Estis bela kaj varma tago hodiaŭ. La blua ĉielo estis tute sen nuboj kaj la maksimuma temperaturo atingis 20,5 gradojn. Ja estas printempo en aŭtuno!
En la japana oni nomas ĉi tian tagon de novembro “koharu [小春]” t.e. “eta printempo”. Mi iam lernis, ke en la angla oni diras “Indian summer (indiana somero)”. Verŝajne en aliaj lingvoj oni diras diversmaniere.
Kategorio: Lingvo
Kritikilo
En la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/) aperis nova artikolo:
anamnez/o
1. [MED] Kolekto de biografiaj elementoj pri korpaj kaj patologiaj antecedentoj de la paciento kaj de liaj familianoj, por diagnozaj celoj.
2. [FIL] …(ellasita de mi)
Laŭ la difino skribita en nelerta lingvo ĝi signifas historion de jamaj malsanoj de iu paciento. Do, en ĉiutaga lingvo sufiĉas diri “malsanhistorio” aŭ “jamaj malsanoj”.
Mi vidas en tio la senkritikan kulton de (tiel nomataj) okcidentanoj (plus orientaj intelektuloj) al la grek-latina kulturo. Lerninte Esperanton, oni jam posedas taŭgan ilon por kritike analizi la mondon. Mi rekomendas al ĉiuj utiligi ĝin.
Aberacio malbonvena (sekvo)
Mi dankas legantojn pro la kuraĝigaj komentoj al la antaŭa artikolo (ĉi tie).
Sed fakte restas problemoj. Pluraj vortaroj jam plivastigis la sencon de “aberacio” ekster fakaj kampoj.
Angla-Esperanta Vortaro de Benson (CEED, 1995) difinas jene:
aberration, aberrance, (gen), aberacio; have (show) aberration, ~i [int]; aberrant ~a
Ĉi tie “gen” estas mallongigo de “ĝenerala uzado; la traduko validas por ĉiuj sencoj de la angla vorto”.
Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) aldonas la kvaran sencon de “aberacio” jene:
4. (komune) Deflankiĝo disde la normala stato.
La vortumo estas tute sama al tiu de PIV & NPIV, sed ReVo difinas ĝin kiel komunan uzon, dum PIV & NPIV difinas ĝin kiel medicinan fakan uzon.
Mi esperas, ke la difino de CEED estu ignorata, kaj ke la difino de ReVo estu reviziita plej baldaŭ.
Aberacio malbonvena
“… iuj oficiale postulis, ke tiu aberacio aperu en la EU-konstitucio …” (el MONATO)
Leginte tiun linion, unue mi ne povis kapti la sencon. La Plena Vortaro (1934) registris la vorton “aberacio” kiel fakvorton de astronomio kaj optiko. Kaj PIV (1970) plivastigis ĝian sencon al anatomia kaj medicina kampoj. Tamen laŭ PIV kaj NPIV (2002, 2005) ĝi restas fakvorto en klare difinitaj kampoj. Tion ĉi subtenas ankaŭ Esperanto-Angla Vortaro de Butler (1967), Esperanto-Germana Vortaro de Krause (1999), Esperanto-Japana Vortaro (2006) ktp.
Konsultinte kelkajn vortarojn de Angla-Japana, Franca-Japana ktp, mi eksciis, ke la angla-franca vorto aberration havas ankaŭ komunuzan signifon de “eksternormala ago, devojiĝo”. Eble eŭroplingvanoj ne sentas problemon en la citita frazo. Por ili la afero estus simpla aplikado de ia komuna vortaro de eŭropaj lingvoj.
Sed por mi, japano, la problemo estas grava. Japanoj devas lerni ĉiujn vortojn de Esperanto kun ĉiuj difinoj. Do, se ni japanoj volas majstri Esperanton, ni nepre bezonas helpon de vortaroj. Laŭ mia starpunkto la uzo de aberacio kun ekstervortara senco estas malbonvena.
Lingvo estas …
Fojfoje oni miskomprenas, ke la lingvo estas gramatiko kaj vortaro. Sed esence la lingvo estas skribita teksto kaj eldirita parolo.
Zamenhof en sia iniciato de la Lingvo Internacia preparis nur koncizajn gramatikon kaj vortaron. Li neniam verkis plenan gramatikon nek kompilis plenan vortaron. Sed aliflanke li energie tradukis multajn literaturaĵojn al Esperanto.
