【掲載にあたって】


Trad. de Masuzo Inoue
kaj Riej Hasegaŭa




LA KONSTITUCIO DE LA REGNO JAPANIO

Ni, Japana Popolo, agante pere de niaj dece elektitaj reprezentantoj en la Regna Parlamento decidis, ke ni garantiu al ni kaj al niaj posteuloj la fruktojn de interakordo kun ĉiuj popoloj kaj benojn de libereco en nia tuta lando, kaj ankaŭ ke ni aranĝu por ĉiam forigon de teruroj kaj mizeroj de milito denove okazigota de agoj de registaro, nun proklamas, ke la superregeco apartenas al la popolo, kaj fondas ĉi tiun Konstitucion.

La regna regado ja staras sur solena konfido de la popolo, la aŭtoritato por regado devenas de la popolo, la potencoj pri regado estas praktikataj de la reprezentantoj de la popolo kaj bonoj de regado estas ĝuataj de la popolo. Tio ĉi estas universala principo de la homaro kaj ĉi tiu Konstitucio havas sian bazon sur tiu principo. Ni forigas ĉiujn Konstitucion, leĝojn kaj suverenajn reskriptojn, kiuj kontraŭas tion.

La Japana Popolo, kiu deziras eternan pacon kaj profunde konscias pri la altaj idealoj regantaj interhomajn rilatojn, decidis konservi siajn sekurecon kaj vivadon, fidante al la justeco kaj bona fido de la pacamantaj popoloj. Ni deziras okupi honoran lokon en la internacia societo, kiu klopodas konservi pacon kaj por ĉiam forpeli el la mondo despotecon kaj sklavecon, subpremadon kaj malvastanimecon. Ni rekonas kaj konstatas, ke ĉiuj popoloj havas rajton egale liberigi sin de timo kaj manko kaj vivi en paco.

Ni firme opinias, ke neniu regno devas okupiĝi nur en siaj aferoj kaj ignori aliajn, sed, ke la leĝoj de politika moralo estas universalaj kaj, ke tiuj leĝoj devas esti obeataj de ĉiuj regnoj, kiuj volas subteni sian propran memregadon kaj stari en egalrajta rilato kun aliaj regnoj.

La Japana Popolo ĵuras per la honoro de la regno realigi kaj atingi ĉi tiujn altajn idealojn kaj celojn per sia tuta energio.

ĈAPITRO I. TENNOO

Artikolo 1. La Tennoo estu la simbolo de la Regno Japanio kaj de la unueco de la Japana Popolo kaj ĉi tiu pozicio lia havas bazon sur la ĝenerala volo de la popolo, al kiu apartenas la superregeco.

Artikolo 2. La Tennoo estu dinastia kaj heredata laŭ la Tenno-Familia Leĝo decidita de la Regna Parlamento.

Artikolo 3. Por ĉiuj agoj de la Tennoo pri regnaj aferoj estu postulata la konsilo kaj aprobo de la Regna Ministraro kaj pri tiuj agoj la Ministraro estu respondeca.

Artikolo 4. La Tennoo faru nur agojn pri regnaj aferoj, kiuj estas regulitaj en ĉi tiu Konstitucio kaj li ne havu povojn, kiuj rilatas al la regna regado.

La Tennoo povas delegi laŭ reguloj de leĝo siajn agojn pri regnaj aferoj.

Artikolo 5. Kiam Regento estas starigita laŭ la reguloj de Tenno-Familia Leĝo, la Regento faru siajn agojn pri regnaj aferoj en la nomo de la Tennoo. En tiu ĉi okazo la unua paragrafo de la antaŭa artikolo estu aplikata.

Artikolo 6. La Tennoo enoficigu laŭ la nommontro de la Regna Parlamento Regnan Ĉefministron.

La Tennoo enoficigu laŭ la nommontro de la Regna Ministraro juĝiston por la ĉefo de la Plej Supera Juĝejo.

Artikolo 7. La Tennoo faru por la popolo, laŭ la konsilo kaj aprobo de la Regna Ministraro, la sekvantajn agojn pri regnaj aferoj.

1. Proklamo de amendoj en la Konstitucio, kaj de leĝoj, regordonoj, kaj traktatoj.

2. Kunvoko de la Regna Parlamento.

3. Dissolvo de la Ĉambro de Deputitoj.

4. Proklamo de okazigo de ĝeneralaj elektoj de Regnaj Reprezentantoj.

5. Konstato de enoficigo kaj eloficigo de Regnaj Ministroj kaj de aliaj oficistoj leĝe regulitaj kaj certigo de skriboj kaj rajtigitaj leteroj por ambasadoroj kaj oficialaj senditoj.

6. Konstato de ĝenerala kaj speciala amnestioj, moderigo de puno, liberigo el efektivigo de puno kaj de redono de rajtoj.

7. Donado de honoroj.

8. Konstato de ratifika skribo kaj aliaj diplomatiaj dokumentoj regulitaj de leĝo.

9. Akcepto de ambasadoroj kaj senditoj de aliaj regnoj.

10. Efektivigo de ceremonioj.

Artikolo 8. Por transigo de havaĵoj al la Tenno-Familio kaj ankaŭ por ricevo aŭ donaco de la Tenno-Familio koncerna al havaĵoj necesas aprobo de la Regna Parlamento.

