintaĵoj de marakva ŝaŭmo*9. [aŭ estas dirite: solidiĝintaĵoj de akva ŝaŭmo.]

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — La Ĉieldio parolis al Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto, dirante: — Estas la lando nomata la insulon Kibi-no-Ko(10). Toyo-asihara-no-tiiho-aki-no-miduho-no-kuni.(12) Vi devas tien iri, kaj aranĝi aferojn. Kaj li donis al ili la Gem-halebardon de Ĉielo. Ili stariĝis sur la flosanta ponto de Ĉielo, kaj serĉadis landon, kirladante la maron kun la halebardo; kiam ĝi estis retirita, la marakvo, gutetanta el la pinto, solidiĝis, kaj fariĝis insulo nomata Wono-goro. Ili malsuprenvenis en la insulon, kaj tie konstruis okklaftan palacon.(13) Plie ili starigis la Ĉielfoston. Tiam la virdio demandante al la diino, diris: — Kiel kompletiĝis via korpo?Mia korpo, ŝi respondis, — jam bone kompletiĝis, kaj troviĝas nun en ĝi unu loko nomata origino de virineco. La virdio diris: — Ankaŭ mia korpo bone kompletiĝis, kaj en ĝi troviĝas unu loko nomata origino de vireco. Mi deziras kunigi mian originon de vireco kun via origino de virineco. Tiel dirinte li preparis ĉirkaŭeniri la Ĉielfoston, kaj promesis al ŝi: — Vi ĉirkaŭeniru maldekstren, ĉar mi devas iri dekstren. Kaj dise ili iris; kaj kiam ili renkontis unu la alian, la diino diris unua: — Kia belo! ho, aminda knabeto! kaj poste la virdio responde diris: — Kia belo! ho, aminda knabineto! Tiamaniere ili fine fariĝis geedzoj. Ilia unua naskito estis Hiruko (hirud-ido), kiun ili metis en boaton el kanoj, kaj forfluigis. Sekve naskiĝis la insulo Aha, kiu ankaŭ ne estis enkalkulinda en iliaj idoj. Tial ili denove supreniris en la Ĉielon, kaj detale raportis pri la afero. Tiam la Ĉieldio divenis per la Granda Divenarto, kaj instruis al ili, dirante: — La kaŭzo estas tio, ke virino parolis unua. Iru kaj rearanĝu la aferon. En la tago difinita per la divenarto, ili malsuprenvenis, kaj denove ĉirkaŭeniris la foston — la virdio maldekstren, kaj la diino dekstren. Ĉe renkontiĝo, la virdio diris unua: — Kia belo! ho, aminda knabineto! Poste, la diino responde diris: — Kia belo! ho, aminda knabeto! Kaj ili kune loĝadis en la sama palaco, kaj naskis la idojn: unue la insulon Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulon Ahadi; sekve la insulon Iyo-no-hutana; sekve la insulon Tukusi; sekve la insulojn Oki-no-mitugo; sekve la insulon Sado; sekve la insulon Kosi; sekve la insulon*10 Kibi-no-Ko. Ĉi tio estas origino de tio, ke oni nomas la landon Oho-ya-sima.

FT. 2. En iu dokumento*11 estas dirite: — La gedioj, Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto iam staris meze de ĉiela nebulo, kaj diris: — Ni deziras gajni landon. Kaj serĉadis per la Gem-halebardo de Ĉielo, kaj eltrovis la insulon Wono-goro. Tiam ili retiris la halebardon kun ĝojo, kaj diris, Kiel bone, ke troviĝis la lando!

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — La gedioj, Izanagi kaj Izanami iam en Takama-no-hara diris, — Sendube troviĝas lando, kaj per la Gem-halebardo de Ĉielo, ili desegne formis la insulon Wono-goro.

FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — La gedioj, Izanagi kaj Izanami reciproke parolis, dirante; — Troviĝas io simila je flosanta oleo. Meze de ĝi, sendube, ekzistas iu lando. Kaj ili elserĉis, per la Gem-halebardo de Ĉielo, insulon nomatan Wono-goro.

FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — La diino diris unua: — Kia belo! Ho, bona knabeto! Sed estis maldece, ke la diino parolis unua, kaj pro tio, ili ree ĉirkaŭeniris. Ĉi tiun fojon, la virdio diris unua: Kia belo! ho, bona knabineto! Kaj ili volis ekkuniĝi; sed ili ne sciis la metodon. Tiam alflugis motacilo, kaj svingadis siajn kapon kaj voston. La du gedioj, kiuj vidis ĝin, tiam imitis ĝin, kaj inventis procedon de kuniĝo.

FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — La du gedioj geedziĝis. Antaŭ ĉio la insulo Ahadi estis placento, kaj naskiĝis la insulo Oho-yama-to-toyo-akitu; sekve la insulo Iyo; sekve la insulo Tukusi; sekve la insuloj Oki kaj Sado kiel ĝemeloj; sekve la insulo Kosi; sekve la insulo Oho; sekve la insulo Ko.

FT. 7. En iu dokumento estas dirite: — Unue naskiĝis la insulo Ahadi; sekve la insulo Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulo Iyo-no-hutana; sekve la insulo Oki; sekve la insulo Sado; sekve la insulo Tukusi; sekve la insulo Iki; sekve la insulo Tusima.

FT. 8. En iu dokumento estas dirite: — La insulo Wono-goro estis placento, kaj naskiĝis la insulo Ahadi; sekve la insulo Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulo Iyo-no-hutana; sekve la insulo Tukusi; sekve la insulo Kibi-no-Ko; sekve la insuloj Oki kaj Sado kiel ĝemeloj; sekve la insulo Kosi.

FT. 9. En iu dokumento estas dirite: — La insulo Ahadi estis placento, kaj naskiĝis la insulo Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulo Aha; sekve la insulo Iyo-no-hutana; sekve la insuloj Oki-no-mitugo; sekve la insulo Sado; sekve la insulo Tukusi; sekve la insulo Kibi-no-Ko; sekve la insulo Oho.

FT. 10. En iu dokumento estas dirite: — La diino diris unua: Kia belo! ho, aminda knabeto! Kaj ŝi prenis lian manon, kaj fine ili geedziĝis. Al ili naskiĝis la insulo Ahadi, sekve Hiruko.


(1) Kompreneble ponto estis necesa al ĉielanoj, por ke ili komunikiĝu kun subĉiela mondo, ĉar ili ne havis birdajn flugilojn kiel la anĝeloj, supozitaj de okcidentanoj. Eble la antikvaj homoj vidis ĝin en la ĉielarko.
(2) Ame-no-nu-boko; Ame-no=de Ĉielo, nu=gemo, boko ← hoko=halebardo. En antikva japanlingvo, vorto ame-noama-no estas uzita prefikse, por esprimi multekostecon aŭ sanktigitecon de iu aĵo, aŭ nobelecon de persono; nu ankaŭ esprimas multekostecon de la objekto.
(3) Wono=per si mem, goro (aŭ koro)=solidiĝinta. La insulo solidiĝinta per si mem, tia estis nomata, ĉar ĝi ne estis naskita" de la gedioj, kiel la ĉefaj insulegoj.
(4) Laŭ moderna prononco, Awadi. Aha-di signifas: vojo al Aha, (ĉar ĝi kuŝas mezvoje al la provinco Aha) sed la vorto volas diri nenion pri tio, ke ĝi ne plaĉis al la naskintoj; tial la originala noto en la krampoj estas tute ne komprenebla; eble ĝi estas malĝusta aldonaĵo, farita de malmulteinformita manskribisto en frua tempo, kiu legis la vorton, a-hadi, kio tiam signifas mia honto.
(5) Hondo.
(6) Sikoku.
(7) Kiusiu (Kyûsyû).
(8) Kosi estas nomo de la apudmara regiono, ekde la gubernio Hukui, ĝis la gubernio Nîgata; meze de tiu regiono, troviĝas duoninsulo, nomata Noto; kredeble ĝi estas tiel nomita Insulo Kosi.
(9) Oho=granda; samnomaj grandaj-malgrandaj insuloj troviĝas multnombre.
(10) Ko=malgranda; Kibi=gubernio Okayama + parto de g. Hirosima. Ko-zima aŭ malgranda insulo estis insulo; mezepoke ĝi fariĝis duoninsulo, kaj nuntempe ĝi estas tute kuniĝinta kun Hondo.
(11) Granda-Ok-Insula; antikva nomo de Japanujo.
(12) Soleniga nomo de Japanujo. toyo=bonrikolta, asihara=kan-ebenejo, ti-iho=1500, aki=aŭtuno (1500-aŭtuno volas diri longdaŭra), midu-ho=belega rizospiko.
(13) Ya-hiro-tono. Numeralo ya (ok) reprezentas neprecize la multenombron, same kiel ho (cent), ti (mil) yorodu (dekmil) kc. Ĉi tie ya-hiro estas prefikso uzata por esprimi solenige la grandecon de la objekto.


 
[ENHAVO]

4. Naskiĝo de dioj.

Sekve ili naskis la marojn; sekve la riverojn; sekve la montojn; sekve la patron de arboj, Kukunoti; sekve la patrinon de herboj, Kayanu-hime, ankaŭ nomata Nuduti. Tiam Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto interkonsiliĝis kaj diris: — Ni jam naskis la landon Oho-yasima, montojn-kaj-riverojn kaj herbojn-kaj-arbojn. Nun necesas ke ni nasku reganton de la tuta mondo. Kaj ili naskis la Sundiinon, kies nomo estas Ohohirume-muti [laŭ alia kopio, Amaterasu-ohokami; en alia dokumento — Amaterasu-Ohohirume-no-Mikoto]. La lumo de ĉi tiu infano helege brilanta penetris la tutan universon. Tial la du gedioj estis tre ĝojaj, kaj diris: — Kvankam ni havas multe da idoj, neniu el ili egalas al ĉi tiu infano en la mirinda eco. Ne decas restigi ŝin ĉiam ĉi tie sur la Tero, sed ni devas sendi ŝin en la Ĉielon, por ke ŝi estru la ĉielajn aferojn. — Ĉar la Ĉielo kaj la Tero en tiu tempo ne estis tiel malproksime*12 unu de la alia, ili suprenirigis ŝin sur la Ĉielon per la Ĉielfosto.

Sekve ili naskis la Lundion [laŭ aliaj dokumentoj: Tuki-yumi-no-Mikoto; Tuki-yomi-no-Mikoto], kiun neniu alia ol la suno superis per gloreco de la lumo. Li devas regadi kune kun la suno, kaj tial li estis ankaŭ sendata al la Ĉielo.

Sekve naskiĝis Hiruko, kiu post tri jaroj ankoraŭ ne povis stariĝi sur siaj piedoj. Oni metis lin en la boaton Ame-no-iha-kusu,(1) kaj lasis al la vento.

Sekve naskiĝis Susanowo-no-Mikoto [laŭ aliaj dokumentoj: Kamu-Susanowo-no-Mikoto; Haya-Susanowo-no-Mikoto]. Ĉi tiu dio estis maltima furiozulo. Lia ĉiama okupo estis plorkriado, pro kio, multe da infanoj en la lando mortis, kaj verdaj montetoj fariĝis senarbaj dezertoj. Tial liaj gepatro-dioj ordonis al li, dirante: — Ĉar tia malvirtulo, kia vi estas, ne indas regi super la mondo, vi devas foriri al la lando de Subtero.(2) Fine ili forpelis lin.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanagi-no-Mikoto diris, Naskiĝu genia infano, kiu indas regi la mondon, kaj maldekstramane levis blankmetalan spegulon,(3) ekaperis diino, nomata Ohohirume-no-Mikoto. Kiam li dekstramane levis blankmetalan spegulon, ekaperis dio, nomata Tuki-yumi-no-Mikoto. Kiam li turnis la kapon, kaj ĉirkaŭenrigardis, ekaperis dio, nomata Susanowo-no-Mikoto. El ili, ambaŭ Ohohirume-no-Mikoto kaj Tuki-yumi-no-Mikoto havis bele brilan karakteron. Ili estis, pro tio, ordonataj lumigi la universon. Sed Susanowo-no-Mikoto estis tiel kruela kaj detruema, ke li estis ordonata regi la landon de Subtero.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — La Suno kaj la Luno jam naskiĝis, kaj sekve naskiĝis Hiruko, kiu ĝis post tri jaroj ne povis stariĝi sur siaj piedoj. En la komenco, kiam Izanagi- kaj Izanami-no-Mikoto ĉirkaŭeniris la foston, la diino unua levis la vortojn de ĝojesprimo, kaj per tio rompis la naturleĝon inter la Inismo kaj Virismo. Ĉi tio estas la kaŭzo de naskiĝo de Hiruko. Sekve naskiĝis la boato Tori-iha-kusu. En ĉi tiun boaton oni metis Hiruko kaj ĝin forfluigis. Sekve naskiĝis Susanowo-no-Mikoto. Ĉi tiu dio havis malbonan karakteron, kaj ĉiam laŭŝate kolerkriegadis. Multe da homoj en la lando, pro tio, mortis, kaj verdaj montetoj fariĝis senarbaj dezertoj. La gepatrodioj ordonis al li, dirante: — Se vi iam regus ĉi tiun landon, vi farus multe da kruelaĵo; tial vi devas regi la malproksimegan Landon de Subtero. Sekve naskiĝis la fajrdio Kagututi. Samtempe Izanami-no-Mikoto brulvundiĝis per Kagututi, kaj mortis. En la momento, kiam ŝi estis baldaŭ mortonta, ŝi naskis la argildiinon Hani-yama-hime, kaj la akvodiinon Midu-ha-no-me. Tiu Kagututi edzinigis Hani-yama-hime, kaj naskis Waka-musubi: ĉi tiu estas la dio, sur kies kapo kreiĝis silkraŭpo kaj morusarbo, kaj en kies umbiliko, kreiĝis la kvin grenoj.

FT. 3. En iu dokumento*11 estas dirite: — Kiam Izanami-no-Mikoto naskis Ho-musubi'n (la Spiriton de Fajro), ŝi estis brulvundita de l' naskito, kaj mortis. En la momento, kiam ŝi estis mortonta, naskiĝis la akvodiino Midu-ha-no-me, la argildiino Hani-yama-hime kaj Ama-no-yosadura.

FT. 4. En iu dokumento*11 estas dirite: — Kiam Izanami-no-Mikoto estis akuŝonte la fajrdion Kagututi, ŝi severe febris, kaj pro sufero ŝi vomis: la vomaĵo fariĝis dio nomata Kana-yama-hiko. Sekve ŝi urinis: la urino fariĝis diino nomata Midu-ha-no-me. Sekve ŝi fekis: la fekaĵo fariĝis diino nomata Hani-yama-hime.

FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanami-no-Mikoto akuŝis la Fajrdion, ŝi mortis pro brulvundiĝo. Oni enterigis ŝin en la vilaĝo Kumanu-no-Arima, en la provinco Kii. La vilaĝanoj kutimas oferi florojn al la spirito de ĉi tiu diino, en la flora sezono; samtempe ili konsolas ŝin per dancado kaj kantado, kiujn ili faras kun tamburoj, flutoj kaj flagoj.

FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto kune naskis la landon Oho-yasima, Izanagi-no-Mikoto diris: — En la lando de ni naskita, nur troviĝas la matennebulo, kvazaŭ ĝin plenigas la fumo. Li tiam forblovis la nebulon; kaj blovaĵo fariĝis dio nomata Sinatobe-no-mikoto aŭ Sinatuhiko-no-mikoto, kiu estas la dio de vento. En la tago, kiam li malsatis, naskiĝis dio nomata Uga-no-mitama-no-mikoto (dio de nutraĵo). Plie naskiĝis la dio de maro, nomata Watatumi-no-mikoto kaj aliaj, la dio de monto, nomata Yamatumi kaj aliaj, la dio de riverbuŝo, nomata Hayaakituhi-no-mikoto kaj aliaj, la dio de arbo, nomata Kukunoti kaj aliaj, la dio de argilo, nomata Haniyasu-no-kami, kaj sekve naskiĝis ĉiuj objektoj. Kiam la dio de fajro Kagututi naskiĝis, la patrino Izanami-no-Mikoto pro brulvundiĝo mortis. Tiam Izanagi-no-Mikoto kun bedaŭro diris: — Ĉu mi interŝanĝu mian amatan karulineton per unu ido? Ĉirkaŭrampante apud la kapo, ĉirkaŭrampante apud la piedoj, li ploradis kaj lamentadis. La larmo gutetinta fariĝis la diino, kiu nun loĝas sub la arbo de la monteto Une, kaj kiu estas nomata Naki-saha-me. Fine li eltiris sian dek-pugnan(4) glavon, fortranĉis Kagututi en tri pecojn, ĉiu el kiuj fariĝis dio. Kaj la sango gutetinta el la klingo de la glavo fariĝis la Kvincent Rokoj ĉe la riverebeno de la rivero Ama-no-yasu.(5) Ĉi tiu estas la prapatro de la dio Hutu-nusi.(6) Plie, la sango, gutetinta de la manŝirmilo de la glavo, surŝprucis kaj fariĝis dioj nomataj Mikahayahi-no-kami kaj Hihayahi-no-kami: Tiu Mikahayahi-no-kami estas la patro de Takemikatuti-no-kami. [aŭ estas dirite: ... nomataj Mikahayahi-no-mikoto, Hihayahi-no-mikoto kaj Takemikatuti-no-kami] Kaj la sango, gutetinta de la pinto de la glavo, surŝprucis kaj fariĝis dioj nomataj Ihasaku-no-kami, Nesaku-no-kami kaj Ihatutunowo-no-mikoto. [aŭ estas dirite: ... nomataj Ihatutunowo-no-mikoto kaj Ihatutunome-no-mikoto] Kaj la sango, gutetinta de la tenilo de la glavo, surŝprucis kaj fariĝis dioj nomataj Kura-okami,(7) Kura-yama-tumi kaj Kura-miduha.

Post tio, Izanagi-no-Mikoto postkuris Izanami-no-Mikoto'n ĝis fine li atingis ŝin, en la Lando de Mortinto. Kiam ili interparoladis, Izanami-no-Mikoto diris: — Kial vi venis tiel malfrue, mia kara? Bedaŭrinde mi jam manĝis el la kuirejo de Mortintujo. Sed mi devas dormi kaj ripozi nun. Dume, mi petas, ne rigardu min. Izanagi-no-Mikoto, tamen, ne donis al ŝi orelon, sed prenis sian kombilon kun multaj dentoj, deprenis de ĝi ĉefdenton, kaj el ĝi farinte torĉeton, kaŝe rigardis ŝin, kaj li trovis ŝin, tute putrinta kaj sursvarmita de vermoj. — Ĉi tio estas kialo, ke eĉ hodiaŭ oni malŝatas uzi unupecan torĉon, kaj malŝatas ĵeti kombilon dum nokto. — Tiam Izanagi-no-Mikoto estis forte surprizita, kaj diris: — Ho, kian malpuran fimondon mi vizitis nevole! Li ekkuris returnen. Izanami-no-Mikoto indigne diris, — Ho, kian honton vi faris al mi, ne aŭskultante al mia peto! kaj ŝi sendis okon da Mortintujaj virinaĉoj, por postkuri kaj aresti lin. Izanagi-no-Mikoto, elingiginte la glavon, kaj svingante ĝin dorsen, forkuradis. Dume li ĵetis teren sian nigran kapornamon: baldaŭ ĝi ŝanĝiĝis en vinberojn, kiujn la virinaĉoj ekvidis, ekkaptis, kaj manĝaĉis. Finmanĝinte ili denove postkuris. Izanagi-no-Mikoto denove ĵetis sian kombilon: ĉi tiu sin ŝanĝis en bambuajn burĝonojn. La virinaĉoj ankaŭ eltiris ilin, kaj manĝaĉis, kaj finmanĝinte daŭrigis postkuradon. En la sekvanta momento, Izanami-no-Mikoto mem venis postkuri. Tiutempe tamen Izanagi-no-Mikoto jam estis atinginta la landlimon de Mortintujo. [aŭ estas dirite: Izanagi-no-Mikoto urinis kontraŭ granda arbo: la urino ŝanĝiĝis en grandan riveron. Antaŭ ol la virinaĉoj transvadis la riveron, Izanagi-no-Mikoto jam estis atinginta la landlimon de Mortintujo.] Tiam li baris la vojon per granda roko, apenaŭ portebla per mil homoj, kaj starante vizaĝ'alvizaĝe kun Izanami-no-Mikoto, fine faris eksedziĝan ĵuron. Por tio, Izanami-no-Mikoto diris: — Se mia kara edzo diras tiele, mi devas ĉiutage pendigi mil homojn el viaj regnanoj. Izanagi-no-Mikoto responde diris: — Se kara mia edzino diras tiele, mi devas ĉiutage naskigi mil kvincent homojn. Kaj plue li diris: — Ne venu trans ĉi tion. Tiel dirinte, li ĵetis sian bastonon, kiun oni nomas la Dio de Vojkruco; plie li ĵetis sian zonon, kiun oni nomas la Dio-Roko-de-Longa-Vojo; plie li ĵetis sian superveston, kiun oni nomas la Dio-Embarasanto; plie li ĵetis sian pantalonon, kiun oni nomas la Dio-Tromanĝanto; plie li ĵetis sian ŝuon, kiun oni nomas la Dio-Postkuranto. La roko, per kiu li baris la vojon en la landlimo de Mortintujo, [Iu diras ke tiel nomata landlimo de Mortintujo nenie ekzistas reale, sed ĝi nur signifas tiun momenton, en kiu mortonto elspiras la lastan spiron] estas nomata Yomido-sayari-no-ohokami aŭ la Granda-dio-Returneniriganto.

Kiam Izanagi-no-Mikoto revenis, li estis pentanta, kaj diris: — Mi estis antaŭtage en la malŝatinda malpura loko. Tial mi devas forlavi min de la ricevita malpureco. Li tiam iris al Ahaki-ga-hara en Wodo-no-tatibana en la provinco Hiuga en la insulo Tukusi, por fari sanktan ceremonion de purigado. Kiam li estis forlavonta malpurecon el sia korpo, li deklaris, dirante: — La supra torento estas tro rapida, kaj la malsupra torento estas tro malrapida. Kiam li baniĝis en la meza torento, naskiĝis la dio nomata la Dio-spirito-de-okdek-malrektigaĵoj. Sekve, por rektigi la malrektaĵon, naskiĝis la dioj nomataj Kamunahobi-no-kami kaj Ohonahobi-no-kami. Kiam li baniĝis subakve, naskiĝis la dioj nomataj Sokotuwatatumi-no-mikoto kaj Sokotutunowo-no-mikoto. Kiam li baniĝis en la mezo de marakvo, naskiĝis la dioj nomataj Uhanakatuwatatumi-no-mikoto kaj Nakatutunowo-no-mikoto. Kiam li baniĝis ĉe la surfaco de marakvo, naskiĝis la dioj nomataj Uhatuwatatumi-no-mikoto kaj Uhatutunowo-no-mikoto. Entute naskiĝis naŭ dioj, el kiuj Sokotutunowo-no-mikoto, Nakatutunowo-no-mikoto kaj Uhatutunowo-no-mikoto estas la Grandaj Dioj de Sumiyosi: Sokotuwatatumi-no-mikoto, Nakatuwatatumi-no-mikoto kaj Uhatuwatatumi-no-mikoto estas la dioj, kiujn adoradas Adumi-no-murazi kaj liaj familianoj. Sekve kiam li lavis la maldekstran okulon, naskiĝis la diino nomata Amaterasu-ohokami; kiam li lavis la dekstran okulon, naskiĝis la dio nomata Tukiyomi-no-Mikoto; kiam li lavis la nazon, naskiĝis la dio nomata Susanowo-no-Mikoto: — entute naskiĝis tri dioj. Izanagi-no-Mikoto donis ordonon al ĉi tiuj tri gefiloj, dirante, — Vi Amaterasu-ohokami regu la Ebenon de Alta Ĉielo; vi Tukiyomi-no-Mikoto regu la Ebenon de Maro, kie la marakvo fluadas okcentope; kaj vi Susanowo-no-Mikoto regu la Subĉielon. Susanowo-no-Mikoto, kiu estis tiom plenaĝa, ke jam kreskis al li okpugna barbo, tute ne zorgis la aferon de sia regno, sed ĉiam plorkriegis kaj plendis. Kiam Izanagi-no-Mikoto al li demandis, dirante, Kial vi tiel senĉese plorkriadas? li respondis, Mi deziras travivi kun mia patrino en la lando de Subtero; nur tio min plorigas. Tiam Izanagi-no-Mikoto ekindignis kontraŭ li, kaj diris, Agadu laŭplaĉe, kaj iru! Kaj li forpelis lin.

FT. 7. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanagi-no-Mikoto elingigis la glavon, kaj tranĉis Kagututi en tri pecojn, unu peco fariĝis Dio de Tondro; unu peco fariĝis Dio de Monto; kaj unu peco fariĝis Taka-okami. [aŭ estas dirite: Kiam li tranĉis Kagututi, la sango elŝprucinta makulis la kvincent rokojn en la rivero Ama-no-yasu. El ĉi tiuj tiam fariĝis la dio nomata Ihasaku-no-kami; sekve la dio nomata Ihatutunowo-no-kami, filo de Nesaku-no-kami; sekve la dio nomata Hutunusi-no-kami, filo de Ihatutunome-no-kami.

FT. 8. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto distranĉis Kagututi-no-mikoto en kvin pecojn. Ĉiu el ĉi tiuj fariĝis dio, kaj kreiĝis la kvin dioj de monto. La unua peco, t.e. la kapo fariĝis Oho-yamatumi; la dua, t.e. la trunko fariĝis Naka-yamatumi; la tria, t.e. la brako fariĝis Ha-yama-tumi; la kvara, t.e. la lumbo fariĝis Masakatu-yama-tumi; la kvina, t.e. la kruro fariĝis Sigi-yama-tumi. Samtempe la sango elŝprucinta ensorbiĝis en rokoj, arboj kaj herboj. Tio estas la kaŭzo de tio, ke herboj, arboj kaj ŝtonpecoj entenas en si fajreron.(8)

FT. 9. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto dezirante vidi sian (mortintan) edzinon, eniris en la provizoran ĉerkejon. Izanami-no-Mikoto kvazaŭ vivanta persono ekaperis por lin renkonti, kaj ili kune interparoladis dum kelkatempe. Ĉe la fino ŝi diris, Kara edzo mia, ne rigardu min, mi petas. Kaj tute subite ŝi malaperis. Tiam estis malhele. Izanagi-no-Mikoto, prenante torĉon el unu peco, rigardis ŝin. La kadavro estis jam putreŝvelinta, kaj sur ĝi troviĝis okspecaj Tondroj. Izanagi-no-Mikoto surprizita ekkuris returnen. Ĉiuj Tondroj tiam ekstaris kaj postkuris lin. Okaze troviĝis granda persikarbo apud la vojo. Malantaŭ la arbo sin kaŝis Izanagi-no-Mikoto, kaj trafis la Tondrojn per persikoj. Ĉiuj Tondroj forkuris. Tio estas origino de tio, ke oni uzas persikon por eviti diablojn.(9) Tiam Izanagi-no-Mikoto ĵetis la bastonon, dirante: — Trans ĉi tiun, Tondroj ne povas veni. Ĉi tiun oni nomas la Dio de Hunado (Vojkruco), sed la originala nomo estis la Patro-dio de Kunado (Ne-venu-ejo t.e. Barikado). El la cititaj ok Tondroj, tiu, kiu estis sur ŝia kapo, estas nomata la Granda Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia brusto, estas nomata la Fajra Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia ventro, estas nomata la Tera Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia dorso, estas nomata la Infana Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia kokso, estas nomata la Nigra Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia mano, estas nomata la Monta Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia piedo, estas nomata la Kampa Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia sekretejo, estas nomata la Tondro-Fendanto.

FT. 10. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto postkuris Izanami-no-Mikoto, kaj kiam li atingis ŝin, li diris: Mi venis pro sopiro al vi. Tiam ŝi respondis: Pro parenceco, ne rigardu min. Sed Izanagi-no-Mikoto ne obeis, kaj rigardis ŝin. Pro tio, Izanami-no-Mikoto sentis honton, kaj esprimis sian malkontentecon, dirante: — Vi jam vidis mian nudecon; nun miavice, mi devas ankaŭ vidi la vian. Tiam Izanagi-no-Mikoto ankaŭ sentis honton, kaj pro tio, li estis forironta. Li, tamen, ne foriris senvorte; sed li faris ĵuron, dirante: Parenceco rompiĝu! [laŭ alia kopio: Ne estu venkita de la parenco!](10) Tiel dirinte, li kraĉis, kaj la kraĉaĵo fariĝis la dio nomata Viro-rapidakuglo. Sekve la purigilo fariĝis la dio nomata Viro-solvanto-de-l'-mortintuja-problemo. Tiele kreiĝis du dioj. Post tio, ke li interdisputis kun sia edzino en la landlimo de Mortintujo, Izanagi-no-Mikoto diris: — Tio estis pro mia malforteco, ke ĝis nun mi sopiris por la parenco, kaj malĝojiĝis. Tiam gvidanto de Mortintujo sciigis al li, dirante: — Ŝi diras, ,Mi jam naskis landojn kun vi. Por kio do mi ankoraŭ vivadu? Mi devas restadi en ĉi tiu regno, sed ne kuniri kun vi.‘“ Samtempe la diino Kukuri-hime ankaŭ transdonis ŝian diron, kiun aŭskultis Izanagi-no-Mikoto, kaj aprobis. Ili disiĝis. Sed estis malbone, ke li persone vidis la landon de la mortinto. Tial por forlavi malpurigaĵon, li iris ekzameni la marpordojn de Aha kaj Haya-suhi-na; en ambaŭ du marpordoj, tamen, la marfluoj estis tro rapidaj*13. Li revenis en Tatibana-no-Wodo, kaj tie sin forlavis. Tiam enakviĝinte, li elblovis (la dion) Ihatutu-no-mikoto; elakviĝinte, li elblovis la dion Ohonahohi; denove enakviĝinte, li elblovis (la dion) Sokotutu-no-mikoto; elakviĝinte, li elblovis la dion Ohoayatuhi; denove enakviĝinte, li elblovis (la dion) Akatutu-no-mikoto; elakviĝinte, li elblovis ĉiujn diojn de la Granda Tero kaj la Ebenaĵo de Maro.

