Pacdeklaro de Nagasako, 2014

Ĝuste je ĉi tiu horo antaŭ 69 jaroj la ĉielo super ĉi tiu monteto estis kovrita de nigrega atomnubo. La unu sola atombombo faligita de usona militaviadilo forblovis domojn kaj englutis la urbon en flamoj. Inter disĵetitaj kadavroj nigre bruligitaj, multaj civitanoj diskuris tien kaj reen serĉante ŝirmejon. Teruraj varmradioj, eksploda blovego kaj radiado forrabis valorajn vivojn de 74 mil homoj kaj vundis 75 mil homojn. Tiuj, kiuj apenaŭ postvivis, suferas de profundaj vundoj gravuritaj en la koro kaj la korpo, ne kuraceblaj, kvankam 69 jaroj ĵus pasis.

Nun en la mondo ekzistas pli ol 16 mil nukleaj ŝargokapoj. Atombombitoj, kiuj spertis la teruron de nukleaj armiloj, alarmadis per ĉiuj fortoj, ke la nukleaj armiloj ne estu uzataj denove. Post la atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako nukleaj armiloj ne estis uzataj en militoj, al kio ja kontribuis la ekzisto mem de la atombombitoj kaj iliaj voĉoj.


Se nun oni uzos nukleajn armilojn en milito, kia fariĝos nia mondo?

En ĉi-jara februaro la "internacia Konferenco pri Kontraŭhumana Efiko de Nukleaj Armiloj" okazis en Meksiko. Reprezentantoj de 146 landoj klarigis malhumanecon de nukleaj armiloj el diversaj vidpunktoj kiel homa korpo, ekonomio, naturmedio, klimatŝanĝiĝo ktp. En la konferenco oni publikigis teruran prognozon pri konsekvencoj de nuklea milito, ke vunditaj homoj estos lasitaj sen savo kaj ke la alveno de "nuklea vintro" elĉerpos nutraĵojn kaj pelos pli ol 2 miliardojn da homoj de la mondo en malsategon.

La teruro de nukleaj armiloj ne estas limigita al la pasinteco de Hiroŝimo kaj Nagasako. Ĝi estas problemo, kiu koncernas nian tutan mondon nuntempan kaj estontan.

Inter la landoj, kiuj rimarkas la malhumanecon de nukleaj armiloj, komenciĝis movo al konsiderado de traktatoj por malpermesi nukleajn armilojn.

Sed aliflanke, la nuklearmilaj ŝtatoj kaj la ŝtatoj vivantaj sub nuklea ombrelo ankoraŭ ne volas forlasi la ideon protekti la landan sekurecon per nukleaj armiloj kaj provas prokrasti la malpermeson de nukleaj armiloj.

Se ni ne povos venki ĉi tiun kontraŭstaron, la venontjara "Reekzamena Konferenco por la Traktato pri Nemultigo de Nukleaj Armiloj (NPT)", kiu okazas en ĉiu 5a jaro, eble finiĝos sen ajna progreso.

Mi alvokas al la nuklearmilaj ŝtatoj kaj la ŝtatoj vivantaj sub nuklea ombrelo preni la unuan paŝon por venki la kontraŭstaron.

Mi petas, ke vi unue kreu forumon por diskutado kun la landoj postulantaj leĝan malpermeson de nukleaj armiloj, kaj ke vi interkonsiliĝu pri tio, kion fari kaj ĝis kiam por realigi "mondon sen nukleaj armiloj". Mi petas, ke la japana registaro prenu la gvidan rolon kiel la lando, kiu plej bone komprenas la malhumanecon de nukleaj armiloj.

Unu regiona rimedo por protekti la estontecon kontraŭ nuklea milito estas la kreado de "zono sen nukleaj armiloj". Nuntempe pli ol duono de la teritorio de nia Tero jam apartenas al la zono sen nukleaj armiloj. Mi proponas, ke la japana registaro, kune kun leĝigo de la Tri Ne-nukleaj Principoj, esploru "planon de zono sen nukleaj armiloj en la nordorienta Azio". Ĉi tiu estos unu el la rimedoj por protekti kontraŭ nukleaj armiloj la nordorientan Azion, al kiu apartenas Korea Respubliko, Korea Popoldemokratia Respubliko kaj Japanio. La planon subtenas pli ol 500 gvidantoj de japanaj lokaj registaroj kaj la rondo de subtenantoj plu etendiĝos.


Kaŭze de la debato pri la rajto je kolektiva sindefendo, en Japanio oni interŝanĝas diversajn opiniojn pri rimedoj por certigi la sekurecon de "pacama regno".

Nagasako kriadis "Ne plu Nagasako!" kaj ankaŭ "Ne plu milito!" La ĵuro "rezigni militon" preskribita en la Japana Konstitucio estas la baza principo de la atombombita lando Japanio kaj ankaŭ tiu de la atombombita urbo Nagasako.

La atombombitoj, rakontante sian sperton, komunikadis la principon de paco. Tamen, en la rapida diskuto naskiĝis maltrankvilo kaj dubo, ĉu tiu principo de paco nun ŝanceliĝas. Mi forte petas, ke la japana registaro serioze traktu la maltrankvilon kaj la dubon, kaj aŭskultu niajn voĉojn.


En Nagasako junuloj per si mem pripensas kaj diskutas pri la nukleaj armiloj, kaj komencas novan agadon. Studentoj de universitatoj komencis etendi siajn retojn eksterlanden. Lernantoj de superaj mezlernejoj jam kolektis kaj transdonis al la Unuiĝintaj Nacioj pli ol milionon da subskriboj petantaj la elradikigon de nukleaj armiloj.

La devizo de tiuj lernantoj, "Ni estas etfortaj sed ne senfortaj" rememorigas nin, ke civitana socio formita de multaj unuopuloj estas fonto de plej granda forto. Kiel parto de la civitana socio la urbo Nagasako pligrandigas la nombron de kunlaborantoj kaj daŭre agados por realigi la mondon sen nukleaj armiloj, kunlabore kun neregistaraj organizaĵoj (NRO), kun landoj, kiuj kundividas nian celon, kaj kun la Unuiĝintaj Nacioj. Civitanoj de la mondo, ni transdonu al la sekvanta generacio "la mondon sen nukleaj armiloj".


Tri jaroj pasis post la akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO). Multaj homoj ankoraŭ nun estas devigataj vivi en maltrankvileco. Nagasako plu deziras plej baldaŭan releviĝon de Fukuŝimo kaj daŭrigas diversajn subtenojn al la regiono.


Venontjare ni havos ĝuste 70 jarojn post la atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako.

Ĉar la atombombitoj pli kaj pli maljuniĝas, ni deziras plibonigon de la agnoska sistemo pri atommalsanoj kaj aliajn solidajn subtenojn al ili laŭ ilia aktuala situacio.

Ni deziras, ke por la jaro ĝis la 70a datreveno de la atombombado estu granda progreso al la realigo de "la mondo sen nukleaj armiloj", kiun ni celas kune kun la pacamaj homoj de la tuta mondo. Ni ankaŭ dediĉas elkoran funebran senton al la mortintoj pro la atombomboj.

Ni deklaras, ke ni daŭre klopodos, kune kun la urbo Hiroŝimo, por elradikigi la nukleajn armilojn kaj realigi poreternan mondan pacon.


TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2014

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]
[長崎平和宣言 2014 (.pdf / en la japana) / Nagasaki Peace Declaration 2014 (.pdf / en la angla)]