Daŭrigo de la artikolo pri la ido de orienta turto.
Hodiaŭ matene mi ne vidis la gepatran turton en la nesto. Mi kunportis seĝon kaj, starante sur la seĝo, mi observis la turtidon en la nesto.
Mi trovis, ke ĝi estas pli granda, kaj ke ĝi jam havas novajn plumojn.
Aŭtoro: Vastalto
Malpli malsana
Mia amata kato Bii ankoraŭ estas malsana. Tamen malpli malsana ol antaŭe. Li aspektas pli facile ripozanta.
Li manĝas nenion dum unu semajno, nur trinkas akvon. Sed hodiaŭ li miaŭas pli vivece, kaj unufoje serĉis elirejon de la domo.
Vespere mi kaj mia edzino kunportis lin al la bestkuracisto por la kvina fojo. Tiu injektis al li interferonon kaj nutran solvaĵon. Mia amata kato Bii ne ŝatas injektadon. Hodiaŭ li vigle rezistis dum la injektado. Sed reveninte hejmen, li ripozas pli facile.
Novaĵo! Nun Bii manĝis iometon da fiŝaĵo! Jen signo de resaniĝo! Ĉiuj familianoj ĝojas pro tio.
Ulambana libelo
Ĉiam mi ĝojas, ke diversspecaj insektoj vizitas mian ĝardeneton. Hodiaŭ mi trovis libelon alkroĉinta ĉe la fenestro de mia aŭto.
Ĝi estas Pantala flavescens el libeluledoj [Libellulidae]. Ĉar ĝi aperas amase ĉirkaŭ ulambano (somera festo por regali animojn de mortintaj prapatroj), japanoj alinomas ĝin ulambana libelo.
La kolombido vivas plu
Daŭrigo de la artikolo pri la ido de orienta turto.
Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ matene nur la ido kuŝis en la nesto. Mi suspektis, ke la gepatroj jam rezignis sian idon kaj forlasis la neston. Sed tio estis maltrafa suspekto.
Hodiaŭ tage mi trovis la turton sidanta en la nesto kaj gardanta la idon. Mi esperas, ke la ido kresku plu senakcidente kaj ekflugu el la nesto.
Hajko de hodiaŭ
kato malsana
lasas harojn al mano —
varmo humida
Akcidento al kolombidoj
Hodiaŭ matene mi trovis la neston de la turto okaze sen loĝanto. Mi ekpensis, ke mi povos vidi ovojn en la nesto.
Kia surprizo! Ĝojo! Mi trovis du turtidojn en la nesto! Mi supozas, ke jam pasis 1 – 2 tagoj post la elkoviĝo.
Sed tragedio venis vespere. Kiam mi estis en mia laborejo, mi ricevis de mia edzino la poŝtelefonan leteron, ke la idoj falis de la nesto kaj unu jam mortis. Kaj la alian idon mi kaj mia filo remetis en la neston. Ne estas certe, ĉu ĝi povos vivi plu.
Mia kato malsana
Mia amata kato Bii nun estas malsana. Li kuŝadas malforte. Lia korpo varmas eksterordinare. Jam de kelkaj tagoj li ne manĝas kutimajn manĝaĵojn, nur malofte trinkas akvon.
Mi kaj mia edzino kunportis lin al bestkuracisto. La kuracisto injektis al Bii antibiotikon kaj nutran solvaĵon.
Reveninte hejmen, mia amata kato Bii aspektas malpli malforta kaj iom pli trankvila ol antaŭe. Nun ĉiuj familianoj prizorgas lian sanstaton.
Kolombo en pluvego
Hieraŭ mi afiŝis la artikolon pri la orienta turto en ĝia nesto.
Hodiaŭ pluvadis la tutan tagon, eĉ intense pluvegis fojfoje. Malgraŭ tia malbonega vetero la turto sin tenas trankvile kaj senmove en la nesto. Pluvgutoj faladas el inetr la folioj, malsekigas la branĉojn kaj la neston. Mi supozas, ke ankaŭ la turto estas malseka. Sed ĝi ne moviĝas (supozeble) por gardi siajn ovojn en la nesto, kiujn mi ne vidis ĝis nun.
Laŭ informoj de retpaĝoj paro da turtoj kovas la ovojn dum 15 aŭ 16 tagoj ĝis la elkoviĝo.
Kolombo eknestas ĉe mia domo
Antaŭe mi afiŝis la foton de la stirako staranta antaŭ mia domo.
Hodiaŭ mia edzino surprizite sciigis min, ke kolombo nestas interne de la stirako. En la nesto farita el branĉetoj senmove sidas orienta turto [Streptopelia orientalis]. La nesto situas ĉ. 2 metrojn alte de la tero.
La arbo staras tuj apud la pordo de la domo. Mi miras, kial la turto eknestis en la loko, kie homoj kaj aŭtoj preteriras plurfoje.
Beroj de somera eleagno
Jen beroj de somera eleagno. Kvankam ili estas bele ruĝaj kaj ĉarme ovalaj, ili gustas iom adstringe. En mia infanaĝo mi ofte manĝis ilin en la pluva sezono.
somera eleagno: Elaeagnus multiflora, falfolia arbeto el eleagnacoj, kiu portas blankajn florojn en aprilo kaj majo, kies fruktoj maturiĝas ruĝe en majo kaj junio.