Kio ili estas? (2)

Dankon, amikoj. Mi ricevis kelkajn komentojn en la retejo kaj en Tvitero. La monstroj nomiĝas “oni” en la japana. Ili estas bone konataj estaĵoj en la japana folkloro. Sed ili ankoraŭ ne havas fiksitan nomon en Esperanto.

Du sugestis “dajmono”-n. La Revo difinas ĝin jene:

Mezranga supernatura estaĵo, ofte malbona sed iam favora, peranto inter la homoj kaj la dioj, aŭ granda dio aganta inkognite

Sed ili propre ne estas dio, nek peras inter homoj kaj dioj.

Antaŭe mi trovis “ogro”-n en vortaro. La Revo difinas jene:

Granda, kruda, manĝavida feo, iafoje hommanĝema

Mi pensas, ke ili similas al ogroj en kelkaj karakterizaĵoj. Sed mi ne certas, ĉu mi povas nomi ilin ogroj. Ĉu vi pensas, ke la monstro “oni” estas variaĵo de ogro?

En Vikipedio iu franco faris la artikolon pri “onio”. Li mencias similecon al ogro. Tamen mi ne estas kontenta pri la nova vorto “onio”, ĉar ĝia adjektiva formo “onia” estas tute konfuza.

Antaŭ jaroj iu japano proponis la novan vorton “kiĝino”-n por la monstro “oni“. Kiĝino devenas de la japana “kiĝin (鬼神)”, pli formala esprimo de “oni“. Se ni bezonas novan vorton por la japana “oni“, mi pensas, ke “kiĝino” estas preferinda ol “onio”.

Kio ili estas?

Ili estas speco de monstro kun figuro simila al homo.
Ĝenerale ili estas pli grandaj ol matura viro.
Ili havas unu kornon aŭ du kornojn sur sia kapo kaj dentegojn en sia buŝo.
Ili havas fortikan korpon kaj portas feran bastonegon.
Ili vestas sin per kalsono el tigra felo.
Ili faras malbonon al homoj, atakas homojn, prirabas homojn kaj foje manĝas homojn.
Ĝenerale ili loĝas unuope aŭ kelkope en monto, kamparo kaj insulo aparte de homaj loĝlokoj.
Parto de ili laboras en infero kiel oficistoj aŭ gardistoj sub la infera reĝo.
Malofte kelkaj el ili posedas diecon kaj gardas homojn kontraŭ malbonaj monstroj.

Ĉu vi scias ilian nomon?
Kiel ili nomiĝas en Esperanto?

Longe vivi estas…

En mia juneco…
Longe vivi estis multon vidi.
Longe vivi estis multon fari.
Longe vivi estis multon akiri.
Pasis jaroj…
Longe vivi ja estas multon vidi… multon malĝojan.
Longe vivi estas multon rezigni.
Longe vivi estas multon perdi.

Jes, mi trempiĝas en pesimismo ĉi-vespere.
Sed morgaŭ matene mi reakiros mian energion.
Nun mi ekdormu… Bonan nokton!

Ĉambrinfano

el “Rakontoj de Toono”:

En longe ekzistanta domo fojfoje loĝas la dio “ĉambrinfano”. Tiu ĉi dio estas plej ofte knabo ĉirkaŭ 12- aŭ 13-jaraĝa. Li aperigas sian figuron de tempo al tempo.
En la domo de s-ro Imabuĉi en la vilaĝo Cuĉibuĉi, lia filino, kiu okaze estis hejme pro feriado, estis surprizita de ĉambrinfano sur la koridoro. Tiu ĉi estis ja knabo.
Ĉe s-ro Sasaki en la sama vilaĝo, kiam lia patrino kudris sola, ŝi aŭdis susuradon de papero en la apuda ĉambro. Tiu ĉi ĉambro estis de ŝia edzo, kiu tiam estis for al Tokio. Ŝi suspektis la bruon kaj malfermis la pordon, sed ŝi vidis neniun figuron. Post kelka tempo ŝi aŭdis ankaŭ nazajn spirbruojn. “Do estas ĉambrinfano!” ŝi pensis. La onidiro, ke en la domo loĝas ĉambrinfano, estis fame konata jam delonge.
Oni diras, ke la domo, en kiu loĝas ĉambrinfano, multe prosperas nobla kaj riĉa.

*rakontis SASAKI Kjooseki
*registris JANAGITA Kunio
*(libere) tradukis Vastalto

La Esperanto-elsendoj de Pola Radio frostigitaj

Hodiaŭ matene mi ne povis trovi la vendredan elsendon de Pola Radio en la retejo [http://www.polskieradio.pl/eo/]. Kaj vespere mi trovis la ŝokan artikolon de Libera Folio “Pola Radio haltigas la Esperanto-elsendojn” [ĉi tie]. Poste revizitinte la retejon de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, mi trovis kaj aŭskultis la vendredan elsendon.
Laŭ la informoj la estraro de Pola Radio decidis, ke la unu sola redakciano de la Esperanto-redakcio ĉesigu la ordinarajn laborojn kaj prenu novan taskon por ŝanĝi la portalon de Pola Radio. Pro la decido la Esperanto-redakcio ne povos prepari aktualajn programerojn kaj elsendos arkivajn programerojn nur tri-tage (lunde, merkrede kaj vendrede) en la venontaj semajnoj. Oni ne certas, ĝis kiam daŭros la nova tasko. kaj oni ne certas, ĉu ŝi povos reveni al la kutimaj okupoj pri Esperanto-elsendo.

Do, estas necese, ke esperantistoj reagu al Pola Radio aŭ al polaj instancoj. Mi planas morgaŭ skribi retmesaĝon al la pola ambasado en Japanio [ĉi tie] pri tiu ĉi problemo.