Ĉirkaŭ la tagmezo, kiam mi eliris el mia domo, mi trovis etan kokcinelon sur mia ŝuo. Jen mi ĝin fotis, kaj poste konsultis librojn kaj retpaĝojn.
Ĝi estas Propylaea japonica, specio el kokcineledoj, kies korpo estas longa je 4 – 5 mm. Japanoj nomas ĝin “hime-kamenoko-tentou (姫亀甲天道)” t.e “eta testudkokcinelo”. Oni rigardis la desegnaĵon de ĝiaj elitroj (malmolaj antaŭaj flugiloj) kiel tiun de testuda karapaco (ŝelo).
Aŭtoro: Vastalto
Elimini fonan bruon de sondosiero
Audacity, sonredakta programo, havas ankoraŭ unu avantaĝon, ke ĝi povas elimini fonan bruon de sondosiero.
Hodiaŭ mi enkomputiligis kelkajn sondosierojn el malnovaj sonbendoj. Ĉiu sonmaterialo sur sonbendo neeviteble estas kunigita kun fona bruo. Per Audacity oni forigas bruon en du paŝoj. Unue oni elektas parton de fona bruo en la sondosiero, kaj lernigas al la programo, kia estas la bruo forigenda. Due oni elektas traktotan parton de la dosiero, kaj alklakas plenuman butonon. Atendu minutojn kaj ĉio estas plenumita. Estas tre facile.
Restas unu eta malkontento. Sonoj post la traktado ekhavas iom metalecan sonkoloron. Ĉi tio, tamen, estas tolerebla.
Sonregistri retan elsendon en komputilo
Radioprogramo de la Pola Radio (Radio Polonia) estas rete disaŭdigita en la formatoj de Real Audio kaj WMA(Windows Media Audio). Oni povas aŭdi tiun programon per la aŭdilo RealPlayer aŭ Windows Media Player, sed oni ne povas konservi la programon kiel sondosieron en sia komputilo per tiuj aŭdiloj.
Mi trovis la komputilprogramon Audacity, libera programo por registri kaj redakti sondosierojn. Jen la proceduro:
(1) Aldonu agordopanelon de “WAVE-eligo miksita (aŭ Stereo MIX)” al la panelo “Sonregistr-agordilo (Recording Control)”.
[[“Stirpanelo (Control Panel)” -> “Sono kaj Plurmedio (Sound & Multimedia)” -> “Aŭdigo (Audio)”, kie alklaku la butonon “Sonkvanto (Volume)” ĉe “Sonregistro (Recording)”]]
(2) Startigu Audacity kaj elektu kiel enig-fonton “WAVE-eligo miksita (aŭ Stereo MIX)” anstataŭ “Mikrofono (MIC)” aŭ “LINE IN”.
(3) Aŭdigu radioprogramon per iu aŭdilo.
(4) Alklaku la registrobutonon ĉe Audacity. Komenciĝas sonregistrado.
(5) Alklaku la haltig-butonon, kiam finiĝis la radioprogramon.
(6) Sekurigu la faritan sondosieron en la formato de MP3.
Hajko de hodiaŭ
tondante ungojn
aŭskultas la tondsonojn —
aŭtunvespero
Transreteja skriptado
Lastmonate oni anoncis, ke la versio 3,2 de MovableType enhavas atakeblecon per transreteja skriptado (cross-site scripting). Tio estas, ke iu maliculo povas fari insidon ĉe retpaĝo, kiu false kondukas uzulon al alia neatendita retejo.
Samtempe oni distribuis la novan version 3,33 kaj la flikaĵon por la versio 3,2. Oni forte rekomendas al uzuloj promocion al la versio 3,33.
Portempe mi flikis la version 3,2 al 3,21. Nun mi pripensas, ĉu mi promociu la programon al 3,33 aŭ ne.
Semoj de folia ajlo
Ankaŭ ĉi-septembre folia ajlo [Allium tuberosum] floris en la angulo de mia ĝardeneto. Nun ĝiaj fruktoj jam maturiĝis kaj krevis. La nigraj semoj estas pretaj dissalti sur la teron. Ili ĝermos en la venonta printempo.
Estis malvarme hodiaŭ
Hodiaŭ estis malvarme. La minimuma temperaturo estis 16 gradoj, dum hieraŭ estis 19 gradoj. La maksimuna temperaturo de hodiaŭ estis 21 gradoj. Forta vento blovadis el nordo.
Mi ekportis jakon sur la longmanika ĉemizo.
Pro la subita malvarmiĝo min atakis akuta nazkataro. Tial mi forkonsumis multe da nazpaperoj kaj fine prenis kontraŭkataran pilolon.
Malpli varme hodiaŭ
Hodiaŭ estis malpli varme ol hieraŭ. La maksimuma temperaturo de hodiaŭ estis 22 gradoj, dum tiu de hieraŭ estis 26 gradoj. En la lastaj 10 tagoj, la maksimumaj temperaturoj de 9 tagoj superis 25 gradojn, kio signifas, ke estis 9 someraj tagoj laŭ la japana meteologia kriterio.
Laŭ veterprognozo ĉi-semajne sekvos tagoj kun maksimuma temperaturo de 22 – 23 gradoj. Finfine somero foriras. Ĝis hieraŭ mi portis senmanikan (kuristan) subĉemizon sub longmanika ĉemzo, sed hodiaŭ mi portas kurtmanikan subĉemizon.
Frakasita Ĉeno
Mi jam skribis du foje (tie & tie) pri la Darkovra serio. Ĝi estas bonkvalita SF-romanaro, mi opinias.
Ĉefrolulo de la verko “Frakasita Ĉeno (Shattered Chain)/Dua Parto” estas juna teranino Magdalena, kiu naskiĝis en Darkovro. Ŝi laboras kiel sekreta agento de la Tera Imperio. Iun tagon ŝi ekscias, ke ŝia eksedzo Peter, terano naskita en Darkovro, estas forkaptita de banditoj, konfuzite kun iu juna nobelo, filo de altrangulo de Darkovro. Ankaŭ li estis sekreta agento de la Tera Imperio. Do neniu proponis savon de Peter.
Tiuokaze Magda decidis, ke ŝi mem savu lin. Por elaĉeti lin, ŝi devas vojaĝi sur ĉevalo longan vojon en neĝan montaron. Darkovra damo, patrino de tiu juna nobelo konfuzita kun Peter, konsilis al Magda, ke ŝi vojaĝu alivestante sin en la kostumo de “libera amazono”, kio estas ununura rimedo por ke virino sola povas vojaĝi en feŭda socio de Darkovro.
La ĉeftemo de la verko estas feminismo. Kaj la dua temo estas kolizio de du kulturoj. Sed senpense pri la temoj, legantoj povas ĝui la rakontadon de la aŭtorino.
Hajko de hodiaŭ
la suno sinkas
en profunda aŭtuno —
ŝtalturo altas
—–
Hodiaŭ vespere mi vidis la brulantan globon de la suno ĝuste subiranta maltantaŭ domojn de la urbo.