ĈAPITRO II. REZIGNO DE MILITO

Artikolo 9. La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militojn kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.

Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.

ĈAPITRO III. RAJTOJ KAJ DEVOJ DE LA POPOLANO

Artikolo 10. La kvalifikaj kondiĉoj necesaj por esti japana popolano estu regulitaj per leĝo.

Artikolo 11. La popolanoj ne estu malhelpataj de ĝuado de ĉiu ajn fundamenta homrajto. La fundamentaj homrajtoj garantiataj al la popolo per tiu ĉi Konstitucio estu donataj kiel netuŝeblaj rajtoj eternaj al la popolo de la nuna kaj estontaj generacioj.

Artikolo 12. La liberecoj kaj rajtoj garantiataj al la popolo per tiu ĉi Konstitucio estu tenataj de la konstanta klopodado de la popolo. Kaj la popolanoj ilin ne malbonuzu kaj estu ĉiam respondeca por ilin utiligi por la publika bono kaj prospero.

Artikolo 13. Ĉiu popolano estu respektata kiel individuo. Liaj rajtoj de vivo, de libereco kaj de klopodo por feliĉo devas esti, se ne kontraŭe al la publika bono kaj prospero, maksimume respektataj en leĝfarado kaj en aliaj aferoj de regado.

Artikolo 14. Ĉiuj popolanoj estas egalaj antaŭ leĝo kaj ne estu diferencigitaj en politikaj, ekonomiaj aŭ sociaj rilatoj, pro raso, kredo, sekso, statuso aŭ familia origino.

La nobelaro kaj simila institucio de nobeleco ne estu rekonata.

Nenia privilegio akompanu iun ajn donacon de honoro, de ordeno aŭ de alia eminenteco. La donaco de eminenteco estu valida nur dum la vivdaŭro de individuo, kiu nun havas eminentecon aŭ ricevos ĝin en estonteco.

Artikolo 15. La enoficigo kaj eksoficigo de publikaj oficistoj estas rajto propra al popolo.

Ĉiuj publikaj oficistoj estas servantoj de la tuta komunumo kaj ne de iu ajn speciala parto.

Rilate al elekto de publikaj oficistoj estu garantiata la universala balotrajto de plenaĝuloj.

En ĉiuj elektoj, sekreto de baloto estu netuŝebla. Neniu balotanto estu respondeca, publike aŭ private, pri la baloto kiun li faris.

Artikolo 16. Ĉiu persono havas la rajton de deca peto por rebonigo de domaĝo, por eksoficigo de publikaj oficistoj kaj por faro, nuligo kaj amendo de leĝoj, ordonoj aŭ reguloj, kaj ankaŭ por aliaj aferoj; kaj pro tia peto neniu ricevu ian ajn diferencan traktadon.

Artikolo 17. Ĉiu persono povas postuli de la Ŝtato aŭ de publikaj korporacioj kompenson laŭ reguloj de leĝo kiam li ricevis domaĝon pro kontraŭleĝa ago de publikaj oficistoj.

Artikolo 18. Neniu persono estu metata sub iun ajn specon de sklaveco nek sub kontraŭvolan penigan laboron, escepte de puno pro krimo.

Artikolo 19. Liberecoj de penso kaj de konscienco estu netuŝeblaj.

Artikolo 20. Libereco en religia kredo estas garantiata al ĉiuj personoj. Neniu religia organizo ricevu de la Ŝtato iun ajn privilegion, nek uzu iun ajn politikan aŭtoritaton.

Neniu persono estu devigata partopreni en iu ajn religia ago, festo, rito aŭ praktiko.

La Ŝtato kaj ĝiaj organoj ne faru religian edukadon aŭ iun ajn alian agadon religian.

Artikolo 21. Libereco de kunveno, asocio, parolo kaj eldono kaj de ĉiuj aliaj formoj de esprimo estas garantiata.

Cenzuro ne estu farata. Sekreto de komuniko estu netuŝebla.

Artikolo 22. Ĉiu persono havu liberecon elekti kaj ŝanĝi sian loĝlokon kaj ankaŭ elekti sian profesion, se ne kontraŭe al la publika bono kaj prospero.

Libereco de ĉiuj personoj transloĝi en alilandon kaj forlasi sian popolanecon estu netuŝebla.

Artikolo 23. Libereco de lernado kaj serĉesplorado estu garantiata.

Artikolo 24. Geedzeco konsistu nur el la reciproka konsento de viro kaj virino kaj estu tenata per reciproka kunhelpo sur la bazo de egalaj rajtoj de edzo kaj edzino.

Koncerne al elekto de edzo aŭ de edzino, rajtoj pri propraĵoj, heredado, elekto de loĝejo, eksgeedziĝo, kaj ankaŭ al aliaj aferoj rilataj al geedzeco kaj familio leĝoj estu farataj de la starpunkto de individua digno kaj la esenca egaleco de ambaŭ seksoj.

