Kurantaj birdegoj

Strutoj kaj emuoj estas plej grandaj birdoj el la nuntempaj birdoj. Ili ne flugas sed kuras sur tero. Oni instruis al mi, ke iliaj flugiloj degeneris en longa tempopaso.
Ĉu ili vere degeneris? Nun mi dubas.
En Ĉinio oni elfosas multe da novaj fosilioj, kiuj sugestas, ke la birdoj evoluis de la dinosaŭroj. Jam en ĵuraso vivis iuj dinosaŭroj, kies korpo estas kovrita de plumoj.
Komence de kenozoiko, post la malapero de la dinosaŭroj, vivis diatrimoj [Diatryma] kaj gastornitoj [Gastornis], kurantaj birdegoj. Pliposte kun niaj prahomoj, vivis dinornitoj [Dinornis] kaj epiornitoj [Aepyornis], kurantaj birdegoj.
Do kurantaj birdegoj estas rektaj praidoj de dinosaŭroj, mi supozas. Ili neniam degeneris, sed ili elektis vivi surtere.

Frukto de gardenio

frukto de gardenio

Jen estas frukto de gardenio. Longa je ĉ. 3 cm, ruĝflava bero, ne taŭga por manĝi, sed uzebla kiel tinkturo por teksaĵo kaj manĝaĵo.

Jasmena gardenio [Gardenia jasminoides] estas ĉiamverda arbusto, pororname kultivata en Japanio. Ĝi ekhavas bonodorajn blankajn florojn en junio aŭ julio. Kaj ĝiaj fruktoj maturiĝas en novembro aŭ decembro.

Dinosaŭro kun kresto

Kelkaj komunikiloj raportas, ke oni trovis fosiliojn de novspeca dinosaŭro el ĵurasa tavolo (antaŭ ĉ. 161 milionoj da jaroj) en Ĉinio. Ĝi estas, laŭ la studo de la esploristoj, la plej malnova specio de tiranosaŭroj. Ĝi havas longan korpon je 3 metroj kaj havas grandan kreston kun la longo je 35 centimetroj, la alto je 10 centimetroj kaj la dikeco je 1.5 milimetroj sur sia nazo. Ŝajnas, ke la kresto estis montrilo de samspecieco kaj de seksallogo.

La Leontoda Knabino

“La Leontoda Knabino (The Dandelion Girl, 1961)” estas la titolo de la noveleto de Robert F. Young (1915-1986).

44-jara viro, la ĉefrolulo, somerferias ĉe kabano en montaro. Lia edzino forestas pro devo de ĵuriano. Iun tagon li vidis ĉarman knabinon sur la monteto. Ŝi diras al li, ke ŝi alvenis per tempomaŝino de la mondo post 240 jaroj.

Tiel komenciĝas la rakonto. Ĝi apartenas al la kategorio de scienca fikcio. Sed vere ĝi estas rakonto pri amo.

Antaŭhieraŭ mi vidis leporon, hieraŭ cervon, kaj hodiaŭ vin.” estas la frazo, kiun la knabino diris al la ĉefrolulo. Tiu frazo tre plaĉis al mi. Kaj la lasta sceno igis min larmeti.

Neĝo floras

neĝo kovas kiel floroj

Hodiaŭmatene mi kaj mia edzino surpriziĝis. Neĝo kovris tegmentojn kaj arbojn, kiam ni vekiĝis.

La foto montras arbustetojn antaŭ mia domo. Jen floras neĝo sur la nudaj branĉoj de rododendro. Ĝi aspektas kvazaŭ kotonujo portanta kreviĝintaj fruktoj.

“La Verda Koro” de Julio Baghy

Mi legis la verkon post kelkaj jaroj de kiam mi komencis lerni esperanton. Ĝis tiam mi legis nur mallongajn tekstojn, gazetartikolojn, fragmentojn de literaturaĵoj.

“La Verda Koro” portas la subtitolon “Facila romaneto por komencantoj”. Jes, la vortoj kaj la frazoj en la verko estas facilaj kaj dolĉaj. Sed la rakonto havas sian radikon en la sperto de la aŭtoro, kiu vivis kiel militkaptito en Siberio dum la rusa revolucio.

Laŭ mia (necerta) memoro ĝi estis la unua esperanta literaturaĵo, kiun mi tralegis ĝis la fino, kvankam ĝi havis ĉ. 80 paĝojn. Mi estis unuafoje kortuŝita leginte esperantan libron.

Mi rekomendas la verkon al ĉiuj komencantoj de esperanto.