Skanilo

Mi uzas skanilon por enigi bildojn aŭ tekstojn en mian komputilon. Per tekstilo mi enpaĝigas ilin en dokumentojn kaj presas.

En la eniga programo de la skanilo troviĝas kelkaj elektebloj pri koloro : nigroblanka, grizskala, fotokolora, teksta, ktp. Ĉar mi presas dokumentojn per nigroblanka presilo, mi ĝis nun elektis la nigroblankan reĝimon. Desegnaĵo enigita sub la nigroblanka reĝimo estas klara sed maldelikata. Desegnaĵo enigita sub la grizskala reĝimo estas delikata sed grize obtuza, kiu estas ne oporutuna por represi.

Lastatempe mi rimarkis alian opcion pri lum-kontrasto. Kiam mi agordis la kontraston iom pli forte, mi povis ricevi grizskalan desegnaĵon, kiu estas delikata kaj sufiĉe klara por represi. Jes, mi lernis lernindaĵon.

Matena kafo

kafaparato

Mi amas trinki kafon. Ĉiumatene mi faras kafon per elektra kafaparato. Mi kutime aĉetas kafpulvoron ĉe vendejo de konsumkooperativo en mia urbo. Al mi plaĉas grajnoj el Manabi-distrikto en Ekvadoro, sudamerika lando.

Post matenmanĝo mi gustumas taseton da kafo, kaj ĝuas ĝian aromon, mildan acidecon kaj fajnan amarecon. Lastatempe ankaŭ mia edzino alkutimiĝis al kafotrinkado. Ŝi trinkas kafon kun peco de ĉokolado.

Monato-konvencioj

Mi trovis la retpaĝon de Monato-konvencioj. Ĝi certe interesos tiujn, kiuj volas skribi praktikajn tekstojn bone komprenatajn.

Mi ĝis nun spertis kelkfoje ŝanceliĝon pri uzado de landonomoj, interpunkcioj, vortoelektoj ktp, kiam mi skribis esperantajn tekstojn. Tiuokaze mi konsultis kelkajn vortarojn.

Monato estas bone konata internacia esperanta magazino. Do ĝiaj konvencioj pri artikolverkado estas legindaj kaj lernindaj, mi pensas.

Lingvo estas aro de konvencioj, per kiuj diversaj individuoj povas interkompreniĝi. En naciaj lingvoj jam ekzistas fortaj konvencioj sur grandioza tekstokvanto en ĉiutaga uzado. Kompare kun ili, Esperanto havas malgrandan tekstokvanton kaj nefortajn lingvokonvenciojn. Plie ĝiaj uzantoj devenas de diversaj lingvokonvencioj kaj alportas siajn denaskajn lingvokonvenciojn mikse en Esperanton.

Por ke ordinaraj esperantistoj pli bone interkompreniĝu, ili bezonas klaran gvidilon por skribado. Mi esperas, ke la Monato-konvencioj estu unu el tiaj gvidiloj.

Farbito de hodiaŭ

floro de farbito

Ĉiumatene floras novaj floroj de farbito, tamen lastatempe malpli grandaj ol antaŭe. Hodiaŭ purpura floro kun blankaj makuletoj ĉe la rando.

Antaŭe mi skribis ke la scienca nomo de farbito estas Pharbitis nil. Sed laŭ lastatempaj studoj, plimultaj botanikistoj nomas ĝin Ipomoea nil. (laŭ la informo de fotono, dankon!)
[Ipomoea nil (L.) Roth]

Gajnis la registara partio

Hieraŭ okazis la balotado de la ĝenerala elekto en Japanio. La registaraj partioj gajnis pli ol du trionojn da seĝoj.

La Liberaldemokrata Partio — 296
La Partio Koomei — 31
(La registaraj partioj — 327)

La Demokrata Partio — 113
La Komunista Partio — 9
La Socialdemokrata Partio — 7
La Nova Partio Kokumin — 4
La Nova Partio Nippon — 1
Aliaj — 19
(La opzicioj kaj aliaj — 153)
(entute 480 seĝoj)

La rezulto maltrankviligas min, ĉar la reforma politiko de la registaro ĝis nun pli kaj pli grandigis diferencojn inter fortuloj kaj malfortuloj en la Japana socio. Kaj Koizumi, la ĉefministro kaj la gvidanto de la Liberaldemokrata partio, persiste kultovizitadis la ŝintoisman templon “Jasukuni-ĵinĵa”.

Estu mia senbaza zorgo, ke japanoj elektis la unuan diktatoron en la Japana historio.

Pederio – Paederia scandens – Hekusokazura

floroj de pederio

Volvotigo plektiĝas ĉe la dratreto de mia ĝardeneto. Nun floras malgrandaj kloŝformaj blankaj floroj. Ĝi estas Paederia scandens, japanlingve “ヘクソカズラ (屁糞葛, Hekusokazura)”.

Ĝi ankoraŭ ne havas esperantan nomon.  Hekuso-kazura en la japana signifas furzofekan volvotigon, kiu devenas onidire pro tio, ke ĉifite ĝi odoras malbone. Ja kompatinda herbo! Tamen laŭ mia nazo ĝi odoras iom acide kaj herbece, sed ne malbone.

Kiel mi nomu ĝin? Laŭ la metodo de PIV provizore mi prenos genronomon el ĝia scienca nomo. Do ĝi estas pederio. Ĉu vi konsentas kun mi? 🙂
[Paederia scandens (Lour.) Merr.]

Kial blogi?

Kial mi komencis tiun ĉi blogon?

1. Mi volis provi novtipan programon lastatempe populariĝantan en la interreta medio.
2. Mi ne havas okazon praktiki parolan uzon de esperanto ĉirkaŭ mi. Do, anstataŭe mi skribas en tiu ĉi blogo.
3. De tempo al tempo (tamen ne ofte) mi ricevas reagon de aliaj esperantistoj, kio instigas mian skribemon kaj donas al mi alian vidpunkton.