Artikolo 25. Ĉiu popolano havu la rajton ĝui sanan kaj kulturan vivon de minimuma grado.

En ĉiu vivsfero la Ŝtato klopodu por progreso kaj plivastiĝo de socia bono kaj prospero, socia sekureco kaj ankaŭ de publika higieno.

Artikolo 26. Ĉiu popolano havu la rajton egale ricevi edukadon konforman al sia kapablo.

Ĉiu popolano estu devigata laŭ reguloj de leĝo zorgi por ke la infanoj sub lia protekto ricevu ordinaran edukadon. La deviga edukado estu senpaga.

Artikolo 27. Ĉiu popolano havas la rajton kaj devon labori.

Normoj pri salajro, laborhoro, ripozo kaj aliaj laborkondiĉoj estu regulitaj per leĝo.

Infanoj ne estu ekspluatataj.

Artikolo 28. La rajto de laboristoj sin organizi kaj iliaj rajtoj de kolektiva intertrakto kaj aliaj kolektivaj agadoj estu garantiataj.

Artikolo 29. La rajto pri propraĵo estu netuŝebla.

La enhavo de rajtoj pri propraĵoj estu regulita per leĝo konformigite al la publikaj bono kaj prospero.

Privataj propraĵoj povas esti uzataj por publika utilo kun ĝusta kompenso.

Artikolo 30. La popolanoj havas laŭ reguloj de leĝo devon pagi imposton.

Artikolo 31. Al neniu persono estu senigita vivo aŭ libereco nek donita ia ajn puno, krom laŭ proceduro regulita per leĝo.

Artikolo 32. De neniu estu forprenita la rajto ricevi juĝon en juĝejo.

Artikolo 33. Neniu persono estu arestata sen arestletero eldonita de kompetenta justica aŭtoritatulo kaj specifanta krimon, pro kiu la persono estas akuzota, escepte se li estas arestata ĉe freŝa ago.

Artikolo 34. Neniu persono estu detenata aŭ enkatenigita, se li ne estas tuj informita pri la motivo por tio kaj ankaŭ se li ne tuj ricevos povon konsulti advokaton kaj neniu estas enkatenigita sen sufiĉa motivo; kaj tiu motivo devas esti tuj montrata, ĉe postulo de iu ajn persono, en juĝkorto malfermita al publiko, kiun la akuzoto kaj lia advokato ĉeestas.

Artikolo 35. Al neniu la rajto esti sekurigita pri siaj loĝejoj, paperoj kaj posedaĵoj kontraŭ invado, serĉado kaj forpreno estu difektata, sen ordonletero eldonita pro sufiĉa motivo kaj speciala montranta la lokon serĉotan kaj objektojn forprenotajn, escepte de la okazo de Artikolo 33.

Ĉiu serĉado aŭ forpreno estu farata laŭ aparta ordonletero eldonita de kompetenta justica aŭtoritatulo.

Artikolo 36. Torturo farata de publika oficisto kaj kruelaj punoj estu absolute malpermesata.

Artikolo 37. En ĉiuj kriminalaj aferoj la akuzoto havu la rajton ricevi rapidan malfermitan juĝadon en senpartia juĝejo.

Al la akuzato devas esti donata sufiĉa ŝanco por ekzameni ĉiujn atestantojn, kaj li havu rajton de perforta procedo akiri atestantojn por sia intereso per publikaj elspezoj.

La akuzato en ĉia okazo povas konsulti kvalifitan advokaton. Kiam li mem ne povas konsulti lin, tiu estu asignata de la Ŝtato.

Artikolo 38. Neniu persono estu devigata atesti kontraŭ si mem.

Nenia konfeso povas esti uzata kiel pruvo, se tiu konfeso estas farita sub perforto, torturo, aŭ minaco, aŭ post maljuste plilongigita detenado aŭ enkatenigo.

Neniu persono estu kondamnata aŭ punata, en okazo, kiam la sola pruvo kontraŭ li estas lia propra konfeso.

Artikolo 39. Neniu persono estu rigardata kriminale respondeca pri ago, kiu estis konforma al leĝo kiam ĝi estis farata, aŭ pri ago, de kiu li estas jam senkulpigita; pri unu kaj sama krimo neniu estu denove respondeca kriminale.

Artikolo 40. Ĉiu persono povas postuli de la Ŝtato kompenson laŭ la reguloj de leĝo, kiam li ricevis senkulpigan juĝon post detenado aŭ enkatenigo.

ĈAPITRO IV. LA REGNA PARLAMENTO

Artikolo 41. La Regna Parlamento estu la plej alta organo de la regpotenco, kaj estu sola leĝfara organo en la regno.

Artikolo 42. La Regna Parlamento konsistu el du ĉambroj, nome la Ĉambro de Deputitoj kaj la Ĉambro de Konsilantoj.

Artikolo 43. Ambaŭ Ĉambroj konsistu el elektitaj membroj reprezentantaj la tutan popolon.

