Jen estas la rizkampo, kiu situas antaŭ la domo de mia dentokuracisto. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 1000 kvadratmetrojn.
Oni jam plugis la kampon, kie kreskis herboj antaŭ unu semajno. La herboj estas distranĉitaj kaj miksitaj kun tero. Aperintaj nigraj terbuloj anoncas la ekiron de printempo.
Aŭtoro: Vastalto
Erara prognozo
La Japana Meteologia Agentejo ĉiujare publikigas prognozon pri ekfloro de sakuro. La 7-an de marto ĝi anoncis antaŭvidatajn datojn de sakuro-ekfloro en ĉ. 60 lokojn en la lando. Sed la 14-an de marto ĝi eldiris, ke la datoj de 4 lokoj estis eraraj pro enigo de eraraj donitaĵoj al la komputila programo.
Observante sakurojn en la plej frua antaŭvidita ekflor-tago, oni rimarkis la eraron. Sperta fakulo kritikas la Agentejon pro tio, ke ĝi apogas sin nur sur maŝin-observitaj datumoj kaj tute malatentas homan observadon.
Blanka Tago en Japanio
Hodiaŭ, la 14-a de marto, estas tiel nomata White Day (Blanka Tago) en Japanio. En ĉi tiu tago viro, kiu ricevis de virino donacon en la tago de Sankta Valenteno (la 14-a de februaro), rekompencas ŝin per donaco. Tio ĉi estas relative nova kutimo en Japanio, enkondukita de kukokomercistoj.
Mi donacis kun dankemo kukon al kolegino, kiu bonkore asistadis min dum lastaj jaroj.
Hajko de hodiaŭ
ĉirkaŭbrakinte
bukedon donacitan,
ekiri disen
Grandfloraj oksalidoj
Hodiaŭ mi vizitis kukejon. Kaj apud ĝia parkejo mi trovis ĉi tiujn florojn.
Per la florformo kaj la foliformo ĝi devas esti specio el oksalidoj. Sed kiun specion mi ne povis diveni. Ĝiaj floroj estas okulfrape grandaj je ĉ. 3 cm. Kaj ĝiaj folioj havas purpurajn makuletojn.
Mi ne vidis tian oksalidon ĝis nun en la japanaj kampoj. Mi supozas, ke ĝi estas kultivoformo de oksalidoj, kiun oni vendas ĉe florvendejo. Povus esti, ke ĝi estas vario de Oxalis purpurea.
Mortigi kanceran ĉelon
Laŭ kelkaj ĵurnaloj, teamo de japanaj medicinistoj trovis enzimon, kiu kondukas kanceran ĉelon al sinmortigo.
Medicinistoj jam scias, ke, kiam DNA (deoksiribonuklea acido) ŝanĝiĝis damaĝite pro radioaktivaj radioj k.a., la geno p53 en la ĉelo riparas la damaĝon malgravan aŭ kondukas grave damaĝitan ĉelon al sinmortigo nomata “apotozo”.
La esplorteamo ĉi-foje trovis, ke la enzimo DYRK2 estas nemankebla por aktivigi la genon p53 al ĉelmortigo.
Ili esperas, ke, se oni povos regi agadon de la enzimo DYRK2, efika kuracado de kancero eblos kune kun kontraŭkancera medikamento.
Hajko de hodiaŭ
sunbrilo saltas
sur akvo kaj sur bordo —
ekvizetŝosoj
ekvizetŝoso: pli precize, reproduktiĝa ŝoso (sporofito) de kampa ekvizeto [Equisetum arvense], ankaŭ nomata “spiko de ekvizeto”, manĝebla. Vidu foton ĉi tie.
Rumekso
Rumekso kaj okzalo estas printempaj kampaj herboj, sed ankoraŭ nun malofte vidataj.
Jen estas speco de rumekso, kiu kreskas ĉe rando de la rizkampo. Mi konjektas, ke ĝi estas japana rumekso [Rumex japonicus], kiu kune kun okzalo [Rumex acetosa] estas plej oftaj rumeksoj en japanaj kampoj.
Eble fine de ĉi-monato ili estos vidataj pli ofte.
Sep printempaj herboj
Daŭras malvarmaj tagoj. Sed certe venis printempo. Antaŭ la domo de la dentokuracisto, kiun mi vizitadas, troviĝas rizkampo, kie nun elkreskas diversaj kampaj herboj.
Jen estas amaso de paŝtista kapselo. Ĝi estas unu el la sep printempaj herboj, kiuj anoncas alvenon de printempo. Nome, enanto [Oenanthe javanica], (paŝtista) kapselo, gnafalio [Gnaphalium affine], stelario [Stellaria media aŭ Stellaria neglecta], lapsano [Lapsana apogonoides], rapo kaj rafano.
Tempo mankas
Mi rimarkis, ke lastatempe mi ne legas librojn. Eble mi estas okupita de tiuj kaj aliaj aferoj de mia vivo.
Kiam mi estis studento, mi ŝatis legi longan romanon kun kelkaj volumoj. Ĉi-jare mi ne legis eĉ mallongan novelon.
Mi deziras havi tempon por absorbiĝi en legado de romanoj kaj noveloj.