En la lastjara marto mi skribis pri neĝosaliko, speco de spireo [Spiraea thunbergii].
Hodiaŭ temas pri alia spireo. Jen estas foto de japana spireo [Spiraea japonica] kun ĉarmaj rozkoloraj infloreskoj. Ĝi kreskas antaŭ iu domo iom malproksime de mia strato.
Japana spireo estas falfolia arbusto el rozacoj, kiu portas ruĝetajn kvinpetalajn florojn en somero. Oni kultivas ĝin pororname en ĝardeno.
Aŭtoro: Vastalto
Pingven-amanto
Laŭ iu televida programo la japanoj estas la unuaranga pingven-amanto en la tuta mondo. Ĉ. 40 procentoj el bredataj pingvenoj de la mondo vivas en Japanio. Kaj pingvenaj pupoj, kiujn fabrikis iu eŭropa firmao, vendiĝas plej multe en Japanio.
Ankaŭ mi amas pingvenojn pro ilia ĉarma figuro staranta kvazaŭ infano kaj pro ilia mallerta sed serioza irado sur tero. Mi scias ankaŭ tion, ke ili tre lerte naĝas en akvo. Ĝis nun mi vidis pingvenojn multfoje en zoologiaj ĝardenoj kaj en akvarioj.
Japanaj iridoj
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis florĝardenon de japanaj iridoj en nia urbo. Estis plene nuba tago, kaj iom pluvetis, kio tamen estis tre bona kondiĉo por apreci japanajn iridojn. En tiu ĉi privata ĝardeno, malfermita al ĉiuj, iu bonvolulo kultivas ĉ. 30 specojn (kultivoformojn) de japanaj iridoj. Pretere fluas kanalo, kie iradas boatoj kun turistoj. Oni ĝuas la diversajn iridojn ankaŭ el boato.
japana irido: Iris ensata, plurjara herbo el iridacoj, tre ŝatata specio en Japanio. Jam en Edo-epoko (1603—1867) oni registris pli ol 200 kultivoformojn, kaj faris florĝardenojn de japanaj iridoj en diversaj lokoj de la lando.
Nova gasteto
Jen nova gasteto (ĉu jam loĝanto?) en mia ĝardeneto. Eta araneo sidas meze de la ronda araneaĵo sur arbusto. Ĝi havas tre karakterizajn desegnaĵojn sur la dorso kaj sur la ventro.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi konkludis, ke ĝi estas unu specio el araneedoj. Kredeble, neoskono [Neoscona adianta].
Milio, aŭ mileo
PV (Plena Vortaro de Esperanto, Grosjean-Maupin k.a., 1934) difinis la vorton “milio” jene:
Veg. el fam. gramenacoj, servanta precipe por hejmaj birdoj (panicum millaceum).
Kaj PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Waringhien k.a., 1970) pli precizigis la difinon.
Sed laŭ la Fundamento de Esperanto (Zamenhof, 1905) “milio” estas “mil, millet” en la angla, “millet” en la franca, “Hirse” en la germana ktp. En ĉi tiuj lingvoj “milio” signifas panicon (Panicum), setarion (Setaria), sorgon (Sorghum) kaj aliajn duarangajn grenplantojn el poacoj (Poaceae).
Do, la difino de PV-PIV pri “milio” estas neĝusta kaj erariga. Fakte ĝi misgvidas kelkajn Esperanto-nacilingvajn vortarojn ekster Eŭropo. Ĉi tiuj vortaroj mencias nur pri “Panicum millaceum“. Tial ne-eŭropaj uzantoj komprenas “milio”-n neĝuste, kaj ne rimarkas eblecon de setario, sorgo ktp.
Supozeble parte pro tio, Nova PIV (La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Duc Goninaz k.a., 2002) draste ŝanĝis la difinon de “milio” kaj enkondukis novan radikvorton “mileo” por la fundamenta “milio”. La enkonduko de “mileo” ŝajnas esti bona solvo almenaŭ nunmomente. Sed ĉu ĝi sukcese enradikiĝos en Esperantujo aŭ ne, mi ne povas diveni.
Floro de tomato
Mia edzino decidis kultivi tomaton en ĉi tiu somero. Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi aĉetis du plantidojn de tomato en hortikultura vendejo.
Jen la foto montras florojn de la tomato. La floro havas flavan korolon el kvin petaloj parte kuniĝintaj.
tomato: Lycopersicum esculentum, plurjara herbo el solanacoj, origina el Andoj. Ĝi transvenis al Japanio fine de la 17-a jarcento. Post la dua mondmilito oni komencis grandskale kultivi tomaton por manĝi fruktojn. Ĝi nomiĝas “tomato (トマト)” ankaŭ en la japana lingvo.
Varme
Estas varme ankaŭ hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis preskaŭ 29 gradoj celsiusaj en nia regiono.
Mia amata kato Bii ofte ŝanĝas sian siestejon. Mi supozas, ke li ŝanĝas lokon, ĉar la loko (planko aŭ breto), kie li kuŝis, fariĝis pli varma pro lia korpa temperaturo. Li serĉadas malpli varman lokon por siesti.
Fraga marmelado
Hieraŭ mia edzino alportis donacitan keston da fragoj. Ili estis jam plenmaturaj kaj dolĉaj. Tamen ne malmultaj el ili havis difktitan haŭton blankiĝintan.
Fine restis ĉ. dudeko da fragoj, kiujn ni hezitis enbuŝigi. Tiam mia edzino prenis ilin kaj kuiris kun sukero. Tiel fariĝis fraga marmelado.
Hodiaŭ matene ni manĝis panon kun la fraga marmelado. Estis ja tre bongusta.
Hajko de hodiaŭ
Fininte komunan purigon en nia strato…
kune najbaroj
kun trinkoj kaj babiloj —
verdaj ventetoj
Laniario, kiu hundo?
PIV2005 difinas laniarion jene:
Raso (Canis familiaris laniarius) de grandaj hundoj kun longa nazo, longaj haroj, pendantaj oreloj k blanka k bruna koloroj, uzata ofte de ŝafpaŝtistoj.
Kiam mi konsultis vortarojn esperanto-nacilingvajn, ĝia difino estas pli ambigua. Ekzemple “speco de gardohundo”, “granda ŝafhundo” ktp. Mi scias, ke oni donas difinitan komunan nomon al ĉiu raso de hundoj krom scienca nomo. Do, kio estas komuna ras-nomo de “Canis familiaris laniarius“?
Enciklopedioj ĉe mia mano ne donis respondon. Sekve mi guglis per “Canis familiaris laniarius“, kaj trafis jenan retpaĝon:
“History Of The Greater Swiss Mountain Dog”
http://www.shadetreegreaterswiss.com/history.htm
Tiu “Greater Swiss Mountain Dog” (aŭ germane “Großer Schweizer Sennenhund“) estas la serĉata komuna rasnomo de “Canis familiaris laniarius“. Laŭ la retpaĝo siatempe oni nomis ĝin ankaŭ “Great Butcher Dog” (aŭ germane “große Metzgerhund“).
[japanlingva komuna rasnomo: グレーター・スイス・マウンテン・ドッグ]