La nombro de la membroj de ĉiu Ĉambro estu fiksita per leĝo.

Artikolo 44. La kvalifikaj kondiĉoj de membroj de ambaŭ Ĉambroj kaj de iliaj elektantoj estu difinitaj per leĝo. Tamen estu nenia diferencigo per raso, kredo, sekso, socia statuso, familia origino, edukiteco, propraĵo aŭ enspezo.

Artikolo 45. La servdaŭro de membroj de la Ĉambro de Deputitoj estu 4 jaroj. Tamen en la okazo de dissolvigo de la Ĉambro de Deputitoj la servdaŭro finiĝu antaŭ ol forpaso de la limigita tempo.

Artikolo 46. La servdaŭro de la membroj de la Ĉambro de Konsilantoj estu 6 jaroj, kaj la duono de la membroj estu elektata en ĉiu tria jaro.

Artikolo 47. Distriktoj de elekto, metodo de baloto kaj aliaj aferoj koncernantaj al la elektado por membroj de ambaŭ Ĉambroj estu difinitaj per leĝo.

Artikolo 48. Neniu persono povas esti membro de ambaŭ Ĉambro en sama tempo.

Artikolo 49. La membroj de ambaŭ Ĉambroj ricevu laŭ regulo de leĝo konvenan jarpagon el la fisko.

Artikolo 50. La membroj de ambaŭ Ĉambroj estu liberaj de arestado dum la sesio de la Regna Parlamento escepte de okazoj difinitaj per leĝo. Iu ajn membro arestita antaŭ la malfermo de sesio, se postulas la Ĉambro, al kiu li apartenas, estu liberigita dum la sesio.

Artikolo 51. La membroj de ambaŭ Ĉambroj ne estu respondeca ekster la Ĉambro pri siaj paroladoj, diskutadoj aŭ voĉdonoj faritaj en la Ĉambro.

Artikolo 52. Ordinara kunveno de la Regna Parlamento estu kunvokata unu fojon en ĉiu jaro.

Artikolo 53. La Regna Ministraro povas decidi kunvokon de eksterordinara kunveno de la Regna Parlamento. Kiam plimulte ol kvarono de la tuta nombro de membroj de iu ajn Ĉambro postulas tion, la Regna Ministraro devas decidi tiun kunvokon.

Artikolo 54. Kiam la Ĉambro de Deputitoj estas dissolvita, devas okazi ĝenerala elektado por membroj de la Ĉambro de Deputitoj en 40 tagoj de la dato de la dissolvo, kaj la Regna Parlamento devas esti kunvokita en 30 tagoj de la dato de elektado.

Kiam la Ĉambro de Deputitoj estas dissolvita, la Ĉambro de Konsilantoj estu samtempe fermita. Tamen la Regna Ministraro povas postuli urĝan kunvenon de la Ĉambro de Konsilantoj, se urĝa afero en la Regno tion necesigas.

La aranĝoj faritaj en tia urĝa kunveno regulita en la kondiĉa klaŭzo de la antaŭa paragrafo estu provizora kaj perdu sian validecon, se la aprobo de la Ĉambro de Deputitoj ne efektiviĝas en 10 tagoj post la malfermo de la sekvanta kunveno de la Regna Parlamento.

Artikolo 55. Ĉiu Ĉambro juĝu disputojn pri la kvalifikaj kondiĉoj de siaj respektivaj membroj. Tamen por perdigi la seĝon de iu ajn membro necesas la decido per plimulto de pli ol du trionoj de la ĉeestantaj membroj.

Artikolo 56. En ĉiu Ĉambro diskutado kaj decido ne povas esti farata, se pli ol triono de la tuta nombro de ĝiaj membroj ne ĉeestas.

En ĉiu Ĉambro afero estu decidata per la plimulto de la ĉeestantaj membroj escepte de okazo kie sin trovas speciala regulo en tiu ĉi Konstitucio. En la okazo de egalnombro de aprobo kaj malaprobo, la Prezidanto decidu la aferon.

Artikolo 57. Diskutado de ĉiu Ĉambro estu malferma al publiko. Tamen sekreta kunsido povas okazi per la decido de pli ol du trionoj de la ĉeestantaj membroj.

Ĉiu Ĉambro konservu dokumentojn pri sia diskutado kaj tiuj dokumentoj estu publikitaj kaj ĝenerale disdonataj, escepte de la parto de la dokumentoj pri sekreta kunsido, pri kiu estas konsiderata, ke la sekreteco estas speciale postulata.

Voĉo de ĉiu membro estu enskribita en la protokolo, se tio estas postulita de pli ol kvinono de la ĉeestantaj membroj.

Artikolo 58. Ĉiu Ĉambro elektu sian Prezidanton kaj aliajn funkciulojn.

Ĉiu Ĉambro difinu siajn regulojn koncerne al kunsidoj kaj aliaj procedoj kaj ankaŭ pri siaj internaj disciplinoj, kaj povas puni siajn membrojn kiuj kondutis kontraŭ ordo en la Ĉambro. Tamen por forpeli membron el la Ĉambro la decido por plimulto de pli ol du trionoj de la ĉeestantaj membroj estas bezonata.

