En mia ĝardeneto nun kreskas ankaŭ multaj kaj diversaj herboj. Jen tiu ĉi estas paŝtista kapselo [Capsella bursa‐pastoris] el brasikacoj. Tre ordinara trudherbo en printempo.
En la japana lingvo oni nomas ĝin vulgare “pen-pen-gusa” (pen-pen-herbo). Ĝia folio similas al la formo de plektro de ŝamiseno, japana trikorda muzikilo. “Pen-pen” estas onomatopeo de la sono de ŝamiseno.
Aŭtoro: Vastalto
Eta brasikcimo
Hodiaŭ mian ĝardeneton vizitis eta brasikcimo [Eurydema pulchra]. Ĝia korpo estas longa je 6 – 8 milimetroj kaj blunigra kun oranĝkoloraj strioj. La aranĝo de la strioj karakterizas tiun specion.
Eta brasikcimo estas unu el pentatomedoj. Ĝi voras foliojn de brasikacoj, tial oni kalkulas ĝin inter malutilaj insektoj.
Nun en mia ĝardeneto floras kolzoj (oleonapoj). Mi supozas, ke la brasikcimo vizitis tiujn kolzojn por gustumi.
La Mastro de l’ Ringoj
Hieraŭ kaj hodiaŭ mi spektis per televido la filmon “La Reveno de la Reĝo”, la tria parto de “La Mastro de l’ Ringoj”.
Mi jam antaŭe legis ĝin en la japana traduko. Tamen ĉi-foje la bildoj de la filmo multe pli impresis min. Precipe la batala sceno ĉirkaŭ Minaso Tirit estis tre viveca kaj realeca al mi, kvankam la racio diris nereala.
Mi havas ankaŭ ĝian esperantan tradukon de Auld, kiun mi ankoraŭ ne legis. Mi pensas, ke mi legu ĝin iel farante tempon.
Hajko de hodiaŭ
ugviso kantas
pli lerte — baldaŭ venos
via ekiro
Sakuro ekfloras
Hodiaŭ mi preteriris la sakuron ĉe la proksima hospitalo. Nun ekfloras dudek aŭ tridek procentoj de la florburĝonoj de la tuta arbo.
Vento malvarma blovas tre intense. Sed la floroj forte alteniĝas kaj eĉ unu petalo ne disiĝas de la branĉo. Mi ja miras pri ĝia vivoforto.
En kelkaj tagoj la sakuro plenfloros. Kaj tiam printempo atingos la kulminon.
Leŭkojo — neĝofloko floras
Jen estas novulo en mia Äardeneto. La folioj similas al nariciso, kaj la floroj similas al konvalo. Estas unike, ke verda makulo torviÄas sur Äiu petalo.
Kio estas Äia nomo? Mi konsultis tri ilustritajn gvidlibrojn pri japanaj plantoj, sed mi ne povis trovi respondon. Mi konsultis ankaÅ ilustritan gvidlibron pri Äardenplantoj, kaj fine trovis Äin.
Äia nomo estas leÅkojo [Leucojum aestivum] aÅ neÄofloko el la angla “snowflake“. Äi estas plurjara herbo el amarilidacoj.
Vintro revenis
Hodiaŭ matene tondris kelkfoje, kaj ekpluvis kun forta vento. Tio nin tute surprizis.
Laŭ raporto de la loka meteologia observejo, temperaturo de la aero estis 16 gradoj celsiaj je la 11-a horo kaj estis 10 gradoj je la 12-a horo (tagmezo). Estas mirinde, ke temperaturo malaltiĝis je 6 gradoj nur en unu horo! Frosta aermaso nun kovras Japanion.
Pluvo kaj vento daŭris intermite. Kaj nuna (je la 23-a horo) temperaturo estas 6 gradoj celsiaj, kio estas ja vintra temperaturo.
Cimo en PHP 4.4.2
Antaŭ semajno mi parolis pri instalo de PHP k.a en mia komputilo. La instalo. mem estis sukcesa, sed aplika programo, kiun mi verkis en PHP, ne funkciis. Ĝi eĉ paneigis la servoprogramon Apaĉo!
Tiu sama programo funkciis senprobleme en eksa PHP 5.0.2 de mia komputilo kaj en PHP 4.4.2 de la gasta komputilo.
Mi hakis la fontoprogramon, kaj trovis, ke io malbona okazas ĉe malfermo de dosiero.
$fp = fopen($url, “r”);
[kie $url=”http://ekzemplo.com/dosiero.txt”]
Mi esploris koncernajn artikolojn per Guglo, kaj atingis similan okazon en iu diskutlisto. Tie oni parolis pri eventuala cimo de PHP mem, kaj montris utilajn ligojn. Tial mi elŝutis plej freŝan version de PHP ĉe “PHP Snapshots“, kaj instalis ĝin en mia komputilo.
Brave! Nun ĉio estas en ordo! Mia programo funkcias senprobleme kiel antaŭe.
Hajko de hodiaŭ
Palaco de daimio
Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis la historian muzeon de la kastelo de Saga.
En la antaŭlasta jaro oni restaŭris la palacon en la centra cidadelo de la kastela tereno. En la palaco oni eksponas historiaj dokumentoj kaj objektoj pri la feŭda regno de Saga en Edo-epoko [1603 – 1867].
Enestas multe da ĉambroj vastaj kaj altplafonaj. Mi pensis, ke estus tre malvarme en vintro eĉ kun tiamaj hejtiloj.