Mi legis ĉe iu retpaĝo, ke aldoninte la kromprogramon “innover’s RealAudio plugin“, oni povas aŭdi RealAudio-sondosierojn per Winamp. Mi instalis tiun kromprogramon en mia komputilo. Kiam mi reproduktis rm-dosieron per Winamp, mi trovis, ke ĝi funkcias tre peze kaj malhelpas alian programon (ekz. explorer.exe). Do ĉi tiu rimedo estas ne oportuna por ĉiutage reprodukti rm-dosierojn..
Aŭtoro: Vastalto
Hajko de hodiaŭ
voĉoj senĝenaj
de plenaĝaj virinoj —
ruĝaj folioj
Rabiulo mortis
Laŭ kelkaj ĵurnaloj, hodiaŭ matene mortis rabiulo, 60-jaraĝa viro en Kioto. Rabio troviĝis en Japanio post 36 jaroj ekde 1970. La viro vojaĝis en Filipinoj en la lasta aŭgusto, kaj tie li estis mordita je la mano far sovaĝhundo.
Lastajn jarojn oni tute ne aŭdis pri rabio. Sed, kiam mi estis infano, mi fojfoje aŭdis pri rabio de hundoj. Tiutempe kaptistoj de sovaĝhundoj laboradis komisiite de sanitara oficejo.
Hajko de hodiaŭ
aŭtoparkejo —
tuŝas la krurajn haŭtojn
vintra aero
Plano de vojaĝeto
Mi kaj mia edzino nun planas dutagan vojaĝeton en la venonta decembro. Ni priekzamenis kelkajn kandidatajn lokojn kaj elektis certan varmofontejon en montara regiono. De nun mia edzino faros itineron de la vojaĝeto.
La 92-a Universala Kongreso
En la venonta aŭgusto de 2007 okazos la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio. Nun mi planas partopreni en la kongreso, kiu estos la dua UK por mi post la 79-a UK en Seulo, Koreio, en la jaro 1994.
Do, mi volas sendi aliĝilon ĝis la fino de nuna jaro, ĉar mi povas pagi plej rabatitan kotizon.
Estas pli malvarme hodiaŭ
Hodiaŭ estas pli malvarme al mi ol hieraŭ. Kvankam la maksimuma temperaturo fakte estas 2 gradojn pli alta ol hieraŭ, tamen mi sentas pli da malvarmo. Tial mi surmetis veŝton sub jako.
Kotaco estas preta
Fenomeno de El Niño
Hieraŭ la Japana Meteologia Agentejo informis, ke fenomeno de elninjo (El Niño) certe okazos en la tujvenonta vintro. Elninja fenomeno estas altiĝo de marakva temperaturo en la tropika zono for de Perua marbordo ĝis Centra Pacifiko.
Elninjo donas vastajn efikojn al atmosferaj fenomenoj de la mondo. En Japanio statistike okazas malvarma somero kaj varma vintro.
Tial ni havos varman vintron, kio estas ĝojinda prognozo al mi private. Ĉar mi estas malforta je malvarmo.
Abrupta pluvego
Hodiaŭ, malfrue en vespero, abrupte eksonis bruo, kvazaŭ oni disĵetis fabojn sur fenestraj vitroj. Estis ekpluvego. Aldone fulmis multfoje kaj tondris.
Malvarma fronto trapasis nian regionon laŭ la veterinformo. Mi imagis tre alte kreskantajn kumulonimbusojn super mia urbo.