Hajko de Murata keinosuke

    Najbara domo,
    plenruĝas persimono, —
    ne loĝas homo.
          — el “Nokturno ’71” (1971)

Tiu ĉi estas verko de Murata keinosuke, japana esperantisto (1910-1987), membro de la Hajkista Klubo.

Iam antaŭe ofte mi vidis persimonarbon en ĝardenoj de ordinaraj domoj. En aŭtuno ĝi portas multe da flavruĝaj fruktoj. Persimono matura estas bongusta, kaj mi amas ĝin manĝi.
La verkinto trovis la persimonarbon plenan de flavruĝaj maturaj fruktoj en la najbara loĝejo. Sed la posedinto de la arbo jam estas for de la domo kaj neniam revenos. Ĝojo pro naturo kaj malĝojo pro homo.

Hajko de Yamada tempu

    Homojn englutis
    fabriko, — kaj nebulen
    fumojn eksputis.
          — el “Suito ’67” (1967)

Tiu ĉi estas verko de Yamada tempu, japana esperantisto (1902-1993), membro de la Hajkista Klubo. Li verkis hajkojn ankaŭ en la japana lingvo.

Nebulas en aŭtuna mateno. Laboristoj venas al la fabriko kaj ĝi komencas funkcii sputante fumon. Estas komenciĝo de ordinara tago. Tamen tra siaj kurioze deviantaj okuloj, la verkinto vidis, ke la fabriko glutas laboristojn kaj el ili elfaras fumojn. Estas ja ŝoka spektaklo!

Plaĉas al mi la vorto-artifiko de la verkinto, kiu vidigas duoblajn scenojn al legantoj.

Hajko de Ueyama masao

    Acer’ helflavas,
    sunlumo al l’ oldulo
    la koron lavas.
          — el “Finalo ’73” (1973)

Tiu ĉi estas verko de Ueyama masao, japana esperantisto (1910-1988), aŭtoro de esperantaj rakontoj kaj poemoj, membro de la Hajkista Klubo.

Jen aŭtuna bela tago. La suno milde kaj vigle heligas flaviĝintajn acerfoliojn. Ĝi refreŝigas ankaŭ la koron de la verkinto.
Estas bona poemeto. Sed mi diru, ke la verko ne estas bona hajko, ĉar en la tria verso la verkinto jam malkaŝas sian koron, kion la tradicia hajko rekomendas eviti.

La malkaŝo de la koro en hajko donas nur malprofundan impreson al legantoj. Sed aludo al la koro en hajko povas doni pli profundan impreson al legantoj.

Hajko de Miyamoto masao

    Aj, ĉiu membro
    doloras ĉe vekiĝo;
    jam tuj novembro.
          — el “Nokturno ’71” (1971)

Tiu ĉi estas verko de Miyamoto masao, japana esperantisto (1913-1989), motoro de japana Esperanto-movado, membro de la Hajkista Klubo.

Japana oktobro estas kulmino de aŭtuno. En mateno kaj vespero oni klare sentas malvarmiĝon. Ruĝaj kaj flavaj folioj estas signo de velkiĝo kaj aŭguras vintron. Tiutempe la verkinto estis 58-jara, en komenco de maljuniĝo. Certe li antaŭsentis sian vintron.

Hajko de Tanaka sadami

    Falis kaŝtano
    en ĝardena arbusto —
    solas kabano.
            — el “Kapriĉo ’70” (1970)

Tiu ĉi estas verko de Tanaka sadami, japana esperantisto (1907-1992), membro de la Hajkista Klubo.

El la hajko aperas kvieta kaj silenta sceno de serena tago en aŭtuno. La verkinto, sola en la kabano, eble ĝuas serenecon kaj sentimentalon.

Hajko de Tomita tomu

    Jen supravale
    situas laŭb’; folioj
    flirtas defale.
          — el “Suito ’67” (1967)

Tiu ĉi estas verko de Tomita tomu, japana esperantisto (1907-?), membro de la Hajkista Klubo.

Estas bela pejzaĝo de aŭtuno. La laŭbo eble konstruiĝis kiel belvidejo por vizitantoj de la valo, kiu estas plene ornamita de ruĝaj kaj flavaj folioj en aŭtuno. Ĉirkaŭite de la natura donaco, oni impresiĝas kaj sentas feliĉon.