FT. 11. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto ordonis al siaj tri gefiloj, dirante: — Vi Amaterasu-ohokami regu la Ebenaĵon de Alta Ĉielo; vi Tukiyomi-no-Mikoto ankaŭ klopodu kune kun la Suno por la ĉielaj aferoj; kaj vi Susanowo-no-Mikoto regu la Ebenaĵon de Maro. Post kelkatempe Amaterasu-ohokami en la Ĉielo diris: — Mi aŭdis ke en la Mezolando de Asihara, loĝas la dio Nutraĵo-konservanto.(11) Vi Tukiyomi-no-Mikoto iru tien kaj ekzamenu la aferon. Tukiyomi-no-Mikoto laŭordone malsuprenvenis kaj vizitis la dion Nutraĵo-konservanton en lia loĝejo. La dio Nutraĵo-konservanto turnis sian kapon al la lando, kaj tiam el la buŝo elvenis bolita rizo; kiam li turnis sin al la maro, tiam aĵoj kun larĝaj naĝiloj kaj aĵoj kun mallarĝaj naĝiloj(12) elvenis el la buŝo; kiam li turnis sin al la monto, tiam aĵoj kun molaj haroj kaj aĵoj kun malmolaj haroj(13) ankaŭ elvenis el la buŝo: tiamaniere ĉiuj objektoj estis pretigitaj. Tiam oni metis ĉiujn sur cent tabloj por regali la gaston. Tiuokaze Tukiyomi-no-Mikoto ekscitiĝis kun kolero, kaj diris: — Kia malpureco! kia abomeneco! Ĉu oni manĝigu al mi aĵojn vomitajn el buŝo? Tiel dirinte, li ekfrapis lin per la glavo, kaj mortigis lin. Kiam li raportis detale pri la afero, Amaterasu-ohokami ege koleriĝis, kaj diris: — Vi malbona dio! Plu mi ne bezonas vin vidi. Depost tiam, ŝi loĝadis dise de Tukiyomi-no-Mikoto trans spaco de unu tago kaj unu nokto.

Post tio, Amaterasu-ohokami denove sendis Ameno-kumahito por observi la aferon. La dio Nutraĵo-konservanto estis jam efektive mortinta. Sed sur lia kapo estis kreiĝintaj bovo kaj ĉevalo; sur la frunto estis kreiĝinta setario*14; sur la brovo estis kreiĝinta kokono de silkraŭpo;(14) en la okulo estis kreiĝinta ekinoklo*15;(15) en la ventro estis kreiĝinta rizo; kaj en la sekretejo estis kreiĝintaj hordeo*16, granda fabo*17 kaj malgranda fabo*18. Ĉi ĉiujn Ameno-kumahito prenis, kaj alportis al Amaterasu-ohokami, kiu tiam estis tre kontenta, kaj diris: — Ĉi tiuj estas manĝaĵoj, per kiuj la ĉiam kreskontaj homoj de la videbla mondo povas sin nutradi. Tiam la setario*14, ekinoklo*15, hordeo*16 kaj fabo*19 estis difinitaj kiel semoj por la seka kampo; kaj la rizo estis difinita kiel semo por la akvo-kampo. Samtempe oni nomis kamparestrojn, kiuj por la unua fojo plantis la rizon en la kampoj, Sata kaj Nagata de la Ĉielo.(16) En la aŭtuno, la kampoj prezentis belegan vidaĵon kun peze kliniĝantaj, okpugnaj rizospikoj. Plie, oni prenis la kokonon de silkraŭpo en la buŝon, kaj sukcesis eltiri el ĝi fadenon. De ĉi tio, oni komencis kulturadi la silkraŭpon.


(1) Ame-no-iha-kusu-hune. ame-no=de-Ĉielo, iha=roko, kusu=kamforarbo, hune=boato. Roko-karnforarbo estas soleniga prefikso, por esprimi fortikecon de la objekto. Ame-no-iha-kusu-hune estas aerŝipo uzita de di-epokaj personoj.
(2) Ne-no-kuni. Ĉe iu prareligio, ĝi estas Infero.
(3) Spegulo estis rondforma. simile al la suno kaj la luno.
(4) Pugno ĉi tie estas unuo de longo, egala al la akso de pugno. To-tuka-no-turugi.
(5) Yasu=paco aŭ sendanĝereco. La rivero Paco-en-Ĉielo (Ama-no-yasu-kaha) estas la nomo donita al la Lakta Vojo, kiu ankaŭ ĉe ĉinoj estis supozita kiel rivero, kaj nomita Arĝenta Rivero.
(6) Eĉ roko povas esti patro de dio.
(7) La vorto okami (ne ohokami=granda dio) estas dubesenca, sed la ideografiaĵo*20 uzita por ĝi signifas drako. Kura=malhela.
(8) La ideo de la flogiston-teorio*21 de la germana ĥemiisto, Ernst Stahl, havis sian embrion jam en la cerboj de prahomoj.
(9) Kredeble la fame konata rakonto de heroa knabo, Momo Taro (Persiko Unuafilo), kiu konkeris la Insulon de Diablo, devenis de la sama fonto.
(10) Iom dubesenca; sed laŭ iuj komentariistoj, ĉi tio estas samsignifa kun supre citita: Mi devas ĉiutage naskigi mil kvincent homojn.
(11) Ukemoti-no-kami 保食神.
(12) Soleniga dirmaniero por ĉiuj specoj de fiŝoj. En ŝintoismo (antikva nacia religio), pastroj kutime uzadas tian esprimon en la preĝo.
(13) Ĉiuj specoj de sovaĝaj bestoj kaj birdoj (kiel manĝaĵoj kompreneble).
(14) Japanlingve brovo estas homonima kun kokono: mayu.
(15) France kaj angle: panic; latine: panicum.*22
(16) Sa-ta=mallarĝa rizokampo: naga-ta=longa rizokampo.


 
[ENHAVO]

5. Suprenveno de Susanowo-no-Mikoto en Ĉielo.

Tiam Susanowo-no-Mikoto faris peton, dirante: — Nun mi iras laŭordone al la Lando de Subtero. Tial mi deziras unue supreniri al la Ebenaĵo de Alta Ĉielo por vidi mian fratino-pliaĝulinon, kaj poste mi retiros min por ĉiam. Ricevinte permeson, li supreniris en la Ĉielon.

Nun Izanagi-no-Mikoto, kiu jam bone plenumis sian taskon, kaj kies benateco estis baldaŭ transironta alimonden,(1) konstruis privatan palacon en la insulo Ahadi, kaj en ĝi trankvile sin kaŝis por ĉiam. [Aŭ estas dirite: Izanagi-no-Mikoto, kies tasko jam plene plenumiĝis, kaj kiu ankaŭ kompletigis sian virtan agon, supreniris al la Ĉielo por ĉion raporti, kaj restadis en la Malgranda Palaco de la Suno.]

Kiam Susanowo-no-Mikoto supreniris al la Ĉielo, maroj bolis, kaj montoj kriegis: ĉio ĉi tio estis kaŭzita de furiozeco de lia karaktero. Amaterasu-ohokami, kiu estis jam bone sciiĝinta pri lia malmildeco, kaj kiu nun aŭdis ke li venas ŝin viziti, surprize ekscitiĝis, kaj diris al si: — Ĉu povas esti, ke mia frato-malpliaĝulo venas pro bona intenco? Sendube li volas invadi mian landon. Gepatroj jam ordonis ke ĉiu el ni gardu sian propran sferon. Kial do li forlasas la landon, kiun li mem devas regi, kaj kuraĝas spioni nian regnon? Ŝi aranĝis*23 la hararon en la harfaskon de viro; ligis la jupon en la formo de vira pantalono; prenis gemĉenojn de kvincent brilaj gemoj por ĉirkaŭvolvi siajn harfaskon kaj mankolon. Plie, ŝi ekportis surdorse sagujon kun mil sagoj, kaj sagujon kun kvincent sagoj;(2) sian antaŭbrakon ŝi ekipis per laŭtbrua fortika kubutŝirmilo, kaj tenante pafarkon vertikale, ŝi firme manpremis la tenilon de glavo. Kiam ŝi piedpremis teron de la korto, la tero cedis, ĝis tuta kruro penetris en ĝin kaj dispolviĝis kvazaŭ neĝo. Tiam kun la plej majesta mieno kaj la plej solena voĉo, ŝi demandis rekte, kaj riproĉis lin. Por tio, Susanowo-no-Mikoto respondis, dirante: — De la komenco nenian malbonan koron mi havis. Sed mi devas, laŭ la ordono de gepatroj, foriri al la Lando de Subtero por ĉiam. Kiel do mi povus ekiri, se mi ne vidus mian fratino-pliaĝulinon? Tial mi venis de malproksime, trairante la nubon kaj nebulon, kaj tute ne atendante ke mia fratino-pliaĝulino kontraŭe prezentos severan vizagon. Tiam Amaterasu-ohokami denove demandis, dirante: — Se estas tiele, per kio vi volas evidentigi vian purkorecon? Li respondis: — Ni kune ĵuru. En la ĵurado, idoj devas naskiĝi. Se tiu, kiun mi naskigas, estas knabino, oni povas konkludi ke mi havas malpuran koron; sed se tiu estas knabo, oni devas konkludi ke mi havas puran koron.

Tiam Amaterasu-ohokami elpetis la dekpugnan glavon de Susanowo-no-Mikoto, disrompis ĝin en tri pecojn, kaj eklavis ĝin en la puto Ameno-mana. Tiam dismordinte ĝin kun kraketo, ŝi forblovis ĝin, kaj en la elspiritaj vaporfluoj naskiĝis diinoj nomataj Tagori-hime, Takitu-hime kaj Itikisima-hime [entute tri virinoj]. Post tio, Susanowo-no-Mikoto elpetis la gemĉenojn de kvincent brilaj gemoj, per kiuj Amaterasu-ohokami ĉirkaŭvolvis siajn harfaskon kaj mankolon, kaj eklavis ilin en la puto Ameno-mana. Tiam dismordinte ilin kun kraketo, li forblovis ilin, kaj en la elspiritaj vaporfluoj naskiĝis dioj nomataj Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto, Ameno-hohi-no-mikoto, [kiu estas prapatro de la domoj de Idumo-no-omi kaj Hasi-no-murazi] Amatu-hikone-no-mikoto, [kiu estas prapatro de la domoj de Ohusikauti-no-atahi kaj Yamasiro-no-atahi] Ikutuhikone-no-mikoto kaj Kumanu-no-kusuhi-no-mikoto [entute kvin viroj].

Tiam Amaterasu-ohokami diris: — El la originaj objektoj, la gemĉenoj de kvincent brilaj gemoj estis miaj posedaĵoj; tial tiuj kvin dioj devas esti miaj infanoj. Kaj ŝi prenis ilin al si kiel filojn. Poste ŝi denove diris: — La dekpugna glavo estis posedaĵo de vi Susanowo-no-Mikoto; tial tiuj tri diinoj devas esti viaj infanoj. Kaj ŝi donis ilin al Susanowo-no-Mikoto. Ĉi tiuj estas la diinoj, adorataj de la domanoj de Sinjoro de Munakata en la provinco Tukusi.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — La Sundiino, kiu bone sciis de antaŭe pri batalemeco kaj trudemeco de Susanowo-no-Mikoto, diris al si, kiam li suprenvenis: — Ne estas pro bona motivo, ke mia frato-malpliaĝulo venas; sendube li intencas invadi mian Ĉiel-ebenaĵon. Kaj ŝi kvazaŭ viro faris militan preparadon, ekipante sin mem per dekpugna, naŭpugna kaj okpugna glavoj, kaj kun sagujo sur dorso, laŭtsona fortika kubutŝirmilo ĉe antaŭbrako, kaj pafarko en mano, ŝi antaŭeniris por persone renkonti lin kaj forpuŝi. Tiam Susanowo-no-Mikoto diris: — Pro nenia malbona motivo, sed nur kun deziro vidi mian fratino-pliaĝulinon mi venis. Tiam la Sundiino starante vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun Susanowo-no-Mikoto, faris ĵuron, dirante: — Se via koro estas pura, kaj vi havas nenian intencon de invado, tiam infanoj, kiujn vi naskigos, devas esti viraj. Tiel dirinte, ŝi unua ekmanĝis la dekpugnan glavon, kiun ŝi portis, kaj naskigis infanon nomatan Okitusima-hime. Plie ŝi ekmanĝis la naŭpugnan glavon, kaj naskigis infanon nomatan Takitu-hime. Plie ŝi ekmanĝis la okpugnan glavon, kaj naskigis infanon nomatan Tagori-hime [entute tri diinoj]. Post tio, Susanowo-no-Mikoto prenis gemon el la gemĉeno de kvincent gemoj, kiun li portis ĉirkaŭ sia kolo, eklavis ĝin en la puto Ameno-nuna [alinome la puto Isa-no-mana], kaj ekmanĝinte ĝin, naskigis infanojn: Masaka-akatu-katihayahi-ame-no-osihone-no-Mikoto, Amatu-hikone-no-mikoto, Ikutu-hikone-no-mikoto, Ameno-hohi-no-mikoto, kaj Kumanu-no-osihomu-no-mikoto [entute kvin virdioj]. Tiamaniere la signo estis favora al Susanowo-no-Mikoto, kaj per tio, la Sundiino rekonis ke Susanowo-no-Mikoto vere ne havis malbonan intencon. Tiam la tri diinojn, kiujn la Sundiino naskigis, ŝi ordonis malsupreniri en la insulon Tukusi, doninte jenan instrukcion: — Vi tri diinoj malsupreniru kaj loĝadu en la mezo de la Vojo,(3) por helpadi al la posteulo(4) de Ĉiela Dio, kaj esti adorataj de li.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Susanowo-no-Mikoto estis suprenironta en la Ĉielon, tiam dio, nomata Ha-akaru-tama, venis renkonti lin survoje, kaj donacis al li la belegan magatamon(5) el brila gemo. Tiun magatamon Susanowo-no-Mikoto alportis al la Ĉielo. Amaterasu-ohokami, kiu suspektis ke li havus malbonan intencon, prenis armilon, kaj riproĉe demandis. — Mi venis, responde diris Susanowo-no-Mikoto — por saluti vizaĝ'alvizaĝe mian fratino-pliaĝulinon. Plie mi deziras donaci al ŝi la belegan magatamon el brila gemo, kiu ja estas malofta trezoro, kaj neniun alian intencon mi havas. Tiam Amaterasu-ohokami denove demandis: — Ĉu vi povus prezenti tiam iun signon, kiu pruvas verecon de via diro?Ni faru ĵuron, responde li diris — kaj, se dum ĵurado, naskiĝus knabino, oni povus konkludi ke mi havas malpuran koron. Sed okaze ke naskiĝis knabo, vi devas konkludi ke mi estas purkora. Ili fosis tri putojn, kaj staris unu kontraŭ la alia. Tiam Amaterasu-ohokami diris al Susanowo-no-Mikoto: — Mian glavon mi nun donas al vi, kaj vi devas liveri al mi vian magatamon el brila gemo. Post reciproka interkonsento, ili faris interŝanĝon, kaj tiam Amaterasu-ohokami eklavis la magatamon el brila gemo en la puto Ameno-mana, kaj mordetranĉinte ekstremon de la gemo, forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis diino nomata Itikisima-hime-no-mikoto, kiu nun loĝas en la Malproksima Diinsulo. Denove ŝi mordetranĉis mezan parton de la gemo kaj forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis diino nomata Tagori-hime-no-mikoto, kiu nun loĝas en la Meza Diinsulo. Lastfoje ŝi mordetranĉis malsupran ekstremon de la gemo, kaj forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis diino nomata Takitu-hime-no-mikoto, kiu nun loĝas en la Marbordo. — Tiamaniere kreiĝis tri diinoj. Tiam Susanowo-no-Mikoto eklavis la glavon en la puto Ameno-mana, kaj mordetranĉinte ekstremon de la glavo, forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis dioj nomataj Ameno-hohi-no-mikoto, Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihone-no-Mikoto, Amatu-hikone-no-mikoto, Ikutu-hikone-no-mikoto kaj Kumanu-no-kusuhi-no-mikoto. — Tiamaniere kreiĝis kvin dioj.

FT. 3. En iu dokumento*11 estas dirite: — La Sundiino kaj Susanowo-no-Mikoto iam staris sur ambaŭbordoj de la rivero Amano-yasu unu kontraŭ la alia. Tiam ŝi faris ĵuron, dirante: — Se vi havas neniun intencon de invado, nepre naskiĝos al vi virseksa infano. Okaze ke virseksulo naskiĝos, mi adoptos lin kiel mian filon, kaj faros lin reganto de la Ĉiela Ebenaĵo. Kaj kiam ŝi unua ekmanĝis sian dekpugnan glavon, kreiĝis infano, nomata Okitusima-hime-no-mikoto aŭ alinome Itikisima-hime-no-mikoto. Sekve kiam ŝi ekmanĝis sian naŭpugnan glavon, kreiĝis infano, nomata Takitu-hime-no-mikoto. Poste kiam ŝi ekmanĝis sian okpugnan glavon, kreiĝis infano, nomata Tagiri-hime-no-mikoto. Post tio, kiam Susanowo-no-Mikoto enbuŝigis gemon el la gemĉeno volvita ĉirkaŭ la maldekstra harfasko, kaj metis ĝin sur la maldekstra manplato, kreiĝis virseksulo. Tiam li deklaris, dirante, Certe mi gajnis,(6) kaj nomis lin Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto. Plie kiam li enbuŝigis la gemon de la dekstra harfasko, kaj metis ĝin sur la dekstra manplato, kreiĝis Ameno-hohi-no-mikoto. Poste, kiam li enbuŝigis gemon el sia kol-ornamo, kaj metis ĝin sur la maldekstra antaŭbrako, kreiĝis Amatu-hikone-no-mikoto. Poste, sur la dekstra antaŭbrako kreiĝis Ikutu-hikone-no-mikoto. Poste, sur la dekstra piedo, kreiĝis Hi-no-hayahi-no-mikoto. Poste, sur la dekstra piedo kreiĝis Kumanu-no-osihomu-no-mikoto, alinome Kumanu-no-osisumi-no-mikoto. — Tiamaniere ĉiuj infanoj, kreitaj de Susanowo-no-Mikoto, estis virseksaj. Per tio la Sundiino rekonis ke Susanowo-no-Mikoto estis de komence purkora. Ŝi prenis la ses infanojn kiel siajn filojn, kaj igis ilin regadi la Ĉielan Ebenaĵon. Samtempe la tri diinoj, kreitaj de la Sundiino, estis malsuprenirigitaj en la insulon Usa de la Mezolando de Asihara. Nuntempe ili loĝas en la mezo de la Norda Marvojo, kaj estas nomataj Miti-nusi-no-muti. Ili estas tiuj diinoj, kiujn adoras la domanoj de la Sinjoro de Minuma de la provinco Tukusi.


(1) Soleniga esprimo, kun signifo: kies surtera vivo estis baldaŭ finiĝonta.
(2) Denove laŭkutima soleniga dirmaniero, uzita en la ŝintoisma preĝo, kaj ŝate imitita de la aŭtoro de Nihon-gi. — Kompreneble unu persono ne povas porti 1500 da sagoj.
(3) Per Vojo ĉi tie oni montras la nordan apudmaran regionon de la insulego Kiusiu.
(4) t. e. Mikado.
(5) Maga-tama=kurba gemo; peco de multekosta ŝtono, vitro, korno ks. kun formo de la komo (aŭ de ranido), uzita de antikvaj japanoj kiel ornamaĵo.
(6) Masaka a katu


 
[ENHAVO]

6. Engrotiĝo de Sundiino.

Baldaŭ poste, tamen Susanowo-no-Mikoto komencis agadi tre malbone. Kiam Amaterasu-ohokami kulturadis rizon en la rizkampoj, Amano-Sata kaj -Nagata, li faris en printempo, duoblan semadon kaj fordetruis digeton de la rizkampo kaj en aŭtuno li enlasis ĉevaletojn en la rizkampon. Iun fojon, kiam Amaterasu-ohokami estis faronta sanktan ceremonion de nova greno, li ŝtele fekis en la nova palaco. Alian fojon, kiam Amaterasu-ohokami estis en sankta teksejo, okupita de teksado de sankta vesto, li enĵetis en la ĉambron senhaŭtigitan ĉevaleton tra la truo, farita en la tegmento. Amaterasu-ohokami, kiu ekstaris pro surprizo, pikvundis sin per navedo. Tio indignigis ŝin tiel forte. ke ŝi eniris en la Roka Groto de Ĉielo, kaj ŝlosinte la pordon, tute kaŝis sin. La tuta universe fariĝis malhela por ĉiam; plu ne alternadis tago kaj nokto. Tiam ĉiuj dioj kunvenis en la bordo de la rivero Amano-yasu, kaj interdiskutis kiamaniere fari preĝon al la Sundiino. El ili, la dio Omoi-kane, posedanto de profunda pensado kaj antaŭvido, kolektis longe kriantajn kokojn de la lando Tokoyo, kaj igis ilin longe kriadi. Plie la dio Tatikarawo staris apud la pordo; Ameno-koyane-no-mikoto, prapatro de la domo de Nakatomi-no-murazi, kaj Hutotama-no-mikoto, prapatro de la domo de Inbe, alportis kvincentbranĉan arbon, elradikigitan en la monto Ameno-kagu; sur ĝia plisupra branĉo ili pendigis gemĉenon el kvincent brilaj gemoj, sur la meza branĉo ili pendigis ok-manan(1) spegulon [aŭ spegulon de Mahutu], sur la plimalsupra branĉo, ili pendigis oferaĵon el blua tuko kaj oferaĵon el blanka tuko, kaj tiamaniere ili kune preĝis plej entuziasme. Aliflanke, Ameno-usume-no-mikoto, prapatrino de l' estroj de simiistinoj, kun herbovolvita halebardo en mano, ludadis lertan komikaĵon antaŭ la grota pordo; plie ŝi surmetis kronon plektitan kun branĉetoj el la monto Ameno-kagu; portis ŝultrorubandon faritan el likopodio; faris korto-fajron; frapadis renverse metitan kuvon; kaj kriegadis kvazaŭ okupita de dia spirito. Kiam Amaterasu-ohokami aŭdis la bruon, ŝi diris al si: — Depost kiam mi enfermis min en la groto, devas esti ĉiama nokto en la Mezolando de Asihara; per kio do Ameno-usume-no-mikoto tiel brue gajas? Kaj ŝi iomete malfermis la pordon, kaj ŝtele rigardis. Tiam la dio Tatikarawo ekkaptis ŝin ĉe la mano, kaj tiris ŝin eksteren, el la groto. Tiam senprokraste la dioj de Nakatomi kaj Inbe faris limon per rizpajla ŝnuro, kaj petis al ŝi, dirante: — Plu ne returneniru (trans la limon). Tiam ĉiuj dioj atribuis la respondecon al Susanowo-no-Mikoto, kaj ordonis mil tablojn da punoferaĵo, kaj ankoraŭ pliurĝe postuladis, ĝis fine li devis eltiri*24 siajn harojn por elaĉeti la krimon [aŭ, li devis eltiri*24 ungojn de l' manoj kaj piedoj por elaĉeti]. Post tio, fine oni forpelis lin malsupren.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Post tio, iam Wakahirume-no-Mikoto estis okupita de teksado de dia vesto en la sankta teksejo. Tiam Susanowo-no-Mikoto ekenĵetis en la domon senhaŭtigitan ĉevaleton. Wakahirume-no-Mikoto pro surprizo falis de la teksmaŝino, vundis sin per la navedo kaj mortis. Tiam Amaterasu-ohokami diris al Susanowo-no-Mikoto: — Jen vi havas ankoraŭ malbonan koron. Plu mi ne volas vin vidi. Kaj ŝi eniris en la rokan groton de Ĉielo, kaj firme fermis la pordon. Kiel sekvo, fariĝis ĉiama malhelo ĉie sub la ĉielo, kaj estis nenia diferenco inter la tago kaj la nokto. Pro tio, oni kunvokis okdek miriadojn da dioj en la Foirejo de Ĉielo(2) kaj faris demandon pri la afero. Estis dio Omoi-kane, filo de Takamimusubi, kiu estis prudenta pripensanto. Ĉi tiu dio pripensadis la aferon kaj diris: — Estas bone ke ni faru figuron de la diino,(3) kaj invitante ŝin sur ĝin, ni faru preĝon. Laŭ lia konsilo, oni nomis Isikoridome'n forĝisto, kiu, preninte metalon el la monto Ameno-kagu, faris sanktan halebardon.(4) Krome li faris blovilon kun felo de cervo, sendifekte forprenita, kaj per ĝi forĝis difiguron,(5) kiu nun troviĝas en la sanktejo Hi-no-kuma en la provinco Kii.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Sundiino difinis rizkampon Ameno-kakita sia sankta rizkampo, Susanowo-no-Mikoto, en printempo, jen ŝtopis akvokondukejon, jen detruis digeton; kaj en aŭtuno, kiam grenoj bone maturiĝis, li streĉadis ŝnuron sur la kampo.(6) Plie, kiam la Sundiino estis en teksejo, li enĵetis en la domon senhaŭtigitan ĉevaleton. Ĉio ĉi estis ja frenezaĵo. Malgraŭ tio la Sundiino, pro frata amo, neniom indignis, nek malbonhumoriĝis, sed ĉiam trankvilkore toleris. Tago venis, en kiu la Sundiino estis festonta la novan grenon; tiam Susanowo-no-Mikoto ŝtele fekis sub la sankta sidmato en la nova palaco. Nenion sciante pri tio, la Sundiino senhezite sidiĝis sur la mato, kaj sekve malpuriĝis en tuta korpo.(7) Ĉi tio faris ŝin tiel kolerega, ke ŝi retiris sin en la rokan groton de Ĉielo, kaj fermis la pordon. Tiam ĉiuj dioj estis multe enbarasitaj pro tio. Ili ordonis ke Ameno-nukado, prapatro de la gento Spegulisto, faru spegulon; Hutotama, prapatro de la gento Inbe, faru ofertukon; kaj Toyotama, prapatro de la gento Gemisto faru juvelon. Plie ili ordonis ke Yamaduti alportu gempendigilon,(8) kiu konsistis el kvincentbranĉa sakaki-arbo kaj okdek gemoj, kaj Nuduti alportu gempendigilon, kiu konsistis el kvincent susuki-herboj(9) kaj okdek gemoj. Kiam ĉiuj ĉi tiuj oferaĵoj estis pretaj, tiam Ameno-koyane-no-mikoto, prapatro de la domo de Nakatomi, solene eldiradis la preĝvortojn. Tio kaŭzis la Sundiinon malfermi la pordon kaj ekveni eksteren. Sammomente iu estis provanta enmeti la spegulon en la groton. La spegulo ektuŝiĝis kun la pordo, kaj iomete skrapiĝis. La skrapdifekto restas ĝis nun. Ĝi estas tiu granda sanktaĵo rezervata en la provinco Ise. Post tio, oni ŝarĝis Susanowo-no-Mikoto'n per pekofero, kaj postulis objektojn de purigo. Tiam ungoj de la mano estis forigaĵo por la bono, kaj ungoj de la piedo estis forigaĵo de la malbono.(10) Plie lia salivo anstataŭis la blankan tukoferaĵon, kaj lia nazmuko anstataŭis la bluan tukoferaĵon. Tiamaniere oni plenumis la riton de purigado, kaj fine forpelis lin laŭ la dia leĝo.

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — La Sundiino havis tri rizkampojn, nomatajn respektive: la Sekura Rizkampo de Ĉielo, la Kvieta Rizkampo de Ĉielo kaj la Komunumhava Rizkampo de Ĉielo. Ĉiuj ĉi tiuj estis bonaj kampoj, neniam difektiĝontaj eĉ per tropluva aŭ troseka vetero. Aliflanke Susanowo-no-Mikoto ankaŭ havis tri rizkampojn, nomatajn respektive: la Stumpoplena Kampo de Ĉielo, la Apudrivera Kampo de Ĉielo kaj la Akrabuŝa Kampo de la Ĉielo. Ĉiuj*25 ĉi tiuj estis malbonaj kampoj, de kiuj pluvego forbalaas la teron, kaj kiuj senakviĝas en sekaj tagoj. Sekve Susanowo-no-Mikoto pro envio faradis malhelpaĵon al la kampoj de la fratino: en printempo li jen forigis akvokondukilon, ŝtopis kanaleton per tero, kaj detruis digeton, jen faris duoblan semadon; en aŭtuno*26 li jen metis pikilojn en la kampo, jen kuŝigis ĉevalojn. Malgraŭ tiaj senĉesaj malbonaĵoj, tamen, la Sundiino ne riproĉis lin, sed ĉiam bonkore toleradis, ktp. ktp. — Kiam la Sundiino sin fermis en la Groto de Ĉielo, ĉiuj dioj sendis Ameno-koyane-no-mikoto'n, filo de Kotomusubi, prapatro de Nakatomi-no-murazi, por fari preĝadon. Ameno-koyane-no-mikoto alportis sakaki-arbon, elradikigitan en la monto Ameno-kagu; sur ĝia plisupra branĉo, li pendigis la okmanan spegulon, kiun faris Isikoridome, filo de Ameno-nukado, prapatro de la spegulistoj, sur ĝia meza branĉo li pendigis la magatamon el brila gemo, kiun faris Ameno-akarutama, prapatro de la Gemistoj kaj filo de Izanagi-no-Mikoto; sur ĝia malsupra branĉo, li pendigis ofertukon, kiun faris Ameno-hiwasi, prapatro de Inbe de la provinco Aha. Tiam li ordonis ke Hutotama-no-mikoto, prapatro de Inbe-no-ohuto tenadu ĉi tiujn oferaĵojn, kaj li preĝis kun laŭdvortoj plej bone verkitaj. Kiam la Sundiino aŭdis tion, ŝi diris al si: — Lastatempe multaj homoj venis preĝi al mi, sed nenies lingvo tiel belsonis. Kaj ŝi iomete malfermis la pordon por eksterrigardeti. Tiam la dio Ameno-tatikarawo, kiu estis apud la pordo, senhezite ektiris la pordon malferme, kaj jen la lumo de la Sundiino plenigis la tutan mondon. Pro tio, ĉiuj dioj tre ĝojis. Ili ŝarĝis Susanowo-no-Mikoto'n per mil tabloj da pekoferaĵoj. El ungoj de liaj manoj, oni faris forigaĵon por la bono, kaj el ungoj de liaj piedoj, oni faris forigaĵon de la malbono. Tiam oni recitis la grandan preĝvorton de purigo, kies ĉefverkinto estis Ameno-koyane-no-mikoto. [De tio, devenis la kutimo, laŭ kiu oni zorgas ne forĵeti siajn (tonditajn*27) ungojn.]

