Mi devigas min skribi ĉiutage almenaŭ unu artikolon en ĉi tiu blogo. Tamen de tempo al tempo okazas, ke mi malfacile ekpensas skribotan temon. Hodiaŭ tio okazis. Jen mia ekskuzo!
Aŭtoro: Vastalto
Karbonhidrato mankis
Hodiaŭ mi vespermanĝis kun amikoj en rostejo, kie ni manĝadis rostante tranĉitajn viandojn kaj legomojn sur rostkrado.
Kvankam mi manĝis viandojn ĝissate, tamen post la manĝo mi rimarkis, ke al mi mankas karbonhidrato. Tial mi aĉetis pastoringojn survoje al mia hejmo kaj manĝis.
Hajko de hodiaŭ
ne per la aŭto
sed per piedoj iru —
printempa suno
Hajko de hodiaŭ
knabo insistas
haste duonkriante —
friska printempo
Hajko de hodiaŭ
nun vaporspuro
malstreĉite larĝiĝas —
printempa lumo
Alia problemo de Fajrovulpo 2.0
Mi rimarkis, ke menuaj literoj de Fajrovulpo 2.0 estas pli malgrandaj, ol tiuj de Fajrovulpo 1.5. Ĉu ĉi tio okazas nur en la japanlingva versio?
Kiam literoj de prezentita TTT-paĝo estas malgrandaj, oni povas facile pligrandigi ilin per la klavoj [Ctrl]+[+]. Sed kion fari, kiam oni volas pligrandigi menuajn literojn de Fajrovulpo 2.0 mem?
Kato amas televidon
Lastatempe mia amata kato Bii fojfoje sidas antaŭ televidilo en la familia ĉambro. Mi kaj mia edzino interparolis, ke li certe rigardas televidprogramon.
Hodiaŭ oni elsendis animacian filmon pri pingvenoj. Mia amata Bii fervore rigardadis ĝin, turnante sian vizaĝon al pingvenoj moviĝantaj en la ekrano.
Reinstalo de Vindozo
Finfine mi decidis reinstali Vindozon en mia nova komputilo, ĉar unu grava programo malbone funkcias pro kolizio kun alia programo. Malinstalo de ĉi tiu programo ne helpis por riparado.
Reinstalo de Vindozo estis ne tiel malfacila, kiel mi antaŭe supozis. Sed ĝi bezonis longan tempon por instaloj de kvar KD-j kaj ĉ. 80 ĝisdatigojn per Interreto.
Por eventuala pliposta reinstalo mi faris restaŭrkopion de C: subdisko al DVD-R disko.
Metaloj elĉerpiĝos en 2050
Japana Nacia Instituto por Materiala Scienco (NIMS) publikigis raporton, ke multaj metaloj elĉerpiĝos en la jaro 2050, se senŝanĝe daŭros ekonomia kresko en BRICs-landoj (Brazilo, Rusio, Barato/Hindio kaj Ĉinio).
Laŭ la raporto metaloj, pri kiuj oni antaŭvidas elĉerpiĝon, estas kupro, plumbo, zinko, oro, arĝento, stano, nikelo, mangano, antimono, litio, indio kaj galio. Ĉiu antaŭvidita konsumkvanto, akumulita ĝis la jaro 2050, kelkoble superos nunan rezervokvanton.
Atendi printempon
En la elsendo de la 3-a de februaro de Radio Polonia, Barbara Pietrzak komencis iun programeron per jena frazo:
“Al la Centra Pollando revenis la aŭtuneca aŭro, …”
Unue mi tuj pensis, ke tiu estas retrorigarda programero, kiu fakte elsenditus en la lasta jaro. Sed poste mi ŝanĝis mian opinion. Certe Barbara parolas pri “reveno de aŭtuneco” en nuna februaro.
Al mi japano tiu frazero estas konfuziga. Se aŭtuno revenas, tio okazas en decembro. Kaj en januaro kaj februaro jam printempo antaŭsignas. Tio ĉi estas natura sento al japanoj.
Do povas esti ekzemplo de kulturdiferencoj.
Jen la foto montras nudajn branĉojn de melio en sunlumo de serena februara mateno. Ni ja atendas printempon.