birdoj al beroj —
en ĝardenon post pluvo
patrina moŝto
Aŭtoro: Vastalto
ungotondilo
cuja komenco —
hodiaŭ malaperis
ungotondilo
folisakuro
folisakuro —
interparolo temas
pri kvindek jaroj
frapas odoro
frapas odoro
apenaŭ rimarkeble —
blanka lilio
dolĉa mespilo
dolĉa mespilo —
memoro pri silento
ombre post domo
*****
dolĉa mespilo: fakte temas pri frukto de japana eriobotrio [Eriobotrya japonica], kiu laŭaspekte similas al mespilo sed kun flava ŝelo kaj dolĉe suka karno.
griza ĉielo
griza ĉielo —
facile kaj senĝene
hirundo flirtas
betona muro
betona muro —
kun nigraj okuletoj
lacerto pozas
ho, gardenio
ho, gardenio
plena de floroj blankaj,
flavaj, flavetaj
por denteltiro
por denteltiro
al dentisto trans ponto —
junia pluvo
komo kaj komo
komo kaj komo
kaj ree haltostreko —
nokto sen punkto