Tranĉo en Esperanta hajko

Tri gravaj elementoj de hajko estas unue fiksformo de 5, 7, 5-silaboj, due sezonvorto, kaj trie tranĉiteco. Rimoj estas malnecesaj en hajko.
Tranĉiteco estas kondiĉo al bona hajko. Oni metas tranĉon ĝenerale fine de unu el tri versoj. En la japana hajko oni uzas por tranĉo specialajn vorterojn (ja, kana, keri ktp). En Esperanta hajko oni uzas por tranĉo strekon (—), tripunkton (…), punkton(.), punktokomon (;) ktp.
Komencantaj hajkoverkantoj kaj en Esperanto kaj en la japana ne rimarkas, ke oni bezonas meti tranĉon en hajko.

mi estas homo

    mi estas homo
    unu sola en l’ mondo…
    nun budhonasko

*****
La 8-a de aprilo en Japanio estas la naskiĝtago de Budho, Ŝakjamunio. Piaj budhanoj festas la tagon per florornamita statueto de la ĵusnaskita Ŝakjamunio. Oni verŝas hidrangean infuzaĵon sur la statueton.

Artikolo pri hajkofarado

Retumante hodiaŭ mi trovis artikolon pri hajkofarado en unu gazeto: la Lampiro n-ro 105, septembro-decembro, 2002 (http://www.gazetejo.org/system/files/gazetoj/lampiro_105.pdf). Ĝi estas la oficiala organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.
La anonima aŭtoro de la artikolo “Hajko kaj Ni” interalie skribas jene:

Diskonigantoj de hajko alilande delonge strebis vesti la novan poemformon laŭ la gusto de la poezia tradicio de siaj samlandanoj. Tial perdiĝis la plej grava trajto de hajkofarado, nome ĝia spontaneco.

Interese estas, ke ankaŭ la aŭtoro pensas, ke al la tutmonde disvastiĝinta hajko mankas “la plej grava trajto de hajkofarado”. Kaj li/ŝi diras, ke ĝi estas “spontaneco”, sed bedaŭrinde li/ŝi ne detaliĝas pri ĉi tiu punkto.