Artikolo 59. Leĝprojekto fariĝas leĝo per aprobo de ambaŭ Ĉambroj, escepte de okazo, kie sin trovas speciala regulo en tiu ĉi Konstitucio.

Leĝprojekto, kiu estas aprobita de la Ĉambro de Deputitoj kaj pri kiu la Ĉambro de Konsilantoj faris decidon diferencan ol tiu de la Ĉambro de Deputitoj, fariĝas leĝo, se ĝi estas aprobita ankoraŭfoje de la Ĉambro de Deputitoj per pli ol du trionoj de la ĉeestantaj membroj.

Malgraŭ la regulo de la antaŭa paragrafo la Ĉambro de Deputitoj povas laŭ reguloj de leĝo postuli kunvokon de konferenco por interkonsilo de ambaŭ Ĉambroj.

Se la Ĉambro de Konsilantoj ne faras decidon en 60 tagoj, ekskluzive de la prokrasta intertempo de la Regna Parlamento, post ricevo de leĝprojekto aprobita de la Ĉambro de Deputitoj, la leĝprojekto povas esti rigardata de la Ĉambro de Deputitoj kiel malaprobita de la Ĉambro de Konsilantoj.

Artikolo 60. La budĝeto devas esti prezentata unue al la Ĉambro de Deputitoj.

Pri budĝeto, se la Ĉambro de Konsilantoj faris decidon diferencan ol tiu de la Ĉambro de Deputitoj kaj la konferenco por interkonsilo de ambaŭ Ĉambroj kunvokitaj laŭ reguloj de leĝo ne povis atingi interkonsenton, aŭ se la Ĉambro de Konsilantoj ne faris decidon en 30 tagoj, ekskluzive de la prokrasta intertempo de la Regna Parlamento post ricevo de budĝeto aprobita de la Ĉambro de Deputitoj, la decido de la Ĉambro de Deputitoj estu konsiderata kiel decido de la Regna Parlamento.

Artikolo 61. Rilate al la aprobo de la Regna Parlamento bezonata por faro de traktatoj, la regulo de la dua paragrafo de la antaŭa artikolo estu aplikata.

Artikolo 62. Ĉiu Ĉambro povas fari esplorojn pri regna regado kaj povas pri tio postuli ĉeeston kaj ateston de atestantoj kaj prezenton de dokumentoj.

Artikolo 63. La Ĉefministro kaj aliaj regnaj ministroj povas ĉiam ajn ĉeesti en iu ajn Ĉambro por paroli pri proponoj, ne konsiderante ĉu ili havas seĝon en unu el ambaŭ Ĉambroj aŭ ne. Kaj ankaŭ ili devas ĉeesti, se ilia ĉeesto estas postulata por ke ili donu respondojn aŭ klarigojn.

Artikolo 64. Regna Parlamento organizu Denuncan Juĝejon el membroj de ambaŭ Ĉambroj por juĝi juĝiston, kontraŭ kiu eksiga proceso estas proponita.

Aferoj, kiuj rilatas al denunco estu regulitaj per leĝo.

ĈAPITRO V. REGNA MINISTRARO

Artikolo 65. La administra povo apartenu al la Regna Ministraro.

Artikolo 66. La Regna Ministraro konsistas laŭ reguloj de leĝo el la Ĉefministro, kiu estas ĝia ĉefo, kaj aliaj Regnaj Ministroj.

La Ĉefministro kaj la aliaj Regnaj Ministroj estu civiluloj.

La Regna Ministraro havu solidaran respondecon pri praktikado de la administra povo al la Regna Parlamento.

Artikolo 67. La Ĉefministro estu nommontrata el la membroj de la Regna Parlamento per decido de la Regna Parlamento. Tiu ĉi nommontro estu farata antaŭ ol ĉiuj aliaj aferoj.

Se la Ĉambro de Deputitoj kaj la Ĉambro de Konsilantoj faris pri la nommontro diferencajn decidojn kaj la interkonsila konferenco de ambaŭ Ĉambroj kunvokita laŭ la reguloj de leĝo ne atingis interkonsenton aŭ se la Ĉambro de Konsilantoj ne faris la decidon de nommontro en dek tagoj ekskluzive prokrastan intertempon de la Regna Parlamento post kiam la Ĉambro de Deputitoj faris decidon pri nommontro, la decido de la Ĉambro de Deputitoj estu konsiderata kiel decido de la Regna Parlamento.

Artikolo 68. La Ĉefministro enoficigu la Regnajn Ministrojn. Tamen la plimulto de ili devas esti elektitaj el la membroj de la Regna Parlamento.

La Ĉefministro povas eksigi Regnajn Ministrojn laŭ sia volo.

Artikolo 69. Kiam la Ĉambro de Deputitoj aprobis rezolucion de malkonfido aŭ malaprobis rezolucion de konfido, la Regna Ministraro devas eksiĝi kiel tuto, se la Ĉambro de Deputitoj ne estas dissolvita en dek tagoj.

