Pacdeklaro de Nagasako, 2012

Homoj senprudente ripetadis militojn. Sed, eĉ dum militado, ekzistas agoj nepermeseblaj. Nuntempe laŭ internacia humana leĝo estas krima ago, mortigi aŭ vundi infanojn, patrinojn, civilulojn, vunditajn soldatojn aŭ militkaptitojn. Plue, la leĝo klare malpermesas uzon de "malhumanaj armiloj" kiel venenaj gasoj, biologiaj armiloj, kontraŭpersonaj minoj kaj aliaj armiloj, kiuj sendistinge suferigas homojn kaj serioze damaĝas la medion.

En la 9a de aŭgusto, 1945, je la 11a horo kaj 2 minutoj antaŭtagmeze, usona bombaviadilo faligis atombombon sur la urbon Nagasako. Intensaj varmoradioj faris multajn homojn karbaj. Eksploda ventego, kaj fleksis ferajn relojn, kaj disŝiris korpojn de multaj aliaj homoj. Estis nudaj homoj kun pendantaj haŭteroj; patrinoj brakume portantaj infaneton senkapan. Eĉ homoj laŭaspekte nedamaĝitaj mortis unu post alia. En tiu jaro mortis ĉirkaŭ 74 000 homoj kaj vundiĝis ĉirkaŭ 75 000 homoj. Postvivantaj atombombitoj, jaron post jaro, suferadas je pli alta kvanto de malsaniĝo, kiel kancero aŭ aliaj malsanoj, influita de radiado. Iliaj maltrankviloj ne malaperas eĉ nun.

Kial nukleaj armiloj, kiuj sendistinge kaj kruelege forrabas multajn vivojn kaj suferigas postvivantojn dum longa tempo, ne jam estas malpermesitaj?

En novembro, 2011, la Internacia Movado de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko, kiu delonge observadis la kruelecon de milito, adoptis rezolucion bazitan sur humaneco, "Ekiri al la kompleta nuligo de nukleaj armiloj". En majo, 2012, la preparkomitato de "la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT)" kunsidis en Vieno. Multaj el la partoprenintaj landoj menciis la malhumanecon de nukleaj armiloj, kaj 16 landoj kunlabore prezentis "la komunan deklaron pri humana aspekto de nuklea malarmado". Finfine nun, laŭtiĝas voĉoj por difini nukleajn armilojn kiel malhumanajn. Tio estas sama voĉo, kiun la homoj el la atombombitaj urboj jam delonge levadis per la tuta forto.


Sed en kia situacio ni fakte estas?

19 000 nukleaj armiloj nun ekzistas en la mondo. Ni sur la tero vivas en danĝero, ke post kelkaj minutoj eksplodus nuklea milito. Kio okazos al la homaro, kiam oni uzos nukleajn armilojn multe pli detrupovajn ol la atombomboj faligitaj sur Hiroŝimo kaj Nagasako?

Por certigi, ke Nagasako estu la lasta urbo atakita de nuklea armilo, ni devas klare malpermesi ne nur atakon per nukleaj armiloj, sed ankaŭ ĉion ekde ilia disvolvo ĝis ilia dislokado. Nova aranĝo estas bezonata, kiu superas la limon de "la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT)". Kaj ni jam trovis kelkajn novajn metodojn por tio.

Unu metodo estas "la Konvencio pri Nukleaj Armiloj (NWC)". En 2008 la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Ban Ki-mun] esprimis ĝian neceson. En 2010 la fina dokumento de "la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT)" unuafoje menciis ĝin. Ĝuste nun la internacia komunumo devas fari unu konkretan paŝon por konkludi la konvencion.

Kreado de "zono sen nukleaj armiloj" estas alia realisma kaj konkreta metodo. Plejparto de la landoj en la suda duonsfero jam apartenas al tiuj zonoj. En ĉi tiu jaro oni klopodas organizi kunvenon por kreado de la zono sen nukleaj armiloj en Meza Oriento. Ni multfoje ĝis nun petis la japanan registaron labori por "la zono sen nukleaj armiloj en Nordorienta Azio". La japana registaro, klopodu por leĝigo de la tri principoj sen nukleaj armiloj, antaŭenigu supre menciitajn metodojn, kaj tiel alfrontu la seriozan situacion kaŭzitan de nukleaj armiloj en Norda Koreio, kaj prenu gvidan rolon kiel la sola atombombita lando en la mondo.

En aprilo, 2012, en la Universitato Nagasako establiĝis la longe atendita "Centro de Esploro por Nuligo de Nukleaj Armiloj (RECNA)". De nun ĝi elsendos informojn kaj proponojn por realigi "la mondon sen nukleaj armiloj", kaj fariĝos bazo por disvastigi kunlaboran reton. Profitante la establon de RECNA, ni decidas, ke ni multe pli persiste plenumu la mision taskitan al ni, la urbo atombombita.


Estas grave alpaŝi al junaj generacioj por realigi la mondon sen nukleaj armiloj. Ekde morgaŭ "la tutmonda forumo pri edukado por malarmado kaj nemultigo de nukleaj armiloj", kunorganizita de la japana registaro kaj la Universitato de UN, malfermiĝos ĉi tie en Nagasako.

Nukleaj armiloj naskiĝis el malfido kaj timo kontraŭ aliaj landoj kaj ankaŭ el la ideo de regado per fortoj. Nagasako aplikos sian energion ankaŭ al edukadoj por paco kaj internacia interkompreniĝo, por ke estontaj generacioj povu krei socion bazitan sur reciproka fido, sekureca sento kaj harmonia kunvivado.


La akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) skuis la mondon. Ni afliktiĝas pro tio, ke homoj en Fukuŝimo ankoraŭ nun vivas sub ĉiutaga minaco de radioaktiveco. Ni, la urbanoj de Nagasako, plu staros kun la homoj en Fukuŝimo kaj subtenados ilin. Ni petas, ke la japana registaro rapidigu la rekonstruadon de la regionoj damaĝitaj de la tertremo kaj la cunamo, kaj ankaŭ ke ili montru al ni celojn kaj konkretajn metodojn de nova energipolitiko por rekonstrui socion sen minaco de radioaktiveco. Ne estas prokrastebla la problemo, kiel trakti grandegan kvanton da altnivelaj radioaktivaj forĵetaĵoj, kiuj amasiĝis dum funkciado de la atomcentraloj. La internacia komunumo devas kunlabore solvi la problemon.


Meza aĝo de la postvivantaj atmbombitoj superis 77 jarojn. Ni petas ankoraŭfoje, ke la japana registaro sincere aŭskultu la suferantojn de la atombombado, kaj klopodu por pliampleksigo de subtenaj politikoj.

Ni esprimas nian sinceran kondolencon al la pereintoj de la atombombo, kaj deklaras, ke ni plu klopodos por la kompleta nuligo de nukleaj armiloj kunlabore kun la urbanoj de Hiroŝimo kaj ĉiuj tiuj homoj en la mondo, kiuj havas la komunan ideon por la mondo sen nukleaj armiloj.


TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2012

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]
[長崎平和宣言 2012 (.pdf / en la japana) / Nagasaki Peace Declaration 2012 (.pdf / en la angla)]