printempa nokto…
je ĉiuj paŝoj miaj
puŝiĝas kato
Aŭtoro: Vastalto
ja kolzaj floroj
ja kolzaj floroj…
voĉo de la pramisto
etendiĝas for
Bela printempa tago
Hodiaŭ estis tre bela tago kun la brilanta suno. Mi kaj mia edzino vizitis turisman kvartalon de mia urbo. Ni ĝuis horon da promenado miksite inter turistoj el aliaj regionoj. Sakuroj ekfloras je 30 procentoj.
Reveninte hejmen, mi ĝuis ankaŭ dolĉan dormeton antaŭ mia komputilo.
penseto pri hajko 2
Okcidentaj esperantistoj (= tiuj, kiuj kutimas al okcidentaj poemoj) plej ofte inklinas trakti hajkon per ritmo kaj rimo, kiam ili devas legi aŭ skribi ĝin. Sed mi, japano (= tiu, kiu kutimas al japanaj hajkoj), unue atentas la manieron de aŭtoro per tio, ĉu li/ŝi lerte montras la pecon tranĉitan el la ceteroj (la ĉirkaŭaĵo, la mondo aŭ la universo).
printempaj steloj
printempaj steloj…
ĉe ĉiu kalkulo jen
unu nova plu
printempaj vestoj
printempaj vestoj…
faldite kaj lasite
en la tirkesto
en homa korpo
en homa korpo
estas larmoŝaltilo…
mi nun eklarmas
Platkapa fiŝo
En retlisto de japanaj esperantistoj iu demandis, kiel oni nomas en Esperanto la fiŝon “koĉi”. En la japana “koĉi” signifas la specion Platycephalus indicus aŭ la familion Platycephalidae. Ĝi estas bongusta fiŝo por japanoj. La Japana-Esperanta Vortaro de MIJAMOTO Masao proponas “platicefalo”-n supozeble pro la scienca nomo.
Sed mi ne ŝatas tiun solvon, ĉar la latina nomo Platycephalus signifas ĝuste platan kapon. Do, kial ni ne simple nomu la fiŝon “platkapa fiŝo” aŭ “platkapulo”? Laŭ vortaroj oni nomas ĝin flathead en la angla. Kaj la Japana-Esperanta Nomlisto de Bestoj kaj Plantoj de NOMRA Tadacuna proponas “platkapa fiŝo”-n kaj “stangovosta fiŝo”-n.
Tial mi pensas, ke “platkapa fiŝo” estas preferinda solvo.
sur herbfolio
sur herbfolio
sterniĝas suna lumo —
ha, kokcinelo
penseto pri hajko
Kiam oni verkas hajkon en tri linioj, oni foje enmetas tri temojn. Mi pensas, ke tio estas evitinda.