En lastsemajna elsendo de Pola Radio oni parolis pri “hazardluda merkato” en Pollando. En Japanio la plej populara hazardludo estas paĉinko (パチンコ), kiu uzas maŝinon similan al kejlpilka ludo (la angla “pinball”). Lastatempe oni emas konstrui pli kaj pli grandan paĉinkejon kun pli multaj kaj diversaj maŝinoj. Ĉirkaŭ mia urbo troviĝas kelkaj grandaj paĉinkejoj, kaj ili konkurencas por allogi al si pli multajn ludantoj.
Aŭtoro: Vastalto
Preparo de novjara salutkarto
La jaro 2007 estos la jaro de apro el la dekdu bestoj laŭ la japana tradicio. Tial mi planas desegni apron por mia novjara salutkarto. Por akiri sugestojn, nun mi kolektas kelkajn fotojn de apro per la interreto.
Ornama brasiko
Jen tiuj estas ornamaj brasikoj, kiujn mia edzino aĉetis en la lasta vendredo.
Laŭ libroj ornama brasiko estas vario de legoma brasiko aŭ kapobrasiko. Ĝi estas kultivoformo de krispa brasiko, kiu estis importita el Eŭropo en Japanion antaŭ ĉ. 300 jaroj.
legoma brasiko, kapobrasiko: Brassica oleracea L. var. capitata L.
ornama brasiko, krispa brasiko: Brassica oleracea L. var. acephala DC.
Ĝardena penseo
Magneta ŝtormo
La Magneta Observatorio de la Japana Meteologia Agentejo raportas, ke magneta ŝtormo komenciĝis je 14:14 en la 14-a de decembro (UTC), kaj ke ĝi daŭras ankoraŭ je 6:00 en la 15-a (UTC).
La nunan magnetan ŝtormon kaŭzis la surfaca eksplodo de la suno (suntorĉo) okazinta je 2:14 en la 13-a de decembro (UTC).
La observatorio alarmas, ke la magneta ŝtormo kaŭzos perturbojn en telekomunikado. Iu radioamatoro asertas, ke nun komunikado en mallongaj ondoj estas tute ne uzebla.
Ekskuzo
Mi rimarkis, ke en miaj lastaj ok artikoloj ne aperas fotoj. Ja daŭras malvarmaj tagoj, kaj de tempo al tempo pluvas. Tia vetero malkuraĝigas min pri foti ion eksterdome. Mi bedaŭras.
Kial blogi? (2)
Jam antaŭe mi skribis la artikolon pri tio, kial mi blogas. Hodiaŭ mi aldonas al ĝi la kvaran paragrafon.
4. Mi deziras kontribui mian porcion al la esperantlingva komunumo, ĉar ĝi estas ne simpla lingvokomunumo, sed ĝi estas tre kara ĝermo de la estonta homa mondo.
La Esperanto-elsendo daŭros en podkasto
Laŭ la hieraŭa programo de Radio Polonia en Esperanto, la esperantlingva elsendo estos daŭrigata en podkasta formo sur la interreto. Tamen ĝi komenciĝos en la 22-a de decembro. Oni povas legi pri tio ĉi tie.
Estas ĝojiga novaĵo en la nuna malbona situacio.
La lasta Esperanto-elsendo de Radio Polonia
Hodiaŭ mi eksciis pere de la reta sondosiero (tiu de la 10-a de decembro, dimanĉo) de Radio Polonia, ke, laŭ decido de la estraro, la lasta Esperanto-elsendo okazos vendrede en la 15-a de decembro. La Libera Folio en sia artikolo iom detale raportas pri la afero, citante la koncernan parton de la dimanĉa elsendo.
Por subteni la Esperanto-elsendon mi unuafoje skribis al la Pola ambasadoro en Japanio lastmonate. Mi tre tre bedaŭras la ĉesigon de la Esperanto-elsendo de Radio Polonia.
Mi ekzamenas WordPress-on
Hieraŭ kaj hodiaŭ mi traserĉis retpaĝojn pri la instalo de WordPress. Bedaŭrinde mi ne povis trovi sugeston pri la kaŭzo de mia malsukceso.
Tamen mi trovis en ĉi tiu paĝo (en la angla) rimedon por aliri la kreitan WordPress-on sen la komencan pasvorton. Per ĉi tiu rimedo mi sukcesis redifini mian pasvorton.
Nun mi uzas kaj ekzamenas la novan blogon en mia komputilo. Mi provis kaj sukcesis importi la ĝisnunan artikolaron (kun komentoj) de MovableType en la novan blogon.
Mi daŭrigos la ekzamenadon plu en kelkaj tagoj.