Hodiaŭ antaŭ 73 jaroj, la 9an de aŭgusto, antaŭtagmeze je la 11a horo kaj 2 minutoj, unu atombombo eksplodinta en la somermeza ĉielo komplete ŝanĝis la urbon de Nagasako en teruregan staton. Homoj, bestoj, herboj, arboj kaj aliaj vivaĵoj ĉiuj estis forbruligitaj. En la ruinigita urbo estis disĵetitaj multege da kadavroj. Sur la rivero multaj kadavroj, pereintaj serĉante akvon, flosis ĝis la riverbuŝo. 150 000 homoj mortis aŭ vundiĝis. Apenaŭ postvivintaj homoj ricevis gravan vundon en siaj koro kaj korpo, kaj ankoraŭ nun suferadas pro la postefikoj de radiado.
Atombombo estas kruela armilo, kiu forrabas de homoj dignon vivi kiel homo.
En 1946 la ĵus fonditaj Unuiĝintaj Nacioj faris la elradikigon de nuklearmiloj kaj amasdetruiloj la unua rezolucio de sia Ĝenerala Asembleo. La japana konstitucio proklamita en la sama jaro metis pacismon kiel unu el siaj firmaj kolonoj. Ĉi tiuj aktoj montras fortan decidon, ke oni neniam ripetu la katastrofon de atombombadoj spertitaj en Hiroŝimo kaj Nagasako nek la militon, kiu kaŭzis ilin. La realigo de la decido estis konfidita al estontaj generacioj.
Lastjare UN adoptis la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj rezulte de la strebado de multaj ŝtatoj, atombombitoj kaj aliaj homoj daŭre apelaciintaj por realigi la decidon. Kaj la Internacia Kampanjo por Aboli Nukleajn Armilojn (ICAN), kiu multe kontribuis al la adopto de la traktato, gajnis Nobel-premion pri paco. Tiuj ĉi du aferoj estas atestoj, ke multaj homoj sur la tero deziradas realigon de la mondo sen nukleaj armiloj.
Sed ankoraŭ nun, 73 jarojn post la fino de la Dua Mondomilito, 14 450 nukleaj ŝarĝokapoj troviĝas en la mondo. Plue la tendenco insisti, ke la nukleaj armiloj estas necesaj, kaj la movo fortigi militpovon per nukleaj armiloj denove plifortiĝas. Pri tio homoj de la atombombitaj urboj havas fortan antaŭtimon.
Mi alvokas gvidantojn de la nuklearmitaj ŝtatoj kaj la ŝtatoj sub ilia nuklea ombrelo. Ne forgesu la decidon de la unua rezolucio de la ĝenerala asembleo de UN, kiu celis elradikigon de la nukleaj armiloj. Kaj plenumu la promeson "sincere ektrakti nuklean malarmadon", kiun vi donis al la mondo antaŭ 50 jaroj per la Traktato pri Nemultigo de Nukleaj Armiloj (NPT). Antaŭ ol la homaro eraros denove farante atombombitojn, mi forte deziras, ke vi transiru al sekureca politiko ne dependi de la nukleaj armiloj.
Kaj ĉiuj en la mondo, petu de vialandaj registaro kaj parlamento subskribi kaj ratifiki la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj por ĝia tuja validiĝo.
La japana registaro prenas starpunkton ne subskribi la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Kontraŭ tio nun pli ol 300 lokaj asembleoj levas voĉon postulante ratifikon de la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Mi petas de la japana registaro, de la sola atombombita lando, aprobi la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, kaj plenumi moralan respondecon por gvidi la mondon al sennukleigo.
Nun en la korea duoninsulo naskiĝas nova movo al sennukleigo kaj paco. Homoj en la atombombitaj urboj kun granda espero observas ke, ekirante de "la deklaro de Panmunĵomo" de la suda kaj norda ĉefregistoj kaj la unua pintkunsido inter Usono kaj Norda Koreio, per persista diplomatio, realiĝos sennukleigo neinversigebla. Mi petas de la japana registaro, profitante tiun idealan bonŝancon, klopodi por realigo de "Zono sen Nukleaj Armiloj en Nordorienta Azio" por sennukleigi Japanion kaj la tutan korean duoninsulon.
Du atombombitoj, multjaraj motoroj de la movado en Nagasako por elradikigo de la nukleaj armiloj, lastjare forpasis sinsekve. Unu el ili, s-ro TUTIYAMA Hideo, diris jene al gvidantoj de la ŝtatoj, kiuj volas fidi la nukleajn armilojn: "Vi neniel povas fieri, ke vi posedas nukleajn armilojn aŭ ke vi intencas de nun posedi ilin. Kontraŭe vi devas konscii, ke vi povas fariĝi kunkulpanto de hontinda krimo kontraŭ humaneco." La alia atombombito, s-ro TANIGUTI Sumiteru, diris jene: "La nukleaj armiloj kaj la homaro ne povas kunekzisti. Nia sufero jam sufiĉas nur al ni. Por ke homoj vivu homece, ne lasu plu eĉ unu nuklean armilon sur la tero."
La du estis forte maltrankvilaj pri tio, ke homoj sen sperto de milito kaj atombombado elektos eraran vojon. Nun, kiam ili forpasis, ni devas transdoni la deziron "ne okazigi militon", tenatan en la japana konstitucio, al la sekva generacio.
Por realigi pacan mondon ĉiu el ni havas multajn fareblaĵojn.
Unu el ili estas viziti la atombombitajn urbojn kaj ekkoni la historion kaj la teruron de la nukleaj armiloj. Grave estas aŭskulti rakontojn pri militosperto en via propra urbo. Eĉ se ni ne povas kunhavi sperton, ni povas kunhavi deziron por paco.
La kampanjo kolekti dekmilon da subskriboj por elradikigo de la nukleaj armiloj, naskita en Nagasako, komenciĝis de iniciato de supermezlernejanoj. Ideoj kaj aktiveco de juna generacio havas forton krei novajn agadojn.
Iu daŭre sendas propramane falditajn papergruojn al atombombita urbo. Interŝanĝoj kun homoj el landoj de malsamaj kulturoj kaj moroj profundigas reciprokan komprenadon kaj kondukas al paco. Oni povas esprimi deziron al paco per siaj ŝatataj muzikoj kaj sportoj. Ĝuste la civila socio estas fundamento por krei pacon. Ni disvatigu ne "kulturon de milito", sed "kulturon de paco" per penado de civiluloj tra la tuta mondo.
Ankoraŭ nun, sep jarojn post la atomcentrala akcidento de la Granda Orient-Japana Tertremo, influo de radiado daŭre suferigas homojn de Fukuŝimo. La urbo Nagasako plu subtenados ĉiujn en Fukuŝimo, kiuj penadas cele al revivigo.
La meza aĝo de la atombombitoj superis 82 jarojn. Ni petas de la japana registaro pli solidan zorgadon pri atombombitoj ankoraŭ nun suferantaj pro la postefikoj de radiado, kaj tujan savadon de "spertintoj de la atombombado" ankoraŭ ne agnoskitaj kiel atombombito.
Esprimante nian elkoran kondolencon pri la mortintoj pro la atombomboj, ni, la civitanoj de Nagasako, deklaras, ke kunlabore kun la monda popolo ni daŭre strebos al realigo de la mondo sen nukleaj armiloj kaj de eterna paco.