Bulsuŝioj bongustaj

bulsuŝioj

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia filo. Por festi ĝin mia familio iris al suŝiejo en la ĉemara urbo, kie loĝas mia patrino.

Ni manĝis bulsuŝiojn. Jen la foto montras porcion da suŝioj. Mi klarigu la menuon.

(desupre kaj demaldekstre)

tinuso,

platfiŝo,

seriolo (Seriola quinqueradiata, specio el perkoformaj fiŝoj),

sajorio (Hemiramphus sajori, specio el belonoformaj fiŝoj),

markaŝtana ovaro kun marherbo,

fulvio (Fulvia mutica, specio el duvalvaj moluskoj),

salikoko,

ovaĵo,

aldone, pecoj de dolĉe vinagrita zingibro.

Ĉiuj pecoj estis tre freŝaj kaj tre bongustaj. Ni ĉiuj estis kontentaj.

Vikipedion en mian komputilon

Hodiaŭ mi provas enporti Vikipedion en la MediaWiki, kiun mi hieraŭ instalis en mia komputilo.
Oni metas elŝuteblajn dosierojn, en kiu kolektiĝis ĉiuj artikoloj de Vikipedio en Esperanto, ĉe la reta dosierujo “http://download.wikimedia.org/eowiki/“. Mi elŝutis la dosieron “pages-articles.xml.bz2” (24MB) en la dosierujo, kie mi instalis MediaWiki-on, Mi maldensigis ĝin per bzip2.exe, kaj ricevis xml-dosieron (120MB). Nun la php-programo “./maintenance/importDump.php” traktas la xml-dosieron kaj enportas la paĝojn en mian datumbazon. Sed ho ve! Mia komputilo procedas 4 – 5 paĝojn en sekundo kaj la nombro de la artikoloj estas 82596. La traktado daŭros ĉirkaŭ 5 horojn.
Mia komputilo ankoraŭ laboras. Nun la nombro de proceditaj paĝoj estas 34100. Jam estas malfrua nokto. Mi dormu! Bonan nokton!

Esperanto uzata en MediaWiki

Hodiaŭ mi eksperimente instalis la programon “MediaWiki” [mediaŭiki], kiu faciligas administradon de retejo. La instalado estis facila kaj finiĝis sukcese.
Estis ĝoja surprizo en la instalado. Ĉe certa etapo de la instalado oni povas elekti fasadan lingvon de la programo. En la elekteblaj lingvoj mi trovis Esperanton! Certe tio ĉi estas rezulto de penaj laboroj de la esperantistaj vikipediistoj. Mi multe dankas al ili.
Bedaŭrinde la fasado estas ne komplete esperantigita. Tie kaj ĉi tie restas frazoj en la angla. Sed estas kuraĝiga al mi la fakto, ke Esperanto estas elektebla lingvo en la fama programo “MediaWiki“.

Mi ne sciis scilon

scilo

Mi trovis novan floron en mia ĝardeneto. Ĝia karakteriza formo estas korimbo de blue violkoloraj floretoj kun 6 petaloj.
Mi konsultis la ilustritan gvidlibron pri ĝardenplantoj. Ĝia nomo estas scilo [Scilla peruviana]. Scilo estas plurjara herbo el liliacoj, devenanta el mediteranea regiono.

Novaj folioj de melio

melio

En la lasta decembro mi skribis pri fruktoj de melio. Ĝis tiu ĉi marto, la arbo estis tute nuda.
Nun ĝi eligas helverdajn novajn foliojn. Ĉe la komenco ili volvas sin kiel bulojn kaj poste disvolviĝas kaj fariĝas du- aŭ tri-oble plume kunmetitaj folioj.
Laŭ iu libro oni iam manĝis junajn foliojn de melio, boliginte kaj akvuminte ilin.       [Melia azedarach L.]

La 26-a de Aprilo, 1986

Antaŭ 20 jaroj okazis la grandega akcidento ĉe la atomcentralo de Ĉernobilo en Ukrainio. La reaktoro superkuris, eksplodis kaj disŝprucigis grandiozan kvanton da radioaktivaj substancoj.
Por estingi la fajron kaj ĉesigi la disŝprucon de radioaktivaĵojn, multaj homoj klopodis sen sufiĉa protekto kontraŭ radioaktiveco. Oni enfermis la reaktoron en “betona ĉerko”, kiu finkonstruiĝis en novembro de tiu jaro. La registaro mobilizis sume 800 000 (okcent mil) homojn (soldatoj kaj laboristoj) por ŝtopi la akcidenton.
Ankoraŭ estas limigite eniri en la zonon kun la raiduso de 30 km ĉirkaŭ la atomcentralo. Jam de la komenco de la afero oni prizorgis kaj timis suferadon pro radioaktiveco. Monda Organizo por Sano taksas nombron de la mortintoj pro la akcidento je 9 000. Kelkaj NRO-oj taksas la nombron je 30 000 ĝis 60 000.
Kaj ni memoru, ke ankoraŭ multaj suferintoj pro radioaktiveco vivas ĉirkaŭ la zono. Ne nur la rektaj suferintoj sed ankaŭ iliaj infanoj naskitaj post la akcidento nun same suferas pro diversaj malsanoj. Rusa aŭtoritatulo asertis, “la negativa efiko de radioaktiveco pro la akcidento daŭros dum postaj 300 jaroj.”

Folisakuro

sakuraj folioj

Antaŭ monato mi skribis pri sakuro floranta. Ĉiusemajne mi preteriras la sakuron. Kaj ĉiufoje mi rigardas kaj fotas ĝin.
Nun la sakuro defaligis preskaŭ ĉiujn florojn kaj portas freŝverdajn foliojn. Mi trovis ŝvelontajn fruktetojn inter la folioj.
Unu el la sezonvortoj de la japana hajko estas “ha-zakura” (葉桜), t.e. folisakuro en Esperanto. Ĝi estas somera sezonvorto. Mi tute ne povas senti someron hodiaŭ, sed sendube ĝi alproksimiĝas.