Sekve ĉiuj dioj riproĉis Susanowo-no-Mikoto'n, dirante: Pro viaj maldecaj agoj, vi ne indas resti en la Ĉielo, nek loĝadi en la Mezolando de Asihara. Do iru tuj al la regno de Subtero. Kaj ili unuanime decidis lin ekzili malsupren. Estis sezono de pluvado. Susanowo-no-Mikoto, kun pluvombrelo kaj pluvovesto plektitaj kun verdaj herboj, frapadis ĉe la dioj, unu post la alia, por peti noktejon. Sed ili ĉiuj rifuzis, dirante: — Vi estas ekzilito, kondamnita pro malbonaj agoj; kiel vi kuraĝas peti de ni noktejon? Kvankam uraganis, li ne povis trovi eĉ ripozejon, kaj daŭrigis la plej malgajan vojaĝon. Depost tiutempe, oni malŝatas ke aliuloj envenas en la domon, vestitaj kun herba pluvombrelo kaj herba pluvovesto, aŭ portantaj herbofaskon surdorse. Kiam oni neglektis ĉi tiun kutimon, li nepre devas punpagi: tio estas tradicia regulo el antikva tempo.

Kelkatempe post tio, Susanowo-no-Mikoto diris: — Ĉiuj dioj min ekzilis, kaj mi devas foriri por ĉiam. Sed maldecus se mi rekte irus, ne dirante adiaŭon al mia fratino-pliaĝulino. Kaj li denove supreniris. La Ĉielo tremis kaj la Tero tremis. Tion vidis Ameno-usume, kaj raportis al la Sundiino. La Sundiino diris: Sendube mia frato-malpliaĝulo ne venas kun bona intenco; certe li volas rabi mian regnon. Kvankam mi estas virino, kial mi forkuru? Ŝi ekipadis sin per armilaro, ktp. ktp. — Susanowo-no-Mikoto ĵuris, dirante: Nun mi volas ekmordi la gemon, kaj per tio naskigi infanon. En la okazo, se mi havas malbonan intencon, la naskito devas esti knabino; tiam vi povas malsuprenirigi tiun knabinon al la Mezolando de Asihara. Sed se mi estas purkora, nepre naskiĝos knabo; kaj tiam la knabo estos nomata la reganto de la Ĉiela Regno. La sama afero estas aplikota al la infano, kiun naskigos mia fratino-pliaĝulino. Tiam la Sundiino unua ekmordis la dekpugnan glavon, ktp. ktp. Susanowo-no-Mikoto malvolvis la gemĉenon el kvincent gemoj ĉirkaŭvolvitan ĉirkaŭ la maldekstra harfasko, eklavetis ĝin ĉe la puto Ameno-mana, — la gemoj tintis — kaj ekmordis gemon ĉe la ekstremo, metis ĝin sur sia maldeskstra manplato; kaj jen ĝi fariĝis knabo Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihone-no-Mikoto. Denove li ekmordis gemojn el la dekstra (harfasko), metis ilin sur la dekstra manplato; kaj jen el ili fariĝis knabo Ameno-hohi-no-mikoto, — ĉi tiu estas la prapatro de Idumo-no-omi, Musasi-no-kunituko kaj Hazi-no-murazi — sekve Amatu-hikone-no-mikoto, — ĉi tiu estas la prapatro de Ubaraki-no-kunituko kaj Nukatabe-no-murazi — sekve Ikutu-hikone-no-mikoto, sekve Hi-no-hayahi-no-mikoto, sekve Kumanu-no-Ohosumi-no-mikoto, entute ses knaboj. Tiam Susanowo-no-Mikoto parolante al la Sundiino diris: — Por kio mi denove suprenvenis, tio estas jeno. Ĉiuj dioj ekzilas min en la regnon de Subtero, kaj nun mi devas ekiri. Sed mi ne povus disiĝi de mia fratino*28-pliaĝulino, se mi ne vidus ŝin ankoraŭ unufoje. Vere mi suprenvenis kun pura koro, kaj nun mia deziro plenumiĝis, kaj devas tuj returneniri al la regno de Subtero, laŭ la ordono de dioj. Mia fratino-pliaĝulino estu ĉiam en paco, kaj lumigadu la Ĉielan Regnon. La knabojn, kiuj naskiĝis pro mia pura koro, mi riverence donacas al mia fratino-pliaĝulino. — Post nelonge li malsupreniris denove.


(1) Ya-ta no kagami: ta=mano estas unuo de longo, egala al longo de mano. Kompreneble la nomo 8-mana estas tro grandega*29; tiuj speguloj, kies specimenoj estas troveblaj hodiaŭ en arkeologiaj muzeoj, mezuriĝas ĉ. 20 cm. en diametro.
(2) Ama no Taketi.
(3) Sunforma, t. e. ronda spegulo.
(4) En la religia ceremonio laŭ Ŝintoismo, halebardo estas uzata kiel ornamaĵo aŭ oferaĵo.
(5) Spegulo.
(6) Por fari ian malutilaĵon kompreneble; sed kian? — neniu komentariisto donas kontentigan klarigon.
(7) Laŭ la religia sento de antikva japano, malpuriĝi ĉu psike ĉu korpe estis peko kontraŭ dioj, kiuj estas absolute puraj.
(8) Tama-gusi. Hodiaŭ en ŝintoisma ceremonio oni anstataŭas la gemojn per paperpeco, aligita al sakaki-branĉo. — Sakaki estas arbeto ĉiamverda, en la familio de kamelio, Eurya ochnacea, Szysz.
(9) Miscanthus sinensis, Anders.
(10) En ŝintoisma rito de purigado, ĉeestantoj (partoprenantoj) oferas laŭ du kategorioj: 1° yosi kiraimono aŭ forigaĵo por la bono, 2° asi kiraimono aŭ forigaĵo de la malbono. La unua estas tio, kion devas oferi ĉiuj partoprenantoj, por ke ili estu purigataj de la peko vole-nevole farita; la dua estas tio kion oni postulas precipe de la grava krimulo.


 
[ENHAVO]

7. Hommanĝanta boao kaj la Sankta Glavo.

Susanowo-no-Mikoto malsuprenvenis de la Ĉielo, kaj jam atingis al la bordo de la rivero Hi, en la provinco Idumo. Tiam aŭdiĝis voĉo de plorado el la riverbordo. Li iris por serĉi fonton de la voĉo, kaj trovis gemaljunulojn, kiuj sidigante inter si knabinon, jen karesas ŝin, jen ploras. — Kiuj estas vi, demandis Susanowo-no-Mikoto — kaj kio plorigas vin tiel malĝoje?Ni estas tergedioj, respondis la maljunulo — nomataj Asinatuti kaj Tenatuti, kaj ĉi tiu estas nia filino nomata Kusi-inada-hime. Antaŭe ni havis ok knabinetojn; sed ĉiujare venadis la Okforka Boao, kaj forglutis ilin. Nun kvankam ĉi tiu knabineto estas baldaŭ formanĝota, ni havas nenian rimedon por ŝin savi. Tial ni nur ploradas. Susanowo-no-Mikoto tiam diris: — Se tiele, ĉu vi donus al mi vian knabinon? Ili respondis: — Jes, laŭordone ni donos ŝin al vi. Susanowo-no-Mikoto tuj aliformigis ŝin al kombilo, kiun li tiam metis sur sian harfaskon. Poste li ordonis ke Asinatuti kaj Tenatuti faru fortegan sake'on,(1) kaj konstruinte kabanon kun ok fakoj, metu kuvon da sakeo en ĉiu fako, kaj atendu. Siatempe venis la boao. Ĝi havis ok kapojn kaj ok vostojn; ĝiaj okuloj aspektis kvazaŭ akagati(2); kaj sur ĝia dorso kreskadis pinoj kaj cipresoj. Ĝi rampaĉis kovrante spacon de ok montetoj kaj ok valoj. Nun kiam ĝi ektrovis la sakeon, ĉiu kapo eltrinkis el unu kuvo, kaj ĝi ebrie endormiĝis. Tiam Susanowo-no-Mikoto elingigis sian dekpugnan glavon, kaj distranĉis la boaon en pecetojn. Kiam li tranĉis la voston, la klingo de la glavo iomete difektiĝis. Fendinte la voston kaj esplorinte, li trovis en ĝi glavon. Ĉi tiu estas tiel nomata Glavo Kusa-nagi.(3) [En iu dokumento estas dirite: La originala nomo estis la Glavo Ameno-murakumo.(4) Kredeble la nomo devenis de la fakto, ke super la loko, kie loĝadis la boao, ĉiam pendis nubo. En la tempo de Princo Yamato-takeru, oni alinomis ĝin Glavo Kusa-nagi.] — Ĉi tiu devas esti glavo-mirindaĵo, diris Susanowo-no-Mikoto — Kiel mi konservus ĝin kiel privatan posedaĵon? Kaj li sendis ĝin al la Dio de Ĉielo.

Post tio, li iris por serĉi lokon de edziĝo, kaj atingis al Suga(5) en la provinco Idumo; tie li diris: — Mia koro estas pure pura. [Tio estas deveno de la lokonomo Suga.] En la sama loko li konstruis palacon. Iu diras: Tiam la bravulo Susanowo-no-Mikoto kantis jene —

Pendas nuboj
multoblaj kurtenoj da nuboj!
Por ke ni kuŝiĝu kune,
pendas multoblaj kurtenoj,
ho, tiuj*30 multoblaj kurtenoj!

Tie li edziĝis, kaj naskigis filon, nomatan Ohonamuti-no-kami. Li tiam diris: — La mastroj de la palaco de mia filo estas Asinatuti kaj Tenatuti; tiel mi donas al ili la titolon: Placestro de Inada. Post kelkatempe, fine li iris al la regno de Subtero.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Susanowo-no-Mikoto, malsuprenveninte el la Ĉielo, atingis la bordon de la rivero Hi, en la provinco Idumo. Tie li vidis la filinon de Susa-no-yatu-mimi, palacestro de Inada, nomatan Inada-hime, kaj vizitinte ŝin en ŝia kuŝejo, naskigis filon, nomatan Suga-no-Yuyama-nusi-Minasaro-hiko-yasima-sinu, aŭ Suga-no-Kakena-saka-Karu-hiko-Yasimate-no-mikoto, aŭ Suga-no-Yuyama-nusi-Mina-saro-hiko-Yasima-nu. La dio Ohokuni-nusi estas la kvinageneracia posteulo de ĉi tiu dio.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Susanowo-no-Mikoto malsuprenvenis en la bordon de la rivero E, en la provinco Aki, tie estis dio nomata Asinatuti, kaj lia edzino, nomata Susa-no-yatumimi, palacestrino de Inada. Ŝi estis graveda, kaj la geedzoj estis tre malĝojaj. Tiam ili informis al Susanowo-no-Mikoto, dirante: — Al ni jam naskiĝis multe da infanoj; sed kiam ajn unu naskiĝas, tuj venas Okforka Boao, kaj forglutas ĝin. Nun alia infano estas baldaŭ naskiĝonta; eble ĝi ankaŭ estos forprenata. Tial ni nur malĝoje lamentas. Susanowo-no-Mikoto ilin ordonante diris: — Vi prenu diversajn fruktojn, kaj kun ili fermentigu ok kuvojn da sakeo, por ke mi mortigu la boaon per ĝi. Kiel ordonite, ili fabrikis sakeon. En la tago de akuŝo, la boao estis jam ĉe la pordo, preta manĝi la infanon. — Vi estas ja respekteginda dio! Kial mi neglektu regalon! — diris Susanowo-no-Mikoto al la boao, kaj preninte la ok kuvojn da sakeo, li entorentigis ĝin en ĉiun buŝon. La boao drinkinta endormiĝis. Susanowo-no-Mikoto elingigis sian glavon, kaj mortigis ĝin. Kiam li venis tranĉi la voston, klingo de la glavo iomete difektiĝis; tiam li fendis la voston, kaj interne de ĝi trovis glavon. Ĉi tiu glavo, kiun oni nomas la glavo Kusanagi, konserviĝas nuntempe en la vilaĝo Ayuti en la provinco Ohari. Ĝi estas diaĵo, kiun sanktige zorgadas la pastroj de Atuta. La glavo, per kiu la boao estis tranĉita, nomiĝas Oroti-no-Aramasa; ĝi troviĝas nuntempe en Isonokami. La infano, Makami-huru-kusi-Inada-hime, naskita de Susa-no-yatumimi, palacestrino de Inada, estis transloĝigita en la bordon de la rivero Hi, en la provinco Idumo, kaj estis nutrata ĝis plenmaturiĝo, kiam Susanowo-no-Mikoto prenis ŝin kiel edzinon. Lia sesageneracia posteulo estas nomata Ohonamuti-no-mikoto.

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Susanowo-no-Mikoto, dezirinte ekami Kusi-inada-hime'n, petis de ŝiaj gepatroj, tiam Asinatuti kaj Tenatuti responde diris: — Antaŭ ĉio, vi estas petata mortigi la boaon; kaj poste vi povos ekami ŝin. Tiu boao havas rokojn kaj pinojn sur ĉiu el la kapoj; sur ĝiaj flankoj lokiĝas montoj; ĝi ja estas terura estaĵo. Do per kia rimedo vi mortigos ĝin? Susanowo-no-Mikoto trinkigis al la boao venenan sakeon. La boao endormiĝis pro ebrio. Susanowo-no-Mikoto, kun la glavo nomata Oroti-no-Karasabi ektranĉis ĝin ĉe la kapo, ektranĉis ĝin ĉe la ventro; kiam li ektranĉis ĝin ĉe la vosto, klingo de la glavo iomete rompiĝis. Tiam li ekzamenis la voston, fendinte ĝin laŭlonge, kaj trovis alian glavon. Ĉi tiu glavo, kiun ni nomas la glavo Kusanagi, estis siatempe konservata ĉe Susanowo-no-Mikoto, kaj hodiaŭ ĝi estas en la provinco Ohari. Cetere la glavo, per kiu Susanowo-no-Mikoto mortigis la boaon, estas nun ĉe la pastro de Kibi. — Ĉi tio okazis en la monto apud la rivero Hi, en la provinco Idumo.

FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — Pro tio, ke Susanowo-no-Mikoto kondutis maldece, ĉiuj dioj ŝarĝis lin per mil tabloj da pekofero, kaj fine ekzilis lin. Susanowo-no-Mikoto, kune kun sia filo Itakeru-no-kami, malsuprenvenis en la landon de Siraki,(6) kaj loĝadis en la loko, nomata Sosimori. Sed li diris: — Ĉi tiu loko ne plaĉas al mi, kaj per la boato, kiun li konstruis el argilo, iris orienten, ĝis fine li alvenis al la monto Torikami, apud la rivero Hi, en la provinco Idumo. Tie troviĝis hommanĝanta boao. Susanowo-no-Mikoto mortigis ĝin, per la glavo Ameno-hahekiri.(3) Kiam li ektranĉis la voston de la boao, la klingo rompetiĝis. Tiam laŭlonge fendinte la voston, li ekzamenis ĝin, kaj trovis en ĝi misteran glavon. — Ĉi tio ne devas esti uzata por mia privataĵo, li diris, kaj per sia kvinageneracia posteulo, Ameno-hukine-no-kami, sendis ĝin al la Ĉielo. Ĉi tiu estas la glavo, kiun ni nomas nun la glavo Kusanagi.

Antaŭe, kiam Itakeru-no-kami malsuprenvenis de la Ĉielo, li kunportis semojn de diversaj arboj. Sed ne ĉiujn li plantis en la lando de Kara,(8) kaj returnen alportinte, ilin plantis ekde Tukusi ĉie en la lando Ohoyasima, kaj kie ajn ili estis plantitaj, tie aperis verdaj montoj. Pro tio, Itakeru-no-kami estas titolita Dio-meritanto. Li estas tiu granda dio, kies sanktejo nun troviĝas en la provinco Kii.

FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Iam Susanowo-no-Mikoto diris: — En la insulo de Kara(9) troviĝas oro kaj arĝento. Se la lando regata de miaj posteuloj ne havas flosantajn trezorojn,(10) ĝi ne estas ankoraŭ bona lando. Tiel dirinte, li eltiris*31 siajn barbojn, kaj disĵetis ilin; kaj jen ili fariĝis kriptomerioj.(11) Plie, kiam li disĵetis brustharojn, ili fariĝis cipresegoj;(12) haroj de gluteo fariĝis podokarpoj;(13) haroj de brovo fariĝis kamforarboj. Poste, li difinis iliajn uzmanierojn, dirante: — La kriptomerio kaj la kamforarbo povas fari flosantan trezoron; la cipresego povas doni lignon por palaco-konstruado, kaj la podokarpo estas uzebla por fari tiun ujon,(14) en kiu la videbla homa estaĵo estas fine sin kuŝigonta. Plie li plantis semojn de ĉiuj arboj, kiuj portas manĝeblajn fruktojn. Samtempe filo de Susanowo-no-Mikoto, nomata Itakeru-no-mikoto kaj liaj fratinoj-malpliaĝulinoj, Ohoyatu-hime-no-mikoto kaj Tumatu-hime-no-mikoto — entute tri gedioj — ankaŭ dissemis arbosemojn. Oni transloĝigis ilin en la provincon Kii. Kaj Susanowo-no-Mikoto, kiu restadis en la monto Kumanari, fine eniris en la landon de Subtero.

FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — La dio Ohokuninusi, alinome la dio Ohomononusi aŭ Ohonamuti-la-landfondinto aŭ Asihara-no-Sikowo aŭ la dio Yatihoko aŭ la dio Utusi-kunitama havis 181 filojn.

Tiu estis Ohonamuti-no-mikoto, kiu, kunforte, kunanime kun Sukunahikona-no-mikoto, konstruis la subĉielan mondon. Ili ankaŭ, por la videblaj homaj estaĵoj kaj la bestoj, difinis la rimedon por kuraci malsanon. Plie, por eviti malutilan efikon de spiritoj de birdoj, bestoj kaj rampuloj, ili instruis misteraĵon de forigado.(15) Tial ĉiuj homoj dankas al ili ĝis hodiaŭ.

Iam Ohonamuti-no-mikoto parolante al Sukunahikona-no-mikoto, diris: — Ĉu la lando de ni konstruita estas bone kompletigita? Sukunahikona-no-mikoto responde diris: — Io kompletiĝis kaj alio ne. Ĉi tiu konversacio eble entenas mistere gravan signifon. Plimalfrue Sukunahikona-no-mikoto iris al la terpinto de Kumanu, kaj de tie transloĝiĝis en la landon de Eterneco. [Laŭ alia manuskripto: Li iris al la insulo Aha; tie li surgrimpis trunketon de setario*14, kaj pafita risorte de ĝi, transiris al la lando de Eterneco.] Post ĉi tio, kie ajn la afero ne estis ankoraŭ kompletigita, tien iris Ohonamuti sola, kaj bonformis ĝin. Kiam li atingis al la provinco Idumo, li deklaris, dirante: — Antaŭe la Mezolando de Asihara restadis sovaĝa; eĉ rokoj kaj kreskaĵoj malpacadis. Tamen mi jam tute disrompis ilian malican potencon, kaj ĉio iras bonorde. Nun mi sola devas regi la landon. Ĉu ne estas iu persono, kiu povas helpi min por la regado de mondo? En la sama momento, io mistera eklumis sur la maro, kaj flose alproksimiĝis al li. Ĉi tio diris: — Se ne estus mi, neniel vi povus ordigi la landon. Sed dank' al mi, vi sukcesis fondi la grandan aferon. La dio Ohonamuti demandis al ĝi, dirante: — Kio do estas vi?Mi estas via animo-feliĉiga-animo-mirinda,(16) respondis ĉi tiu. Tiam li denove diris: — Vere mi rekonas vin mia animo-feliĉiga-animo-mirinda. Do, kien vi deziras iri kaj loĝadi?Mi deziras, respondis ĝi — loĝadi en la monto Mimoro en la provinco Yamato. Pro tio oni konstruis palacon en la monto, por ke ĝi loĝadu tie. Ĉi tiu estas la dio de Ohomiwa, de kiu la distriktestroj de Kamo, la distriktestroj de Oho-miwa, kaj Hime-tatara-isuzu-hime estas la idoj. — Laŭ alia manuskripto, la dio Kotosironusi, prenante al si formon de okklafta urso-ŝarko*32, iradis interrilatiĝi kun Princino Mizo-kuhi (aŭ Tama-kusi) de Misima, kaj naskigis la filinon, Hime-tatara-isuzu-hime, kiu poste edziniĝis kun Mikado Zin-mu.

Antaŭe en la tempo, en kiu la dio Ohonamuti estis okupita de pacigo de la lando, iam li venis en la marbordo de Isasa en la provinco Idumo, kaj estis manĝonta; tiam subite aŭdiĝis homa voĉo el sur la maro. Tute surprizite li okulserĉis ĉirkaŭen, sed troviĝis neniu. Post nelonge, tamen, malgrandulo aperis; lia boato estas ŝelo de kagami(17) kaj lia vesto estis farita el plumoj de regolo. Li alvenis laŭ la tajda fluo. Ohonamuti prenis lin en la manplaton, kaj ludis kun li. Tiam subite li eksaltis, kaj mordis lin ĉe la vango. Mirinte pri strangeco de ties fizionomio, li raportis per sendito al la dio de Ĉielo. Kiam Takamimusubi-no-Mikoto priaŭdis tion, li diris: — La infanoj, kiujn mi naskigis nombras entute mil kvincent diojn. Unu el ili, kiu estis tre maldeca, kaj tute ne sekvis mian instruon, iam falis (en la malsupran mondon) el inter miaj fingroj. Sendube tiu estas la sama knabo. Do li estu amata kaj nutrata. Kaj tiu estis neniu alia ol Sukunahikona-no-mikoto.


(1) Alkohola trinkaĵo, farita el rizo.
(2) Herbo kun ruĝa, sfera frukto. Physalis Francheti var.
(3) Herbo-falĉa t. e. tre akra, aŭ plisimple tranĉa; kredeble ne ĉiuj glavoj estis tranĉaj, iuj estis batiloj.
(4)) Mura-kumo=amaso da nuboj.
(5) Suga=pura.
(6) Siraki (laŭ korea prononco, Silla) estas la nomo de ŝtato fondita de koreoj en la jaro 604 post surtroniĝo de la mikado Zinmu Tennô, t. e. 57 antaŭ Kristo. Kompreneble la ŝtato mem ne ekzistis ankoraŭ en la tempo de Susanowo. Ĉi tie ĝi nur reprezentas la regionon, kiun poste la sirakianoj okupadis, t. e. la sudorienta parto de la duoninsulo.
(7) Hahe-kiri=muŝo-tranĉa.
(8) Kara (laŭ korea prononco Kala) estas la nomo de malgranda ŝtato, fondita en Korea duoninsulo, ĉ. 100-jare pli malfrue ol Siraki. Ĉi tie ĝi reprezentas la tutan Koreujon.
(9) Oni nomis duoninsulon ankaŭ insulo; vidu p. 5.
(10) t. e. ŝipoj.
(11) Sugi, Cryptomeria japonica.
(12) Hinoki, Chamaecyparis obtusa.
(13) Maki, Podocarpus macrophyllus.
(14) t. e. ĉerko.
(15) Spiritoj de iuj bestoj, birdoj kaj rampuloj, oni kredis, povas okupadi homon, kaj rezultas ke la okupito fariĝas grave malsana, ĉu korpe ĉu psike. En la sama okazo, oni devas forigi la spiriton per preĝo aŭ iaj misteraj rimedoj.
(16) Ŝajnas ke oni kredis ekzistadon de du animoj al ĉiu homo; el ili la unua estis nomata saki-mitama-kusi-mitama (animo-feliĉiga-animo-mirinda) aŭ plisimple nigi-mitama (animo de harmonieco) kaj la dua, ara-mitama (animo de forteco). Ambaŭ estas apartaj ekzistaĵoj de la homo mem.
(17) Nomo de herbo-grimpanto, alinome byakuren. Amplopsis japonica Makino. — Ŝelo de frukto de ĉi tiu herbo estis sufiĉe granda por fari boaton de la malgrandulo Sukuna-hikona.


 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO DUA

Dia Epoko: Parto II

1. Malsuprenveno de la Nepo de Ĉiela Dio.

Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto, filo de Amaterasu-ohokami, naskigis Amatuhiko-hikohono-Ninigi-no-Mikoto'n per Takuhatatidi-hime, filino de Takamimusubi-no-Mikoto. La avo, Takamimusubi-no-Mikoto amis Ninigi-no-Mikoto'n tiel favorkore, ke li prenis lin persone nutradi, kaj fine decidis fari lin reganto de la Mezolando de Asihara. Sed en la lando troviĝis dioj lumantaj kiel fajrmuŝoj, kaj malbonaj dioj, kiuj zumadas kvazaŭ muŝoj; plie ĉiuj herboj kaj arboj parolis. Tial Takamimusubi-no-Mikoto kunvokis ĉiujn diojn, kaj demandis al ili, dirante: — Mi deziras ke malutilaj demonoj en la Mezolando de Asihara estu ekstermitaj; sed kiun mi devus tien sendi tiucele? Do mi petas ke vi ĉiuj dioj libere diru viajn opiniojn. Tiam ĉiuj diris: — Ameno-hohi-no-mikoto estas heroo de la dioj; sendu lin prove Laŭ la ĝenerala opinio, Ameno-hohi-no-mikoto estis sendata por ordigi la landon. Sed ĉi tiu dio flate servadis al la dio Ohonamuti, kaj ĝis post tri jaroj ankoraŭ nenion raportis. Sekve oni sendis lian filon, Ohoseihi-no-Mikuma-no-usi alinome Take-Mikuma-no-usi. Ĉi tiu ankaŭ sekvinte sian patron, ne faris raporton. Takamimusubi-no-Mikoto denove kunvenigis ĉiujn diojn, kaj demandis kiun sendi. Ĉiuj diris: — Amewakahiko, filo de Amatu-kunitama estas bravulo; prove sendu lin. Takamimusubi-no-Mikoto donis al Amewakahiko pafarkon nomatan Ameno-kago, kaj la sagojn nomatajn Ameno-haba, kaj sendis lin. Ĉi tiu dio, ankaŭ malfidela, venis en la landon, kaj edziĝis kun la filino de Utusi-kunitama, nomata Sitateru-hime [alinome Taka-hime aŭ Wakakuni-tama], kaj restadis tie, deklarinte; — Mi deziras regi persone la Mezolandon de Asihara. Tiamaniere ankaŭ li ne faris raporton. Takamimusubi-no-Mikoto, kiu miris ke li ne revenas post tiel longe, sendis fazanon sennoman kiel revizoron. La fazano malsupren flugis, kaj restis sur la branĉo de la arbo(1) staranta antaŭ la domo de Amewakahiko. Ĉi tiun vidis Amano-sagume, kaj sciigis al Amewakahiko, dirante: Jen estas stranga birdo sur la arbo. Amewakahiko prenis la pafarkon kaj sagon, kiujn Takamimusubi-no-Mikoto donis al li, pafis al la birdo, kaj ĝin mortigis. La sago, trapikinte la bruston de la fazono, venis antaŭ la sidejon de Takamimusubi-no-Mikoto. Takamimusubi-no-Mikoto vidis la sagon, kaj diris: — Ĉi tiu estas la sago, kiun mi donis al Amewakahiko. Ĝi estas sangomakulita; eble li batalis kun teraj dioj. Kaj li prenis la sagon, kaj reĵetis ĝin malsupren. La sago malsupren flugis, kaj trafis Amewakahiko'n ĉe la brusto. Amewakahiko, kiu estis ripoze kuŝanta post festeno de nova rikolto, baldaŭ mortis pro sagovundo. — Ĉ tio estas kaŭzo de la onidiro: Danĝero de la returnen ĵetita sago. Sitateru-hime, edzino de Amewakahiko ploris kaj lamentis; la voĉo aŭdiĝis ĝis Ĉielo. Amatu-kunitama, kiu, aŭdinte la voĉon, eksciis ke sia filo mortis, sendis la Rapidan Venton por transporti lian kadavron al la Ĉielo. Oni konstruis funebrodometon, kaj enĉerkigis la kadavron. Oni faris anserojn manĝaĵoportanto kaj la balailportanto, kaj paseron la pististino; dum ok tagoj kaj ok noktoj, oni funebris vekriante kaj plorkantante.

Antaŭe, kiam Amewakahiko estis en la Mezolando de Asihara, li bone amikiĝis kun la dio Adisuki-takahikone. Ĉi tiu dio suprenvenis en la Ĉielon por kondolenci la funebrulojn. Kiam la familianoj de Wakahiko ekvidis lin, kies figuro ĝuste similis al Wakahiko, ili prenis lin por Wakahiko. — Nia sinjoro ankoraŭ vivas, diris ĉiuj, kaj alpremante sin al li, jen ĝojis, jen konfuziĝis. Tiam la dio Adisuki-takahikone ekkoleriĝis kaj diris: — Inter amikoj ja decas kondolenci; pro tio mi venis de malproksime, tute ne zorgante malpurecon. Do kial oni prenas min por la mortinto? Kaj li elingigis la glavon nomatan Ohohakari, kaj per ĝi detruis la funebrodometon, kiu tiam falis malsupren, kaj fariĝis monteto. Ĝi estas la monteto Mo,(2) kiu nun troviĝas apud la rivero Aimi en la provinco Mino. Nuntempe oni pensas malbonaŭgura, ke iu prenas vivanton por mortinto. Tio komenciĝis de tiutempe.

