"Ne plu atombombitoj!"
Ĉi tiuj vortoj esprimas la elkoran deziron de la atombombitoj, ke neniu en la mondo spertu la teruran katastrofon kaŭze de nukleaj armiloj por eterne en estonteco. En ĉi tiu somero la deziro movis multajn landojn de la mondo kaj kreis unu traktaton.
La "Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj", kiu malpermesas ne nur uzon sed ankaŭ posedon kaj dislokadon de nukleaj armiloj, estis akceptita kun la aprobo de 122 landoj, kiuj superas 60 procentojn de la membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Tio estis la momento, kiam multjaraj klopodoj de la atombombitoj finfine konkretiĝis.
Ni volas nomi ĉi tiun traktaton, kiu menciis suferojn kaj penadojn de la atombombitoj, "la Traktato de Hiroŝimo kaj Nagasako". Kaj ni profunde dankas tiujn landojn, kiuj progresigas la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, la Unuiĝintajn Naciojn, NRO-ojn kaj aliajn, kiuj montras fortan volon kaj kuraĝan agon por forigi el la mondo ĉiujn formojn, kiuj kontraŭas la humanecon.
Sed ĉi tio ne estas la fina celo. Ankoraŭ nun en la mondo troviĝas ĉirkaŭ 15 000 nukleaj armiloj. La internacia situacio ĉirkaŭ nukleaj armiloj fariĝas pli kaj pli streĉita. Disvastiĝas forta maltrankvilo, ĉu nukleaj armiloj estos uzataj en nemalproksima estonteco. Krom tio la nuklearmitaj ŝtatoj kontraŭstaras ĉi tiun traktaton. Ni ankoraŭ ne vidas la vojon, per kiu ni celas atingi la mondon sen nukleaj armiloj. Nun la homaro estas pridemandita, kiamaniere ni ekspluatos la traktaton ĵus kreitan kaj antaŭenigos ĝin.
Ni alvokas la nuklearmitajn ŝtatojn kaj la ŝtatojn sub ilia nuklea ombrelo.
La nuklea minaco ne malaperos tiel longe kiel ŝtatoj daŭre pretendos, ke nukleaj armiloj estas necesaj por ilia sekureco. Volu rekonsideri vian politikon defendi vian landon per nukleaj armiloj. La Traktato pri Nemultigo de Nukleaj Armiloj (NPT) donas al ĉiuj membroŝtatoj devon de nuklea malarmado. Volu plenumi la devon. La mondo atendas vian kuraĝan decidon.
Ni alvokas la japanan registaron.
Malgraŭ la deklaro, ke vi prenos gvidan rolon cele al la mondo sen nukleaj armiloj kaj agos kiel ponto inter la nuklearmitaj ŝtatoj kaj la nenuklearmitaj ŝtatoj, vi ne partoprenis eĉ en la konferencoj traktantaj la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Tia sinteno tute ne estas komprenebla al la loĝantoj de la atombombitaj urboj. Volu celi fruan partoprenon en la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj kaj progresigi rekonsideron de la politiko dependi de la nuklea ombrelo. La internacia socio atendas la partoprenon de Japanio.
Krome ni petas la japanan registaron eldiri al la mondo la pacan ideon de la japana konstitucio, kiu firme decidis neniam ripeti militon, kaj la severan observadon al la Tri Ne-nukleaj Principoj. Ni petas vin ĝuste nun ekzameni la planon "Zono sen Nukleaj Armiloj en Nordorienta Azio" kiel konkretan rimedon por progresi al la mondo sen nukleaj armiloj.
Ni neniam forgesas la fakton, ke, la 9an de aŭgusto 1945, antaŭtagmeze je la 11a horo kaj 2 minutoj, super ĉi tiu monteto, kie nun ni kunvenas, la atombombo eksplodis kaj mortigis aŭ vundis 150 000 homojn.
Tiun tagon la atombombo, per siaj teruraj varmoradioj kaj eksploda blovego, ŝanĝis la urbon Nagasako en plene forbruligitan kamparon. Homoj kun pendantaj haŭtpecoj vagis tie, serĉante la familianojn. Patrino staris konsternite apud la karbigita infano. Oni vidis inferajn scenojn ĉie en la urbo. Multaj mortis sen taŭga kuracado. Kaj eĉ nun, 72 jarojn poste, la damaĝoj de radioj daŭre difektas la korpojn de la atombombitoj. La atombombo ne nur forrabis sendistinge la vivojn de karaj familianoj kaj amikoj, kiuj ĉiam vivis proksime, sed ankaŭ kruele ŝanĝis la postajn vivojn de la supervivintoj.
Gvidantoj de ĉiuj landoj de la mondo, bonvolu viziti la atombombitajn urbojn. Volu vidi, kio okazis surtere sub la atomnubo, ne de alta vidpunkto super ĝi. Rigardu per viaj propraj okuloj, aŭskultu per viaj propraj oreloj kaj sentu per via propra animo, kiel la atombombo kruele distretis la dignon de la homoj. Provu pensi, kio okazus, se viaj familianoj estus tie.
Kiam homo havis tro malfacilan kaj maldolĉan sperton, tiu sigelfermas la memoron kaj ne volas rakonti pri ĝi. Ĉar por rakonti oni devas rememori. Malgraŭ tio la atombombitoj daŭre rakontas sian sperton, tolerante dolorojn en siaj koro kaj korpo, ĉar ili decidis, kiel unuopaj membroj de la homaro, transdoni ĝin por gardi nian estontecon.
Ni alvokas ĉiujn homojn de la mondo. La plej teruraj aferoj estas indiferenteco kaj forgesemo. Ni daŭrigu transdoni la bastoneton de la paco, kiun donis al ni la militospertintoj kaj la atombombitoj, senrompe al estontaj generacioj.
Nun en Nagasako okazas la ĝenerala kunveno de la Urbestroj por Paco. En ĉi tiu reto de 7400 municipoj de la mondo partoprenas ankaŭ multaj reprezentantoj de tiuj urboj, kiuj havas dolorajn memorojn de milito aŭ civila konflikto. Kiel la atombombitoj montris al ni, tiel same kune kun la kolegoj de la Urbestroj por Paco, ni eldiras el ĉi tie Nagasako al la mondo, ke malgrandaj deziroj al urba paco, kun persistaj kunlaboro kaj malrezignemo, povas fariĝi forto movi la mondon. Kaj ni prezentas, ke la vortoj "Nagasako estu la lasta atombombita urbo", kiujn la atombombitoj ripetis ĝis raŭkiĝo, estas la komunaj deziro kaj volo de la tuta homaro.
La meza aĝo de la atombombitoj superis 81 jarojn. Proksimiĝas la fino de la "epoko, en kiu la atombombitoj estas kun ni". Ni petas la japanan registaron pli kompletigi zorgadon al la atombombitoj kaj helpi al la spertintoj de la atombombo.
Ses jaroj pasis de la akcidento de la atomcentralo en Fukuŝimo. Nagasako, kiel la urbo spertinta minacon de radioaktivado, staras apud la damaĝitoj de Fukuŝimo kaj subtenas ilin.
Esprimante nian elkoran kondolencon pri la mortintoj pro la atombomboj, ni, la civitanoj de Nagasako, deklaras, ke kunlabore kun la monda popolo deziranta la mondon sen nukleaj armiloj, ni strebados al elradikigo de la nukleaj armiloj kaj al realigo de la eterna paco.