Akrilaj farboj

Antaŭ kelkaj jaroj mi ŝatokupiĝis pri pentrado per akrilaj farboj. Mi aĉetis penikojn, paletron kaj kolekton da akrilaj farboj.
Mi fervore faris kelkajn malgrandajn pentraĵojn en unu jaro. Sed post unu jaro ŝrumpis mia fervoro. Nun la pentriloj kuŝas en la angulo de mia ĉambro.
Tamen, kiam mi havos pli multe da libera tempo, mi certe okupiĝos pri pentrado. Estas mia revo fari grandan pentraĵon.

Metana hidrato en la Japana Maro

Japana esplor-teamo trovis amason de “metana hidrato” sur la fundo de la Japana Maro, profunda je 900 km, malproksima je 30 km de la marbordo.
“Metana hidrato” estas miksa glaciaĵo de akvo kaj metano. Ĝi aspektas kiel glacio, sed brulas kun flamoj.
Kelkaj sciencistoj antaŭdiras, ke la plej granda rezervo de “metana hidrato” en la mondo troviĝos sub la maroj ĉirkaŭ Japanio. Oni esperas, ke ĝi solvos la energian problemon de Japanio post la elĉerpiĝo de petrolo.

Narcisoj en la ĝardeno

floroj de narciso

En la lastaj du semajnoj alternis varmaj kaj malvarmaj tagoj. Japanoj nomas ĝin “san-kan si-on (三寒四温)”, t.e. “tritaga malvarmo kaj kvartaga varmo”. Ĝi estas antaŭsigno de la venonta printempo.

Nun en mia ĝardeneto floras narcisoj. Pli detale, ili estas japanaj tazetoj [Narcissus tazzeta var. chinensis]. Ĝi portas kelk-opajn blankajn florojn sur la tigo. Ĉiu floro havas okulfrapan flavan kromkorolon en la mezo. Ĝi aromas tre bone. Starante en la ĝardeneto, mi sentas bonodoron de la narcisoj.

Angilo en vaporumilo

Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis restoracion por tagmanĝi. Ni mendis angilon en vaporumilo.
Ĝi estas kuiraĵo speciala al mia urbo. Unue oni rostas angilon malfermitan kun saŭco dolĉa kaj soja, kio estas ordinara kuirado en Japanio. Poste oni metas same saŭcitan porcion da bolkuirita rizo en vaporumilon (ligna kesto iom pli granda ol PIV 😉 kaj surmetas pecojn de la rostita angilo. Kaj oni vaporumas la tutan porcion, kio penetrigas la saŭcon en la rizon. Tia vaporumado de angilo ne troviĝas en aliaj regionoj.
Estas tre bongusta. Ni manĝis ĝissate.

La ĵuro de Ĉangum

Nun mia edzino rigardas televidan dramon. Al ŝi tre plaĉas la dramserio “la Ĵuro de Ĉangum”, kiu estis farita en Koreio. Rakonto pri juna kuir-korteganino de Ĉoson-dinastio, kiu emocias multajn homojn per sia penado kaj inĝenieco.
En lastaj jaroj koreaj dramoj estas tre popularaj en Japanio. Koreaj steloj estas furoraj ankaŭ en Japanio. Tia afero ne okazis ĝis antaŭ dek jaroj. Ĝi estas bonveniga fenomeno, mi pensas.

Dormanta kato

dormanta kato

Jen dormas mia amata kato Bii.

En vintro, en malvarmaj tagoj, li preferas dormeti sur genuoj aŭ sino de homoj. Kiam homo estas elektita de li, tiu devas toleri 5 kilogramojn da lia pezo por ne veki lin kelke da tempo.

Li dormas fojfoje kun ronketo. Aŭdinte lian ronkadon, ni ĉiam ridetas.

Tago de ĉokolado

Ĉokoladvendistoj en Japanio laŭte reklamas, ke la 14-a de februaro estas la tago de Sankta Valenteno. Ili rekomendas, ke virinoj donacu ĉokoladon al sia amato.
Plejmulto de japanoj estas budhanoj, tial ili tute ne havas intereson pri tiu sanktulo. Virinoj donacas ĉokoladon ne nur al la amato, sed ankaŭ al virkolegoj kaj viramikoj. Oni vendas diversspecajn ĉokoladojn, kaj ni simple ĝuas aĉeti/donaci/ricevi/manĝi ĉokoladojn.
Hieraŭ mi mem ricevis kelkajn de mia edzino kaj de koleginoj.

Gento, nacio kaj etno

Al mi estas malfacile, distingi la vorton “gento” disde “nacio” kaj “etno”. Kiam mi unuafoje lernis la vorton “gento” en Esperanto, mi pensis, ke ĝi estas superflua apud “nacio” kaj “etno”. Se mi parolos pri tiaspecaj homgrupoj, mi ne uzos “gento”-n, sed anstataŭe “nacio”-n kaj “etno”-n.

PIV2005 difinas la tri vortojn jene:
gento : 2 Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino.
nacio : 1 Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kaj emo al politika memstareco.
etno : Homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj).

Zamenhof siatempe uzis la vorton “gento” multfoje. Kaj ankaŭ nuntempe oni fojfoje uzas “gento”-n. Mi devas plu pripensi pri la difinoj.