Post tio, Takamimusubi-no-Mikoto ankoraŭfoje kunvenigis ĉiujn diojn por elekti sendoton al la Mezolando de Asihara. Ĉiuj tiam diris: Estos bone sendi la dion Hutunusi, filon de Ihatutu-wo kaj Ihatutu-me, kiuj estas gefiloj de la dio Ihasaku-nesaku. En tiu tempo estis dio nomata Takemikatuti, filo de Hinohayahi, kiu estis filo de Mikanohayahi, kies patro estis loĝanto de la Ĉiela Roka Groto, nomata Itunowobasiri. Ĉi tiu dio sin prezentis kaj diris: Ĉu eble ke Hutunusi sola estas heroo, kaj mi ne? Li esprimis sian deziron plej entuziasme. Tial oni vicigis lin al Hutunusi, kaj sendis al la Mezolando de Asihara.

La du dioj malsuprenvenis en la marbordon de Itasa en la provinco Idumo. Ili elingigis la dekpugnajn glavojn, renverse starigis ilin sur la tero, sidiĝis sur iliaj pintoj, kaj demandis al la dio Ohonamuti, dirante: — Takamimusubi-no-Mikoto volas malsuprenvenigi sian nepo-princon por ke li regu ĉi tiun landon, kaj ni estas unue sendataj por ekstermi malpacemulojn. Nu kion vi diras, eksiĝi aŭ ne? Kontraŭ tio la dio Ohonamuti respondis, dirante: — Mi devas, antaŭ ol respondi, demandi la opinion de mia filo. Tiun tagon, lia filo, la dio Kotosironusi estis elirinta al la terpinto Miho en la provinco Idumo, por sin amuzi en fiŝhokado. [laŭ alia manuskripto: sin amuzi en birdokaptado.] Oni sendis kurieron Inasehagi, per la boato nomata Kumanu-no-morote, por transdoni la ordonon de Takamimusubi-no-Mikoto, kaj pridemandis vortojn de respondo. Tiam la dio Kotosironusi donis siajn vortojn al la kuriero, dirante: — Se tiele demandas la Dio de Ĉielo, mia patro devas eksiĝi, nek mi malobeas. Tiam trovinte sian rifuĝejon en la maro, forsaltis tien de la rando de boato.(3) La kuriero revenis kaj raportis ĉion. La dio Ohonamuti respondis al la du dioj, kun vortoj de sia filo, kaj aldonis: — Mia filo, kiun mi fidis, jam foriris. Mi devas ankaŭ foriri. Se mi kontraŭstaras, ĉiuj dioj en la lando devas ankaŭ kontraŭstari; sed nun neniu kuraĝos malobei, ĉar mi eksiĝas. Tiam li donis al ili la dikan halebardon, kiun li uzis kiam li konkeris la landon, kaj daŭrigis: — Dank' al ĉi tiu halebardo, mi estis ĝisfine sukcesa. Se la Ĉielanido regos la landon kun ĝi, la lando nepre devas esti paca kaj sendanĝera. Kaj mi iras nun kaŝiĝi en la mondo de Mistero. Tiel dirinte, fine li kaŝiĝis.

La du dioj mortigis ĉiujn malobeemajn diojn, kaj revenis por fari raporton. [Laŭ alia manuskripto: La du dioj jam mortigis malbonajn diojn kaj gentojn de herboj, arboj kaj rokoj; ĉiuj ceteroj obeis, kun sola escepto de la stelo Kagasewo, kiu ne obeis. Sed kiam oni sendis la dio-teksiston, Takehatuti-no-mikoto, ĉi tiu ankaŭ obeis. Tiam la du dioj supreniris.]

Takamimusubi-no-Mikoto envolvis sian nepon, Amatuhiko-hikohono-Ninigi-no-Mikoto, per la kovrilo de sia sankta lito, kaj malsuprenirigis lin. Ninigi-no-Mikoto tiam postlasis sian seĝon en la Ĉielo, traboris sian vojon tra la densega nubaro de la Ĉielo,(4) kaj malsuprenvenis sur la monton Takatiho en la distrikto So en la provinco Hiuga.

Post tio Ninigi-no-Mikoto antaŭeniradis kiel jene: Li ekiris de la flosanta ponto, kiu troviĝis en la duopa montpinto de Kusihi, kaj starante sur ebena loko en la flosanta insuleto, veturadis super la senhoma regiono de Sosisi; dume li observadis la landojn, ekde la montara regiono, ĝis fine li atingis al la terpinto de Kasasa, en la distrikto Ata-no-Nagaya. Tie troviĝis homo, kiu sin nomis Kotokatu-kunikatu-Nagasa. Al li Ninigi-no-Mikoto demandis: — Ĉu ekzistas iu lando, aŭ ne? Li respondis: — Jes, ĉi tie troviĝas lando, en kiu vi povas laŭplaĉe promeni. Tiam Ninigi-no-Mikoto iris tien kaj restadis.

En la sama lando estis belulino nomata Kaasitu-hime [aŭ Kamiatatu-hime aŭ Konohana-sakuya-hime (Princo-Plenflora-Ĉerizujo)]. Al ŝi demandis Ninigi-no-Mikoto: — Kies filino estas vi?Mi estas respondis ŝi: knabino de la dio Ohoyamatumi.(5) Li favoris ŝin ununokte, kaj ŝi gravediĝis. Sed li ne kredis tion, kaj diris: — Ĉu estus eble gravedigi homon en unu nokto, eĉ se mi estus ĉiela dio mem? Mi estas certa, ke la infano en via ventro ne estas mia ido. Kaasitu-hime ofendiĝinta enfermis sin en la senporda dometo, kaj ekbruligis ĝin, dirante: — Se tiu, kiu estas en mia ventro, ne estas ido de la Ĉielanido, li nepre pereu; sed se li estas lia ido, eĉ fajro ne povos detrui lin. Kiam unue ekleviĝis la fumo, naskiĝis infano nomata Hono-susori-no-mikoto; [Ĉi tiu estas la prapatro de la gento Haito.] due kiam ŝi iomete sin forigis de la fajro, naskiĝis infano nomata Hiko-hoho-demi-no-Mikoto; Sekve naskiĝis infano nomata Hono-akari-no-mikoto; [ĉi tiu estas la prapatro de la familio de Ohari-no-murazi.] — Entute naskiĝis tri infanoj.

Post longatempe, Ninigi-no-Mikoto mortis. Oni lin enterigis en la tombo sur la monto E en la provinco Hiuga en la insulego Tukusi.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Amaterasu-ohokami donis instrukcion al Amewakahiko, dirante: La Mezolando de Toyo-Asihara estas la lando, kiun devas regi mia filo. Sed pensante ke tie troviĝas malpacemaj diaĉoj, mi unue sendas vin tien por starigi pacon en la lando. Kaj ŝi donis al li la pafarkon nomatan Amano-kago, kaj la sagojn nomatajn Amano-makago. Ricevinte la ordonon, Amewakahiko malsuprenvenis, sed li edziĝis kun multe da knabinoj de teraj dioj, kaj faris nenian raporton ĝis la fino de oka jaro. Amaterasu-ohokami venigis al si la dion Omohi-kane, kaj demandis kion li opinias pri tio. La dio Omohi-kane, post pripensado, diris: Sendu fazanon por demandi lin pri la afero. La propono estis akceptata, kaj oni sendis fazanon, por observi la aferon. La fazano malsupren alflugis al la arbo, kiu staris antaŭ la domo de Amewakahiko, kaj klukis: Ho Amewakahiko, kio lasas vin neglekti vian mision dum ok jaroj? Okaze, tera diino nomata Amano-sagume, kiu vidis la fazanon, diris: Estas malbelege krianta birdo sur la arbo. Ĝi devas esti mortopafita. Amewakahiko prenis la pafarkon, Amano-kago, kaj la sagon, Amano-makago, kiujn la Ĉiela Diino estis doninta al li, kaj mortopafis la fazanon. La sago trapenetris la bruston de la fazano, kaj pluen alflugis ĝis antaŭ la seĝo de la Ĉiela Diino. La Ĉiela Diino ekvidinte la sagon diris: Ĉi tiu estas la sago, kiun mi iam donis al Amewakahiko. Kio do kaŭzis ĝin alflugi ĉi tien? Ŝi ekprenis la sagon, kaj diris: Se ĝi estis pafita pro malbona intenco, Amewakahiko pereu per ĝi; sed se ĝi estis pafita sen malbona koro, neniun danĝeron ĝi faru kontraŭ li! Kaj ŝi ĵetis la sagon returnen. Ĝi malsupren flugis, kaj trafis Amewakahiko'n*33 ĉe la brusto, kaj baldaŭ li mortis. Ĉi tio estas la kaŭzo de tio, ke oni diras, Returnen pafita sago estas danĝera.

La familianoj de Amewakahiko malsuprenvenis el la Ĉielo, kaj reiris kun lia ĉerko. Oni faris funebran ceremonion kaj ploradis. Antaŭe, Amewakahiko havis bonan amikon nomatan Adisuki-takahikone. Ĉi tiu dio suprenvenis en la Ĉielon, por kondolenci la funebron, kaj lamentadis plej malĝoje. Kiam la familianoj de Amewakahiko vidis lin, kies vizaĝo bone similis al Amewakahiko, ekĝojis kaj diris, Ankoraŭ vivas nia sinjoro! Samtempe iuj grimpis sur lin, aliaj tiris lian robon, tiom obstine, ke li preskaŭ ne povis forpuŝi ilin. Tiam la dio Adisuki-takahikone koleriĝis, kaj diris: Mia amiko mortis, tial mi venis por fari kondolencon. Kial do oni prenas min por mortinto? Tiam li elingigis sian dekpugnan glavon, kaj dehakis la funebran dometon. La dometo falis sur la Teron, kaj fariĝis monteto; ĉi tiu estas la monteto Mo en la provinco Mino. De tiutempe, oni malŝatas ke aliuloj erare rekonas lin mortinto.

En la sama okazo, figuro de la dio Adisuki-takahikone brilis tiel belege, ke ĝi lumigis du montetojn kaj du valojn da spaco. Por tio, la kunfunebrantoj faris versaĵon, kaj diris: —

[Laŭ alia manuskripto: La fratino-malpliaĝulino de la dio Adisuki-takahikone, nomata Sitateru-hime dezirante sciigi al ĉiuj homoj, ke tiu, kiu lumas en montetoj kaj valoj, estas la dio Adisuki-takahikone, faris versaĵon, kaj diris: —]

Kvazaŭ la gemĉeno
sur la kolumo
de teksistino la plijuna,(6)
kiu estas en Ĉielo,
ho, belege brilas
sur du valoj da spaco,
Adisuki-takahikone!

Kaj oni kantis denove en la versaĵo, kiel jene: —(7)

Jen flanka profundejo —
en la flanka profundej' de l' ŝtona rivereto,
kies mallarĝejon povas vadi
la knabinoj de kamparo,(8)
malproksima de l' Ĉielo,
Fiŝreton mi streĉadis.
Al mi venu en la reton,
ho, belulineto mia!
En la flanka profundej' de l' ŝtona rivereto!

Ambaŭ ĉi-supraj estas verkitaj laŭ la kamparula metro.

Post tio, Amaterasu-ohokami edzinigis la fratinon-malpliaĝulinon de la dio Omohi-kane, nomatan Yorodu-hata-toyo-akitu-hime, al Masaka-akatu-kati-hayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto, kaj malsuprenirigis ilin en la Mezolandon de Asihara. Katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto, malsupren rigardis el la flosanta ponto de la Ĉielo, kaj diris: En tiu lando, ankoraŭ ne stariĝas la ordo. Ne! bedaŭrinde ĝi ŝajnas malŝatinda filando. Tiam li supren reiris, kaj raportis la cirkonstancon, pro kio li ne malsupreniris.

Amaterasu-ohokami denove sendis la diojn Takemikatuti kaj Hutu-nusi por iri antaŭe, kaj forigi malpacemulojn. La du dioj malsuprenvenis en Idumo, kaj demandis al la dio Ohonamuti, dirante: Ĉu vi fordonos ĉi tiun landon al la Ĉiela Dio, aŭ ne? Kontraŭ tio, li diris responde: Mia filo Kotosironusi estas en la terpinto de Mitu, por sin amuzi je birdoĉasado. Mi demandos lian opinion, kaj poste donos al vi respondon. Li sendis kurieron por fari demandon, kaj ĉi tiu alportis lian respondon, dirante: Kiel ni ne plenumu tion, kion la Ĉiela Dio deziras? La dio Ohonamuti donis respondon al la du dioj, kun la vortoj de sia filo.

La du dioj supreniris al la Ĉielo, por fari raporton, kaj diris: La Mezolando de Asihara estas jam plene ordigita. Tiam Amaterasu-ohokami diris: Se estas tiele, mi devas sendi mian filon. Sed en la momento, kiam li estis baldaŭ ekironta, naskiĝis la Princo Nepo, nomata Amatuhiko-hikohono-Ninigi-no-Mikoto. Oni konsilis al ŝi ke ĉi tiu princo estu anstataŭe malsupren sendata. Tial Amaterasu-ohokami donacis al li la Tri Sanktaĵojn, nome: la Magatamo el Brila Gemo, la Okmana Spegulo kaj la Herbofalĉa Glavo, — kaj diojn de kvin fakuloj kiel liajn akompanantojn, nome: Ameno-koyane-no-mikoto, la prapatro de la Interna Ministro, Hutotama-no-mikoto, la prapatro de la domo de pastoroj, Ameno-uzume-no-mikoto, la prapatrino de la simidisciplinistinoj, Isikoridome-no-mikoto, la prapatrino de la spegulistoj, Tamaya-no-mikoto, la prapatro de la gemistoj. Kaj tiam ŝi benis lin, dirante: — La Lando de Belegaj Rizospikoj de Asihara estas la lando, super kiu mia idaro devas esti la estro. Do vi, mia nepo, iru tien, kaj regu ĝin. Iru bone! kaj la Sankta Heredaĵo prosperu por ĉiam, daŭronte tiel senfine, kiel la Ĉielo kaj Tero mem.

En la momento, kiam la princo estis ekironta, revenis antaŭiranto, kaj raportis, dirante: En la vojkrucejo de Ĉielo sin trovas dio; lia nazo estas longa je 7 manoj, kaj lia dorso estas longa je pli ol 7 futoj [diru plibone: 7 klaftoj]. Krome, el liaj buŝo kaj kokso radias lumo. Liaj okuloj tiel grandaj, kiel okmana spegulo, elsendante brilon, similas je fruktoj de akagati. Dioj el la sekvantaro estis sendataj, por demandi lin. Tiam estis okdek miriadoj da dioj; sed ĉiuj ne povis okulvenki lin en intervjuo. Tial la princo speciale ordonis al Ameno-usume, dirante: Vi povas okulvenki aliulojn. Do vi iru, kaj demandu lin. Ameno-usume malkovris la mamojn, malsuprenpuŝis la zonon de la robo ĝis sub la umbiliko, kaj moke ridetante stariĝis antaŭ la dio de la vojkrucejo. Kion vi, Ameno-usume volas diri per tiu maniero? — demandis la dio ĉe la vojkrucejo. Ŝi respondis: — Kiu staras tiamaniere sur la vojo, kiun la diido de Amaterasu-ohokami estas trapasonta? La dio ĉe la vojkrucejo responde diris: Mi jam aŭdis ke la diido de Amaterasu-ohokami estas baldaŭ malsuprenironta, kaj tial mi atendas lin ĉi tie, por lin saluti survoje. Mia nomo estas Sarutahiko-no-ohokami. Tiam Ameno-usume denove demandis al li, dirante: Ĉu vi volas iri antaŭ ol mi, aŭ mi iru antaŭ vi? Li respondis kaj diris; Mi iros unua por malfermi la vojon. Ameno-usume denove demandis, dirante: Kien do vi atingos, kaj kien atingu la Princo Nepo? Li respondis kaj diris: La ido de la Ĉieldio devas alteriĝi en la pinto Kusihuru de la monto Takatiho en la provinco Hiuga en la insulego Tukusi, kaj mi iros pli antaŭen ĝis la bordo de la rivero Isuzu, en Sanagata en la provinco Ise. Tial mi diris al vi, kiu eltrovis min, tiu estas vi, do vi devas eskorti min por kompletigi vian taskon.

Ameno-usume revenis kaj raportis la aferon. Ninigi-no-Mikoto tiam postlasinte la ĉielan surrokan tronon, kaj flankenpuŝinte la densegan nubon en la Ĉielo, traboris dipotence sian vojon, kaj malsuprenvenis sur la teron.(9) Fine, kiel antaŭplanite, li alteriĝis*34 ĉe la pinto de Kusihuru en la monto Takatiho en la provinco Hiuga en la insulego Tukusi, kaj la dio Saruta-hiko antaŭeniris ĝis la bordo de la rivero Isuzu en Sanagata en la provinco Ise, ĝis kien akompanis lin Ameno-usume laŭ lia peto. Tiam Ninigi-no-Mikoto donis al ŝi la titolon, Sinjorino de Sarume, dirante: Vi devas esti titolita kun nomo de la dio, kiun vi eltrovis. Tiam komenciĝis la kutimo, ke oni nomas Sinjoro aŭ Sinjorino ĉiun familianon de Sarume.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉiela Dio ordonis al la dioj Takemikatuti kaj Hutunusi, ke ili estu sendataj por ordigi la Mezolandon de Asihara, diris ĉi tiuj: En la Ĉielo troviĝas malbona dio nomata Amatu-mikabosi aŭ Amano-kagasewo. Ni petas ke ĉi tiu dio estu mortigata, antaŭ ol ni malsupreniros por ordigi la Mezolandon de Asihara. La dio, kiu tiuokaze prezidis la religian ceremonion, estas nomata Ihasi-no-usi. Ĉi tiu dio nun loĝas en la distrikto Katori en Aduma. Post tio, la du dioj alteriĝis ĉe la marbordo de Itasa en la provinco Idumo, kaj demandis al la dio Ohonamuti, dirante: Ĉu vi estas preta transdoni la landon al la Ĉiela Dio, ĉu ne? Sed li respondis, dirante: Mi suspektas ke vi du dioj ne estas senditaj al mi; do ne necesas aŭskulti vian diron. Tion raportis Hutunusi, reirinte al la Ĉielo. Tiam Takamimusubi-no-Mikoto denove sendis ilin, kaj dekretis al Ohonamuti, dirante: Aŭdinte vian diron, mi sentas ke vi estas prava. Tial mi sendas mian ordonon pli precize: La aferoj en la videbla mondo, kiun vi ĝis nun administradis, devas esti transdonataj al mia idaro, kaj via tasko estu administradi la aferojn en la dia mondo. Vi devas loĝadi en la templo Amano-hisumi,(10) kiu estas tuj konstruota por vi. Oni prenos mil klaftojn da ŝnuro el (la haŭto de) la arbeto taku, kaj ligos ĝin en 180 nodojn. Rilate al la konstrumaniero de la templo, la kolonoj estu altaj kaj dikaj, kaj la plankoj estu larĝaj kaj dikaj. Rizkampo estu rezervita (kiel via bieno.) Plie oni konstruos altan ponton, flosantan ponton kaj ĉielan birdoboaton, por ke vi iradu per ili al la maro, kaj vin amuzu. Plie oni konstruos facilan ponton sur la rivero Amano-yasu. Plie oni faros blankan ŝildon 180-oble kudritan, kaj Ameno-hohi-no-mikoto prezidos la feston, kiun oni faros por via honoro. Tiam la dio Ohonamuti respondis, dirante: Tio, kion diras la Ĉiela Dio estas tro afabla, por ke mi kuraĝu malobei al li. Mi transdonas al la Ĉielanido ĉiujn aferojn de la videbla mondo, kiujn ĝis nun mi administradis, kaj mi retiriĝos por klopodi pri la aferoj de la kaŝita mondo. Kaj li rekomendis al la du dioj la dio-vojgardanton, dirante: Mi baldaŭ foriros; sed ĉi tiu dio anstataŭos min, kaj faros ĉiujn servojn. Tiam li vestiĝis per brilaj gemoj, kaj kaŝiĝis por ĉiam. Tial la dio Hutunusi, farinte la dio-vojgardanton sia gvidanto, trairis tra la lando por ĝin ordigi. Malobeantojn li mortigis, sed al obeantoj li donis premion. La ĉefoj de tiuj, kiuj tiuokaze obeis, estis la dioj Ohomononusi kaj Kotosiro-nusi. Ili kunvokis okdek miriadojn da dioj en Amano-Taketi, kaj kunpreninte ilin al Ĉielo, ĵuris lojalecon al la Ĉiela Dio. Takamimusubi-no-Mikoto tiam donis ordonon al Ohomononusi, dirante: Se vi prenos vian edzinon el teraj diinoj, mi povas konsideri vian koron ankoraŭ nefidela. Tial mi donas al vi mian filinon, Mihotu-hime, kiel vian edzinon. Do vi kiel ĉefo de okdek miriadoj da dioj, estu gardanto de mia idaro. Kaj li malsupren reirigis lin. Tiam oni faris ĉapelegofaristo la dion Taoki-ho-ohi, prapatron de Imbe de la provinco Kii; ŝildfaristo la dion Hiko-sati; forĝisto la dion Ameno-mahitotu; tukofaristo la dion Ameno-hiwasi; gemisto la dion Kusi-akaru-tama.(11) Ekde ĉi tiu tempo Hutotama-no-mikoto kiel pastro-anstataŭanto(12) faradis oferon al ĉi tiu dio. Krome, Ameno-koyane-no-mikoto, la ministro de religiaj aferoj, ricevis la oficon servadi kiel divenisto.(13)

Takamimusubi-no-Mikoto donis ordonon, dirante: Mi devas starigi sanktan ĉirkaŭbarilon kaj ŝtonan limigilon, por ke oni faru en ili religian servon. Vi, Ameno-koyane kaj Hutotama kunportu sanktan ĉirkaŭbarilon al la Mezolando de Asihara, kaj faru religian servon por mia idaro. Kaj sendis ilin al la Tero, kiel ataŝeojn al Ameno-osihomimi-no-Mikoto.

En la sama okazo, Amaterasu-ohokami, doninte la trezoran spegulon al Ameno-osihomimi-no-Mikoto, benis ĝin, kaj diris al li: Mia infano! kiam vi deziros vidi min, tiam vidu ĉi tiun trezoran spegulon. Estu ĝi ĉiam metata kun vi en la sama*35 palaco, sur la sama planko, kaj zorgata kiel sanktaĵo. Samtempe ŝi donis ordonon al Amenokoyane kaj Hutotama, dirante: Vi du dioj ankaŭ, ĉiam restante en la palaco, bone zorgu ĝin. Plue ŝi ordonis, dirante: La rizo, kiun oni kulturis por mi en la sankteja kampo en la Ĉielo estu ankaŭ kulturata por mia infano. Ŝi donis tiam la filinon de Takamimusubi-no-Mikoto, nomatan Yoroduhata-hime al Ameno-osihomimi-no-Mikoto kiel lian edzinon, kaj irigis lin malsupren. Sed kiam ili estis ankoraŭ en la Vakuo, naskiĝis infano nomata Amatuhiko-hono-ninigi-no-Mikoto. Amaterasu-ohokami tiam deziris malsuprensendi sian nepon anstataŭ liaj gepatroj. Tial ŝi donis al li Ameno-koyane-no-mikoto, Hutotama-no-mikoto kaj ĉiujn dioj-fakulojn. Plie ŝi donis al li ankaŭ ĉiujn objektojn persone uzotajn, kiel ĉi supre, kaj post tio, Osihomimi-no-Mikoto reiris al la Ĉielo.

Amatuhiko-hono-ninigi-no-Mikoto malsuprenvenis sur la monton Kusihi-Takatiho en la provinco Hiuga, kaj sur la senhoma lando de Sosisi, li veturis ekde la montara regiono, por serĉi landon, kaj starante sur la ebenejo de la flosanta insuleto, alvokis ĉefon de la lando, Kotokatu-kunikatu-Nagasa. Respondante al lia demando, ĉi tiu diris: Ĉi tie estas la lando, kiun vi povas laŭplaĉe havigi al vi. La princo konstruis tie palacon, kaj ripozis dum kelkatempe.

Promenante, iun tagon, sur la marbordo, li vidis belan knabinon. Al ŝi demandis li, dirante: — Kies filino estas vi? Responde ŝi diris: — Mi estas Kami-ataka-asitu-hime, alinome Princino Plenflora Ĉerizujo,(14) filino de la dio Ohoyamatumi. Mi havas fratino-pliaĝulinon nomatan Princino Roko-de-Miljaroj.(15) La princo diris: — Mi deziras fari vin mia edzino. Kion vi dirus? Tiam ŝi respondis, dirante: — Mia patro Ohoyamatumi vivas. Do mi petas ke vi demandu lian opinion. La Princo parolis al la dio Ohoyamatumi, dirante: — Mi vidis vian filinon, kaj deziras fari ŝin mia edzino. La dio Ohoyamatumi sendis siajn du filinojn, kaj donacis al li cent tablojn da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. La princo, vidinte ke la pliaĝa estas malbela, ne prenis ŝin, kaj reirigis. Sed la malpliaĝa estis belulino. Tial li prenis ŝin, kaj favoris ŝin. Ununokte, kaj ŝi gravediĝis. Princino Roko de Miljaroj forte indignis, kaj malbenis la princon, dirante: — Se la Nepo de Ĉiela Dio ne estus malakceptinta min, liaj idoj naskiĝontaj el mi estus longvivaj kavazaŭ la roko ekzistas por ĉiam. Sed jam li favoris nur mian fratino-malpliaĝulinon. Tial la idoj naskiĝontaj el ŝi estos similaj al ĉerizfloroj, kies beleco estas ŝanĝiĝema, kaj kiuj rapidas disfali. [Laŭ iu manuskripto: Princino Roko-de-Miljaroj indigne kraĉis kaj ploris. Ŝi diris: — Homoj en la videbla mondo estu similaj al la ĉerizfloroj, rapide ŝanĝiĝemaj kaj dekliniĝemaj. Tio estas la kaŭzo, kial daŭro de homa vivo estas mallonga.]

Post tio Kamiataka-asitu-hime vizitis la princon, kaj sciigis al li, dirante: — Mi estas jam graveda kun ido de la Nepo de Ĉiela Dio. Sed maldecus se mi akuŝus la idon, ne antaŭe sciigante al vi. Sed la princo diris: — Kvankam mi estas filo de la Ĉiela Dio, kiel mi povus gravedigi homon en unu nokto? Sendube ĝi ne estas mia ido. Tiam Princino Ĉerizfloro tre malkontentiĝis. Ŝi enfermis sin en senporda dometo, kaj ĵuris, dirante: — Se la infano en mia ventro estas ido de alia dio, ĝia sorto ne estu favora; sed se ĝi estas vere ido de la nepo de Ĉiela Dio, ĝi nepre akuŝiĝu bonstate. Tiel dirinte, ŝi ekbruligis la dometon. En la momento, kiam flamo ekleviĝis, naskiĝis infano nomata Ho-suseri-no-mikoto; sekve kiam la flamo atingis la zeniton, naskiĝis infano nomata Ho-akari-no-mikoto; sekve naskiĝis infano nomata Hiko-hoho-demi-no-Mikoto alinome Ho-ori-no-Mikoto.

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — En la komenco, kiam la fajro ekflamis, naskiĝis infano nomata Ho-akari-no-mikoto; sekve kiam la flamo atingis la zeniton, naskiĝis infano, nomata Ho-susumi-no-mikoto alinome Ho-suseri-no-mikoto; sekve kiam ŝi evitis la fajron, naskiĝis infano nomata Ho-ori-hiko-hoho-demi-no-Mikoto. Ĉi tiujn tri infanojn fajro ne povis detrui, nek la patrino eĉ iomete vundiĝis. Tiuokaze oni detranĉis umbilikan ŝnuron per bambua tranĉilo. Poste, kiam oni forĵetis la bambuan tranĉilon, ĝi fariĝis arbetaro da bambuoj, Pro tio, la loko estas nomata Takaya.(16) Tiam Kamiatakaasitu-hime, per divenado determinis rizkampon, kiun oni nomis Sana-ta; kaj kun rizo, kiun oni kulturis en la sama kampo, ŝi faris dolĉan sake'on kaj faris festenon; plie ŝi faris bolitan rizon kun la rizo, kiun oni kulturis en la kampo Nuna-ta.

FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — Takamimusubi-no-Mikoto envolvis Amatu-hiko-kuniteru-hiko-hono-Ninigi-no-Mikoto per la kovrilo de sia sankta lito, malfermis la rokan pordon de Ĉielo, puŝfendis tavolojn da nubo, kaj lin malsuprenirigis. En ĉi tiu tempo, Ameno-osihi-no-mikoto, prapatro de Ohotomo-no-murazi, sekvigante al si Amekusitu-ohokume, prapatron de la gento Kume, antaŭiris antaŭ la princo. Ili portis surdorse sagujon, vestis la brakon kun kubutŝirmilo, prenis en la mano pafarkon kaj sagojn, al kiuj estis aldonitaj bruantaj sagoj, kaj zonis glavon de martelkapo. La Princo alvenis al la flosanta ponto sur la duopa montpinto de Kusihi en la montaro Takatiho en la regiono So en la provinco Hiuga, kaj starante sur la ebena loko en la flosanta insuleto, li veturis sur la senhoma regiono de Sosisi, por serĉi landon, ekde montara regiono, ĝis fine li alvenis al la terpinto de Kasasa-no-Misa en Ata-no-Nagaya. Tie renkontiĝis dio, nomata Kotokatu-kunikatu-nagasa. Al li la Princo demandis, dirante: — Ĉu estas iu lando? Li respondis kaj diris: — Estas ĝi; kaj mi donos ĝin al vi laŭordone. Tial la Princo haltadis kaj loĝadis en la sama loko. La dio Kotokatu-kunikatu estas filo de Izanagi-no-Mikoto; lia alia nomo estas Maljunulo de Siho-tutu.

FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Ninigi-no-Mikoto favoris la knabinon de la dio Ohoyamatumi, Ataka-asitu-hime. Ununokte, kaj ŝi gravediĝis. Ŝi naskis kvar infanojn. Tiam ŝi venis kun tiuj infanoj, kaj diris: — Ĉi tiuj estas infanoj de la Ĉiela Dio. Do, ili ne devas esti nutrataj en privata domo. Tial mi sciigas al vi la aferon. Sed Ninigi-no-Mikoto nur moke rigardis la infanojn, kaj diris: — Ho, miaj belaj infanoj! mi ĝojas aŭdi vian naskiĝon! Ataka-asitu-hime diris indigne: — Per kio do vi mokas min?Mi mokas buŝe, ĉar mi dubas kore, responde diris li. Ĉu estas eble gravedigi homon en unu nokto, kvankam filo de Ĉiela Dio? Certe ili ne estas miaj infanoj. Ataka-asitu-hime indignis pli kaj pli. Ŝi enfermis sin en la senporda dometo, kiun ŝi faris, kaj ĵuris, dirante: — Se miaj naskitoj ne estas idoj de Ĉiela Dio, ili nepre detruiĝu; sed idoj de la Ĉiela Dio estu tute netuŝeblaj. Kaj ŝi ekbruligis la dometon. En la momento, kiam la fajro ekflamis, eksteren venis unu infano kun forta paŝado, dirante: — Mi estas filo de Ĉiela Dio; mia nomo estas Ho-akari-no-mikoto. Kaj kie estas mia patro? Poste, kiam la fajro atingis la zeniton, eksteren venis unu infano kun forta paŝado, dirante: — Mi estas filo de Ĉiela Dio; mia nomo estas Ho-susumi-no-mikoto. Kaj kie estas miaj patro kaj fratopliaĝulo? Poste, kiam la fajro dekliniĝis, eksteren venis unu infano kun forta paŝado, dirante: — Mi estas filo de Ĉiela Dio; mia nomo estas Ho-ori-no-Mikoto. Kaj kie estas miaj patro kaj fratoj-pliaĝuloj? Poste, kiam oni evitis varmegon de la fajro, eksteren venis unu infano kun forta paŝado, dirante: — Mi estas filo de Ĉiela Dio; mia nomo estas Hiko-hoho-demi-no-Mikoto. Kaj kie estas miaj patro kaj fratoj-pliaĝuloj? Lastfoje, el inter brulantaj traboj, elvenis la patrino Ataka-asitu-hime, kaj diris: — Kvankam miaj naskitoj kaj mi memvole renkontis la danĝeron de fajro, neniom ni vundiĝis. Do, kion vi, Nepo de Ĉiela Dio vidas en tio? Li respondis: — Mi sciis, de la komenco, ke ili estas miaj infanoj. Nur pro tio, ke vi gravediĝis en unu nokto, mi timis ke aliuloj povas pridubi, kaj mi deziras ke ĉiuj konvinkiĝu ke ili vere estas miaj infanoj. Plie mi deziris pruvi povon de Ĉiela Dio, gravedigi homon en unu nokto, kaj samtempe evidentigi vian mirindan forton, kaj eksterordinaran spiriton de la infanoj. Tio estas kialo, ke mi mokis vin antaŭtage.

FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — Ameno-osihone-no-Mikoto edziĝis kun la filino de Takamimusubi-no-Mikoto, Takuhatatidi-hime-Yoroduhata-hime-no-mikoto, kaj naskigis infanojn, Ameno-hoakari-no-mikoto kaj Amatuhikone-hono-ninikine-no-Mikoto. La filo de Ameno-hoakari-no-mikoto, nomata Amano-kaguyama-no-mikoto estas prapatro de la domo de Ohari-no-murazi. Kiam Takamimusubi-no-Mikoto estis sendonta sian nepon, Hono-ninigi-no-Mikoto malsupren en la Mezolandon de Asihara, li donis ordonon al ĉiuj dioj, dirante: — En la Mezolando de Asihara, eĉ rokoj, arbostumpoj kaj herbfolioj faras homan parolon. Dumnokte ili krakadas kvazaŭ fajreroj, kaj dumtage ili svarme boladas kvazaŭ muŝoj, ktp. ktp. — Tiam Takamimusubi-no-Mikoto diris: — Jam antaŭ longe, mi sendis Amewakahiko al la Mezolando de Asihara; sed ĝis nun ankoraŭ li ne revenas, probable pro malakcepto de iuj teraj dioj. Tiam li sendis fazanon nekonatan por ekzameni la aferon. La fazano malsuprenvenis, sed kiam ĝi vidis setariojn*14 kaj fabojn en la kampo, ĝi restis kaj ne reiris. — De ĉi tio devenis la onidiro: La sendito (ne revenas; li) ja estas fazano! — Tiam oni sendis denove fazaninon nekonatan. La birdo malsupren flugis, kaj estis pafata de Amewakahiko. Ĝi vundiĝis per la sago, kaj supreniris kun raporto, ktp. ktp. — Tiam Takamimusubi-no-Mikoto envolvis sian nepon, Amatuhikone-hono-ninikine-no-Mikoto, per la kovrilo de sia sankta lito, puŝfendis tavolojn da nubo, kaj malsuprenirigis lin. Pro tio, oni nomas ĉi tiun dion, Ame-kuni-nigisi-hiko-hono-Ninigi-no-Mikoto. La loko, kie li alteriĝis, estas nomata la montopinto Sohori en (la montaro) Takatiho en (la regiono de) So en (la provinco) Hiuga. Kiam li ekiris por la rondiro, ktp. ktp. — Li alvenis al la terpinto de Kasasa en la distrikto Ata, kaj suriris la insulon Takasima en la distrikto Nagaya, por ĉirkaŭrigardi la landon. Tie estis homo nomata Kotokatu-kunikatu-nagasa. Al li la princo demandis, dirante: — Al kiu apartenas ĉi tiu lando? Li respondis, dirante: — Ĉi tiu estas la lando, en kiu loĝas Nagasa; sed mi volas nun donaci ĝin al la Nepo de Ĉiela Dio. Tiam la princo denove demandis, dirante: — Jen ni vidas knabinojn, kiuj en la okklafta palaco, konstruita sur la alte leviĝanta akvoŝvelo, okupiĝas je teksado, kaj sur kies brakoj briletas juveloj. Kaj kies filinoj estas ili?Ili estas, respondis Nagasa, filinoj de la dio Ohoyamatumi. La pliaĝa estas nomata Princino Roko de Miljaroj, kaj la malpliaĝa, Princino Plenflora Ĉerizujo aŭ Toyo-atatu-hime, ktp. ktp. — La Princo favoris Toyo-atatu-hime, kaj ŝi gravediĝis en unu nokto. Sed la Princo ne kredis, ktp. ktp. — Naskiĝis Ho-susori-no-mikoto; poste, Ho-ori-no-Mikoto, kies alia nomo estas Hiko-hoho-demi-no-Mikoto. La ĵuro de la patrino jam plenumiĝis, kaj oni rekonis ke ili estas vere idoj de la princo. Sed Toyo-atatu-hime, kiu estis jam malkontenta kontraŭ la princo, faris neniun parolon kun li. La princo ĉagrenita esprimis sian senton per versaĵo: —

Eĉ algoj de fora maro
iam povas albordiĝi;
sed ŝin vidi en mia kuŝejo,
ĉu neeble por ĉiam?
— Ho, vi mevoj en la marbordo!

FT. 7. En iu dokumento estas dirite: — Filino de Takamimusubi-no-Mikoto, nomata Ame-yorodu-takuhata-tihata-hime [laŭ alia manuskripto — Tamayori-hime, filino de Yorodu-hata-hime, filino de Takamimusubi-no-Mikoto] edziniĝis kun Ameno-osihone-no-mikoto, kaj naskis filon, Ameno-kihoho-okise-no-Mikoto. [Laŭ iu manuskripto — Filo de Kati-hayahi-no-mikoto, nomata Ameno-ohomimi-no-Mikoto edziĝis kun Nigutu-hime, kaj naskigis filon Hono-ninigi-no-Mikoto. Laŭ alia manuskripto — Takuhata-tihata-hime, filino de Takamimusubi-no-Mikoto, naskis filon Ho-no-ninigi-no-Mikoto. Laŭ alia manuskripto — Ameno-kise-no-mikoto edziĝis kun Atatu-hime, kaj naskigis filojn, Ho-akari-no-mikoto, Hoyo-ori-no-mikoto kaj Hiko-hoho-demi-no-Mikoto.]

FT. 8. En iu dokumento estas dirite: — Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto prenis filinon de Takamimusubi-no-Mikoto, nomatan Ame-yorodu-takuhata-tihata-hime, kiel edzinon, kaj naskigis filon nomatan Amateru-kuniteru-hiko-Ho-akari-no-mikoto: ĉi tiu estas prapatro de la domo de Ohari-no-murazi; poste li naskigis filon nomatan Amenigisi-kuninigisi-Amatu-hiko-hono-Ninigi-no-Mikoto: ĉi tiu dio prenis filinon de la dio Ohoyamatumi, nomatan Princino Plenflora Ĉerizujo kiel edzinon, kaj naskigis filon nomatan Hosusori-no-mikoto kaj Hikohohodemi-no-Mikoto.


(1) Arbo Katura, Cercidiphyllum japonicum.
(2) Mo=funebro.
(3) Tio volas diri: Li iris sub la maron, kaj fariĝis spirita estaĵo.
(4) Soleniga esprimo laŭ la dirmaniero de preĝo.
(5) La originalo laŭvorte: Mi estas knabino, kiun naskigis ĉiela dio edziĝinte kun dio Ohoyamatumi.(!) Nu, Ohoyamatumi estas viro! sed kiam ni forstrekas la kursive presitajn vortojn, ĝi fariĝas komprenebla.
(6) Teksistino en la Ĉielo estas, laŭ la ĉina astra rakonto, personiĝo de la a de Liro. Ŝia fianĉo Bovopaŝtisto (la a de Aglo) loĝadas transe de la Ĉiela Riverego (Lakta Vojo), kaj la kompatindaj geamantoj ne povas renkonti unu la alian pli ol unu fojo ĉiujare. Kredeble la citita poemo estas verko de malpli frua tempo, post kiam la ĉina literaturo enkondukiĝis en japanujon. La stilo aspektas iom malpli malnova. Gemĉeno (japane sumaru) estas nomata la Plejadoj*36.
(7) La dua kanto estas superflua; ĝi neniom koncernas la okazon. Tute fuŝe ĝi enŝoviĝis en la tekston, eble pro tio, ke ĝi troviĝis apude kun la unua kanto en iu originala kantaro, el kiu la verkinto de Nihon-gi elĉerpis la materialon.
(8) En la originalo ni havas: ama-zakaru hina. El ĉi tiuj, hina (substantivo) signifas kamparon*37; sed antaŭmetita adjektivo ama-zakaru, kiun mi tradukis laŭvorte per malproksima de l' ĉielo, kaj metis en la sekvantan linion, havas neniun signifon; ĝi estas tiel nomata kapkuseno al la vorto (makura-kotoba) kiun oni povas uzi en poemoj, kaj meti ĉe la kapo de (t. e. antaŭ) iuj substantivoj, kiam la metriko ĝin bezonas. — En la traduko kapkuseno fariĝis ŝuo.
(9) Dirmaniero, laŭkutime uzata en la preĝvortoj.
(10) La sama templo (aŭ sanktejo) estas nuntempe nomata Ooyasiro aŭ Taisya en Idumo; ĝi estas en la urbo Kituki, gubernio Simane.
(11) Por ke cititaj personoj faru, laŭ siaj metioj, objektojn, uzotajn en la festotago de la sama dio.
(12) Pastro, kiu faras oferadon, nome de la mikado.
(13) Divenisto laŭ religia sento estis interpretisto inter homo kaj dio.
(14) Kono-hana-sakuya-hime.
(15) Iha-naga-hime.
(16) Bambu-domo.


 
[ENHAVO]

2. La bono de maro kaj la bono de monto.(1)
   Komunikiĝo kun Mardia Regno.

La pliaĝa Honosusori-no-mikoto havis la tiel nomatan bonon de maro, kaj la malpliaĝa Hikohohodemi-no-Mikoto havis la tiel nomatan bonon de monto. Foje la du fratoj interkonsentis, dirante: Ni prove interŝanĝu niajn bonojn, kaj interŝanĝis ilin. Sed ambaŭ ricevis nenian profiton el ili. La pliaĝa ekpentis, kaj redoninte la pafarkon kaj sagon al la malpliaĝa, postulis de li sian fiŝhokon. La malpliaĝa jam perdis la fiŝhokon, kaj ne povis elserĉi ĝin. Tial li faris novan hokon, kaj donis ĝin al li; sed la pliaĝa ne konsentis ĝin akcepti, kaj postulis la originalan hokon. La malpliaĝa multe embarasita reforĝis ventolilon da fiŝhokoj el sia glavo, por repagi al la pliaĝa. Ĉi tiu koleriĝis, kaj diris: — Neniun alian ol mia originalaĵo mi akceptos, kiom ajn multe vi proponos. Tiamaniere ĉiam pli urĝe li postulis. Kun profunda ĉagreniĝo, Hikohohodemi-no-Mikoto vagire promenis sur la marbordo. Hazarde li renkontis la Maljunulon de Sihotutu, kiu tiam demandis al li, dirante: — Kio venigis vin ĉi tien, kaj kion vi bedaŭras? Respondante li priparolis tuton da afero. La maljunulo diris, Plu ne ĉagreniĝu; mi havas bonan planon por vi, kaj metis lin en korbon plektitan senmaŝe, kaj subakvigis ĝin en la maron. La korbo aŭtomate antaŭeniris ĝis la Golfeto de Feliĉo. Tie li forlasis la korbon, kaj iris pli antaŭen. Baldaŭ li atingis loĝejon de la Mardio. La palaco kun belegaj pagodoj estis ĉirkaŭata de muregoj. Antaŭ la pordego estis puto, kaj sur la puto kreskis granda arbo kun vaste etendiĝantaj branĉoj kaj foliaroj. Hikohohodemi-no-Mikoto venis sub la arbon, kaj vagetis tien kaj reen dum kelkatempe. Tiam, jen malfermiĝis la pordego, kaj el interne venis bela knabino, kun gema siteleto en mano. Kiam ŝi venis ĉerpi akvon de la puto, ŝi levis la okulojn, kaj ekvidis lin. Kun mireto, ŝi reiris domen, kaj raportis al la gepatroj, dirante: — Mi ĵus vidis gaston nekonatan, sub la arbo antaŭ la pordego. La Mardio pretigis la plej komfortan sidmaton, kaj enkondukis lin en la ĉambron. Kiam ili eksidis, la mastro pridemandis la celon de la gasto. Hikohohodemi-no-Mikoto detale priparolis la aferon. La Mardio kunvokis ĉiujn grandajn kaj malgrandajn fiŝojn por ekzameni. Ĉiuj diris, Ni ne scias; nur Akame ne venis pro malsano ĉe l' buŝo. Oni venigis ŝin perforte, kaj serĉis en ŝia buŝo. Kiel atendite troviĝis tie la perdita hoko.

Post nelonge, Hikohohodemi-no-Mikoto edziĝis kun Toyotama-hime, la filino de la Mardio, kaj tial li restadis en la Palaco de Maro. Pasis tri jaroj. Kvankam li ĝuadis feliĉan vivon, ankoraŭ havis sopiron por sia hejmlando, kaj pro tio, li ĝemis de tempo al tempo. Tion rimarkis Toyotama-hime, kaj parolis al sia patro, dirante: — La Nepo de Ĉiela Dio ĝemas multfoje; sendube li malĝojas pro sopiro por la hejmlando. La Mardio invitis al si Hikohohodemi-no-Mikoto'n, kaj parolis al li en la maniero tre familiara, dirante: — Se vi deziras reiri al via hejmlando, mi volonte eskortos vin en la vojo. Tiam transdoninte al li la retrovitan hokon, li instruis al li, dirante: — Kiam vi redonos ĉi tiun al via frato, diru kaŝe: Ho, mizera hoko! kaj poste enmanigu ĝin al li. Plie li donacis al li la Gemon Tajdflusigan kaj la Gemon Tajdmalflusigan, kaj instruis al li, dirante: — Kiam oni ekenĵetos la Gemon Tajdflusigan en la maron, la tajdo flusos rapidege, kaj via frato povas esti dronigata. Se via frato ekpentos kaj petos kompaton, tiam oni ekenĵetu la Gemon Tajdmalflusigan en la maron, por ke la tajdo baldaŭ malflusu, kaj via frato estu savata. Post ke li estos tiamaniere turmentita, li nepre submetiĝos al vi.

Kiam Hohodemi-no-Mikoto estis ekironta, Toyotama-hime parolis al li, dirante: — Mi estas jam graveda, kaj la tempo de akuŝo estas ne malproksime. Iun tagon, kiam uragano furiozos sur la maro, mi nepre eliros sur la marbordon. Do, mi petas ke oni konstruu por mi akuŝdometon, kaj atendu min.

Hohodemi-no-Mikoto revenis en sian palacon, kaj faris ĉion laŭ la instruo de la Mardio. Honosusori-no-mikoto, la frato-pliaĝulo, estinte turmentita, rekonis sian pekon, kaj diris: — De nun mi fariĝos via servisto-histriono*38; do savu min pro kompato, mi petegas. Tiam oni pardonis lin. Cetere, Honosusori-no-mikoto estas prapatro de (la domo de) Obasi, sinjoro de Ata.

Post kelkatempe, laŭ antaŭpromeso, venis Toyotama-hime kune kun sia fratino-malpliaĝulino nomata Tamayori-hime, tra la malkvieta maro, kaj alvenis al la bordo. Kiam la tempo de akuŝo venis, ŝi petis al sia edzo, dirante: — Ne rigardu min, en la momento de akuŝo. Sed Hohodemi-no-Mikoto ne povis sin deteni de scivolo, kaj ŝtele trarigardis en la akuŝejon, kaj ektrovis ŝin, aliformiĝinta al drako. Tiam ŝi tre hontis, kaj diris: — Se mia kara ne estus malkaŝinta mian honton, la Maro kaj la Tero estus komunikeblaj unu kun la alia, kaj ekzistus inter ili neniu baro por eterne. Sed ve! li jam malkaŝis mian honton; per kio do ligi nin en amo kaj intimeco? Ŝi pakis la infanon per herboj, forĵetis ĝin sur la marbordo, kaj rekte foriris, blokante post si la vojon al la maro. Tial oni nomis la infanon, Hiko-nagisa-take-Ugaya-huki-ahezu-no-Mikoto.

Post longatempe, Hikohohodemi-no-Mikoto mortis. Oni enterigis lin en la tombo sur la monto Takaya, en la provinco Hiuga.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — La pliaĝa, Honosusori-no-mikoto havis la bonon de maro, kaj la malpliaĝa Hikohohodemi-no-Mikoto havis la bonon de monto. Foje ili proponis unu al la alia interŝanĝi siajn bonojn. La pliaĝa prenis la benitan pafarkon de sia frato, kaj iris en la monton, por pafi bestojn. Tamen, eĉ piedsignon de la besto li ne eltrovis. La malpliaĝa prenis la benitan fiŝhokon de la frato-pliaĝulo, kaj iris al la maro, por hoki fiŝojn. Ankaŭ li kaptis nenion, kaj fine perdis la hokon. Tiam la pliaĝa redonis la pafarkon kaj sagon de sia frato, kaj postulis de li sian hokon. La malpliaĝa, tute embarasita, reforĝis el sia glavo, ventolilon da fiŝhokoj, kaj proponis ilin al la pliaĝa. Sed ĉi tiu ne akceptis, dirante: — Mi deziras ricevi mian benitan hokon. Hohodemi-no-Mikoto, ne sciante kie ĝin elserĉi, nur ĝemadis kun ĉagreniĝo. Li iris al la marbordo, vagetis tien kaj reen, kaj lamentadis. Tiam tute neatendite aperis maljunulo, kiu sin nomis la Maljunulo de Siho-tutu. Li demandis, dirante: — Kiu estas vi, kaj kion prilamentas vi tiele? Hohodemi-no-Mikoto detale priparolis la aferon. Tiam la maljunulo elprenis el la poŝo nigran kombilon, ekĵetis ĝin sur la teron; kaj jen ĝi fariĝis arbetaro da bambuoj. Preninte ĉi tiujn bambuojn, li plektis korbon kun larĝaj maŝoj; tiam li enfermis Hohodemi-no-Mikoto'n en la korbon, kaj ĝin enĵetis en la maron. [Laŭ alia manuskripto: Li faris la katama'n flosilo, alligis al ĝi Hohodemi-no-Mikoto'n kun maldika ŝnuro, kaj submarigis lin. — Cetere katama estas antikva nomo de bambukorbo.] En la fundo de maro troviĝis la Golfeto de Feliĉo. Li antaŭeniris laŭlonge de la bordo, kaj alvenis al la palaco de la Mardio, Toyotama-hiko, en kiu oni vidis altajn citadelojn kaj belegajn turojn. Antaŭ la pordego de la palaco troviĝis puto; apud la puto estis katura-arbo. Dum kelkatempe li staris sub la arbo, kaj tiam elvenis tre bela knabino, kun aro da servistinoj. En la momento, kiam ŝi estis ĉerponta akvon kun gema poto, ŝi suprenrigardis, kaj ekvidis Hohodemi-no-Mikoto'n. Iom surprizite, ŝi iris domen, kaj sciigis al sia patro, dirante: — Jen antaŭ la pordego, sub la arbo apud la puto, estas nobelŝajna nekonato; lia fizionomio estas ja eksterordinara. Se li estus veninta el Ĉielo, li portus polvon de Ĉielo; se li estus veninta el Tero, li portus polvon de Tero. Ĉu li ne estas tiel nomata Interspaca Belulo? [Laŭ alia manuskripto: Servistino de Toyotama-hime provis ĉerpi akvon per gema sitelo, sed ne sukcesis plenakvigi ĝin. Tamen ŝi enrigardis en la puton, kaj ekvidis vizaĝon de ridetanta homo, spegulitan de l' akvo. Supren rigardante, ŝi vidis belvizaĝan dion, starantan apud la katura-arbo. Ŝi iris domen, kaj sciigis al la reĝo.] Tiam Toyotama-hiko sendis ĉambelanon, kaj demandis, dirante: — Kiu estas nia gasto, kaj kio venigis lin ĉi tien?Mi estas nepo de la Ĉiela Dio, — respondis Hohodemi-no-Mikoto, kaj li priparolis sian celon. Tiam la Mardio elvenis por lin renkonti, kaj salutis lin plej ĝentile. Poste, li enkondukis lin en la domon, kaj gastigis lin tiel afable, ke li fine donis sian filineton, Toyotama-hime, kiel lian edzinon. Hohodemi-no-Mikoto pasigis tri jarojn en la palaco de maro. Sed de tempo al tempo li ĝemis. — Ĉu vi deziras reiri al via hejmlando? — iam demandis al li Toyotama-hime. — Jes, li respondis. Tiam ŝi parolis al sia patro, dirante: — Nia respektinda gasto deziras reiri al la supra lando. Sekve la Mardio kunvokis ĉiujn marfiŝojn, por demandi kaj serĉi la hokon. Iu fiŝo diris: — Akame [iu diras, Akatahi] malsanas de longe ĉe la buŝo, eble ŝi iam manĝis la hokon. Oni alvokis Akame'n, kaj ekzamenis ŝian buŝon. La hoko estis ankoraŭ en la buŝo. La Mardio tuj prenis ĝin, kaj transdonis al Hohodemi-no-Mikoto, dirante: — Antaŭ ol doni la hokon al via frato, vi malbenu ĝin, kaj diru: ,Jen fonto de malriĉo, kaŭzo de malsato, radiko de sufero!' kaj poste ĝin donu al li. Cetere mi turmentos lin, okaze ke li veturos iam sur la maro, per ondegoj kaj ventego. Tiam oni rajdigis Hohodemi-no-Mikoto'n sur granda ŝarko*39, kaj sendis lin al lia hejmlando. Ĵus antaŭ la disiĝo, Toyotama-hime diris al sia edzo: — Mi estas jam graveda; okaze de granda uragano, mi eliros sur la marbordon. Do, por mi konstruu akuŝdometon, kaj atendu min, mi petas.

Post kelkatempe, kiel atendite Toyotama-hime venis laŭ la promeso. Tiam ŝi diris al Hohodemi-no-Mikoto: — Hodiaŭan nokton, mi akuŝos infanon; sed mi petas ke vi ne venu en la akuŝejon. Malgraŭ sia peto, li enrigardis en la akuŝejon, farinte torĉon kun kombilo, kaj vidis ŝin, en la formo de okklafta ursŝarko*40, malbelege kuŝanta surventre. Tiam ŝi estis tre malkontenta ke oni malkaŝis ŝian sekreton, kaj rekte reiris al sia hejma maro, konfidante nutradon de la infano al sia fratino, Tamayori-hime. La infano estis nomata Hiko-nagisa-take-Ugaya-huki-ahezu-no-Mikoto, pro tio, ke la akuŝdometo en la marbordo, kies tegmento estis kovrita kun plumoj de kormoranoj anstataŭ herboj, kaj antaŭ ol la kovrado kompletiĝas, naskiĝis la infano. Tio estas la kaŭzo de la donita nomo.(1)

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Antaŭ la pordego estis bona puto. Apud la puto estis katura-arbo kun centoj da branĉoj. Hohodemi-no-Mikoto alsaltis sur la arbon, kaj tie staris. Sammomente filino de la Mardio, Toyotama-hime, kun gema sitelo en mano, elvenis por ĉerpi akvon, kaj ekvidis homan figuron, spegulitan de la akvo. Suprenrigardinte ŝi vidis nekonatan viron, kaj pro surprizo, ŝi lasis la sitelon fali surteren. La sitelo rompiĝis peceten. Tion tute ignorante ŝi iris domen, kaj sciigis al la gepatroj, dirante: — Mi vidis homon sur la arbo apud la puto. Li havas tre belan vizaĝon kaj noblan aspekton. Sendube li estas iu eksterordinara. Tio ekscitis scivolemon de ŝia patro-dio, kiu tuj pretigis la plej komfortan seĝon por lin akcepti. Kiam ili dece sidiĝis, la mastro pridemandis la motivon de la vizitanto, kiu tiam priparolis la aferon plej detale. La Mardio kompatis lin, kaj kunvokinte ĉiujn estaĵojn kun larĝaj naĝiloj kaj mallarĝaj naĝiloj,(3) faris demandon. Sed ĉiuj diris: Ni scias nenion. Nur Akame ne venis pro malsano ĉe buŝo. [Laŭ alia manuskripto: Kutime malsanis ĉe buŝo.] Oni alvokis ŝin senprokraste, kaj baldaŭ eltrovis el ŝia buŝo la perditan hokon. Tiam la Mardio riproĉis ŝin, dirante: — Ci Kutime! De nun ci ne estu permesata manĝi el la hoko, nek alprenata sur la manĝotablon de la Ĉielanido — Tio estas la kaŭzo de tio, ke ĝis nun oni ne uzas kutime'n en la kuirejo de la mikado.

Kiam Hikohohodemi-no-Mikoto estis ekironta, la Mardio parolis al li, dirante: — Lia moŝto, la Nepo de Ĉiela Dio honorigis min per sia persona vizito, kaj donis al mi neforgeseblan ĝojon. Tiam doninte al li, la gemon, per kiu oni povas laŭvole flusigi la tajdon, kaj la gemon, per kiu oni povas laŭvole malflusigi la tajdon, kune kun la hoko, — li daŭrigis la parolon: — Kvankam vi estos malkunigita de mi per longega vojo, mi esperas ke ni rememoru unu la alian de tempo al tempo. Do, ne formetu ilin. Kaj li instruis al li, dirante: — Kiam vi transdonos la hokon al via frato, diru: Fi! malriĉiga hoko! pereiga hoko! mizeriga hoko! Post ke vi diris ĉi tion, dorsen forĵetu ĝin antaŭ lin, sed ne donu ĝin vizaĝ'alvizaĝe. Se via frato, pro kolero volas fari malamikaĵon, tiam elprenu la gemon tajdflusigan, kaj dronigu lin. Sed kiam li, estante pereonta, petas kompaton, tiam elprenu la gemon tajdmalflusigan, kaj savu lin. Sed vi turmentos lin tiamaniere, eble li submetiĝos memvole kiel via vasalo.

