verdaj folioj…
satiĝon ne atingas
mordanta raŭpo
Aŭtoro: Vastalto
Bona posttagmezo
Hodiaŭ estis la naskiĝtago de mia forpasinta filo. Tri liaj amikoj de malproksimaj urboj vizitis nin. Ili estis membroj de la studenta literatura klubo de la universitato, al kiu mia filo apartenis. Prenante kukon kaj teon, ni interparolis pri la memoroj de mia filo. Estis bona posttagmezo por mi kaj mia edzino.
plene nigra
plene nigra tra
vitro… sakurpetalo
sur la manplato
Estonta Esperanto
Estonte, se Esperanto disvastiĝos en Azio kaj Afriko samnivele kiel en Eŭropo, la vortaro de Esperanto devos ŝanĝiĝi multe kaj draste. Kunmetitaj vortoformoj estos preferataj ol okcidentdevenaj radikvortoj. Multaj vortoj eĉ fundamentaj devos esti plivastigitaj je sia senco pro aldono de pli kutimaj konceptoj de azianoj kaj afrikanoj.
Pri vortoformoj mi ja konscias, ke fakte ankaŭ multaj el la okcidentaj esperantistoj preferas kunmetaĵojn. Sed mi vidas, ankaŭ ke pli multaj okcidentanoj elektas radikvortojn senkonscie.
Nu, pli grava ŝanĝiĝo estos sencovastiĝo de vortoj. Kaj tiu fenomeno jam komenciĝis parte.
Ekzemple, laŭ PIV2005 “drako” estas “fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto”. Ĝi estas okcidenta drako. Aliflanke drakoj, kiuj loĝas en aziaj rakontoj, havas similan aspekton, sed ne flugilojn. Kaj ĉi tiuj apartenas al bonaj dioj.
La Reta Vortaro prave rimarkigas nin pri tio jam de la jaro 2002.
Ni vidos tiajn ekzemplojn pli multe en estonto de Esperanto.
Propraj nomoj en la historio
Mi kompilas Esperanto-Japanan Vortaron PEJVO uzeblan rete kaj komputile dum pluraj jaroj.
Antaŭ jaroj unu japana esperantisto plendis, ke en la vortaro troviĝas multe da propraj nomoj el Okcidento sed, kompare al tio, nur malmulte da propraj nomoj el Japanio. Mi ne certas, ĉu li akcentis la multecon de okcidentaj nomoj aŭ la malmultecon de japanaj nomoj.
Tio, kion li plendis, estas fakto. Kaj la fakto spegulas aktivecon de okcidentaj esperantistoj kaj tiun de japanaj esperantistoj. Mi ofte miras kaj admiras la energion de okcidentaj esperantistoj, kiuj tradukas kaj enkondukas siajn propraĵojn en Esperanton. Kompare al tio, japanaj esperantistoj pli ofte hezitas esperantigi siajn propraĵojn.
Mi alvokas al japanaj esperantistoj, ke ni havu iom pli da aŭdaco. Mi pensas, ke estas grava tasko esperantigi proprajn nomojn de homoj kaj lokoj, kiuj aperas en la japana historio kaj klasikaĵoj.
Mia espero
Inspirite de diskuto en ERAJ, la ĉefa retlisto de japanaj esperantistoj, mi skribas mian penseton.
Mi esperas, ke ekestu duonprofesia tradukservo japana-esperanta kaj esperanto-japana, kolektante dekon da talentaj esperantistoj. La tradukservo unue agadu ĉefe en la reto, tradukante diversajn retpaĝojn en esperanton por malaltaj prezoj aŭ por egalvalora kontraŭservo, do, efektive senpage. Ekzemple, ni petu pagon nur por traduki poste ricevotajn/sendotajn leterojn aŭ dokumentojn pro la esperantigitaj retpaĝoj.
En Japanio ekzistas multaj ne-registaraj origanizaĵoj [NRO/NPO], kiuj aktivas internacie kaj luktas en multlingvaj situacioj. Nun, bedaŭrinde ili [NRO/NPO] uzas ĉefe la anglan en sia internacia agado. Sed inter ili troviĝas ankoraŭ idealismaj organizaĵoj. Certe ĉi tiuj ekhavos intereson pri organiza uzado de esperanto, almenaŭ pri prova uzado komence, kondiĉe ke ni, esperantistoj proponos kun konkretaj planoj. Tiuokaze estas grave, kiom ni, esperantistoj povos doni konkretan kaj detalan proponon kun bonkvalitaj provekzemploj.