Serĉante edinolon

Plena Vortaro (1934, SAT) enhavas la artikolon “edinolo“, kiu estas “ĥemiaĵo uzata por rivelbano“. Sed PIV (1970, SAT) kaj Nova PIV (2002, SAT) forigis tiun kapvorton. Mi ne scias, kio estas edinolo. Mi do konsultis kelkajn vortarojn kaj enciklopeciojn. Sed al mia embarasiĝo mi ne ricevis respondon. Ili ne enhavis edinolon en siaj kapvortoj. Nek OED nek Britannica donis respondon.

Nur jenaj esperantaj vortaroj enhavas “edinolo”-n kiel kapvorton sen detala klarigo.
Nova Vortaro Esperanto-Japana, Okamoto k.a., 1926-1963.
Grande Dicionário Esperanto-Português, I.G.Braga, 1964.
Esperanto-Korea Vortaro, Hajpin Li, 1965.
Nepivaj Vortoj, A.Cherpillod, 1988.
Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, E.D.Krause, 1999.

Tiam mi serĉis “edinol”-on en la interreto per Guglo (Google), kaj havis 326 trafojn, el kiuj jenaj du retpaĝoj estis utilaj.

1. Artikolo en “Salmonsens konversationsleksikon
http://runeberg.org/salmonsen/2/6/0762.html
Mi ne scipovas la lingvon uzatan en tiu ĉi paĝo. Sed mi povas supozi, ke “edinolo” estas nomo al kemia substanco “Metaamido-Ortho-Oxybenzylalkohol“.

2. Chemical Industry on the Continent (Harold Baron, 1909)
http://www.cartage.org.lb/en/themes/GeogHist/histories/histdocts/Biblio20/A20/Baron/baron-chem.html
Laŭ tiu ĉi paĝo Edinol estas produktaĵo de la germana firmao Farbenfabriken Friedrich Bayer & Co. Do mi supozas, ke “edinolo” devenas de tiu varnomo.

Provizola konkludo:
Edinolo estas la varnomo de metaamido-ortooksi-benzilalkoholo.

Pentatomo

pentatomo

Hieraŭ pentatomo vizitis min kaj alkroĉiĝis al dratreto de fenestro. Ĝia grandeco estis unu aŭ du centimetroj. Ĝi havis freŝaverdajn duonelitrojn (parte malmolajn flugilojn) kun tri blankaj punktetoj, kiuj tre ĉarmis min.
[Nezara antennata Scott]

Nu, PIV2002 difinas, ke pentatomo estas “genro (Pentatoma) de insektoj el la ordo de heteropteroj”. Do PIV asertas, ke pentatomo estas genronomo.
Sed mi opinias, ke pentatomo konvenas ankaŭ al la ĝenerala nomo de insektoj el la familio de Pentatomedoj. Ĉar familiara lingvouzo en multaj lingvoj ne distingas sisteme genronomojn de heteropteroj.

Supersignoj kaj surogatoj en la Interreto

Mi studetis pri uzado de la esperantaj supersignitaj literoj kaj ĝiaj surogatoj en la Interreto. Laŭ la rezulto mi konkludis, ke jam la uzado de unikodo estas plej populara kaj establita.

Metodo:
Mi metis kelkajn vortojn en la serĉilo de Google, kaj registris ĝian respondon pri la nombro de trafitaj paĝoj. Por ricevi pli precizan rezulton, mi metis la vortojn kun citsignoj (“…”).

Rezulto:
(1) mesaĝo : 35 400
    mesagxo : 16 000
    mesagho : 976
    mesag^o (mesag’o) : 458

(2) ĵurnalo : 15 500
    jxurnalo : 826
    jhurnalo : 453
    j^urnalo (j’urnalo) : 424

(3) retpoŝto : 29 900
    retposxto : 12 200
    retposhto : 607
    retpos^to (retpos’to) : 315

(4) ŝanĝis : 17 600
    sxangxis : 1680
    shanghis : 455
    s^ang^is (s’ang’is) : 94

Konsideroj:
1. La traf-nombroj povas inkludi ne-esperantajn paĝojn, kio tamen estas ignorebla.
2. Unikodo estas la plej uzata, kaj x-konvencio estas la dua.
3. Unikodo, minimume duoble kaj maksimume dekoble, superas la sumon de la 3 surogataj skriboj.
4. Unikodo estas nova teknologio kompare kun aliaj surogataj skriboj, sed ĝi jam superas la aliajn skribojn.

Konkludo:
La esperanta ortografio en unikodo estas la plej populara kaj jam establita en TTT-paĝoj.