Post ke Hikohohodemi-no-Mikoto, kun la gemoj kaj la hoko, revenis en sian hejmpalacon, li faris ĉion laŭ la instruo de la Mardio. Kiam li donis la hokon al la frato pliaĝa, li ne akceptis pro kolero. La malpliaĝa elprenis la gemon tajdflusigan, kaj baldaŭ la tajdo flusis tiel grandioze, ke la pliaĝa preskaŭ dronis. La pliaĝa tiam petis kompaton, dirante: — Mi estiĝos via servisto; do, savu mian vivon, mi petegas. Kiam la malpliaĝa elprenis la gemon tajdmalflusigan, la tajdo malflusis, kaj la pliaĝa saviĝis. Sed post kelkatempe, li rompis la ĵuron, dirante: — Mi estas via frato-pliaĝulo. Ĉu povus esti, ke frato-pliaĝulo servu al sia frato-malpliaĝulo? La malpliaĝa elpoŝigis la gemon tajdflusigan. Sed ĉi tiun fojon, apenaŭ la pliaĝa vidis ĝin, li alkuris sur altan monton. La tajdo ankaŭ plialtiĝis, kaj subakvigis la monton. La pliaĝa grimpis sur altan arbon. La tajdo ankaŭ subakvigis la arbon. La pliaĝa jam staris ĉe l' ekstremo de danĝero, kaj nenien povis forkuri. Finfine li kapitulacis, kaj diris: — Maljuste mi agis. Sed de nun mi kaj mia idaro, ĝis okdeka generacio, servados al vi, kiel via histriono*38 [hundogardanto — laŭ alia kopio]; do, kompatu min. Tiam la malpliaĝa elpoŝigis la gemon malflusigan, kaj baldaŭ la tajdo forfluis. La pliaĝa nun rekonis ke sia frato havas mirindan virton, kaj obeeme servadis al li. Tial la gentanoj de Hayato, kiuj estas idoj de Honosusori-no-mikoto, ĝis nun ne foriras de ĉirkaŭaĵo de la mikada palaco, kaj gardas ĝin, anstataŭ bojantaj hundoj. — Cetere, ĉi tio estas origino de la kutimo, ke oni ne postulas perditan kudrilon.(4)

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — La frato-pliaĝulo Honosusori-no-mikoto estis favorata per la mara bono; pro tio, li estis nomata Marfavorito.(5) La frato-malpliaĝulo Hikohohodemi-no-Mikoto estis favorata per la monta bono; pro tio, li estis nomata Montofavorito.(6) Kiam ajn ventis aŭ pluvis, la pliaĝa malgajnis sian bonon; sed la bono de la malpliaĝa ne ŝanceliĝis eĉ en la tago de ventego. Foje la pliaĝa proponis al la malpliaĝa, dirante: — Mi deziras provi ĉu ni povas interŝanĝi niajn bonojn. La malpliaĝa donis konsenton, kaj faris interŝanĝon. La pliaĝa prenis la pafarkon kaj sagon de la malpliaĝa, kaj iris al la monto por ĉasi bestojn; la malpliaĝa prenis la fiŝhokon de la pliaĝa, kaj iris al la maro por hoki fiŝojn. Sed ambaŭ revenis kun neniom da gajno. Tiam la pliaĝa, redonante la pafarkon kaj sagon de la frato, postulis sian fiŝhokon. La malpliaĝa estis jam perdinta la fiŝhokon, kaj ne sciis kiel ĝin retrovi. Li faris milojn da novaj fiŝhokoj por doni al la frato. Ĉi tiu, tamen, ne akceptis ilin, kaj pli urĝe postulis la originalan fiŝhokon. — ktp. ktp. La malpliaĝa iris sur la marbordon, kaj vagetadis lamentante. Hazarde li renkontis sovaĝan anseron, enfalintan en birdokaptilon, kaj turmentiĝantan. Kompato leviĝis en lia koro, kaj li malligis la birdon, kaj lasis ĝin forflugi. Post nelonge, venis la Maljunulo de Sihotutu.(7) Li faris malgrandan boaton de senmaŝe plektita korbo, enmetis Hohodemi-no-Mikoto'n en ĝin, kaj forpuŝis ĝin en la maron. La boato submariĝis. Subite aperis antaŭ li agrabla vojo. Antaŭenirinte laŭ la vojo, li alvenis al la palaco de la Mardio. La Mardio persone enkondukis lin en la salonon, kie oni sternis felojn de marĉevaloj por sidigi la gaston. Plie li pretigis cent tabletojn da manĝaĵoj, kaj faris ĉion, kion oni povas fari kiel gastiganto. Kaj poste, li demandis al li, dirante: — Por kio, la Nepo de Ĉiela Dio honorigas min per sia persona vizito? [aŭ Lastatempe mia knabo parolis al mi, ke la Nepo de Ĉiela Dio estis lamentanta en la marbordo. Sed mi ne scias ĉu estas vere, aŭ ne. — laŭ alia kopio.] Hikohohodemi-no-Mikoto priparolis ĉion de la afero, kaj restadis tie por ripozo. La Mardio edzinigis al li sian filinon, Toyotama-hime. Forpasis tri jaroj de feliĉega vivo; kaj fine kiam li estis reironta, la Mardio alvokis knabinon de l' fiŝo tahi,(8) kaj elserĉinte en ŝia buŝo la fiŝhokon, donis ĝin al li, kaj instruis al li, dirante: — Kiam vi redonos ĉi tiun al via frato, recitu jenon, — Fi! dika hoko, urĝema hoko! hoko malriĉiga, hoko sentaŭgiga! kaj findirinte, transmanigu ĝin dorsmane. Tiam li kunvokis ŝarkojn*39, kaj demandis al ili, dirante, — Hodiaŭ la Nepo de Ĉiela Dio devas reiri hejmen. Do, en kiom da tagoj vi povas veturigi lin? Ĉiuj ŝarkoj*39 donis laŭ siaj longoj nombron de l' tagoj. Estis inter ili unuklafta ŝarko*39, kiu diris ke li povas veturigi lin en unu tago. La unuklafta ŝarko*39 estis tiam sendata kiel lia rajdbesto. Plie, li donacis du trezorojn, la gemo tajdflusiga kaj la gemo tajdmalflusiga, kaj instruis al li ilian uzmanieron, kaj samtempe instruis, dirante: — Se via frato kulturas altan kampon, vi kulturu akvokampon, sed se li kulturas akvokampon, vi kulturu altan kampon. La Mardio plej sincere donis al li helpeman konsilon. Hikohohodemino-Mikoto revenis hejmen, kaj ĉiel agadis laŭ la instruo de la Mardio ktp. ktp. Kiam li elpoŝigis la tajdflusigan gemon, la frato levis la manojn kun dronanta agonio; sed kiam li elpoŝigis la tajdmalflusigan gemon, la frato saviĝis el danĝero. Depost tiam, tamen, Honosusori-no-mikoto plimizeriĝis tagon post tago, kaj lamentadis, dirante: — Jam mi estas malriĉegulo. Kaj li tute subiĝis al la frato-malpliaĝulo.

Antaŭ ol ĉi tio, iam Toyotama-hime parolis al Hohodemi-no-Mikoto, dirante: — Mi estas jam graveda; sed infano de la Nepo de Ĉieldio ne devas akuŝiĝi en la maro. Mi devas, en la tago de akuŝo, esti en via lando. Do, mi deziras ke oni konstruu akuŝdometon sur la marbordo, kaj tie min atendu. Kiam Hikohohodemi-no-Mikoto revenis hejmen, li konstruis akuŝdometon, kaj faris ĝian tegmenton kun plumoj de la kormorano; sed antaŭ ol la tegmento estis kompletigata, Toyotama-hime alvenis, rajdante sur granda testudo, kune kun sia fratino-malpliaĝulino, Tamayori-hime, kaj radiante lumon sur la maro. Graveda daŭro jam pleniĝis, kaj la tempo de akuŝo proksimiĝis. Tial ne povante prokrasti ĝis la tegmento estos kompletigata, ŝi eniris en la dometon. Ŝi alparolis tiam al sia edzo dirante: — Ĵus mi akuŝas la infanon; do, mi petas ke vi ne envenu. Sed Hohodemi-no-Mikoto, kiu miris pri ŝia stranga diro, ŝtele enrigardis, kaj ekvidis ŝin aliformiĝinta en ok-klaftan ŝarkon*39. Eksciinte ke li vidis ŝian sieston, ŝi sentis profundan honton kaj indignon. Post ke la infano naskiĝis, Hohodemi-no-Mikoto, demandis al ŝi, dirante: — Kian nomon ni donu al la infano? Responde ŝi diris: — Nomu lin Hiko-nagisa-take-ugaya-huki-ahezu-no-Mikoto. Apenaŭ ŝi findiris, for ŝi iris en la maron.

Tiuokaze Hohodemi-no-Mikoto kante esprimis sian senton: —

Kio ajn okazus,
mi ne povas forgesi,
ke ni kundormis,
en la insul' de Mevo,
la birdo de la maro!

[Plie estas dirite en alia kopio: — Hikohohodemi-no-Mikoto elektis el virinoj, mam-nutristinon, rizosupo-nutristinon, rizo-maĉistinon, kaj banigistinon, kaj per tio jam nenio mankis al ĉiuj fakoj de vartado.]

Tiam provizore per mamo de alia virino, li nutradis la princidon. Tie komenciĝis la kutimo, ke oni nutradas sian infanon per mam-nutristino.

Post tio, kiam Toyotama-hime aŭdis kiel plaĉa etulo sia infano kreskadas, ŝi estis tiel profunde kortuŝita, ke ŝi deziregis denove reveni por persone nutradi ĝin. Tio tamen estis jam neebla pro justeco, kaj tial ŝi sendis sian fratino-malpliaĝulinon, Tamayori-hime, por nutradi ĝin. Tiuokaze ŝi sendis per Tamayori-hime respondan versaĵon: —

La gemon ruĝan
admiri iuj povas,
pro brilo ĝia;
mi tamen admiregas
vin, pro sinteno via.

Ambaŭ ĉi supraj, unu sendita kaj la alia responda, estas nomataj la Altvoĉaj Kantoj.

FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — La frato-pliaĝulo Honosusori-no-mikoto havis favoran utilon de la maro; kaj la frato-malpliaĝulo Howori-no-Mikoto havis favoran utilon de la monto. ktp. ktp. La frato-malpliaĝulo lamentante vagetadis sur la marbordo. Tiam li renkontis la Maljunulon de Siho-tutu, kiu demandis, dirante, — Pro kio vi tiele lamentadas? Howori-no-Mikoto responde diris, ktp. ktp. — La maljunulo diris, — Plu ne ĉagreniĝu, ĉar mi bone aranĝos la aferon. Kaj li donis al li planon, dirante: — La rapidira rajdbesto de la Mardio estas la ok-klafta ŝarko*39, kiu, kun alte levita dorsa naĝilo,(9) nun troviĝas en Tatibana-no-Wodo. Ni devas konsiliĝi kun ĝi. Kaj ili kune vizitis ĝin. Tiam la ŝarko*39 diris: — Mi povas alporti la Ĉielanidon al la mara palaco en ok tagoj. Sed nia reĝo havas pli rapidiran rajdbeston, la unu-klafta ŝarko*39, kiu povas alporti tien en unu tago. Tial mi nun iros, kaj venigos ĝin al vi. Rajdu sur ĝin, kaj eniru en la maron. Enirinte en la maron, vi trovos belan sablejon; iru antaŭen laŭlonge de la sablejo*41, kaj vi nepre alvenos al la palaco de nia reĝo. Tie antaŭ la palaca pordego estas puto, sur kiu staras multebranĉa katura-arbo. Tiam grimpu vi sur la arbon, kaj restu tie. Apenaŭ ĝi findiris, ĝi eniris en la maron, kaj foriris. Howori-no-Mikoto laŭ la konsilo de la ŝarko*39, restis tie, kaj atendis dum ok tagoj, kaj tiam venis unu-klafta ŝarko*39. Li rajdis sur ĝin, kaj iris en la maron, kaj sekvis en ĉiuj detaloj al la konsilo de la antaŭa ŝarko*39. Tiam servistino de Toyotame-hime, kiu elvenis, kun gema sitelo en la mano, por ĉerpi akvon el la puto, ekvidis bildon de homo en la fundo de puto. Ŝi ne povis ĉerpi akvon, kaj turninte sian vizaĝon supren, vidis la Nepon de Ĉiela Dio. Tiam ŝi eniris, kaj sciigis al la reĝo dirante: —Antaŭe mi estis pensinta ke nur nia reĝo estus senkompare noblmiena. Sed ĵus mi vidis nekonaton, kiu multe superas lin en beleco. La Mardio, aŭdinte tion, diris, — Mi prove vidos lin, kaj li pretigis tri plankojn por akcepti lin. En la ekstera planko, Howori-no-Mikoto viŝis siajn piedojn; en la meza planko, li metis siajn manojn surtere; kaj en la interna planko, li sidiĝis komforte sur la kuseno metita sur la planko. Kiam la Mardio vidis tion, li rekonis ke li estas la Nepo de Ĉiela Dio, kaj traktis lin plej respekte. ktp. ktp. Kiam la Mardio alvokis Akame kaj Kutime, kaj demandis ilin, Kutime elprenis el sia buŝo la fiŝhokon, kaj transmanigis ĝin al li. [Akame estas ruĝa tahi, kaj Kutime estas nayosi.(10)] La Mardio tiam transdonis la hokon al Hohodemi-no-Mikoto*42, kaj instruis al li, dirante; — Kiam vi redonos la hokon al via frato, diru: ,Estu ĝi mizera hoko, ja senutila, mizera hoko, al via idaro ĝis okdeka generacio!' Poste kraĉu trifoje, kaj enmanigu ĝin al li. Plie, kiam via frato estos irinta al la maro por fiŝhoki, tiam vi iru al la marbordo, kaj elvoku la venton. — Por elvoki la venton, oni fajfu. Kiam vi faros tion, baldaŭ mi okazigos la venton de formaro kaj la venton de bordo, kaj turmentos lin per rapida ondego.

Howori-no-Mikoto revenis hejmen, kaj faris ĉion laŭ la instruo de la Mardio. En la tago, kiam la frato-pliaĝulo iris fiŝhoki, la frato-malpliaĝulo ekfajfis ĉe la marbordo. Tiam subite okazis la ventego, kaj la frato-pliaĝulo, minacata je drono, ne sciis kiel savi sian vivon. Tiam li petis de malproksime al la malpliaĝulo, dirante: — Vi estis dum longatempe en la maro, kaj devas scipovi bonan rimedon. Do, bonvolu savi min. Se vi savos mian vivon, mia idaro ĝis okdeka generacio ne deirante de apud la ĉirkaŭbarilo de via palaco, servados al vi kiel via-vasalo-histriono*38. La frato-malpliaĝulo tiam ĉesigis fajfadon, kaj baldaŭ la vento ankaŭ ĉesis. La frato-pliaĝulo, kiu jam bone rekonis potencon de la frato-malpliaĝulo, volis tute cedi. Sed la frato-malpliaĝulo estis ankoraŭ malbonhumora, kaj ne parolis kun li. Tiam la frato-pliaĝulo, vestita per nenio alia ol pantaloneto kaj ŝmirinta siajn manplatojn kaj vizaĝon kun ruĝa argilo, diris al la frato-malpliaĝulo: — Tiamamiere mi malpurigas mian korpon, kaj fariĝos poreterne via servisto-histriono*38. Tiam li levis siajn piedojn, kaj saltetis kvazaŭ baraktante kontraŭ dronigaj ondoj. Unue kvazaŭ la marakvo subakvigis liajn piedojn, li faris la manieron de la pieda divenado; poste, kvazaŭ la akvo atingis al la genuoj, li levis la piedojn; poste, kvazaŭ ĝi atingis al la femuroj, li kuradis ĉirkaŭen; poste, kvazaŭ ĝi atingis al la talio, li frotadis sian talion; poste, kvazaŭ ĝi atingis al la flankoj, li metis la monojn sur la brusto; poste, kvazaŭ ĝi atingis al la kolo; li levis la brakojn, kaj flirtigis la manplatojn. Ekde tiam (la sammaniera ludado ĉe la histriono*38) neniam interrompiĝis ĝis hodiaŭ.

Antaŭ ol ĉi tio, Toyotama-hime venis sur la teron; kiam ŝi estis baldaŭ akuŝonta, ŝi petis al sia edzo dirante, ktp. ktp. Li ne aŭskultis. Toyotama-hime, ege malkontenta, diris: — Ĉar vi ne aŭskultis al mi, kaj min hontigis, de nun, kiam miaj geservistoj venos en vian regnon, neniun el ili vi lasu returneniri, nek mi revenigos viajn geservistojn, kiuj estos venintaj en mian regnon. Fine ŝi pakis la infanon per litkovrilo kaj herboj, metis ĝin sur la marbordo, kaj foriris al la maro. Tio estas la kaŭzo, ke la maro kaj la tero ne povas interkomunikiĝi. [Laŭ alia kopio, erare estas ke ŝi metis la infanon sur la marbordo. Efektive Toyotama-hime deiris kun la infano en siaj brakoj, sed post kelkatempe ŝi diris, — Ne decas ke oni restigu la idon de la Ĉielanido en la maro, kaj sendis ĝin sur la teron, per Tamayori-hime.] Antaŭe, okaze de disiĝo, Toyotama-hime esprimis sian malkontenton plej senrezerve, kaj per tio Howori-no-Mikoto bone sciiĝis ke jam restas neniu espero de revido. Tial li sendis al ŝi jenan versaĵon: [supre citite]


(1) Umi no sati kaj yama no sati: speciala kapablo kaj ilo por fiŝado kaj ĉasado respektive.
(2) hiko=viro, sinjoro; nagisa=apudmara sablejo; take=brava; u=kormorano; gaya (kaya)= herbo, uzata por tegmenti la domon; huki=tegmenti; ahe-zu= ne kompletigi.
(3) Soleniga esprimo por ĉiuj fiŝoj, kiel jam dirite.
(4) Japanlingve, kudrilo kaj fiŝhoko estas homonimaj: hari
(5) Umi-sati-hiko.
(6) Yama-sati-hiko.
(7) En la rakonto de Urasima, la fiŝkaptisto savas martestudon el la manoj de malbonaj knaboj, kaj ĉi tiu besto veturigas lin al Ryûgû (palaco de la Mardio).
(8) Laŭ moderna prononco: tai. Ĝi troviĝas tre multe en la maroj de Japanujo. Pagrosomus major.
(9) Antikvaj japanoj neniam vidis krokodilon; ili konis ĝin nur per la nomo, kaj imagis ĝin kiel marmonstron kvazaŭ fiŝego.*43
(10) Nayosi estas antikva nomo de la fiŝo, kiun ni nomas nun bora; Mugil cephalus.


 
[ENHAVO]

3. Ugayahukiahezu-no-Mikoto, patro de Zinmu Tennô*44.

Hiko-nagisa-take-Ugaya-huki-ahezu-no-Mikoto edziĝis kun sia onklino Tamayori-hime, kaj naskigis kvar filojn, nome: Hiko-ituse-no-mikoto, Ina-ihi-no-mikoto, Mike-irinu-no-Mikoto kaj Kamu-yamato-Ihare-hiko-no-Mikoto.(1)

Post longatempe Hiko-nagisa-take-Ugaya-huki-ahezu-no-Mikoto mortis en la palaco de la Okcidenta Insulego. Oni enterigis lin en la tombo sur la monto Ahira en la provinco Hiuga.

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Unue naskiĝis Hiko-ituse-no-mikoto, poste Ina-ihi-no-mikoto, poste Mike-irinu-no-mikoto, kaj poste Sanu-no-Mikoto, kies alia nomo estas Kamu-yamato-ihare-hiko-no-Mikoto. Sanu estas lia nomo, kiam li estis juna. Post ke li ordigis la tutan landon, kaj unuigis la ok insulegojn, li ricevis alian titolon, Kamu-yamato-Ihare-hiko-no-Mikoto.

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Unue naskiĝis Ituse-no-mikoto, poste Mikenu-no-mikoto, poste Ina-ihi-no-mikoto, poste Ihare-hiko-no-Mikoto alinome Kamu-yamato-Ihare-hiko-Hoho-demi-no-Mikoto.

FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — Unue naskiĝis Hiko-ituse-no-mikoto, poste Ina-ihi-no-mikoto, poste Kamu-yamato-Ihare-hiko-Hoho-demi-no-Mikoto, kaj poste Waka-mikenu-no-mikoto.

FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — Unue naskiĝis Hiko-ituse-no-mikoto, poste Ihare-hiko-Hoho-demi-no-Mikoto, poste Hiko-inaihi-no-mikoto, kaj poste Mike-irinu-no-mikoto.


(1) La fondinto kaj unua imperiestro (mikado) de la Japana Imperio, Zinmu Tennô.


 

BILDO 2: "REGIONOJ TRAIRITAJ DE ZINMU TENNÔ"

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO TRIA

La Mikado Kamuyamato-Ihare-hiko*44
(Zinmu-Tennô)(1)

Ekiro de la Mikado por la Oriento (jaro Kp-tigro).
Surtroniĝo en la palaco de Kasihara (jaro Mm-koko).

La Mikado Kamuyamato-Ihare-hiko, kies persona nomo estas Hikohohodemi, estas la kvara filo de Hikonagisatake-Ugayahukiahezu-no-Mikoto. Lia patrino estas Tamayori-hime, filino de la Mardio. Li estis denaske inteligenta kaj fortvola. En la aĝo 15-jara, li jam fariĝis la kronprinco, kaj post maturiĝo edziĝis kun Ahiratu-hime de la vilaĝo de Ata de la provinco Hiuga, kaj naskigis la filon Takisimimi-no-mikoto.

Kiam li atingis la aĝon 45-jaran, li parolis al siaj fratoj-pliaĝuloj kaj filoj, dirante: — Pratempe niaj Ĉielaj Dioj, Takamimusubi-no-Mikoto kaj Ohohirume-no-Mikoto donis ĉi tiun Landon de Belega Rizospiko de Fruktodona Asihara al nia Ĉiela Patro Hikohono-Ninigi-no-Mikoto. Ninigi-no-Mikoto tiam malfermis la ĉielan pordon, trapasis la internuban vojon, kaj antaŭenirigis sian solenan procesion, ĝis fine li alvenis kaj restis ĉi tie.(2) Tiam la mondo estis ĉie dezerta, kaj la tempo ankoraŭ apartenis al la senkultura, malhela epoko. Pro tio, li klopodis por nutradi justecon per popola edukado, restante en la okcidenta angulo de la lando. Nia avo kaj nia patro, virtuloj noblaj kaj saĝuloj perfektaj, amasigis bonfaron iom post iom, kaj briligis la virton pli kaj pli. Pasis multe da jaroj. [Pli ol 1,792,470 jaroj ĝis nun](3) Sed ankoraŭ en malproksiman regionon ne alfluas la reĝa favoro; vilaĝoj estas disponitaj al ĝiaj ĉefoj, vilaĝetoj al ĝiaj estroj, kaj ĉi tiuj ĉiam malpacas unuj kontraŭ la aliaj. Cetere, mi aŭdis de maljunulo de salejo, ke en la oriento troviĝas bela loko, kiun ĉirkaŭas verdaj montoj, kaj en kiu ankaŭ loĝas persono iam malsuprenfluginta per aerŝipo. Sendube la loko estas la centro de la lando, en kiu ni povos plivastigi nian sanktan taskon, kaj plenigi la tutan mondon per niaj favoroj; kaj la persono malsuprenfluginta povas esti Nigihayahi-no-mikoto. Do, kial ne antaŭeniri tien por establi nian registarejon? Ĉiuj diris: — Jes, neniom kontesteble. Ni ankaŭ havis saman ideon. Do efektivigu ni rapide. Tio estis la 51-a jaro de la granda ciklo.(4)

La sama jaro, vintro, la monato 10, la tago 5:(5) — La Mikado kun ĉiuj filoj kaj ŝiparo ekiris por ekspedicii orienten. Kiam li alvenis al la markolo de Hayasuhi,(6) venis al li fiŝkaptisto per boato. La Mikado alvokis lin, kaj demandis. — Kiu estas vi? Li respondis: — Mi estas enlanda dio, nomata Uduhiko. Mi hokadas fiŝon en la golfeto. Hodiaŭ mi aŭdis ke la Filo de Ĉiela Dio alvenas, kaj venis por renkonti kaj saluti lin. Denove li demandis al li, dirante: — Ĉu vi povos piloti por mi?Jes, mi pilotos, respondis li. Tiam laŭ la ordono de la Mikado, oni donis al la fiŝisto ekstremon de remilo farita el sihi,(7) kaj per ĝi entiris lin en la ŝipon de la Mikado. Oni faris lin piloto, kaj laŭ speciala ordono, donis al li la nomon, Sihinetu-hiko. Ĉi tiu estas la prapatro de la domo de Atahi de Yamato.

Pliantaŭen irinte la Mikado alvenis al Usa en la provinco Tukusi. Tie estis Usatu-hiko [prapatro de la distriktestro(8) de Usa] kaj Usatu-hime. Ili faris palacon levatan per unu fosto ĉe la riverbordo de Usa, kaj regalis la Mikadon. Tiam la Mikado edzinigis Usatuhime'n al sia vasalo-ĉambelano, Ameno-taneko-no-mikoto, kiu estas la prapatro de la domo de Nakatomi.

La monato 11, la tago 9: — La Mikado alvenis al la haveno de Woka en la provinco Tukusi.

La monato 12, la tago 27: — Li alvenis al la provinco Aki. Li restis en la palaco, E-no-miya.

La 52-a jaro de la granda ciklo, la monato 3, la tago 6: — Li transloĝis en la provincon Kibi. Oni konstruis provizoran palacon kaj nomis ĝin la palaco de Takasima. En la daŭro de tri jaroj, oni konstruadis ŝipojn, provizis la armeon per armilaro kaj manĝaĵoj, kaj per tio intencis pacigi la tutan landon unufrape.

La 55-a jaro de la granda ciklo, printempo, la monato 2, la tago 11: — La ekspedicio de la Mikado fine ekiris por la oriento. Ŝipo post ŝipo, ĝi antaŭeniris. Ĉe la terpinto de Naniha, oni renkontis rapidegan marfluon. Oni nomis la lokon Namihaya aŭ Nami-hana. La nuna nomo Naniha estas ŝanĝiĝo de la vorto.(9)

La monato 3, la tago 10: — La ekspedicio supreniris laŭ la rivero, kaj alvenis al la haveno de Awokumo-no-Sirakata, en la vilaĝo Kusaka, en la provinco Kahati.

Somero, la monato 4, la tago 9: — La ekspedicio de la Mikado, kun plena ekipado, ekmarŝis piede por Tatuta. Sed la vojo estis tiel mallarĝa kaj kruta, ke soldatoj ne povis marŝi duope. La Mikado returnenvenis, kaj denove provis orienten transiri la monton Ikoma, kaj enpenetri en la Centrolandon.

Kiam Nagasunehiko priaŭdis tion, li diris: — Sendube la filoj de la Ĉiela Dio venas kun intenco invadi nian landon. Kaj li kunvokis ĉiujn soldatojn sub sia komando, kaj venis renkonti la mikadan armeon en la transmontejo Kusaka. En la batalo, hazarda sago trafis Ituse-no-mikoto'n ĉe l' kubuto. La mikada armeo ne povis antaŭen marŝi. La Mikado, kiu bedaŭris tion, profunde pensadis pri bonega rimedo, kaj diris al si: — Mi ja estas praido de la Sundiino, kaj se mi iras kontraŭ la irado de la suno por ataki malamikon, mi agadas kontraŭ la Vojo de Ĉielo. Devas esti plibone, ke ni nun malantaŭeniru por ŝajnigi nin malfortaj, kaj faru oferadon al la dioj; poste, portante la potencon de la Sundiino sur niaj dorsoj, ni antaŭeniru samdirekten kun ŝia irado. Certe ne necesos tiam sangomakuli niajn glavojn, sed la malamikoj pereos per si mem. Ĉiuj aprobis lian opinion.

Ordono estis disdonita en la tuta armeo, ke ĝi ekhaltu, kaj plu ne antaŭeniru. La mikada armeo returneniris, kaj la malamikoj ankaŭ ne kuraĝis postataki ĝin. La Mikado revenis en la havenon de Kusaka, kie li starigis la ŝildon, kaj faris heroan kriegadon. Pro tio, la nomo de la haveno estis ŝanĝita je Tatetu.(10) La nomo nuntempa, Tadetu estas ŝanĝiĝo de la vorto. Antaŭ ol ĉi tio, en la batalo de Kusaka, estis homo, kiu sin kaŝis sub granda arbo, kaj per tio savis sin de la malamika danĝero. Pri tiu arbo, li diris: — Ĝi estas dankinda kvazaŭ patrino. Pro tio, tiamuloj nomis la lokon Vilaĝo Omo-no-ki.(11)

La monato 5, la tago 8: — La ekspedicio alvenis al la marpordo de Yamaki [aŭ Yama-no-wi], en la distrikto Tinu. La sagvundo de Ituse-no-mikoto doloris terure. Manpremante la tenilon de la glavo, kaj farante koleran manifestadon, li kriis: — Ho! kia bedaŭro, ke mi, la granda viro vundiĝis per la mano de barbarulo, kaj formortas antaŭ ol venĝi min al la malamiko! Pro tio, tiamuloj nomis la lokon Wonominato.(12) Kiam la ekspedicio antaŭeniris ĝis Kama-yama de la provinco Kii, Ituse-no-mikoto mortis en la tendaro. Oni enterigis lin en Kama-yama.

La monato 6, la tago 23: — La ekspedicio alvenis al la vilaĝo Nakusa, kaj mortigis la ĉefon de Nakusa. Fine ĝi transiris Sanu, kaj alvenis al la vilaĝo Kami de Kumanu. Tie la Mikado surgrimpis la monteton Ameno-ihatate (-iwatate), kaj kondukante la armeon, li antaŭeniris iom post iom. Sur la maro subite okazis ventego, kaj la mikada ŝiparo dispeliĝis. Tiam Inaihi-no-mikoto lamentante diris: — Ah! nia prapatro estas Ĉiela Dio, kaj nia patrino estas diino de maro. Por kio do ili turmentis nin sur la tero, kaj denove turmentas nin en la maro? Apenaŭ li findiris, li, kun nuda glavo en mano, ĵetis sin en la maron, kaj fariĝis dio ponardportanto.(13)

Mike-irinu-no-mikoto ankaŭ indigne diris: — Niaj patrino kaj onklino estas diinoj de la maro. Kial ili levas ondegon kaj volas nin engluti? Kaj paŝante sur la ondoj, li ekiris por la lando de Eterna Regno.(14)

La Mikado, jam sola komandanto de la armeo, kun sia filo Takisimimi-no-mikoto, antaŭeniris ĝis la haveno de Arasaka de Kumanu. Tie li mortigis la ĉefon de Nisiki.

En tiu tempo, dioj disblovadis venenan vaporon, de kiu homoj kaj bestoj malsaniĝis, kaj sekve la mikada armeo tute senkuraĝiĝis.

Estis homo, nomata Takakurazi de Kumanu. Ĉi tiu homo vidis en la sonĝo Amaterasu-ohokami'n parolanta al la dio Takemikatuti, dirante: — La Mezolando de Asihara ankoraŭ malkvietiĝadas. Vi iru ankoraŭfoje, kaj punfrapu ĝin. Tiam la dio Takemikatuti responde diris: — Ne necesas ke mi iru; sed mi malsupren sendu mian glavon, per kiu mi iam pacigis la landon; tiam la lando per si mem paciĝos. La Diino diris: — Bone. Tiam Takemikatuti parolis al Takakurazi, dirante: — Nun mi metas mian glavon, kiun oni nomas Hutuno-mitama en via armilejo. Vi elprenu ĝin, kaj transdonu al la Ĉielanido.Jes, diris Takakurazi, kaj baldaŭ li vekiĝis el la sonĝo. Morgaŭan matenon, laŭ la instruo en la sonĝo, li malfermis la armilejon, kaj trovis kiel atendite glavon, kiu estis falinta el la ĉielo, kaj staranta sur la planko, kun ĝia pinto malsupren. Li prenis ĝin, kaj sendis al la Mikado. La Mikado, kiu estis en profunda dormo, subite vekiĝis, kaj diris: — Kiel longe mi ja endormiĝis! Samtempe ĉiuj soldatoj, kiuj estis trafitaj de la venena vaporo, ankaŭ vekiĝis.

