Frostujo – kongelujo

Por hodiaŭa tagmanĝo mi varmigos frostigitan kareon, kiun antaŭe mia edzino kuiris kaj frostigis en frostujo de la fridujo.

Nu, lastatempe mi trovis la vorton kongeli. PIV (Plena Ilustrita Vortaro) klarigas ĝian sencon jene:
kongeli : Fridigi produkton je temperaturo de minus 30°, por konservi ĝin je -18°C.
kongelujo : Ŝranko, hejma aŭ industria, uzata por konservi kongelitajn produktojn.

Pri frostigi jene:
frostigi : Fari ion glaciige malvarma, glaciigi.
frostigado : Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis -24°C.
frostigilo : Tiu aparato de fridujo, kiu tenas sian temperaturon sub 0°C.
frostujo : Malvarmiga ŝranko por konservi manĝaĵojn frostigitaj; povas esti parto de fridujo.

Mi ne estas certa, ĉu mia fridujo estas ekipita per “frostujo”“kongelujo”. Ĉiuokaze mi povos manĝi bongustan kareon, ĉar kareo en posta tago estas pli bongusta.

Legoma fritetaĵo kun karbonada saŭco

Kiam mi ne havas bonan ideon pri plado por vespermanĝo, mi kuiras legoman fritetaĵon kun viando.

legoma fritetaĵo

Materialoj (varias laŭokaze):
fasketo da foliaj ajloj, 2 dolĉaj kapsikoj, 1 cepo, 1 kukumo, peco da karoto, 200 g da maldike tranĉitaj porkaĵoj, supkulero da kolza oleo, salo, pipro, karbonada saŭco.

1. Lavu kaj distranĉu legomojn en facile manĝeblajn pecojn. Tranĉu viandon laŭplaĉe.

2. Varmigu paton kaj metu supkuleron da oleo en la paton. Unue fritetu viandon kaj karoton, poste aldonu cepon kaj kukumon, kaj laste dolĉan kapsikon kaj folian ajlon. Fritetu miksante la materialojn dum kelkaj minutoj.

3. Gustigu iomete per salo kaj pipro. Verŝu karbonadan saŭcon laŭplaĉe kaj bone miksu ĉion.

Jen la plado estas preta! Bonan apetiton!

*** Karbonada saŭco estas vendata en butiko en Japanio. Oni trempas en ĝi viandopecojn kaj legomojn rostitajn sur rostokrado kaj manĝas. (karbonado = viando rostita sur karboj [PIV])

Lerneja edukado en Finnlando

Hieraŭ mi ĉeestis en prelegkunveno organizita de instruista sindikato. Prof. Hukuta el Tsuru[Curu] Universitato prelegis pri problemoj de la japana eduksistemo kontraste al la lerneja edukado en Finnlando.

Post PISA2003 (Programo por internacia taksado pri akiritaĵoj de lernantoj), ŝokite de malaltiĝo de la rango de japanaj lernantoj, en Japanio plifortiĝis voĉoj, ke lernejoj plimultigu lernohorojn, ke instruistoj premu lernantojn lerni pli diligente, kaj ke oni enkonduku kokurencon en lernejojn por reformi lernejan sistemon.

Nu, Finnlando akiris plej altajn rangojn en PISA2003. Prof. Hukuta asertas, ke la lerneja sistemo de Finnlando, malsame al tiu de Japanio, estas unika kaj lerninda. Unue, ĉiu lernanto povas lerni (aŭ ne lerni) propravole laŭ sia paŝo, tute sen ekstera premo de konkurenco. Lernanto mem respondecas pri (ne)lernado. Due, oni konfidas aŭtoritaton pri edukado al instruistoj, kaj subtenas sistemon, en kiu instruistoj povas labori facile. Instruistoj klopodas trakti ĉiujn lernantojn egale, kaj prizorgas unuopajn lernantojn por ke ĉiu akiru sian lernopovon.

Mi estas kuraĝigita de tio, ke tia edukado sukcesas en Finnlando.

La aŭtuna ekvinokso

Hodiaŭ la 23-a de septembro estas la aŭtuna ekvinokso, nacia festotago en Japanio. En lernejoj kaj multaj laborejoj estas ferio.

Hodiaŭ estas ankaŭ la meza tago de la ekvinoksa semajno. En tiu ĉi semajno japanoj kutime vizitas tomobejon de prapatroj kaj templon por aŭskulti budhan predikon. Al prapatroj oni oferas florojn kaj rizbulojn kun anno.

Lastatempe la tradicio estas malpli populara. Ĉar plijuna generacio vizitas tombejon aŭ templon malpli ofte ol maljuna generacio. Malgraŭ tio rizbuloj kun anno estas multe vendataj en superbazaroj dum la ekvinoksa semajno. Jes, multaj, inklude min, amas manĝi rizbulojn kun anno.

*anno: dolĉa pasto, miksaĵo de sukero kaj bolita azukio (specio el fabacoj).

Gardokato

gardokato

Mia amata kato Bii ĉiumatene kaj ĉiuvespere promenas rondirante ĉirkaŭ la domo kaj la najbaraĵo. Foje li ripozas antaŭ la domo. Jen li kuŝas antaŭ la dompordo kvazaŭ gardokato. 😉

Verdire li ne povas esti gardokato, ĉar li estas tre amikiĝema. Kiam vizitanto staras en la vestiblo, Bii ĉiam alproksimiĝas al li/ŝi karese premante sian kapon al ties kruroj.

Esperanta frazaro sur komputilo — serĉata

Lingvo estas aro de konvencioj. Tio estas, iusence, ke ĝi estas aro de ŝablonaj frazoj. Por facile esprimi sin en lingvo oni preferas uzi tiajn ŝablonojn.

Kompreneble iuj deziras sin esprimi en originala maniero, kio estas respektinda. Sed ŝablonaj frazoj en konvenaj okazoj povas plifaciligi interkomunikiĝon kaj ŝpari tempon.

Mi serĉas tian esperantan frazaron, kiu estas uzebla sur mia komputilo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne trovis ĝin.

Posttagmeza teo

nigra teo

Hieraŭ en dimanĉa posttagmezo mi kaj mia edzino vizitis tesalonon apud kanaleto. La butiko malfermiĝis en tiu ĉi printempo kaj servas per diversspecaj nigraj teoj.

Mia edzino mendis parfumitan teon kaj mi srilankan teon el Ruhuna. Mi ne povas distingi teojn per ilia produkta loko, sed mi plene ĝuis la guston.

La mezaŭtuna plenluno

plenluno

Hodiaŭ estas la 15-a de aŭgusto laŭ la luna kalendaro en Japanio. La plenlunon de tiu ĉi nokto japanoj laŭdas kiel la mezaŭtunan plenlunon

Jen la hajko de Matuo Baŝoo (1644-1694) :
    Ho, lun’ lumŝuta!
    Lageton mi rondiris
    tra l’ nokto tuta.
    (tradukita de Miyamoto Masao)

Mi provis foti la plenlunon super mia domo. Tamen tre bedaŭrinde mi malsukcesis! Kiam mi havos pli da tempo, mi provos ankoraŭfoje.