Je la 11:02 atm. en la 9a de aŭgusto 1945, unu sola atombombo ruinigis la urbon Nagasako en momento.
Amaso da radioj trapikis homajn korpojn kaj neimageblaj varmoradioj kaj eksploda blovego atakis la urbon. El 240 000 loĝantoj de la urbo, mortis 74 000 homoj kaj vundiĝis 75 000 homoj. Oni diris, ke nek herboj nek arboj kreskos por venontaj 70 jaroj. Tamen nun la ruinigita monteto de Urakami estas tiel ĉirkaŭita de verdaĵoj. Sed la atombombitoj, kiuj estas morditaj de radioj kaj kiuj suferadas de la postefikoj, ne povas forgesi tiun tagon eĉ por unu tago.
La atombombo estis naskita en milito kaj uzita en milito.
La atombombitoj, kiuj ekkonis proprakorpe la teruran detruforton de atombombo, profunde kaj intense gravuris en sia koro, ke nukleaj armiloj devas ne ekzisti kaj ke ni devas ne fari militon denove. La paca ideo de la Japana Konstitucio naskiĝis el tiuj doloraj kaj severaj spertoj kaj rekonsidero pri la milito. Post la milito Japanio iradis sur la vojo de paca regno. Kaj por Nagasako kaj por Japanio la paca principo, ke ni ne faru militon, estas la origino, kiun ni devas ne ŝanĝi por eterne.
Nun la postmilita generacio konsistigas plimulton de la popolo. La memoroj pri la milito rapide perdiĝas el nia socio. Ni devas ne forgesi spertojn de la atombomboj en Nagasako kaj Hiroŝimo. Ni devas ne forgesi ankaŭ la aeratakojn, kiuj detruis Tokion kaj multajn aliajn urbojn, nek la batalon en Okinavo, nek la memorojn de la kruela milito, kiu suferigis multajn aziajn homojn.
Nun, 70 jarojn poste, ni bezonas transdoni rakontojn de tiuj memoroj al la sekva generacio.
Ni petas tiujn, kiuj spertis la atombombon kaj la militon en Japanio kaj en la mondo, rakonti sian sperton por ke la memoroj ne velku.
Ni petas la junan generacion ne forĵeti niajn spertojn kiel pasintajn historiojn. Certe akceptu nian aspiron al paco, ĉar ni volas komuniki al vi la spertojn, kiuj povos okazi ankaŭ al vi estonte. Bonvolu imagi al vi, "Kion mi faris, se mi estis en tiu situacio?", kaj demandi vin, "Kion mi povas fari por paco?" Vi, la juna generacio, havas povon krei novajn rilatojn trans la landlimoj.
Ni alvokas ĉiujn en la mondo. La plej granda povo por realigi mondon sen milito kaj nukleaj armiloj ekzistas en ĉiu el ni. Aŭskulti rakontojn pri la milito, subskribi petskribojn por elradikigi nukleajn armilojn, kaj viziti ekspoziciojn pri la atombombo. Tiuj kaj aliaj agadoj de individuoj kolektive faras pli grandan povon. En Nagasako la sekvantaj generacioj, inkluzive de infanoj kaj prainfanoj de atombombitoj, heredante la aspiron, komencas agadon.
Niaj individuaj fortoj estas la plej granda povo por realigi mondon sen milito kaj nukleaj armiloj. La povo de civila socio estas povo movi registarojn kaj movi la mondon.
En ĉi tiu majo la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT) finiĝis sen akcepti finan dokumenton. Sed la klopodoj de tiuj landoj, kiuj volas malpermesi nukleajn armilojn, ebligis, ke la malneto de fina dokumento entekstigu pluan paŝon cele al nuklea malarmado.
Ni alvokas la ĉefojn de la membroŝtatoj de NPT.
Bonvolu ne lasi la Konferencon por Reekzamenado senfrukta. Bonvolu daŭrigi viajn klopodojn por diskuti pri leĝa kadro kiel traktato por malpermesi nukleajn armilojn en ĉiuj okazoj inkluzive en la Ĝenerala Asembleo de UN.
En la Konferenco multaj landoj konsentis, ke grave estas viziti la atombombitajn urbojn.
Ankoraŭfoje ni alvokas el Nagasako.
Prezidanto Obama, ŝtatestroj inkluzive tiujn de nuklearmilaj landoj, kaj ĉiuj homoj en la mondo, bonvolu viziti Nagasakon kaj Hiroŝimon kaj konstatu, kio fakte okazis sub la atomnuboj antaŭ 70 jaroj. Bonvolu senti kaj kompreni tion, kion la atombombitoj ankoraŭ nun strebas komuniki al vi ne kiel simpla viktimo sed kiel "unu el la homaro".
Ni alvokas la japanan registaron.
Bonvolu esplori rimedojn de la nacia sekureco ne dependanta de nuklea malinstigo. Kiel proponas esploristoj en Usono, Japanio, Koreio, Ĉinio kaj multaj aliaj landoj, la establo de "Zono sen Nukleaj Armiloj en Nordorienta Azio" ebligos tion. Kun rigardo al la estonteco, bonvolu konsideri transiron el "nuklea ombrelo" al "sennuklea ombrelo".
En ĉi tiu somero, en Nagasako, ni okazigis la "Internacian Pacforumon de Junuloj", en kiu junuloj el 122 landoj kaj regionoj konsideris kaj diskutis pri paco.
En novembro okazos unuafoje en Nagasako la "Internacia Konferenco Pugwash". En tiu konferenco, kiu komenciĝis per la alvoko de Ejnŝtejno eksciinta la terurecon de nukleaj armiloj, sciencistoj el la mondo kolektiĝos, pridiskutos la problemon de nukleaj armiloj kaj elsendos pacmesaĝon el Nagasako al la mondo.
"Paco el Nagasako". Ni flegos ĉi tiun devizon trezore kaj daŭrigos la semadon por paco.
Krome ni, Nagasako, plu subtenados homojn en Fukuŝimo, kiuj ankoraŭ suferas pro la influo de la akcidento de la atomcentralo eĉ kvar jarojn post la Granda Orient-Japana Tertremo.
Aktuale en la parlamento progresas diskutado pri la leĝoj, kiuj decidos estontan formon de la nacia sekureco. Disvastiĝas maltrankvilo kaj timo, ĉu nun ŝanceliĝas la ĵuro gravurita en nia koro antaŭ 70 jaroj kaj la paca principo de la Japana Konstitucio. Ni petas de la registaro kaj la parlamento aŭskulti tiujn maltrankvilon kaj timon kaj fari atenteman kaj sinceran diskutadon kun plena prudento.
La meza aĝo de la atombombitoj superis 80 jarojn en ĉi tiu jaro. Ni forte petas de la japana registaro plenumi sian respondecon por plibonigi subtenadon al la atombombitoj laŭ ilia aktuala situacio kaj ankaŭ por plivastigi la agnoskitan areon por protekti tieajn postvivintojn kiel atombombitojn, dum ili ankoraŭ vivas.
Esprimante nian elkoran kondolencon pri la mortintoj pro la atombomboj, ni, la civitanoj de Nagasako, deklaras, ke, kune kun la civitanoj de Hiroŝimo, ni strebados al realigo de mondo sen nukleaj armiloj kaj al realigo de la paco.