Aŭskultante elsendojn de Radio Polonia, mi fojfoje renkontas nekutimajn al mi vortojn. Ekzemple “urborajto” estas unu el tiaj vortoj. “La urborajtojn ĝi ricevis fine de la 13-a jarcento …” (Pollando invitas: Trzebiatów / 17.03.2007)
Laŭ analogio al “homaj rajtoj” mi iel konjektis ĝian sencon. Mi komprenis, ke ĝi estas uzata en historia kunteksto. Tamen, ĉar la koncepto de “urborajto” ne troviĝas en la japana socio, mi ne povis havi en mi konkretan ideon pri “urborajto”.
Tiam min helpis la artikolo de Vikipedio. La vorto “urborajto” estas tre facila laŭ ĝia formo, sed por kompreni ĝian sencon mi devis scii ĝian socian kaj historian enhavon. En ĉi tiu kunteksto lingvo ne estas simpla komunikilo, sed kultura fenomeno.
Aŭtoro: Vastalto
Korilopso
En printempo ni havas multajn florojn. Jen palflavaj floroj pendas de la branĉoj kvazaŭ sonoriletoj. Ili estas floroj de korilopso. Ĝi staras antaŭ mia domo kaj estas alta je ĉ. unu metro.
Korilopso malmultflora [Corylopsis paucifiora] estas falfolia arbeto el hamamelidacoj. Botanikistoj ial nomis ĝin “pauciflora” (=malmultflora), kvankam ĝi portas tiel multajn florojn. Korilopsoj nature kreskas plejmulte en Orienta Azio.
Bonanza tre forta
Hieraŭ mi skribis la artikolon pri komputil-programo de japana ŝako (ŝoogi). Mi trovis, ke la programo Bonanza estas libera programo, kiu estas elŝutebla el la retejo de la aŭtoro.
Mi prove ludis kun Bonanza kelkfoje. Kaj ĉiufoje mi estis venkita. Ĝi pli bone ol mi scias normajn modelojn en komenca stadio kaj taktikojn en meza stadio. Ĝi estas ja tre forta programo.
Homo vs komputilo
Profesia ŝakisto, unu el ĉampionoj de japana ŝako (ŝoogi) venkis la plej fortan komputil-programon. La matĉo, Watanabe Akira [ŬATANABE Akira] (ĉampiono) vs Bonanza (komputilo), okazis antaŭhieraŭ t.e. en la 21-a de marto.
Komputil-programo de ŝako jam venkis homan ĉampionon en 1997 (Deep Blue vs Garry Kasparov). Sed komputil-programo de japana ŝako ĝis nun ne venkis homan ĉampionon. Ĉar japana ŝako estas pli komplika ol ŝako pro tio, ke oni povas reuzi kaptitajn pecojn.
Sed jaron post jaro, komputil-programo de japana ŝako fariĝas pli forta. La ĉampiono konfesas, ke la programo proksimiĝas al la nivelo de profesia ŝakisto.
Stanisław Lem
La esperanta elsendo de Radio Plonia raportis, ke oni decidis, ke iu el novaj stratoj en Krakovo portos la nomon de Stanisław Lem.
Mi tre ŝatas la verkiston kaj jam legis liajn verkojn en la japana traduko: “Eden”, “Solaris”, “La Nevenkebla”(Niezwyciezony) ktp … entute 9 titoloj. La plej impresa (kaj malfacile legebla) el ili estis “La Mastra Voĉo”(Głos Pana), kiu traktas pri evento ĉirkaŭ mesaĝo ricevita el iu fora astro. Liaj rakontoj ĉiam skuis mian pensmanieron.
Sepkolora voĉo
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis la urban halon, kie okazis prezentado de voĉimitisto. Ŝi estas tre populara en televidprogramoj. Mem ludante fortepianon, ŝi kantis multajn kantojn per imititaj voĉoj plimulte inaj kaj foje viraj. Ni plene ĝuis ŝian sepkoloran voĉon kaj humuran parolon.
Hajko de hodiaŭ
donas bukedon
nekutime modesta
dika knabaĉo
Nun februaras
Ekde la lasta semajno daŭras malvarmaj tagoj kvazaŭ en vintro. Laŭ veter-informo malvarma aermaso el Siberio kovras la japanan insularon. Oni diras, ke februaro kaj marto interŝanĝis siajn vicojn.
Mil afiŝoj
Krom ĉi tiu blogo mi prizorgas du afiŝejojn. Nome, “Hajko en Esperanto” kaj “Verda Kafejo“.
Hodiaŭ la afiŝejo pri hajko atingis la 1000-an afiŝon. Mi tre ĝojas pri mil afiŝoj kaj dankas ĉiujn kontribuintojn.
Esperantujo
Esperantujo estas la komunumo de esperantistoj, t.e. esperantoparolantoj. Tie troviĝas kaj simplaj uzantoj kaj movadanoj. Tio estis baza kompreno de la 5-a artikolo de Bulonja Deklaracio en 1905.
Se mi uzas analogion al aŭto, la movadanoj estas motoro de Esperantujo kaj la uzantoj estas ĉasio, karoserio, pneŭmatikoj kaj aliaj partoj. Por ke Esperantujo estu alloga, ĝi devas havi kaj potencan motoron kaj bonkvalitajn partojn.