Artikolo 70. Kiam la Ĉefministro mankas aŭ kiam la Regna Parlamento estas kunvokita la unuan fojon post ĝenerala elektado por membroj de la Ĉambro de Deputitoj la Regna Ministraro devas eksiĝi kiel tuto.

Artikolo 71. En la okazoj de la du antaŭaj artikoloj, la Regna Ministraro daŭrigu sian funkcion ĝis nova Ĉefministro estas enoficigita.

Artikolo 72. La Ĉefministro reprezentante la Regnan Ministraron prezentas proponojn, raportas pri ĝeneralaj ŝtataj aferoj al la Regna Parlamento kaj eksterlandaj rilatoj kaj ankaŭ direktas kaj kontrolas ĉiun administran fakon.

Artikolo 73. La Regna Ministraro, krom aliaj ĝeneralaj administraj funkcioj,

1. plenumu leĝojn fidele, ĝenerale konduku ŝtatajn aferojn.

2. disponu eksterlandajn rilatojn.

3. faru traktatojn. Tamen antaŭ aŭ, laŭ cirkonstancoj, post faro la aprobo de la Regna Parlamento estas bezonata.

4. administru aferojn koncernajn al ŝtatoficistoj laŭ normoj fiksitaj per leĝo.

5. preparu budĝeton kaj prezentu ĝin al la Regna Parlamento.

6. faru regordonon por efektivigi la regulojn de tiu ĉi Konstitucio kaj de leĝoj. Tamen regordono ne povas enteni punregulon escepte de la okazo, en kiu estas speciale delegata tia regulo al la regordono.

7. decidu pri ĝenerala kaj speciala amnestioj, moderigo de puno, liberigo el efektivigo de puno kaj de redono de rajtoj.

Artikolo 74. Por ĉiu leĝo kaj regordono subskribo de kompetenta Regna Ministro kaj ankaŭ aldona subskribo de la Ĉefministro estas bezonataj.

Artikolo 75. Regnaj Ministroj dum la daŭro de sia oficservo ne estu submetataj al leĝa proceso sen konsento de la Ĉefministro. Tamen la rajto por leĝa proceso ne estu difektata pro tio.

ĈAPITRO VI. JUSTICO

Artikolo 76. La tuta justica povo apartenas al la Plejsupra Juĝejo kaj al subklasaj juĝejoj, kiuj estas establitaj laŭ regulo de leĝo.

Neniu eksterordinara tribunalo estu establita. Neniu administra organo povas fari juĝon kiel fina instanco.

Ĉiuj juĝistoj praktiku sendepende sian oficpovon laŭ sia konscienco kaj estu limigita nur per tiu ĉi Konstitucio kaj leĝoj.

Artikolo 77. La Plejsupra Juĝejo havas povon fari regulojn pri procesaj procedoj, pri aferoj koncernaj al advokatoj, al la internaj disciplinoj de juĝejoj, kaj al administrado de justicaj praktikoj.

Publika prokuroro devas obei al la reguloj faritaj de la Plejsupra Juĝejo.

La Plejsupra Juĝejo povas delegi al subklasaj juĝejoj povon fari regulojn pri tiaj juĝejoj.

Artikolo 78. Juĝistoj ne estu eksoficigitaj krom per publika denunco, escepte de la okazo, en kiu ili estas per justica juĝo deklaritaj netaŭgaj por plenumi oficdevon pro mensa aŭ fizika difekto. Neniu disciplina puno al juĝistoj estu farataj de iu ajn administra organo.

Artikolo 79. La Plejsupra Juĝejo konsistu el la juĝisto, kiu estas ĝia ĉefo, kaj aliaj juĝistoj, kies nombro estas difinita per leĝo, kaj la juĝistoj escepte de la juĝisto, ĝia ĉefo, estu enoficigataj de la Regna Ministraro.

La enoficigo de juĝistoj por la Plejsupra Juĝejo estu ekzamenata de la popolo okaze de la unua ĝenerala elekto por la membroj de la Ĉambro de Deputitoj post la enoficigo de la juĝistoj, kaj ankaŭ estu ekzamenata denove ĉe la unua ĝenerala elekto por la membroj de la Ĉambro de Deputitoj, post forpaso de dek jaroj, kaj poste estu sama.

Se en la okazoj de la antaŭa paragrafo plimulto de balotantoj voĉdonas por la eksoficigo de iu ajn juĝisto, estu eksoficigita.

Aferoj rilataj al la ekzameno estu regulitaj per leĝo.

La juĝistoj de la Plejsupra Juĝejo forlasu la oficon kiam ili atingas la aĝon difinitan per leĝo.

Ĉiuj juĝistoj de la Plejsupra Juĝejo ricevu laŭ regula periodo decan rekompencon, kiu ne povas esti malmultigata dum la daŭro de ilia ofico.

Artikolo 80. La juĝistoj de subklasaj juĝejoj estu enoficigataj de la Regna Ministraro laŭ nomlisto de personoj nommontritaj de la Plejsupra Juĝejo. La Oficservo de tiuj Juĝistoj daŭras dek jarojn kaj ili povas esti reenoficigataj. Tamen ili forlasu oficon kiam ili atingas la aĝon difinitan per leĝo.

