Mia nova komputilo estis liverita kun muso kaj klavaro. La muso, ordinara tipo kun du butonoj kaj ruligrado, fiere portas sur si la markon de la fabrikinto de la komputilo. Sed ĝi estas iom tro granda por mia mano. Ĝia ŝnuro estas ne mola kaj fojfoje malhelpas liberan musmovon. Aldone ĝia ruligrado mizere knaras. Entute mi estas malkontenta pri la muso.
En la venonta ferio mi aĉetos novan muson por mia nova komputilo.
Aŭtoro: Vastalto
Instalado de programoj
Hodiaŭ mi tuttage okupiĝis pri instalado kaj agordado de programoj en mia nova komputilo. Mi finis nur trionon de la necesaj programoj.
Mi rimarkis, ke ne facila estos restaŭro de la mastruma sistemo kunplektita kun peliloj por la aparataro, ĉar la fabrikinto liveris nur apartajn KD-ojn de la mastruma sistemo kaj de la peliloj. Hmm, se reinstalado de la mastruma sistemo estos necesa, kion fari?
Molestoj en lernejoj
Molestoj en japanaj lernejoj estas serioza socia problemo jam de kelkaj jaroj. Aro da lernantoj turmentadas unu lernanton en la sama klaso. Kelkaj suferintoj eĉ sin mortigis pro daŭranta molestado.
Gepatroj, instruistoj kaj plenaĝuloj ŝokiĝis, kaj penas solvi la problemon. Sed la problemo ne estas simpla. Ĝi radikas en la nuna situacio de la japana socio, kiu laŭdas venki konkurencon.
Neĝeto
Hodiaŭ matene neĝetis en mia regiono. Neĝflokoj maldense kovris tegmentojn. Estis malvarme, ĝuste tiel, kiel en vera vintro.
Oni diras, ke ankaŭ hodiaŭ nokte estos malvarme. Povus okazi, ke akvodukto ŝtopiĝos pro glaciiĝo.
Nova komputilo
Mi aĉetis novan surtablan komputilon. Jen estas ĝia specifo:
Centra prilaborilo: Intel Core 2 Duo T7200 2 GHz(gigahercoj).
Ĉefmemoro: 2 GB(gigabajtoj).
Durdisko: 160 GB.
Mastruma sistemo: Windows XP Professional SP2.
Dimensio: longo 29,6 cm x larĝo 21,0 cm x alto 5,5 cm.
La nova komputilo estas surtabla, sed kompakta. Totale ĝi havas pli ol duoblan kapablon kompare kun la nuna tekkomputilo. Ĝi tre plaĉis al mi.
Hodiaŭ mi unuafoje ĝin startigis. Mi agordos ĝin en la venonta sabato kaj dimanĉo.
Dekmiloj da kokoj mortigitaj
Ĉi-jare en kelkaj kokobredejo en Japanio troviĝis kokoj mortintaj pro alte patogena birda gripo kaŭzita de H5N1-tipa viruso. Por preventi disvastiĝon de la epidemio oni mortigis ĉiujn kokojn en tiuj bredejoj. Nur en nuna januaro ĉ. 74000 kokoj estis mortigitaj kaj forbruligitaj en 3 kokobredejoj.
Mi tre bedaŭras la mortigitajn kokojn.
Prujna mateno
Japanaj ursoj mortigitaj
En la 2006-a jaro pli ol 4200 japanaj ursoj (Ursus thibetanus japonica) estis mortigitaj pro tio, ke ili damaĝis kultivaĵojn aŭ vundis homojn.
Oni taksas, ke en Japanio vivas 8400 ~ 12000 japanaj ursoj. Do, preskaŭ duono de ili jam estis mortigitaj. Nun oni antaŭtimas ke la japanaj ursoj ekstermiĝos en proksima estonto.
Novaj komentoj en la dekstra kolumno
Mi aldonis novan krompropramon Brian’s Latest Comments, kiu montras indikojn al novaj komentoj en la dekstra kolumno de ĉi tiu blogo.
Instalinte la kromprogramon laŭ la ordinara procedo, mi metis jenan paragrafon en sidebar.php de la nun-uzata stilo.
[code lang=”php”]
Novaj Komentoj
[/code]
Kaj mi anstataŭigis la frazon “Go to the comments of this entry” en brianslatestcomments.php per “Iru al la komentoj de ĉi-artikolo”.
Vortoj en radioelsendo
Aŭskultinte la esperantlingvan elsendon de Radio Polonia, mi fojfoje lernas al mi nefamiliarajn vortojn. Konsultinte vortaron, mi ekcias nur abstraktan sencon de tiuj vortoj. Sed en kunteksto de novaĵoj kaj paroloj de la elsendo, mi povas kapti ĝian sencon pli konkrete.
Unu el ekzemploj estas “insurekcio”, pri kiu Radio Polonia iam raportis la 50-an datrevenon de “Hungara Insurekcio 1956”. Al mi helpis ankaŭ iom da kono pri la historia evento mem.