Mi provis instali WordPress-on en mia tekkomputilo. Sed mi ne sukcesis instali ĝin.
En mia komputilo jam bone funkcias Apache 1.3.34, PHP 4.4.3 kaj MySQL 3.23.49 sur Windows XP Pro SP2. Do mia komputilo kontentigas la sistemrekomendojn.
Mi sekvis la instrukciojn de readme.html kun atento. Ĝis la unua paŝo bone iris la instalado sur Firefox 1.5.0.8. Enmetine titolon de la blogo kaj retpoŝtan adreson, mi musklakis la butonon “pluiri al la dua paŝo”.
Mi atendis kelkajn minutojn sed la ekrano de la retumilo stagnadis atendante ne aperantan duan paŝon.
Mi ekzamenis la datumbazon kaj trovis ke la tabloj estas sukcese kreitaj. Kiam mi aliris la blogejon, la nova blogo kun bonvena mesaĝo aperis sur la retumilo. Sed ĉar mi ne ricevis la pasvorton de la blogo, tial mi ne povas ensaluti ĝin.
Hmmm. Kion fari?
Aŭtoro: Vastalto
Dikbeka korvo
Eble en ĉiu lando vivas korvoj diversspecaj. En Japanio vivas ĉefe du specioj el korvedoj: korniko (nigra korvo) kaj dikbeka korvo.
korniko: Corvus corone subs. corone, specio el korvedoj, tute nigra, kun korpolongo de ĉ. 50 cm, vivas ĉefe en vilaĝoj kaj kamparoj. SIN. nigra korvo.
dikbeka korvo: Corvus macrorhynchos, specio el korvedoj, tute nigra, kun korpolongo de ĉ. 60 cm, vivas ĉefe en urboj kaj arbaroj. Jen dikbekaj korvoj en mia urbo.
Komunumo de Esperanto-parolantoj
Mi aŭskultis la elsendon de la 6-a de decembro de Radio Polonia. Estas pripensinda la intervjuo de iu pola sociologo (Mi ne kapablas literumi la aŭskultitan nomon). Li mem opinias, ke Esperanto ne havas ŝancon por internacia lingvo. Tamen li ankaŭ diras, ke valoras apogi Esperanton, ĉar ĝi havas specifan internacian komunumon, kiu formiĝas sur diversnaciaj kulturoj.
Mi pensas, ke la valoroj de Esperanto-komunumo estas interkomprenemo kaj toleremo, ankaŭ frateco kaj pacamo. Ni, esperantistoj, bezonas pli taksi la valorojn de nia komunumo. Mi volas kontribui por plifortikigi nian komunumon.
Universitato en Interreto
En la venonta aprilo malfermiĝos “ciberspaca universitato” en Japanio. Laŭ la projekto, profesoroj anticipe registros sian lekcion en aŭdovida dosiero, kiun konservos gastiganta komputilo de la universitato. Studentoj aliros pere de la interreto al la servilo kaj rigardos la dosieron (= aŭskultos la lekcion). Ankaŭ ekzamenoj kaj raportoj okazos pere de la interreto. Oni planas komence malfermi du fakultatojn, t.e. fakultato pri informaj teknologioj kaj fakultato pri mondaj heredaĵoj.
Ĉu tia universitato povos ekzisti ankaŭ en Esperantujo?
Purigi telefonan lineon
Mi aŭdis jenan rakonteton antaŭ kelkaj jaroj.
—
Viro telefonis al sia amikino kun falsa sinprezento.
Li: Haloo! Ĉi tie parolas la Telefona Centralo. Nun ni ekzamenas la telefonan lineon. Ĉu vi aŭdas min bone?
Ŝi: Jes, ja bone!
Li: Dankon, sinjorino! Nu, por purigi la telefonan lineon ni sendos kunpremitan aeron. Bonvolu teni la aŭskultilon pli malproksime por ke polvoj ne tuŝos vin. Ĉu vi estas preta?
Ŝi: (tenante la aŭskultilon malproksime kaj kun laŭta voĉo) Je-e-s! Bo-o-ne-e!
Li: Pfffffffffff!
Ŝi: (vidante ke polvoj ne elvenas el la aŭskultilo, kaj finfine rekonante la voĉon) Ho, vi! Ne ŝercu!
Nova blogprogramaro
Nun mi komencis pristudi novan blogprogramaron WordPress, kiu estas libera programaro kun nefermitaj fonttekstoj. Ĉar mi trovis, ke Bertilo WENNERGREN tradukis ĝin en Esperanton. Mi elŝutis la dosieron
el ĉi tie.
Mi nun uzas MovableType, kiu lastatempe ĝenas min per tio, ke rekonstruado de blogo kun ĉ. 400 artikoloj ĉiufoje postulas multe da tempo. Kiel do funkcios WordPress en la sama kondiĉo?
Loterio
Mi kaj mia edzino aĉetis loteriajn biletojn de tiel nomata “Nenmacu Ĵambo (Jarfina Grandega Loterio)”, kiu estas la plej populara loterio en Japanio. Unu bileto kostas tricent enojn. La unua premiito gajnos ducent milionojn da enoj, kaj la dua cent milionojn.
Ni antaŭzorgas, kion ni faru, kiam ni gajnos la unuan premion. ;-p
Oni lotumos la premiojn en la 31-a de decembro. Ĝis tiam ni povos ĝui la antaŭzorgadon.
USB-kablo por poŝtelefono
Hodiaŭ mi aĉetis USB-kablon por konekti poŝtelefonon kaj komputilon. Per la kablo oni povas uzi poŝtelefonon kiel modemon ĉe komputilo.
En la hejmo kaj en la laborejo mia tekkomputilo povas aliri al la interreto per la ekipitaj lokaj retoj. Sed krom la du lokoj mi bezonas alian rimedon por aliri al la interreto. Unu el eblaj rimedoj estas tiu ĉi kablo.
La aliro tra poŝtelefono estas multekosta. Tamen mi antaŭvidas, ke mi uzos ĝin nur malofte kaj nur mallonge.
Korvoj gvatas
Kia rekompenco?
Nun mi cerbumas, kian rekompencon krom monakiro mi atendas de mia ĉiutaga laborado.
Ĉu morala rekompenco?
Ĉu mensa rekompenco?
Ĉu spirita rekompenco?
Ĉu psika rekompenco?
Kiu estas la plej konvena vorto?