Post nelonge la mikada armeo ekiris por la Centrolando. Sed la monta regiono estis tiel krutega kaj dezerta, ke troviĝis neniu vojeto trapasebla, kaj oni ĉirkaŭvojaĝadis, ne sciante kien daŭrigu sian iradon. Iun nokton, en la sonĝo, Amaterasu-ohokami instruis al la Mikado, dirante: — Mi nun sendas al vi la korvon Yata-garasu, kiu montros al vi ĝustan vojon. Kiel atendite, granda korvo malsupren flugis el la ĉielo. La Mikado diris: — La fakto, ke ĉi tiu korvo venas, certigas fidindecon de la mistera sonĝo. Ho, grandpova Amaterasu-ohokami, nia prapatrino! Sendube ŝi helpas al mi fondi nian regnon.

Hinoomi-no-mikoto, prapatro de la domo de Ohotomo, kiu, kiel komandanto de la ĉefa trupo, estis serĉanta trapasejon, nun gvidiĝis per la korvo, ĉiam sekvante ĝian flugadon, ĝis fine ĝi atingis la malsupran distrikton de Uda. Pro tio, la loko, kie li alvenis, estas nomata la vilaĝo Ugati(15) de Uda. Hinoomi estis laŭdata de la mikada edikto: — Vi, lojalulo kaj bravulo denove sukcesis en gvidado. Pro tio, mi donas al vi novan nomon, Miti-no-omi.(16)

Aŭtuno, la monato 8, la tago 12: — La Mikado alvokigis Ukasi la Pliaĝan kaj Ukasi la Malpliaĝan, kiuj estis ĉefoj de la distrikto Uda. Ukasi la Pliaĝa ne venis; sed Ukasi la Malpliaĝa venis, kaj adorkliniĝante antaŭ la tendaro de la Mikado, diris: — Mia frato, Ukasi la Pliaĝa estas ribelonta. Aŭdinte ke la Ĉielanido venas, li ekipis soldatojn, kaj intencis ataki lin. Sed kiam li vidis de malproksime potencon de la mikada armeo, li timis kontraŭstari. Li embuskigis soldatojn, kaj faris novan palacon, en kies festhalo, li kaŝis maŝinojn. Tiamaniere li intencas inviti la Mikadon en bankedo, kaj tie lin mortigi. Do mi petas ke li bone antaŭzorgu kontraŭ lia intrigo. La Mikado sendis Mitinoomi-no-mikoto'n por observi la signon de lia ribelo. Kiam Mitinoomi certigis lian malbonan intencon, li forte indignis, kaj kriegis en riproĉa tono: — Vian domon uzu por vi mem, aĉulo! Kaj prenante glavon dekstramane, kaj pafarkon maldekstramane, li enpelis lin en la domon. Ukasi la Pliaĝa, kondamnito de Ĉielo, havis nenian ekskuzon por rifuzi. Li tuŝis la maŝinon, kaj mortpremiĝis per ĝi. Oni elprenis lian korpon, kaj forkapigis ĝin. La sango elfluinta atingis la piedkolon. Pro tio, tiu loko estas nomata Ti-hara(17) de Uda.

Post tio, Ukasi la Malpliaĝa pompe pretigis festenon kun bovaĵo kaj sakeo, por regali la mikadan armeon. La Mikado disdonis la sakeon kaj viandon al ĉiuj soldatoj. Samtempe li faris jenan versaĵon: —

En la kastelo de Uda
oni metis birdokaptilon,
kaj atendis.
Birdeto ne tuŝis ĝin,
sed, ho brave!
tuŝegis — la baleno!
Se via unua edzino(18)
pripetas viandon,
eltranĉu de ĝi, kaj donu al ŝi
pecon tiel grandan
kiel fruktaro de tatisoba.(19)
Se via dua edzino
pripetas viandon,
eltranĉu de ĝi, kaj donu al ŝi
pecon tiel dikan
kiel fruktaro de itisakaki.(19)

Ĉi tiuj estas nomataj Kanto de Kume. La saman kanton oni kantas ĝis nuntempe en la muzikejo de la mikada kortego laŭ la antikvaj reguloj de la melodio.

Post tio la Mikado deziris inspekti la regionon de Yosino, kaj persone komandante facilpiedan trupon, faris rondiradon ekde la vilaĝo Ugati de Uda. Kiam li alvenis al Yosino, homo elvenis el puto.(20) Li lumis, kaj havis voston. — Kiu estas vi? demandis la Mikado. — Mi estas enlanda dio, nomata Wi-hikari,(21) respondis la homo. Ĉi tiu estas fondinto de la domo de Obuto de Yosino.

Iom pluen antaŭenirinte li denove renkontis alian homon, kiu havis ankaŭ voston, kaj elvenis el inter puŝfenditaj rokoj.(22)Kiu estas vi? demandis la Mikado. — Mi estas, respondis la homo, filo de Iha-osiwake.(23) Ĉi tiu estas fondinto de la domo de Kuzu de Yosino.

Kiam li iris okcidenten laŭlonge de la rivero*45, denove li renkontis homon, fiŝkaptanta per kaptokorbo. Respondante al la demando de la Mikado, li diris: — Mi estas filo de Nihemotu.(24) Ĉi tiu estas fondinto de la domo de Kormoranisto(25) de Ata.

La monato 9, la tago 5: — La Mikado supreniris sur la monton Takakura en Uda, por rigardi super la tutan regionon. Li vidis: Sur la monto Kunimi estis la okdek sovaĝulĉefoj; ĉe Mezaka oni postenigis virinan trupon, ĉe Wozaka viran trupon, kaj ĉe Sumizaka oni metis ardantan karbon, de kio devenis la nomoj: Mezaka, Wozaka kaj Sumizaka.(26) Plie la trupo de Siki la Pliaĝa plenigis la tutan vilaĝon de Ihare. Tiele ĉiuj lokoj de natura fortikaĵo estis okupitaj de la banditoj, kaj neniu vojo restis trapasebla. La Mikado estis tre maltrankvila. En la sama nokto li faris preĝon kaj endormiĝis. En la sonĝo, dio aperis kaj instruis al li, dirante: — Prenu argilon el la sanktejo de la monto Amenokagu, kaj el ĝi fabriku okdekon da ĉielaj teleroj, kaj sanktajn vazojn. Faru kun ili oferadon al la dioj de Ĉielo kaj Tero, kaj samtempe petu malbenon de dioj (kontraŭ la malamikoj). Tiam la banditoj submetiĝos per si mem. La Mikado aŭskultis kun respekto al la instruo de la dio en la sonĝo, kaj jam estis preta plenumi ĝin.

Tiam Ukasi la Malpliaĝa denove faris raporton al la Mikado: — En la provinco Yamato, en la vilaĝo Siki, troviĝas la okdek sovaĝulĉefoj de Siki; en la vilaĝo Takaohari, [laŭ alia fonto, Kaduraki] troviĝas la okdek sovaĝulĉefoj de Akagane. Ĉiuj ĉi gentoj intencas batali kontraŭ la Mikado, kaj mi timas ke ili povas malhelpi al la Mikado. Estas bone, ke oni prenu argilon de la monto Amenokagu, kaj el ĝi fabriku ĉielajn telerojn por fari oferadon al la dioj de Ĉielo kaj Tero. Se post tio vi atakas ilin, ili povas esti facile forigataj. La Mikado jam prenis la vortojn en la sonĝo kiel bonan aŭguron, kaj nun la konsilo de Ukasi la Malpliaĝa multe plaĉis al li. Li igis Sihinetuhiko'n vesti sin per ĉifona vesto kaj herbaj pluvovesto kaj ĉapelego, por sin ŝajnigi maljunulo. Li ankaŭ igis Ukasi la Malpliaĝan kovri sin per grenventumilo, por sin ŝajnigi maljunulino. Kaj li ordonis al ili, dirante: — Vi duope iru al la monto Amenokagu, kaj kaŝe prenu argilon el ĝia supro. Mi aŭguras per vi la sukceson de nia afero. Do, faru la plejeblon kaj estu zorgemaj.

Tiutempe la malamikaj soldatoj plenigis la vojon, kaj estis malfacilege ĝin trapasi. Sihinetuhiko tiam faris preĝon, kaj diris: — Se nia Mikado estas konkeronta la landon, la vojo malfermiĝu per si mem; se ne, tiam la banditoj nin malhelpu. Kaj rekte ili antaŭeniris. Kiam la malamikoj vidis ilin, ili moke ridegis, kaj diris: — Ho, kiaj malbelaj gemaljunulaĉoj! kaj lasis ilin trapasi. Ili sukcesis tiamaniere atingi la monton, kaj reveni kun ĝia argilo.

La Mikado estis tre kontenta. Li faris el la argilo okdekon da teleroj kaj okdekon da mane formitaj sanktaj vazoj, kaj kun ĉi tiuj, li iris al la supro de la rivero Nihu, kaj tie faris oferadon al la dioj de Ĉielo kaj Tero. Kaj poste, en Asahara apud la rivero Uda, li faris malbenon, por ke la malamikoj pereu kvazaŭ surakva ŝaŭmo. Plie li faris sanktan ĵuron, dirante: — Jen mi faras ame'on(27) en okdek teleroj, ne uzante akvon. Se ame'o fariĝos, tiuokaze mi certigos ke mi povas pacigi la landon sen helpo de armiloj. Li provis fari ame'on, kaj ĝi produktiĝis per si mem. Tiam denove la Mikado faris sanktan ĵuron, dirante: — Jen mi subakvigas sanktan vazon en la rivero Nihu. Se ĉiuj fiŝoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, fariĝos ebriaj, kaj estos forportataj de la fluo kvazaŭ flosantaj folioj, tiuokaze mi certigos ke mi sukcesos establi la regnon. Sed se tio ne okazos, tiuokaze nenio sukcesos. Tiam li subakvigis sanktan vazon en la rivero, kun ĝia buŝo malsupren. Post nelonge ĉiuj fiŝoj venis en la surfacon de la akvo, kun larĝe malfermataj buŝoj supren, kaj laŭflue forportiĝis. Kiam Sihinetuhiko vidinte ĉi tion, sciigis al la Mikado, li estis tre kontenta, kaj faris oferadon al ĉiuj dioj, kun 500-branĉa ĉiamverda arbo, elradikigita el la supro de la rivero Nihu. Ekde ĉi tiu tempo, oni uzis la sanktan vazon en oferado.

Je la sama tempo, la Mikado ordonis al Mitinoomi: — Jen mi faras persone publikan riton al Takamimusubi-no-Mikoto. Mi elektas vin ĉefa direktanto de la rito, kaj donas al vi titolon, Ituhime (sankta virino); kaj la vazo uzata en ĝi estu nomata Ituhe (sankta vazo); la fajro, Itunokakututi (sankta brilanta spirito); la akvo, Itunomiduhanome (sankta akva virino); la manĝaĵo, Itunoukanome (sankta rizo-spirit-virino); la fajrligno, Itunoyamatuti (sankta monta spirito); la herbo, Itunonututi (sankta herbej-spirito).

Vintro, la monato 10, la tago 1: — La Mikado manĝis el la sankta vazo, kaj plenekipinte sian trupon, ekmarŝis antaŭen. Unue li atakis la okdek sovaĝulĉefojn, kaj venkomortigis ilin sur la monto Kunimi. Ĉi tiun fojon, la Mikado estis firme konvinkita, ke li nepre venkos, kaj faris jenan kantadon: —

En la maro de Ise*46 ,
kie blovas vento dia,
staras la ŝtonego.
Ĉirkaŭ la ŝtonego
svarmas mitulaĉoj,
svarmas mitulaĉoj!
— Knaboj miaj! knaboj miaj!
Mitulaĉojn la svarmantajn
ĉirkaŭ la ŝtonego,
ni forbatu ĝis la lasta!
ni forbatu ĝis la lasta!

[Ĉi tie per la ŝtonego, subkomprenigita estas la monto Kunimi.]

Post tio, restaĵo de la banditaro ankoraŭ estis sufiĉe multenombra, kaj ties movetado ne estis ignorebla. La Mikado donis al Mitinoomi sekretan ordonon, dirante: — Prenu vi la genton de Ohokume sub vian komandon, kaj faru grandan subteran ĉambron en la vilaĝo Osaka. Pretigu grandiozan bankedon, invitu la banditojn, kaj tiam ekkaptu ilin. Mitinoomi, laŭ la sekreta ordono, fosis subteran ĉambron en la vilaĝo Osaka, kaj elektinte la plej bravajn el siaj soldatoj, sidigis ilin mikse kun la invititoj-banditoj. Antaŭe li interaranĝis kun ili jenon: Kiam oni estos jam sufiĉe drinkinta, mi ekstaros kaj kantos. Vi aŭskultu al mia kanto, kaj siatempe ĉiuj samtempe trapiku la banditojn. Nun ĉiuj jam kunvenis, kaj oni regalis ilin per sakeo. La banditoj, kiuj sciis nenion pri nia intrigo, laŭplaĉe trinkis kaj ebriiĝis. Tiam Mitinoomi ekstaris, kaj kantis jenan kanton: —

En Osaka,
en subtera ĉambro,
kiom ajn da homoj multe estu,
kiom ajn da homoj multe venu,
ho, la gloraj
idoj de la Kume!
per la martelkapoj,
per la ŝtonmarteloj,
ni forbatu ĝis la lasta.

Apenaŭ la kantado finiĝis, ĉiuj soldatoj kune eltiris la glavojn de martelkapo, kaj unufrape elbuĉis la banditojn. Restis neniu manĝanto el la banditoj. Tiam mikadaj militantoj eksplodis en granda ĝojo, kaj ĉiuj rigardante al la ĉielo ridegis elkore. Samtempe oni kantis: —

Nun finite!
Nun finite!
Aha, ha. ha, ha!
Jam ĵus nun, knaboj niaj!
Jam ĵus nun, knaboj niaj!

De ĉi tio komencis la kutimo, ke eĉ nuntempe la gentanoj de Kume kantas kaj poste ridegas laŭtvoĉe. Plie oni kantis: —

Laŭ la onidiro,
unu sovaĝul' egalas al cent homoj;
en la fakto, tamen,
eĉ rezisti ili ne kuraĝas!

Ĉiujn ĉi tiujn kantojn oni faris laŭordone, sed ne pro sia persona gusto. Samokaze la Mikado diris: — La kapabla generalo ne fieras pro unufoja venko. Nuntempe, kvankam la ĉefoj de la banditoj jam pereis, ankoraŭ dekkelkaj aroj de simile malbonaj sovaĝuloj tumultas, kaj ties movetado ne estas ignorebla. Kial longe restadi samloke, kaj preterlasi bonan ŝancon? Baldaŭ li antaŭenirigis la tendaron.

La monato 11, la tago 7: — La Mikado mobilizis la tutan armeon, kaj intencis ataki Sikihiko'n. Unue pere de sendito oni alvokis Siki la Pliaĝan. Li ne obeis. Tiam oni sendis la korvon Yatagarasu, por venigi lin. La korvo alflugis al lia loĝejo, kaj kriis: — La Filo de Ĉiela Dio alvokas vin; rapidu, rapidu! Siki la Pliaĝa koleriĝis kaj diris: — Okaze ke mi priaŭdis la alvenon de la Dio-premanto de Ĉielo, kaj indignis pro tio, kial la korvo kriaĉas tiel malbele? Kaj li ekprenis pafarkon por pafi ĝin. La korvo forflugis, kaj alvenis al la domo de Siki la Malpliaĝa. Tie ĝi diris: — La Filo de Ĉiela Dio alvokas vin; rapidu, rapidu! Siki la Malpliaĝa kun timo prenis respekteman sintenadon, kaj diris: — Jam mi aŭdis ke la Dio-premanto de Ĉielo venos, kaj mi, kun timo kaj respekto, atendis lin tagon post tago. Tre bone estas ke nun vi krias tiele, ho kara korvo! Kaj li pretigis ok foliotelerojn(28) da manĝaĵo, kaj regalis ĝin. Tiam sekvante la korvon, li venis, kaj diris al la Mikado: — Mia frato-pliaĝulo, Siki la Pliaĝa, aŭdinte ke la Filo de Ĉiela Dio venos, kunvokis la okdek sovaĝulĉefojn, kaj pretigis armilaron, kun intenco fari la lastan batalon. Por tio oni devas fari kontraŭplanon senprokraste.

La Mikado tiam kunvokis ĉiujn oficirojn, kaj demandis al ili, dirante: — Kiel supozite, Siki la Pliaĝa havas malbonan intencon. Spite nian alvokon, li ne venas. Kion do ni faru kontraŭ li? Ĉiuj diris: — Siki la Pliaĝa estas ruzulo. Estas bone ke ni unue sendu Siki la Malpliaĝan por admoni lin, kaj samtempe inviti Kurazi la Pliaĝan kaj Kurazi la Malpliaĝan. Se ankoraŭ ili ne obeos, tiam ni uzu armilaron. Tiel fari, ni opinias, ne estas tro malfrue. Tiam la Mikado sendis Siki la Malpliaĝan, por klarigi al ili ilian intereson. Sed Siki la Pliaĝa kaj liaj partianoj algluiĝis al sia malsaĝa intenco, kaj ne konsentis cedi. Tiam Sihinetuhiko proponis jenan planon: Unue ni sendu nian virinan trupon el la vojo de Osaka. Kiam la malamikoj vidos ĝin, sendube ili antaŭeniros tien kun ĉiuj bone armitaj trupoj. Tiam ni ekmarŝigu niajn plej fortajn soldatojn por Sumisaka; tiean karbofajron ni estingu per la akvo ĉerpita el la rivero Uda, kaj tute subite ataku la malamikojn. Certe ili estos venkitaj.

La Mikado aprobis lian planon, kaj unue sendis la virinan trupon. La banditoj supozis, kvazaŭ potenca trupo alproksimiĝas, kaj atendis ĝin kun ĉiuj fortoj. Ĝis tiam, kiam ajn la mikada armeo atakis, ĝi nepre prenis, kiam ajn ĝi batalis, ĝi nepre venkis; sed la soldatoj estis iom laciĝintaj. Tial, por refreŝigi ilin, la Mikado faris jenan versaĵon: —

En la batalejon,
el inter arboj
de la mont' Inasa,
ŝild' ĉe ŝildo,
marŝas ni, kaj gardas,
kaj jam malsatiĝas.
Kormoranistoj!
dresistoj de la birdoj,
nun venu por nin helpi!(29)

Kiel antaŭdifinite, vira trupo antaŭen marŝis trans Sumisaka, kaj ĉirkaŭirinte al la malantaŭo, atakis la malamikojn el ambaŭflanke*47. La banditoj estis tute venkitaj, kaj Siki la Pliaĝa kaj ceteraj ĉefoj estis mortigitaj.

La monato 12, la tago 4: — La mikada armeo fine atakis Nagasune-hiko'n kaj batalis ripete, sed ĉiam malsukcesis. Tiam subite la ĉielo malheliĝis, kaj hajlis. Sammomente aperis orbrila milvo. Ĝi alflugis kaj restis ĉe la ekstremo de la pafarko de la Mikado. Ĝia korpo brilis kvazaŭ fulmo, kaj la brilo estis tiel forta, ke pro tio ĉiuj soldatoj de Nagasune-hiko estis blindigitaj, kaj ne povis batali. Nagasune estas antaŭa nomo de la loko, kaj per ĝi oni nomis ankaŭ la personon. Depost ke la mirindaĵo de la milvo okazis en la mikada armeo, tiamaj homoj nomis la lokon, vilaĝo Tobi (milvo). Nuna nomo Tomi estas vortŝanĝo.

En la antaŭa jaro, ĉe la batalo de Kusaka, Ituse-no-mikoto mortis de la sagovundo. Depost tio, la Mikado portadis en la koro fortan antipation kontraŭ la malamiko, kaj en la nuna batalo, li deziris ekstermi ilin ĝisfine. Pro tio, li faris jenan versaĵon: —

En la milikamp'
de la Kume-idoj,
— ho, kiel bravaj! —
odoras aliumo.(30)
Radikon ĝian,
ja, ĝermon ĝian kune,
forbatu ni ĝisfine!

Kaj plie li kantis: —

Per la zingibro
de la Kume-idoj,
— ho, kiel bravaj! —
plantita ĉe barilo.
pikiĝas la buŝ'!
Neniam ni forgesu!
forbatu ja ĝisfine!(31)

Kaj denove li antaŭen sendis ĉiujn trupojn, kaj urĝe atakis la malamikojn. Ĉiuj ĉi-supre cititaj kantoj estas nomataj la kanto de Kume. La nomo devenis de la personoj, kiuj kantadis ilin siatempe.

Tiam Nagasune-hiko, per sendito, diris al la Mikado: — Ĉe ni restas filo de la Ĉiela Dio, kiu iam malsupren venis de la Ĉielo per aerŝipo de Ĉielo. Lia nomo estas Kusitama-Nigihayahi-no-mikoto. Li edziĝis kun mia fratino-malpliaĝulino, Mikasigiya-hime [aŭ Nagasune-hime aŭ Tomiya-hime], kaj naskigis la filon, Umasimate-no-mikoto. Tial mi servadas al Nigihayahi-no-mikoto kiel mia sinjoro. Ĉu estas eble, ke du malsamaj domoj de filo de Ĉiela Dio ekzistas? Ĉu iu alia rajtas depreni teritorion de aliulo, per la nomo de filo de Ĉiela Dio? Mi kore konvinkiĝas, ke vi diras malveron. Kontraŭ tio, la Mikado diris: — Ekzistas multaj filoj de Ĉiela Dio. Se tiu, al kiu vi servadas, estas vere filo de Ĉiela Dio, li devas havi pruvaĵon. Ni vidigu ĝin reciproke. Nagasune-hiko prenis sagon kaj sagujon de Nigihayahi-no-mikoto, kaj vidigis al la Mikado. La Mikado ekzamenis ilin kaj diris: Tio ne estas malvera, kaj siavice li ankaŭ montris al Nagasune-hiko siajn sagon kaj sagujon. Kiam Nagasune-hiko vidis la signon de Ĉielo, li fariĝis pli kaj pli konsternita. Sed jam leviĝis la sangosoifa armilo, kaj ĝian inertecon li ne povis interrompi. Li algluiĝis ankoraŭ al sia malsaĝa intenco, kaj neniom volis ĝin ŝanĝi. Nigihayahi-no-mikoto, kiu, de la komenco bone sciis ke la Dio de Ĉielo precipe favoras la idaron de Ninigi-no-Mikoto,(32) kaj vidis ke tia obstinulo, kia Nagasune-hiko, ne povas esti instruita kun homa devo, mortigis lin, kaj kune kun liaj soldatoj venis kaj submetiĝis al la Mikado. La Mikado, kiu estis aŭdinta ke Nigihayahi-no-mikoto iam malsuprenvenis de Ĉielo, nun rekonis lian lojalecon kaj meriton; tial li rekompencis al li kun speciala favoro. Li estas la prapatro de la domo de Mononobe.

La jaro 56 de la granda ciklo, printempo, la monato 2, la tago 20: — La Mikado ordonis al ĉiuj generaloj, ke bone ekzercadu la soldatojn. Tiutempe, en la monteto Hata en la distrikto Sohu, estis Nihiki-tobe; ĉe la montpiedo de Wani estis Kose-hahuri; kaj en la monteto Nagae en la distrikto Hosomi estis Wi-hahuri. Ĉi tiuj Tuti-gumo-gentoj,(33) pro memfido al sia forteco, ne obeis. La Mikado sendis taĉmenton, kaj mortigis ĉiujn. Krome, en la vilaĝo Takawohari estis alia Tuti-gumo. Karakterizis ĉi tiun genton la mallonga trunko kaj longaj membroj, simile al la pigmeo. La mikadaj soldatoj plektis reton kun kadura herbo,(34) kaj per ĝi kaptis ilin kaj mortigis.(35) Pro tio, la vilaĝo ricevis la novan nomon Kadura-ki.(36) Cetere, la regiono de Ihare estis antaŭe nomata Katawi aŭ Katatati. Kiam la mikada trupo venkobatis la malamikojn, granda armeo plenigis tiun regionon. Tial ĝi ricevis la novan nomon Ihare.(37) [Iu diras: — Kiam la Mikado manĝis el la sankta vazo, kaj iris batali, tiam la okdek sovaĝulĉefoj de Siki tendaris en la loko; kaj post granda batalado kontraŭ la Mikado, fine ili estis detruitaj de la mikada armeo. Tial oni nomas tiun lokon Ihare.] La loko, kie la mikada trupo faris paradon, estas nomata Takeda;(38) la loko, kie oni konstruis fortikaĵon, estas nomata Ki-ta;(39) kaj la loko, kie la banditoj multope falis en la batalo, kaj la kadavroj kuŝis surtere, kapo sur la kubuto, estis nomata Tura-maki-ta.(40) Lastjare, aŭtune en la 9a monato, la Mikado kaŝe prenis argilon el la monto Ame-no-kagu, kun ĝi faris okdekon da plataj vazoj, kaj persone faris oferadon al ĉiuj dioj, kaj dank' al tio, fine li sukcesis starigi pacon en la lando. Tial la loko, kie li prenis la argilon, estas nomata Hani-yasu.(41)

La monato 3, la tago 7: — Ordono estis proklamata, dirante: — En la daŭro de ses jaroj, kiujn ni pasigis en ekspedicio, dank' al la potenco de Ĉielo, la banditoj estis detruitaj. Estas vere, ke la malproksimaj regionoj ankoraŭ ne tute puriĝas, kaj la restantaj demonoj malobeas. Sed interne de la Centrolando, jam ekzistas neniu malpacigaĵo. Ĉi-okaze ni devas fondi nian mikadan kastelon laŭ la plano kiel eble plej grandskala. Nuntempe la mondo estas en unua grado de evoluado, kaj la popolo estas simplanima. Iuj loĝadas en nestoj, aliaj en grotoj. Ili vivadas nur laŭ la tradicia kutimo. Mi pensas, la saĝa reganto agadas konforme al la bezono de tempo. Se li celas utilon de la popolo, nenio povas malhelpi lian sanktan taskon. Nun estas bone forhaki arbarojn, kaj konstrui palacon, por ke mi solene sidu sur la sankta trono, kaj donu pacon al la popolo. Tio ja ebligos nin respondi al la favoro de Dio, ke Li donis al ni la regnon, kaj samtempe disvolvi la principon de nia praavo, kiu klopodis nutradi la justecon per popola edukado. Kaj tiam nia urbo tronu en la tuta mondo, kaj la Tero mem estu nia domo. Ĉu ne estas bone? Kiam ni observas la ebenaĵon de Kasihara, kiu kuŝas sudoriente de la monto Unebi, ĝi ŝajnas al ni centro de la lando. Do, nia registarejo devas esti lokita en la sama loko. En la sama monato, oficistoj estis ordonataj komenci konstruadon de mikada palaco.

La 57a jaro de la granda ciklo, aŭtuno, la monato 8, la tago 16: — La Mikado nun devas preni edzinon. Por tio, li serĉis inter nobelaj familioj. Iu diris tiam: La dio Kotosiro-nusi naskigis knabinon, Hime-tatara-isuzu-hime-no-mikoto, per Tamakusi-hime, kiu estas filino de la dio Mizokuhimimi de Misima. Ŝi estas tre bela knabino. La Mikado ĝojis.

La monato 9, la tago 24: — La Mikado prenis Hime-tatara-isuzu-hime-no-mikoto'n kiel edzinon.

La 58-a jaro de la granda ciklo, printempo, la monato 1, la tago 1:(42) — La Mikado faris la surtroniĝan ceremonion. [Oni difinis la saman jaron kiel la 1-an jaron de la Mikado. La edzino ricevis la honoran titolon Mikadino. El ŝi naskiĝis la mikadidoj, Kamu-yawi-no-mikoto kaj Kamu-nunakaha-mimi-no-Mikoto.] Pri tio, la antikva rakonto diras kiel jene: — En Kasihara sub la monto Unebi, grandaj fostoj de la palaco estis starigitaj, sur la fondo de subtera roko; altaj tegmentaj traboj estis levitaj ĝis la ĉielo, kaj tie la Mikado ekregis la mondon. Li estas nomata Kamu-yamato-iharehiko-hohodemi-no-Sumera-mikoto.(43)

En la tago, en kiu la Mikado komencis plenumi sian sanktan taskon, Miti-no-omi-no-mikoto, prapatro de la domo de Ohotomo, komandis la genton Oho-kume, laŭ la taktiko donita de la Mikado, kantis parabolajn kantojn, kaj uzis enigmajn vortojn por forbalai malbonajn banditojn. De ĉi tio komenciĝis la kutimo, ke oni uzas la enigmajn vortojn.

La jaro 2, printempo, la monato 2, la tago 2: — La Mikado disdonis rekompencon al la vasaloj laŭ iliaj meritoj. Li donis loĝejon al Mitinoomi en la vilaĝo Tuki-saka, kaj traktis lin kun speciala favoro. La gento Oho-kume ricevis bienon en la loko apud la rivero okcidente de la monto Unebi. Pro tio, la loko estas nomata nuntempe la vilaĝo de Kume. Uduhiko estis titolata Yamato-no-kunituko; Ukasi la Malpliaĝa ricevis bienon en la vilaĝo Takeda, kaj estis titolata Agata-nusi de Takeda. Li estas la prapatro de Uda-no-mohitori. Siki la Malpliaĝa, kies persona nomo estas Kuro-haya, estis titolata Siki-no-agatanusi. Plie, homo nomata Turugi-ne estis titolata Kaduraki-no-kunituko. Nek Yata-garasu esceptiĝis el la rekompencitoj. Kadunu-no-tonomori kaj Kadunu-no-agatanusi estas liaj posteuloj.

La jaro 4, printempo, la monato 2, la tago 23: — Mikada edikto estis proklamata: La spirito de nia prapatro, malsupren rigardante, ĉiam gardas mian personon. Dank' al tio, ĉiuj banditoj jam pereis, kaj interne de la maroj ĉio iras en paco. Por pli bone plenumi la devon de pia filo, ni devas fari oferadon al la Ĉiela Dio. Kaj li starigis altaron en la monto Tomi, [tiu loko nuntempe nomiĝas Harihara de Supra Wonu kaj Harihara de Malsupra Wonu] kaj per ĝi faris oferadon al la Ĉiela Dio, prapatro de la mikada domo.

