Supersekundo

En la homa historio progresis mezurarto de tempo. Unue homoj difinis tagon kaj horon laŭ observado de la movado de astroj. Sekvis la invento de mekanika horloĝo.

Nun oni mezuras tempon per atoma horloĝo. Laŭ la atoma horloĝo la rotacio de Tero fariĝas iom post iom malrapida. Tial oni devas alĝustigi horsistemon al la rotacio de Tero.

Por la alĝustigo de atoma horsistemo oni aldonas unu kroman sekundon en konvena okazo. Tio ĉi estas “supersekundo“. Post la lasta sekundo de la 31-a de decembro en 2005 (UT), oni metos la supersekundon. Do, ĉi-jare ni ĝuos pli longan unu jaron!

Kampa krizantemo

kampa krizantemo

Nun kampaj krizantemoj floras en mia ĝardeneto. Ili portas multajn blankajn florojn (kapitulojn) je 3 cm grandajn. Ili altas ĉirkaŭ ĝis miaj genuoj.

Mi neniam plantis ilin nek semis. Mi supozas, ke antaŭ kelkaj jaroj vento portis la semojn, aŭ ĝia rizomo ŝtele subfosis la betonmuron el la najbara ĝardeno.

Onidire tiu ĉi specio estas la origino de ĝardenaj krizantemoj [Dendranthema x grandiflorum].

kampa krizantemo [Chrysanthemum japonenseDendranthema occidentali-japonense].

Ruditapoj bongustaj

Hodiaŭ mia konato kunportis al mi sakon da ruditapoj, konkuloj kun du valvoj. Mi metis ilin en akvoplenan pelvon por ke ili eliminu el si sablerojn. Mia edzino kuiris ilin kun misosupo. La misosupo kun ruditapoj estis tre bongusta.

ruditapo: Genro [Ruditapes] el duvalvuloj. En Japanio ĝi estas ordinara specio [Ruditapes philippinarum] kun la grando je ĉ. 4 cm, kiun oni manĝas per misosupo aŭ per buterfrito.

Interesa eseo de Sten Johansson

En libera folio aperis la artikolo “Vortara slalomo en la reto”. Temas pri la eseo de Sten Johansson kun la titolo “Uzi Interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj”, kiu gajnis la unuan premion en la branĉo Eseo de la Belartaj Konkursoj 2005.

Mi mem ĝis nun uzadis la interreton kiel tekstaron. Lia studo estas tre interesa kaj inspira al mi.

Oni anoncas, ke la eseo aperos en tri partoj. Nun mi ellegis la unuan parton. Mi deziregas legi la sekvajn partojn kiel eble plej baldaŭ.

Griza sturno

Ĉirkaŭ tagmezo mi vidis televidon en la familia ĉambro. Subite mi aŭdis mallaŭtan sed senĉesan pepadon ekstere. Estas neordinara afero.

Mi eliris en ĝardenon, kaj torvis amason da birdoj pepantaj sur elektraj dratoj super la strato. Ili nombris ja pli ol cent! Ĝi estis aro de grizaj sturnoj [Sturnus cineraceus].

Kiam mi prenis fotilon, la sturnoj disflugis for, surprizite de ia bruo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas prezenti ilian foton.

La Pordo al Somero

Mi relegis la sciencfikcian romanon “La Pordo al Somero“, verkitan de Robert A. Heinlein. Ĝi eldoniĝis unue en la jaro 1957. La romano estas unu el la unuaklasaj sciencfikcioj de la bona malnova jarcento.

Mi ŝatas ĝin, ĉar la ĉefrolulo vivas kun kato, kiun la aŭtoro priskribas tre ĉarma.

Mi trovis, ke la ĉefrolulo unufoje mencias esperanton en la sceno, en kiu li meditas pri “aŭtomata sekretario” (diktoprocedilo). Bedaŭrinde tiu parto de la japana traduko enhavas ne kompreneblan fuŝon. Tial mi ne povas citi, ĝuste kiel li diris pri esperanto.