La Migra Kastelo de Haŭl

Mi vidis la bildfilmon “la Migra Kastelo de Haŭl (Howl)” de MIJAZAKI Hajao (Miyazaki Hayao), kiun nun oni povas ĝui per DVD (cifereca videodisko).

La heroino Sofi estas 18-jara ĉapelistino. Ŝi hazarde renkontis la junan sorĉiston Haŭl, pro kio ŝi estis transsorĉita en 90-jaran maljunulinon fare de la sorĉistino de la Dezerto. De tiam komenciĝas la sufero kaj aventuro de Sofi.

Tio ĉi estas la dua fojo por mi spekti la filmon. Min impresis la aplomba sinteno kaj la agema energio de la heroino. Mi ŝatas la mondobildon kreitan de MIJAZAKI.

Fatsio floras

fatsio floras

Fatsio [Fatsia japonica] estas ĉiamverda arbeto fojfoje vidata en japana ĝardeno. Ĝin karakterizas la granda verda folio mane divida 7 ~ 9-foje. En vintro ĝi floras en blanka paniklo.

Mi trovis fatison florantan en ĝardeno, kiun mi vizitis hodiaŭ.

fatsio: Genro (Fatsia) el araliacoj, origina de Japanio.

Novjara salutkarto por 2006

novjara salutkarto

Jam komenciĝis la jaro 2006. Ĉe la sojlo de la nova jaro mi deziras al ĉiuj bonan kaj feliĉan jaron. Estu paco sur la tero kaj amikeco inter homoj.

Jen tiu ĉi estas mia novjara salutkarto. Tiu ĉi jaro 2006 estas la jaro de hundo laŭ japana moro, kiu atribuas ĉiun jaron al unu el 12 bestoj: muso, bovo, tigro, kuniklo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj apro.

Finiĝo de la jaro 2005

Baldaŭ finiĝos la jaro 2005. En aŭgusto mi komencis ĉi tiun blogon. De tiam ĝis hodiaŭ mi afiŝadis artikoletojn ĉiutage.

Ĉiutage ion fari krom manĝi kaj dormi, estas tre malofta afero koncerne min. Do gratulon al mi mem.

Kaj tio signifas ankaŭ, ke tiu ĉi jaro estis tiel paca kaj bona por mi, ke mi ne rompis la afiŝadon. Kaj mi dankas legantojn kaj komentintojn, kiuj kuraĝigis min daŭrigi ĉi tiun blogon. Mil dankojn!

Mi deziras al ĉiuj legantoj feliĉan kaj prosperan novjaron.

Visko sur sakuro

visko sur sakuro

Mi trovis viskon sur branĉo de sakuro, kiu staras en proksima hospitalo.

La visko havas verdajn foliojn kontraste al nudaj branĉoj de la sakuro. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ordinara visko [Viscum album].

Laŭ libroj visko ekhavas florojn en februaro – marto. Ĝis nun mi ne vidis viskajn florojn. Mi fotos ilin, se mi memoros en la venonta februaro.

Novjara karto

Ekde antaŭhieraŭ mi faras novjarajn kartojn por la jaro 2006.

Mi unue desegnis bildon per krajono kaj enkomputiligis ĝin per skanilo. Kaj due mi kolorigis kaj modifis la bildon sur grafika programo de la komputilo. Kaj trie mi faris mesaĝkarton per tekstilo kaj enmetis la bildon en ĝi. Nun mi presas la kartojn multoble per presilo.

Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi sendos ilin per poŝto. Ĉi-jare mi elsendos ĉ. 80 kartojn al miaj amikoj, parencoj, kolegoj kaj konatoj. Nun japanaj poŝtistoj laboregas tre okupite pro inundo da novjaraj kartoj. Mil dankojn al la poŝtistoj.

MovableType 3.2 efikas kontraŭ spamoj

Hodiaŭ tiu ĉi blogo ricevis komentospamojn. La antaŭa programo (la versio 3.17) tuj publikigis ĉiun komenton senkonsidere, ĉu ĝi estas spamo aŭ ne. Sed la nova programo (la versio 3.2) ne publikigis tiujn spamojn kaj demandis al mi, ĉu mi volas publikigi ilin aŭ ne. Kompreneble mi forviŝis la spamojn. Legantoj neniam vidis ilin.

Ĝi publikigas normalajn komentojn senprokraste, kaj demandas min nur pri spamoj, kiuj falsas sian retadreson.

Estas vere, ke MovableType 3.2 efikas kontraŭ spamoj.

Pinornamoj por la nova jaro

novjaraj pinornamoj

Hieraŭ mi vizitis artomuzeon, kaj tie trovis novjaraj pinornamojn antaŭ la perono.

Oni kune metis pinon, bambuon, umeon, nandinon kaj ornambrasikon en unu poto.

Laŭ folklora rakonto la pinornamo estas celobjekto, kiun vizitas kaj gastas la novjara dio, kiu donos feliĉon kaj rikolton.

nandino: genro [Nandina el berberisacoj] de ĉiamverda arbeto. Unu specio [Nandina domestica] estas populara en Japanio, kiu portas belajn ruĝajn globofruktetojn en vintro.