Ĉiuj juĝistoj de subklasaj juĝejoj ricevu laŭ regula periodo decan rekompencon, kiu ne povas esti malmultigata dum la daŭro de ilia oficservo.

Artikolo 81. La Plejsupra Juĝejo estas la juĝejo de fina instanco, kiu havas povon decidi, ĉu iu ajn leĝo, ordono, regulo aŭ ofica dispono estas konforma al la Konstitucio aŭ ne.

Artikolo 82. En juĝado konfronta ekzameno estu farata kaj juĝdecido estu deklarata en malferma juĝkorto.

Kiam juĝejo decidis per unuanimeco de siaj juĝistoj, ke la malfermeco povus okazigi minacon al publika ordo aŭ bona moralo, la konfronta ekzamenado povas esti farata en fermata juĝkorto. Tamen konfronta ekzamenado de politikaj krimoj, krimoj pri eldono aŭ de aferoj en kiuj rajtoj de la popolo garantiitaj en la 3-a ĉapitro de tiu ĉi Konstitucio estas koncernataj, devas esti ĉiam malferma.

ĈAPITRO VII. FINANCO

Artikolo 83. La povo administri la regnan financon devas esti praktikata laŭ decido de la Regna Parlamento.

Artikolo 84. Kreo de nova imposto aŭ modifo de ekzistanta imposto devas esti farata per leĝo aŭ laŭ kondiĉoj fiksitaj en leĝoj.

Artikolo 85. Por elspezi ŝtatmonon, aŭ por ŝuldigi la ŝtaton, necesas decido de la Regna Parlamento.

Artikolo 86. La Regna Ministraro devas prepari budĝeton por ĉiu fiskjaro kaj proponi ĝin al la Regna Parlamento por la ekzamenado kaj decido.

Artikolo 87. Por antaŭaranĝi por neantaŭvideblaj mankoj en la budĝeto, povas esti fondita per decido de la Regna Parlamento rezervita kaso, el kiu la Regna Ministraro povas elspezi per sia respondeco.

Pri ĉiu elspezo el la rezervita kaso post la afero la Regna Ministraro devas ricevi konsenton de la Regna Parlamento.

Artikolo 88. Ĉiu propraĵo de Tennoo-Familio apartenu al la Ŝtato. Ĉiu elspezo de la Tennoo-Familio estu entenata en la budĝeto kaj estu decidita de la Regna Parlamento.

Artikolo 89. Neniu publika mono nek iu alia publika propraĵo povas esti elspezita aŭ disponigita por la uzo, oportuneco, aŭ subteno de iuj ajn religiaj organizoj aŭ korporacioj, aŭ por iuj ajn bonfaraj, edukaj aŭ filantropaj entreprenoj, kiuj ne estas sub la publika kontrolo.

Artikolo 90. La fina kalkulo de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Ŝtato devas esti ĉiujare ekzamenita de la Financkontrolo, kaj prezentata de la Regna Ministraro, kun la raporto de la ekzameno, al la Regna Parlamento en la sekvanta fiskjaro.

La organizo kaj povo de la Oficejo por Financkontrolo estu regulita per leĝo.

Artikolo 91. La Regna Ministraro devas raporti al la Regna Parlamento kaj al la popolo pri la stato de la ŝtata financo ĉe regula periodo almenaŭ unu fojon en ĉiu jaro.

ĈAPITRO VIII. LOKA AŬTONOMIO

Artikolo 92. Aferoj pri organizo kaj funkciigo de lokaj komunumoj estu regulitaj per leĝo akorde al la principo de loka aŭtonomio.

Artikolo 93. Ĉe lokaj komunumoj estu establitaj laŭ reguloj de leĝo Lokaj Kunvenoj, organoj de diskutado.

Pri ĉefoj de Lokaj Komunumoj, delegitoj de Lokaj Kunvenoj kaj aliaj oficistoj establitaj laŭ reguloj de leĝo la loĝantaro de ties Lokaj Komunumoj decidu per rekta baloto.

Artikolo 94. Lokaj komunumoj havu la rajton prizorgi siajn propraĵojn, aranĝi siajn aferojn, kaj plenumi administradon, kaj povas fari siajn proprajn regularojn interne de limoj fiksitaj de leĝo.

Artikolo 95. Speciala leĝo aplikota nur al unuloka komunumo ne povas esti farita de la Regna Parlamento, sen la konsento de la plimulto, akirita laŭ reguloj de leĝo, en la balotado de la loĝantoj de la koncernata loka komunumo.

ĈAPITRO IX. AMENDOJ

Artikolo 96. Amendoj al tiu ĉi Konstitucio estu iniciataj kaj proponataj de la Regna Parlamento, per la aprobo de la pli ol du trionoj de ĉiuj membroj de ĉiu Ĉambro, al la popolo por akiri ĝian ratifikon. Por tiu ĉi ratifiko estas necesa aprobo de plimulto de voĉdono de la speciala referendumo de la popolo aŭ en la balotado aranĝita ĉe la elektado difinita de la Regna Parlamento.