La jaro 31, somero, la monato 4, la tago 1: — La Mikado faris rondiradon, dum kiu, foje li suriris la monteton Hohoma en la distrikto Waki-no-kami. Tie li rigardis la ĝeneralan vidaĵon de la lando kaj diris: — Ho, kian belan landon ni gajnis! Kvankam lando benata, ĝi aspektas kvazaŭ insekto akitu(44) lekanta sian voston. Tio estas la origino de la landnomo, Akitu Sima.(45)

En antikveco, Izanagi-no-Mikoto nomis la landon, dirante Yamato estas la lando Urayasu;(46) ĝi estas la lando Kuhasi-hoko-titaru;(47) ĝi estas la lando Siwa-kami-hotuma.(48) La dio Oho-namuti signis la landon per la lando Tamagaki-no-uti(49). Kiam Nigihayahi-no-mikoto aerŝipe ĉirkaŭflugis, li ekvidis de supre ĉi tiun landon, kaj tien malsupren venis. Tial li nomis ĝin la lando Sora-mitu-Yamato.(40)

La jaro 42, printempo, la monato 1, la tago 13: — La mikadido Kamu-nunagawa-mimi-no-Mikoto estis starigata la kronprinco.

La jaro 76, printempo, la monato 3, la tago 11: — La Mikado mortis en la palaco de Kasihara.(51) Tiam li havis la aĝon 127. En la sekvanta jaro, aŭtuno, en la monato 9, en la tago 12, oni enterigis lin en la tombo Nordorienta de la monto Unebi.


(1) Ĉi tiu estas tiel nomata Okuri-na t. e. postmorte donita (ni diru) historia nomo. Hodiaŭ ĉiuj mikadoj en estinteco estas konataj per la historiaj nomoj; sed la kutimo, ke oni donas tiun nomon al mortintaj mikadoj, ne ekzistis ankoraŭ en la tempo, kiam Nihon-gi estis verkita. Ĝi unue enkondukiĝis el Ĉinujo en la tempo de 50-a mikado Kwanmu Tennô, t. e. ĉ. 70 jarojn post apero de la libro.
(2) Provinco Hiuga (nuna gubernio Miyazaki) en Kiusiu.
(3) Laŭ ĉiuj komentariistoj, la ciferoj tiel absurdaj estas superflua sensencaĵo, hazarde enŝoviĝinta en la tekston dum transkopiado de la manuskripto en frua tempo.
(4) J. 667 antaŭ Kristo. — Pri jarkalkulado, legu en la Aldono, ĉe la fino de la volumo.
(5) Preciza dato por la fruepoka okazintaĵo estas nura ornamaĵo (farita de la kompilinto mem) al la Kroniko..
(6) Nuna Saganoseki en la gubernio Ôita*48.
(7) Arbo de la speco de kverko; Castanopsis sieboldii*49.
(8) Kunituko.
(9) Nami-haya=ondo rapida; Nami-hana=ondo floro. La loko estas tiu, en kiu nuntempe kuŝas la urbego Osaka.
(10) Ŝildo-haveno.
(11) Arbo de patrino.
(12) Marpordo de Heroo.
(13) Sahimotino-kami. — Iuokaze la sama vorto signifas ŝarkon*39.
(14) Tokoyono-kuni. — Iuokoze ĝi signifas malproksimegan fremdlandon*50.
(15) ugati=penetri.
(16) miti=vojo; omi=ministro.
(17) Sango-ebenaĵo.
(18) Unua edzino ne signifas eksigitan edzinon*51, ĉar oni povis havi plurajn edzinojn.
(19) Nomo de iu arbeto.
(20) Eble aborigeno loĝanta en vertikala groto.
(21) Puto-lumo.
(22) Horizontala groto (?)
(23) Roko-puŝfendanto.
(24) Unuaaĵo portanto.
(25) Servisto de mikada domo, kiu dresadas kormoranojn, kaj per ili kaptadas fiŝojn.
(26) Virino-deklivo, Viro-deklivo kaj Korbo-deklivo.
(27) Dolĉa manĝaĵo kun formo koloida, kiun oni faras per sukerigado de greno, kaj kies esenco estas maltozo.
(28) Ujo farita el folio (aŭ folioj) de iu arbo, sur kiu oni metas bolitan rizon aŭ ceterajn manĝaĵojn. Tiu ujo estis uzata ĝis malplifrutempe en ŝintoisma*52 oferado.
(29) Kormoranistoj povas helpi al la malsatiĝintaj soldatoj, per la kaptitaj fiŝoj.
(30) Kamira. Allium ordorum L. Pro malbonodoro de la herbo, la aŭtoro komparis ĝin al la sovaĝulo-malamikoj.
(31) Jen estas historia rakonto el antikva Ĉinujo. — Estis du najbaraj landoj, Wu kaj Yeh, najbaraj geografie sed malamikaj politike. Ili interbataladis senĉese. Iam Ho-lu, la reĝo de Wu estis vundita ĉe batalkampo, kaj poste mortis pro la vundo. Fu-ts'o la nova reĝo ĵuris al si nepre venĝi sian patron. Li dormadis sur brulligno, anstataŭ komforta lito, kaj igis ĉiujn siajn vasalojn ĉiuokaze diri al li: Ĉu vi jam forgesis ke Yeh'anoj mortigis vian patron, Fu-ts'o? Tiamaniere li pikadis kaj nutradis venĝemon en la koro, kaj post kelkaj jaroj, fine li venkis la malamikojn tiel komplete, ke oni preskaŭ militkaptis la Yehan reĝon. Kou-chien, la Yeh'a reĝo, post la plej hontinda humiliĝo antaŭ la venkinto, estis liberigata kaj permesata reiri en sian landon. Ĉi tiun fojon, Kou-chien ne forgesis sian elviŝendan honton. En la privata ĉambro, li pendigis pecon da galaĵo, kaj de tempo al tempo lekis ĝin por piki sian buŝon per ĝia maldolĉega gusto, kaj diradis al si: Ĉu vi forgesis la honton, ricevitan en Hui-chi? — Hui-chi estas nomo de la loko, kie li petis kompaton vizaĝ'altere antaŭ la malamiko. Kaj efektive oni elviŝis la honton de Hui-chi, tute venkobatinte la Wu'anojn, kaj mortiginte ĝian reĝon, post 20 jaroj. — Kompreneble nia Zinmu Tennô estis aŭdinta nenion pri ĉi tiu ĉina rakonto; tamen, estas vere, ke ideo de la kanto bone koincidas kun ĝi.
(32) p. 33.
(33) Ter-araneo; indiĝenoj ricevis la nomon ter-araneo, pro tio, ke ili loĝadis en subteraj loĝejoj, t. e. grotoj.
(34) Herbo kun longa, rampanta trunketo; Pueraria hirsuta, Matsum.
(35) Oni kaptis la tuti-gumon en tia maniero, en kia*53 la araneo kaptas insektojn.
(36) Kadura-fortikaĵo.
(37) Laŭ iuj etimologiistoj, iha=plenigi lokon, are=vilaĝo.
(38) Heroeco-kampo.
(39) fortikaĵo-kampo.
(40) Vizaĝo-kuseno-kampo.
(41) Argilo-paco.
(42) Oni determinis per kalkulado ke la tago koincidas kun Feb. 11 de la jaro 660 antaŭ Kristo, supozinte ke la Gregoria kalendarsistemo estus ekzistinta en la sama tempo. Nuntempe, en la sama tago, ni havas nacian festonKigen-setu (memoriga tago de la unua jaro de Zinmu-er'o).
(43) Sumera-mikoto=mikoto, kiu regas, t. e. mikado.
(44) Libelo.
(45) Ĉi tiu tradicio devenis nur de la homonimo; la vera senco de la landnomo Akitu Sima estas Lando de abunda rikolto. (aki=aŭtuno aŭ rikolto; tu=afikso; sima=insulo aŭ lando) vidu p. 5, Libro Unua.
(46) Koro-trankvila.
(47) Abundege produktanta.
(48) Superanta ĉiujn aliajn.
(49) Gardata per la bela ĉirkaŭbaro.
(50) Yamato kiun mi vidis de supre.
(51) Kalkulite laŭ la gregoria regulo, la dato koincidas kun Aprilo 3.


 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

ALDONO

GENEALOGIO DE LA MIKADA DOMO
LA JARCIKLO
LA POEMOJ EN ORIGINALA LINGVO

ALDONO I

Genealogio de la Mikada Domo

Depost ke Zinmu Tennô fondis la Imperion en la jaro 660 antaŭ Kristo, cent-dudek-kvar Mikadoj sinsekve surtroniĝis. Ili ĉiuj apartenas al unu sama domo, al la sama linio. La nuna Mikado — kiun ni nomas Kinzyô Tennô, laŭmore evitante prononci lian personan nomon — estas sepdekunua-generacia praido de la imperi-fondinto mem. Jen ni donas la genealogian liston. La aktuala Imperia Konstitucio ne rajtigas virinon surtroniĝi; sed antaŭe — antaŭ ol la Konstitucio doniĝis dum la regado de Meidi Tennô — iufoje estis ina mikado, kiun ni nomu mikadino-regantino, por distingi el mikadino, t.e. edzino de mikado. En la listo, mikadino-regantinoj estas montrataj per stelsigno.

  1   Zinmu.
Suizei. filo de Zinmu.
Annei. Suizei.
Itoku. Annei.
Kôsyô. Itoku.
Kôan. Kôsyô.
Kôrei. Kôan.
Kôgen. Kôrei.
Kaikwa. Kôgen.
 10  Suzin. Kaikwa.
Suinin. Suzin.
Keikô. Suinin.
Seimu. Keikô.
Tyûai. Nevo de Seimu.
Oozin. Filo de Tyûai.
Nintoku. Oozin.
Rityû. Nintoku.
Hansyô. .
Ingyô. .
 20  Ankô. Ingyô.
Yûryaku. .
Seinei. Yûryaku.
Kensô. Nepo de Rityû.
Ninken. Frato de Kensô.
Buretu. Filo de Ninken.
Keitai. 5-generacia nepo de Oozin.
Ankan. Filo de Keitai.
Senkwa. .
Kinmei. .
 30  Bidatu. Kinmei.
Yômei. .
Susyun. .
*Suiko. Filino de .
Zyomei. Nepo de Bidatu.
*Kôgyoku. Pranepino de Bidatu.
Kôtoku. Frato de Kôgyoku.
*Saimei. (Kôgyoku)(1)
Tendi. Filo de Zyomei.
Kôbun. Tendi.
 40  Tenmu. Frato de Tendi.
*Zitô. Filino de Tendi.
Monmu. Nepo de Tenmu.
*Genmyô. Filino de Tendi.
*Gensyô. Fratino de Monmu.
Syômu. Filo de Monmu.
*Kôken. Filino de Syômu.
Zyunnin. Nepo de Tenmu.
*Syôtoku. (Kôken).(2)
Kônin. Nepo de Tendi.
 50  Kwanmu. Filo do Kônin.
Heizei. Kwanmu.
Saga. .
Zyunna. .
Ninmyô. Filo de Saga.
Montoku. Filo de Ninmyô.
Seiwa. Montoku.
Yôzei. Seiwa.
Kôkô. Ninmyô.
Uda. Kôkô.
 60  Daigo. Uda.
Suzaku. Daigo.
Murakami. .
Reizei. Murakami.
En'yû. .
Kwazan. Reizei.
Itidyô. En'yû.
Sandyô. Reizei.
Go-Itidyô. Itidyô.
Go-Suzaku. .
 70  Go-Reizei. Go-suzaku.
Go-Sandyô. .
Sirakawa. Go-Sandyô.
Horikawa. Sirakawa.
Toba. Horikawa.
Sutoku. Toba.
Konoe. .
Go-Sirakawa. .
Nidyô. Go-Sirakawa.
Rokudyô. Nidyô.
 80  Takakura. Go-Sirakawa.
Antoku. Takakura.
Go-Toba. .
Tutimikado. Go-Toba.
Zyuntoku. .
Tyûkyô. Zyuntoku.
Go-Horikawa. Nepo de Takakura.
Sidyô. Filo de Go-Horikawa.
Go-Saga. Tutimikado.
Go-Hukakusa. Go-Saga*54.
 90  Kameyama. .
Go-Uda. Kameyama.
Husimi. Go-Hukakusa.
Go-Husimi. Husimi.
Go-Nidyô. Go-Uda.
Hanazono. Husimi.
Go-Daigo. Go-Uda.
Go-Murakami. Go-Daigo.
Tyôkei. Go-Murakami.
Go-Kameyama. .
100 Go-Komatu. 4 generacia nepo de Go-
Hukakusa.
Syôkô. Filo de Go-Komatu.
Go-Hanazono. 5-gen nepo de Go-Husimi.
Go-Tutimikado. Filo de Go-Hanazono.
Go-Kasiwabara. Go-Tutimikado.
Go-Nara. Go-Kasiwabara.
Oogimati. Go-Nara.
Go-Yôzei. Nepo de Oogimati.
Go-Midunowo. Filo de Go-Yôzei.
*Myôsyô. Filino de Go-Midunowo.
110 Go-Kômyô. Filo .
Go-Sai. .
Reigen. .
Higasiyama. Reigen.
Nakamikado. Higasiyama.
Sakuramati. Nakamikado.
Momozono. Sakuramati.
*Go-Sakuramati. Filino .
Go-Momozono. Filo de Momozono.
Kôkaku. Pranepo de Higasiyama.
120 Ninkô. Filo de Kôkaku.
Kômei. Ninkô*55.
Meidi. Kômei.
Taisyô. Meidi.
124 Kinzyô. Taisyô.

surtroniĝis en 1926.


(1) Kôgyoku kaj Saimei estas sama persono; ŝi unufoje eksiĝis, kaj denove surtroniĝis. Ĉi-okaze ŝi ricevis alian historian nomon.
(2) fame kiel Saimei (Kôgyoku).




[ENHAVO]

ALDONO II

La Jarciklo

Rilate al signado de la jaro, ni orientazianoj havas specialan sistemon. Laŭ la eŭropana sistemo, la jaro estas signita nur per ĝia numero, kalkulita ekde la jaro, en kiu Jesuo Kristo naskiĝis. Sed ĉe ni, ĉiu jaro ricevas sian nomon, donitan laŭ jenaj reguloj: —

A. La dekjara periodo: 10 jaroj formas unu periodon, kies sinsekvaj jaroj estas nomataj kiel jene: —

Jaro Japane Ĉine Esperantigite Mallonge
1 Ki-no-e Kreskaĵo pliaĝa Kp
2 Ki-no-to       malpliaĝa Km
3 Hi-no-e Fajro pliaĝa Fp
4 Hi-no-to       malpliaĝa Fm
5 Tuti-no-e Tero pliaĝa Tp
6 Tuti-no-to      malpliaĝa Tm
7 Ka-no-e Metalo pliaĝa Mp
8 Ka-no-to      malpliaĝa Mm
9 Midu-no-e Akvo pliaĝa Ap
10 Midu-no-to     malpliaĝa Am

Cetere, la kvin aĵoj, kreskaĵo, fajro, tero, metalo kaj akvo estas la nomoj de la Elementoj, el kiuj, laŭ la antikva ĉina filozofio, komponiĝas la objekta mondo.

B. La dekdujara periodo: Samtempe kun la citita dekjara periodo, 12 jaroj ankaŭ formas alian periodon, kies sinsekvaj jaroj ricevas jenajn nomojn: —

Jaro Japane Ĉine Esperantigite
1 Ne rato
2 Usi bovo
3 Tora tigro
4 U leporo
5 Tatu drako
6 Mi serpento
7 Uma ĉevalo
8 Hituzi ŝafo
9 Saru simio
10 Tori koko
11 Inu hundo
12 I apro

— Cetere, pri deveno de la 12 bestaj nomoj, nenian kontentigan klarigon ni povas doni.

La jaro 1935, ekzemple, estas la jaro de »Kreskaĵo malpliaĝa« laŭ la regulo A, kaj samtempe ĝi estas la jaro de »apro« laŭ la regulo B; sekve la sama jaro nomiĝas »la jaro de kreskaĵo-malpliaĝa-apro.«

C. La granda jarciklo: Kiam la periodoj laŭ »A« kaj »B« komponiĝas kiel dirite, ni ricevas 60-jaran periodon, kiun ni nomu »granda jarciklo.« Ĝi komenciĝas je la jaro de Kreskaĵopliaĝa-rato, kaj finiĝas je la jaro de Akvomalpliaĝa-apro, kiel jene: —

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Kp- Km- Fp- Fm- Tp- Tm- Mp- Mm- Ap- Am-
rat bov tigr lepor drak serpt ĉeval ŝaf simi kok
 
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Kp- Km- Fp- Fm- Tp- Tm- Mp- Mm- Ap- Am-
hund apr rat bov tigr lepor drak serpt ĉeval ŝaf
 
21 22 23 24 25 26 27 28 29 30
Kp- Km- Fp- Fm- Tp- Tm- Mp- Mm- Ap- Am-
simi kok hund apr rat bov tigr lepor drak serpt
 
31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
Kp- Km- Fp- Fm- Tp- Tm- Mp- Mm- Ap- Am-
ĉeval ŝaf simi kok hund apr rat bov tigr lepor
 
41 42 43 44 45 46 47 48 49 50
Kp- Km- Fp- Fm- Tp- Tm- Mp- Mm- Ap- Am-
drak serpt ĉeval ŝaf simi kok hund apr rat bov
 
51 52 53 54 55 56 57 58 59 60
Kp- Km- Fp- Fm- Tp- Tm- Mp- Mm- Ap- Am-
tigr lepor drak serpt ĉeval ŝaf simi kok hund apr

En la teksto de Nihon-gi la jaro estas montrata ordinare per numero kalkulita ekde la jaro, en kiu tiama mikado surtroniĝis; sed kiam estas necese, oni uzas la jarnomon de la granda ciklo. Ĉi-okaze, tamen, la tradukinto anstataŭis ĝin per la numero, trovebla en ĉi-supra tabelo. Ekzemple, la jaro, en kiu la Mikado Zinmu ekiris por la oriento, kaj la jaro en kiu li surtroniĝis en la palaco de Kasihara, estas montrataj per

la jaro de Kreskaĵo pliaĝa tigro (Ki-no-e tora 甲寅) kaj
   Metalo malpliaĝa koko (Ka-no-to tori 辛酉)
respektive; sed ili estas tradukitaj per
la jaro 51a de la granda ciklo kaj
  58a               respektive.

La regulo por la jarnomado rekte aplikiĝas al tagnomado. Nuntempe ni preskaŭ forgesis la tagnomon, jam ne parolante pri ĝia praktika uzado. En Nihongi, oni donas daton, ne per tagnumero de monato, sed ĉiam per tagnomo laŭ la tagciklo. Tio faras esprimon terure komplika. Ekzemple, la tago, en kiu la Mikado Zinmu mortis, estas montrata per

la tago de Kreskaĵo pliaĝa drako de la 3a monato, kies novluna tago estis Kreskaĵo pliaĝa ĉevalo.

Ĉar ĉiu monato en la antikva kalendaro komenciĝas je la novluna tago, ni povas kalkuli ke la tago Kp-drako estas la 11a tago.



[ENHAVO]

ALDONO III

La Poemoj en Originala Lingvo(*

1. La kanto de geedziĝo, verkita de Susanowo-no-Mikoto. (p. 28)

Yakumo tatu
idumo yahe-gaki
tuma-gome ni
yahe-gaki tukuru
sono yahe-gaki wo.

Rimarko: Ĉi tiu versaĵo estas verkita laŭ la formo de la tiel nomata Mizika-uta (mallonga poemo), kies metro estas: — 5, 7, 5, 7, 7.


2. La kanto de Kamparana melodio. (p. 39)

I
Ame naru ya
Oto-tanabata no
unagaseru
tama no mi-sumaru no,
ana-tama ha ya!
mi-tani huta-watarasu
Adisuki-Takahikone!
II
Ama-sakaru
hina-tu-me no
i-watarasu seto
isi-kaha kata-huti,
kata-huti ni
ami hari-watasi,
me-ro yori ni
yosi yori kone,
isi-kaha kata-huti!

3. La kanto de sopiro al la foririnta karulino. Mizika-uta. (p. 48)

Oki-tu-mo ha
he ni ha yore-domo,
sa-na-toko mo
atahanu kamo yo,
hama-tu-tidori yo!

4. La kanto de sopiro. Mizika-uta. (p. 57)

Oki-tu-dori
Kamo-tuku-sima ni
wa ga i-nesi
imo ha wasurazi,
yo no koto-goto mo.

5. La kanto sendita al la forlasita amito. Mizikauta. (p. 58)

Aka-tama no
hikari ha ari to
hito ha ihe-do,
kimi ga yosohi si
ta-hutoku ari-keri.

6. La kanto de Kume verkita de la Mikado Zinmu, kiam li venkobatis Ukasi la Pliaĝan. (p. 70)

Uda no taka-ki ni
sigi-wana haru.
Wa ga matu ya,
sigi ha sayarazu,
isu-kuhasi
kudira sayari.
Konami ga
na kohasaba,
tati-soba no
mi no nakeku wo
kokisi hiwene.
Uhanari ga
na kohasaba,
iti-sakaki
mi no ohokeku wo
kokida hiwene.

7. La kanto de Kume, verkita de la Mikado Zinmu, ĵus antaŭ la atako de la monteto Kunimi. (p. 74)

Kamu-kaze no
Ise no umi no
oho-isi ni,
i-hahi motohoru
sitadami no,
sitadami no,
— ago yo ago yo — (*
sitadami no,
i-hahi motohori;
utite si yaman,
utite si yaman.

Rimarko: El ĉi tiu versaĵo, oni prove forigu la liniojn ripetatajn kaj la intermetatan ekkrion (*), tiam la metro koincidas kun tiu de la tiel nomata Naga-uta (plilonga poemo): — 5, 7, 5, 7,...... 5, 7, 7.


8. La kanto de Kume verkita de la Mikado Zinmu, kaj kantita de Miti-no-omi, kiam li ekstermis la banditojn en Osaka. Naga-uta iomete dereguliĝinta. (p. 75)

Osaka no
oho-muroya ni
hito saha ni
iri wori tomo,
hito saha ni
ki-iri wori tomo,
mitu-mitusi
Kume no kora ga
kahu-tutui
isi-tutui moti,
utite si yaman.
(Ridega ekkrio)
 
Ima ha yo, ima ha yo!
a-a-si-ya-wo!
Imada ni mo ago yo!
Imada ni mo ago yo!
(Daŭrigo de la kanto de Kume)
 
Emisi wo hitari
momo na hito;
hito ha ihe-domo,
ta-mukahi mo sezu.

9. La kanto de ,,Kume'', verkita de la Mikado Zinmu, por kuraĝigi soldatojn, kiam ili laciĝis. Nagauta. (p. 78)

Tata namete
Inasa no yama no
ko-no-ma yu mo,
i-yuki mamorahi
tatakaheba,
ware haya uwenu;
sima-tu-dori
u-kahi ga tomo yo,
ima suke ni kone!

10. La kanto de Kume, verkita de la Mikado Zinmu, kiam li decidis nepre venki Nagasunehiko'n. Naga-uta. (p. 79)

I
Mitu-mitusi
Kume-no-ko-ra ga
Aha-hu ni ha
kamira hito-moto;
So-no-ga moto
soneme tunagite
utite si yaman
II
Mitu-mitusi
Kume-no-kora ga
kaki-moto ni
uwesi hazikami
kuti-hibiku;
ware ha wasurezu
utite si yaman.


(* En ĉi tiu transliteritaĵo de la versaĵoj, la tradukinto enkondukis literon »h« (kursive presitan), por montri tiun h-sonon, kiu en la moderna japanlingvo estas elparolata kiel ŭ, antaŭ a, kaj sensonigata antaŭ e, i, o, u (kiel franca h muette).


– FINO –


[NOTOJ DE BIBLIOTEKO SAKURA] [ENHAVO]

REVIZIITAJ VORTOJ

Antaŭparolo=A, Libro Unua=LibI, Aldono I=AldI, Flanka Teksto=FT
Piednoto=Pn, Japane=Ja, Latine=Lat

VORTOJ EN LA FONTO LOKO RIMARKOJ
1 de 41-a (tiel) A Devus esti: de la 41-a
2 ideografiaĵoj ideografoj A
LibI/Pn
 
3 de 15-a (tiel) A/Pn Devus esti: de la 15-a
4 ne priskribebla ne priskribela LibI-1/FT1  
5 ĉiujn ĉiujin LibI-1/Pn  
6 enciklopedia encikropedia LibI-1/Pn  
7 kaj kej LibI-1/Pn  
8 Izanami-no-Mikoto Izanami-no-Mikato LibI-2 伊奘冉尊
9 ŝaŭmo ŝaumo LibI-3  
10 insulon isulon LibI-3/FT1  
11 dokumento dekumento
dokmento
kokumento
dokumenta
LibI-3/FT2
LibI-4/FT3
LibI-4/FT4
LibI-5/FT3
 
12 malproksime malpraksime LibI-4  
13 rapidaj radidaj LibI-4/FT10  
14 setario milio LibI-4/FT11
LibI-7/FT6
LibII-1/FT6
Ja:あわ (粟) [aŭa]; Lat: Setaria italica.
Unu el la kvin ĉefaj grenoj.
15 ekinoklo panikumo LibI-4/FT11 Ja:ひえ (稗) [hie]; Lat: Echinochloa utilis.
Unu el la kvin ĉefaj grenoj. En alia klasika fonto ĝin anstataŭas milia paniko (=milea panico; Ja:きび (黍);Lat: Panicum miliaceum).
16 hordeo tritiko LibI-4/FT11 Ja:むぎ (麦) [mugi]; Lat: Hordeum vulgare.
Unu el la kvin ĉefaj grenoj. En la moderna japana lingvo むぎ estas komuna nomo de specoj: hordeo; tritiko; sekalo k.s., ekskluzive la aliajn ĉefajn grenojn.
17 granda fabo granda pizo LibI-4/FT11 Pli precize; sojfabo.
Ja: だいず (大豆) [daizu]; Lat: Glycine max.
18 malgranda fabo malgranda pizo LibI-4/FT11 Pli precize: azukio.
Ja: あずき (小豆) [azuki]; Lat: Vigna angularis.
19 fabo pizo LibI-4/FT11 Ja:まめ (豆) [mame] – komuna nomo de grenoj, kiaj sojfabo, pizo k.s. Unu el la kvin ĉefaj grenoj.
20 ideografiaĵo ideografo LibI-4/Pn  
21 flogiston-teorio flodiston-teorio LibI-4/Pn  
22 France kaj angle: panic; latine: panicum. (tiel) LibI-4/Pn Mencio supozeble konfuzita pro manko de tiutempa leksiko por japanaj grenoj. Por ekinoklo (angle Japanese millet, Barnyard millet) vidu 15 en ĉi tiu tabelo.
23 aranĝis dresis LibI-5  
24 eltiri elpuli LibI-6  
25 Ĉiuj ĉi tiuj Ciuj ĉi tiuj LibI-6/FT3  
26 aŭtuno aŭtŭno LibI-6/FT3  
27 tonditajn (tiel) LibI-6/FT3 Aldonita de la tradukinto. En la originalo ne troviĝas tiu vorto.
28 fratino frantino LibI-6/FT3  
29 grandega grandiga LibI-6/Pn  
30 ho, tiuj ho, tiu LibI-7  
31 eltiris elpulis LibI-7/FT5  
32 urso-ŝarko urso-krokodilo LibI-7/FT6 Vidu 39.
33 Amewakahiko'n Amewakahikon'n LibII-1/FT1  
34 alteriĝis alteriĝjs LibII-1/FT1  
35 sama same LibII-1/FT2  
36 Plejadoj Pleiado LibII-1/Pn  
37 kamparon kamparo LibII-1/Pn  
38 histriono historiono LibII-2
LibII-2/FT2
LibII-2/FT4
 
39 ŝarko krokodilo LibII-2/FT1
LibII-2/FT3
LibII-2/FT4
LibIII/Pn
Mistraduko pro homonimoj: la klasika わに (鰐; 和爾) [ŭani] signifas ŝarkon kaj la moderna わに (鰐) [ŭani] krokodilon. Ŝarko estas さめ (鮫) [same] en la moderna lingvo.
40 ursŝarko urskrokodilo LibII-2/FT1 Vidu 39.
41 laŭlonge de la sablejo laŭlonge la sablejo LibII-2/FT4  
42 Hohodemi-no-Mikoto (tiel) LibII-2/FT4 Alia nomo de Howori-no-Mikoto.
43 Piednoto (9) (tiel) LibII-2/Pn Misa ekspliko pro mistraduko. Vidu 39.
44 Zinmu Tennô Zinmu Tennoo
Zinmu-Tennoo
LibII-3
LibIII
Aliaj nomoj kaj transskribaj variantoj en la fonto: Zinmu-Tennô; Kamuyamato-Iharehiko; Kamu-yamato-Ihare-hiko-no-Mikoto; Ihare-hiko-no-Mikoto; Kamu-yamato-Ihare-hiko-Hoho-demi-no-Mikoto.
45 laŭlonge de la rivero laŭlonge la rivero LibIII  
46 de Ise d'Ise LibIII  
47 ambaŭflanke ambaŭfranke LibIII  
48 Ôita Óita LibIII/Pn  
49 Castanopsis sieboldii Lithocarpus Sieboldi LibIII/Pn  
50 malproksimegan fremdlandon malproksimega fremdlando LibIII/Pn  
51 eksigitan edzinon eksigita edzino LibIII/Pn  
52 ŝintoisma sintoisma LibIII/Pn  
53 en kia kia LibIII/Pn  
54 Go-Saga Saga AldI  
55 Ninkô Ninko AldI  


KOLOFONO

Tiu ĉi elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj 
de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta.

Fontolibro: "Kroniko Japana – Volumo Unua", trad. Kyûiti NOHARA, 
eld. Japana Esperanto-Instituto, 1935. 
[el la japana originalo: "Nihon-Syoki", Princo Toneri k.a., 720.]

Enkomputiligo: HANAZAWA Masazumi, HUKUMOTO Hirotugu, Rato,
Provlego1: HIROTAKA Masaaki
Teskto-kunigo: SIMIZU Yûko
Retpaĝigo: SIMIZU Yûko
Revizio: HIROTAKA Masaaki, SIBAYAMA Zyun'iti, SIMIZU Yûko
Provlego2: HIROTAKA Masaaki
Enretigo: 2007-06-17 (Lasta modifo: 2008-12-15)


Ĉiuj rajtas reuzi tiun ĉi libron kun kondiĉo ne forigi ĉi tiun kolofonon.  

markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/