Por realigi tiun tradukservon ni devas prepari nin per intensa trejnado kaj altigi niajn kapablojn. Rilate al tiu trejnado mi skribis artikolon pri “lingva metiejo” ĉi tie [Mia revo] antaŭ pli ol unu jaro.
Ĉu subtenantoj?
Lastatempe en Tvitero
Lastatempe en Tvitero (Twitter) mi interŝanĝas mesaĝojn kun kelkaj japanaj esperantistoj (en Esperanto ;-)). Tio ĉi estas mia unua okazo, ke mi kunagas kun pluraj japanoj en unu retejo.
Ĝis nun mi partoprenis en pluraj retaj diskutlistoj esperantaj, kie mi malofte renkontis japanojn. Escepto estas retlistoj, kiujn faris japanoj mem. Al retlistoj administrataj de alilandanoj, japanaj esperantistoj ne emas aliĝi, kvankam tie okazas diskutoj internaciaj laŭ temoj kaj membroj. Tiel al mi ŝajnas.
Alia provo
Jen alia provo koherigi tempodividon de la japana historio. Ĉi-foje mi uzas “epoko”-n por detala tempodivido kaj “tempo”-n por maldetala tempodivido.
- Prahistoria tempo
- Ĵomon-epoko (ĉ. 10000 a.K. – ĉ. 400 a.K.)
- Jajoi-epoko (ĉ. 400 a.K. – ĉ. 300 p.K.)
- Antikva tempo
- Kofun-epoko (ĉ. 300 – ĉ. 700)
- Asuka-epoko (592 – 710)
- Nara-epoko (710 – 794)
- Heian-epokdo (794 – 1185)
- Mezepoka tempo
- Kamakura-epoko (1185 – 1333)
- Muromaĉi-epoko (1333 – 1573)
- Frumoderna tempo
- Azuĉi-Momojama-epoko (1573 – 1603)
- Edo-epoko (1603 – 1868)
- Moderna tempo
- Meiĵi-epoko[erao] (1868 – 1912)
- Taiŝo-epoko[erao] (1912 – 1926)
- Ŝoŭa-epoko[erao] (1926 – 1989)
- Heisei-epoko[erao] (1989 – )
Mi trovis la ekzemplojn de “prahistoria tempo”, “antikva tempo” kaj “moderna tempo” en la Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006). Certe estas kritikinde uzi la esprimon “mezepoka tempo”. Ĉu mi diru simple “mezepoko”? Sed tiuokaze mi faros escepton.
Cetere Meiĵi, Taiŝo, Ŝoŭa kaj Heisei estas nomoj de japana erao. Tial oni povas diri “Meiĵi-erao” anstataŭ “Meiĵi-epoko” ktp.
Japanaj esperantistoj verku en Esperanto
Japanaj esperantistoj devas pli multe verki en Esperanto por ke la lingvo fariĝu vere internacia. Por tio ni bezonas pli multajn esprimojn (vortojn kaj vortokombinojn), kiuj prezentas propraĵojn de la japana kulturo. Por tio ni devas ne nur trovi ĝis nun uzitajn sed ankaŭ elpensi novajn esprimojn. Por elprovi la novajn esprimojn ni devas ne nur pridiskuti sed ankaŭ uzi ilin. Tial ni devas multe verki en Esperanto. Tio ĉi estas certa (kaj nepre necesa) vojo al la vera internacia lingvo.
La tempodivido de la japana historio
Jen estas la tempodivido de la japana historio, kiun lernas lernantoj en la japanaj lernejoj.
- Ĵomon-periodo (ĉ. 10000 a.K. – ĉ. 400 a.K.)
- Jajoi-periodo (ĉ. 400 a.K. – ĉ. 300 p.K.)
- Kofun-periodo (ĉ. 300 – ĉ. 700)
- Asuka-periodo (592 – 710)
- Nara-periodo (710 – 794)
- Heian-periodo (794 – 1185)
- Kamakura-periodo (1185 – 1333)
- Muromaĉi-periodo (1333 – 1573)
- Azuĉi-Momojama-periodo (1573 – 1603)
- Edo-periodo (1603 – 1868)
- Meiĵi-periodo (1868 – 1912)
- Taiŝo-periodo (1912 – 1926)
- Ŝoŭa-periodo (1926 – 1989)
- Heisei-periodo (1989 – )
Kelkaj limjaroj inter dividoj ne estas fiksitaj kaj povas ŝanĝiĝi pro progreso de historiaj studoj. Kvankam kelkaj fakuloj kritike asertas, ke fiksi tian tempodividon estas ne eble, nek utile por kompreni historion, tamen plimulto de historiistoj kaj instruistoj aplikas tian tempodividon.