Amendoj al la Konstitucio, kiam la ratifiko de la antaŭa paragrafo estas akirita, estu tuj proklamataj de la Tennoo en la nomo de la popolo kiel integra parto de tiu ĉi Konstitucio.

ĈAPITRO X. LA PLEJSUPRA LEĜO

Artikolo 97. La fundamentaj homrajtoj garantiataj per tiu ĉi Konstitucio al la Japana Popolo estas la rezulto de la multjara klopodado de la homoj por akiri liberecon, kaj ili eltenis ĝis nun multajn provojn kaj estas konfiditaj al la nuna kaj estontaj generacioj kiel netuŝeblaj rajtoj eternaj.

Artikolo 98. Tiu ĉi Konstitucio estas la plejsupra leĝo en la Regno kaj la tuto aŭ parto de leĝoj, ordonoj, reskriptoj kaj de aliaj agoj de regaferoj malakordaj kun la Konstituciaj reguloj ne estu validaj.

Traktatoj faritaj de Japanio kaj establitaj reguloj de internaciaj leĝoj devas esti fidele obeataj.

Artikolo 99. La Tennoo aŭ la Regento, Regnaj Ministroj, la Regnaj Parlamentanoj, juĝistoj, kaj aliaj publikaj oficistoj prenu sur sin la devon respekti kaj gardi tiun ĉi Konstitucion.

ĈAPITRO XI. ALDONAJ REGULOJ

Artikolo 100. Tiu ĉi Konstitucio fariĝos valida de la tago, kiam forpasis ses monatoj kalkulite de la tago de la proklamo.

La faro de leĝoj necesaj por la validigo de tiu ĉi Konstitucio, la elektado por la membroj de la Ĉambro de Konsilantoj kaj procedoj pri la kunvoko de la Regna Parlamento kaj ankaŭ la preparaj procedoj necesaj por la validigo de tiu ĉi Konstitucio povas esti praktikitaj antaŭ la tago de la validigo fiksita en la antaŭa paragrafo.

Artikolo 101. Se la Ĉambro de Konsilantoj ankoraŭ ne estas formita ĉe la tago de la validigo de tiu ĉi Konstitucio, la Ĉambro de Deputitoj plenumu la povon de la Regna Parlamento ĝis kiam la Ĉambro de Konsilantoj estos formita.

Artikolo 102. La servdaŭro de la duono de membroj de la Ĉambro de Konsilantoj servontaj por la unua servtempo laŭ tiu ĉi Konstitucio estu 3 jaroj. La membroj kiuj faras tiun duonon estu difinitaj per reguloj de leĝo.

Artikolo 103. La Regnaj Ministroj, la membroj de la Ĉambro de Deputitoj, kaj la juĝistoj, kiuj estos servantaj ĉe la validigo de tiu ĉi Konstitucio kaj ankaŭ ĉiuj aliaj publikaj oficistoj, kies posteno korespondas al tiaj kiaj estas rekonataj en tiu ĉi Konstitucio, escepte de la okazo speciale regulitaj per leĝo. Tamen ili perdu aŭtomate siajn postenojn, kiam iliaj posteuloj de ofico estos elektitaj aŭ enoficigitaj.



『エスペラント訳日本国憲法』の掲載にあたって

(1) この訳文は井上万寿蔵がエスペラント訳し、長谷川理衛が校訂したもので、La Revuo Orienta 1946年12月号~1947年4月号に掲載されました。井上・長谷川両氏はこれを多くの人に読んでもらうことを熱望していたと伝えられています。
(2) ウェブ掲載にあたっては、井上・長谷川両翻訳著作権者の承諾を得る必要がありますが、残念ながらこれまでのところ連絡が取れていません。しかし上記のように伝えられている井上・長谷川両氏の意図を汲んで、あえて掲載することに踏み切りました。もし読者の中にお二人の縁者もしくは縁者と連絡のできる方が居られたら、ご連絡をお願いします。
(3) この訳文は、憲法発布直後に日本エスペラント学会(現在の日本エスペラント協会)の機関誌 La Revuo Orienta に連載され、1964年に関西エスペラント連盟から小冊子として発行されました。その後、さらに1992年に Esperanto-Rondo "Tagiĝo"(鈴木唯一)から日本語原文との対訳で出版されました。
(4) この訳文には日本語原文と詳細に比較すると修正すべき箇所がいくつか見られますが、それについては今後の新しい訳に期待することにして、ここでは最小限の修正を行いました。
(5) このHTML版のテキストは、Rondo Tagiĝo版を福津市の点訳ボランティア「ねむの会」が点訳したものから再度墨字にした電子ファイルをもとに、明らかな誤りの修正ともれの加筆などの校訂を加えたものです。温泉川美喜雄、深見壽賀子、山野敏夫、峰芳隆の各氏にご協力をいただきました。

2013年6月26日
広高正昭
<hirotk-m★nifty.com>
※メール送信の際は★をアットマークに変えてください。

【先頭に戻る】