Oportuna retservo

Oni jam scias, ke aperis nova vortaro de J. C. Wells, “English-Esperanto-English Dictionary (2010 Edition)“.
Hodiaŭ mi mendis ĝin ĉe la retejo de amazon.co.jp. Lastatempe oni malfermis bazaron ĉe la retejo, kie varojn vendas ne nur Amazon mem, sed ankaŭ aliaj vendistoj. Ĉi-okaze du vendistoj ofertas la vortaron kun malsamaj prezoj. Komparante la ofertojn (prezo plus sendokosto), mi elektis usonan vendiston, kiu ofertas pli malmultekoste (3220 enoj + 340 enoj). Pro tio mi povis ŝpari 742 enojn (ĉ. 8 dolaroj).
Iom post iom retaj servoj fariĝas ja oportunaj al loĝanto de loka urbeto.

Inkandeskaj lampoj malaperos

En la lasta marto Tooŝiba (東芝/Toshiba), japana entrepreno pri elektraĵoj kaj elektronikaĵoj, ĉesis fabriki ampolojn de inkandeska lampo. Pri ĉi tio mi legis du-paĝan reklamanoncon sur ĉi-matena ĵurnalo. La kompanio anoncas, ke ili de nun fabrikados diodajn lampojn anstataŭe.
Nuna ampolo de dioda lampo havas duonsferan lumfonton. Oni diras, ke ĝi povas lumigi nur celitan areon kaj ŝparas energion.
Nun mi pendigas inkandeskan lampon mezalte de ŝtuparĉambro kun duetaĝa alteco. La lampo havas preskaŭ plensferan lumfonton. Ĝi lumigas ne nur la ŝtuparon sed ankaŭ la duaetaĝan spacon. Se mi anstataŭigos ĝin per diodan lampon, ĉu tiu ĉi lumigos la supran spacon? Do mi hezitas pri anstataŭigo.
Amiko en Tvitero donis al mi konsilon, ke mi uzu globan fluoreskan lampon. Ja, certe ĉi tio estas bona ideo. Do mi provu!

Tro da abundo

Ĉu vi bonvolas klarigi al mi, kion signifas kaj kiel diferencas la vortoj kreskaĵo, planto, vegetaĵo kaj vegetalo? Laŭ mia observo ili estas preskaŭ samsignifaj.
La difinoj de NPIV estas tro scienca (aŭ pedanta) kaj ne konvinkas min. Aliaj vortaroj donas ĝenerale ne-klarajn difinojn. La Reta Vortaro (http://reta-vortaro.de/revo/) donas relative konkretajn difinojn.
La kvar vortoj al unu koncepto estas tro abunda. Mi ŝatas elekti unu el ili. SSV (Simplaj samsignifaj vortoj, http://www.bonalingvo.org/) rekomendas la uzon de “kreskaĵo”, sed mi ne estas konvinkita.
Mi esploris oftecon de la vortoj kaj ricevis du rezultojn.
(1) En la Tekstaro de Esperanto (http://tekstaro.com/):
    kreskaĵo: 151 / planto: 134 / vegetaĵo: 31 / vegetalo: 2 (trafoj)
(2) En la retpaĝoj per Kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo/) [-Wikipedia]:
    planto: 91300/ kreskaĵo: 11900/ vegetaĵo: 9150/ vegetalo: 4540 (trafoj)
En la Tekstaro 73 trafoj el 151 de “kreskaĵo” estas tiuj de Zamenhof. Ŝajnas al mi, ke plimulto de esperantistoj nuntempaj preferas la vorton “planto”. Sed kompilantoj de Esperantaj vortaroj ŝajnas havi malsamajn opiniojn.

Mia fantaziaĵo

Mi fantazias, ke en iu bela tago plej supera aŭtoritato de Esperantistaro absolute malpermesas pluajn enkondukon de novaj radikoj. Aŭ la sama decido okazas per kuraĝa interkonsento de noblaj esperantistoj.
Post la malpermeso, kiam oni bezonas novan esprimon, oni devas elturniĝi ĉiam per kunmetitaj vortoj. En tia situacio verŝajne japanoj kaj ĉinoj (eble ankaŭ aliaj orientanoj) povos relative facile elturniĝi. Sed francoj kaj aliaj okcidentanoj plendos, ke tiuj kunmetaĵoj malfaciligas Esperanton, ĉar kunmetaĵo ne havas precizan sencon.
Jarojn poste la ne-precizaj kunmetaĵoj akiros pli precizajn sencoj en la uzado de Esperantistaro. Orientanoj, en trankvila koro, povos lerni kaj uzadi Esperanton kun multegaj kunmetitaj vortoj. Aliflanke okcidentanoj ĉiuokaze plendados, ke Esperanto perdas sian facilecon, ĉar malmultas tuj rekoneblaj vortoj al ili.

Ja nur fantazio…