Kiam la lingvo influas la mondon, ĝi faras tion ne per gramatiko nek per vortaro, sed per skribita teksto kaj per eldirita parolo. Por ke Esperanto estu influhava en la mondo, ni ne forgesu ĉi tion.
Ĉu problemo?
“… la ensemblo de voĉdonrajtaj diskutantoj en Asembleo …”
estas frazero eldirita de iu latinidlingva esperantisto.
Tio devus esti
“… la tuto de voĉdonrajtaj diskutantoj en Asembleo …”
Tia senco de la vorto “ensemblo” ne estas registrita en PIV. Leginte la frazeron, mi tuj sentis fremdecon.
Mi scivolas, ĉu eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj (okcidentanoj) sentas fremdecon ĉe la frazero. Mi supozas, ke plimulto de ili ne tiel sentas kiel mi (orientano).
Tio ĉi estas unu ekzemplo, kiun mi menciis en antaŭa artikolo (ĉi tie). Mi ree citu:
Tiuj novradikoj de eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj estas pli-malpli komprenataj surbaze de latinidlingva kulturo. Sed ili ne estas komprenataj de plimulto de japanaj esperantistoj, kiuj ne posedas latinidajn lingvojn. Ĉi tie kuŝas problemo.
Problemo por ĉiuj
Hieraŭ (ĉi tie) mi skribis, ke mi volas senhezite gustumi en Esperanto udonon, sobaon, ramenon ktp. Hodiaŭ mi aldonu somenon al la menuo. Parenteze, mi jam povas gustumi almenaŭ udonon laŭ PIV.
Tamen ĝenerale japanaj esperantistoj estas tre singardaj pri enkonduko de tiuj novradikoj. Japanaj esperanto-vortaroj montras fagopiraĵon aŭ fagopirajn nudelojn por sobao, kaj ĉinan vermiĉelon por rameno. Tiu ĉi sinteno kontrastas kun tiu de eŭska vikipediisto-esperantisto, kiu verkis la artikolon pri rameno (ĉi tie).
La kialo de la singardemo estas jenaj: Se japanoj enkondukos tiujn novradikojn, ankaŭ koreoj, ĉinoj, vjetnamoj ktp rajtas same agi pri siaj propraĵoj. Kaj tio faros esperantan vortaron tro abunda kaj kaosa. Grandega vortaro ja malfaciligos Esperanton por lerni.
Aliflanke mi vidas, ke eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj tro facile enkondukas kaj uzas novradikojn laŭ la kriterioj de japanaj esperantistoj. Tiuj novradikoj de eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj estas pli-malpli komprenataj surbaze de latinidlingva kulturo. Sed ili ne estas komprenataj de plimulto de japanaj esperantistoj, kiuj ne posedas latinidajn lingvojn. Ĉi tie kuŝas problemo.
Malfacilaĵo por japanoj
Kio estas malfacilaĵoj de Esperanto por japanoj? Antaŭe (ĉi tie) mi diris, ke diferenco de vortordo inter Esperanto kaj la japana malhelpas japanojn paroli flue. Certe jes en parolado de Esperanto. Tamen en skribado de Esperanto la diferenco de vortordo ne tre gravas, ĉar oni povas reskribi frazon dum skribado.
En skribado de Esperanto mi ofte sentas limigon pri vortoprovizo. Ekzemple en Esperanto ni povas frandi senhezite spagetojn, makaroniojn, vermiĉelojn, nudelojn ktp. Sed japanoj ne povas gustumi senhezite udonon, nek sobaon, nek ramenon, nek ĉamponon. Certe ĉi tio estas unu el la kaŭzoj, kial Esperanto estas malfacila por japanoj.
NePIVaj plantoj
Verkante artikoletojn pri spertoj ĉirkaŭ mia vivo, mi fojfoje sentas mankon de necesaj vortoj. Tio ĉi aparte ofte okazas, kiam temas pri nomoj de plantoj kaj bestoj, kiuj estas ordinare konataj en Japanio.
Jam de longe japanaj esperantistoj proponas dekojn da novaj radikoj, tamen plimulto de ili ankoraŭ ne eniris en PIV. Jen kelkaj ekzemploj:
kerio : Kerria japonica, falfolia arbusto el rozacoj, kun flavaj floroj en aprilo ~ majo. “jamabuki (山吹)”. => foto en Vikipedio (japane).
lespedezo : Lespedeza bicolor kaj parencaj specioj, falfolia arbusto (aŭ plurjara herbo) el fabacoj, kun purpuraj infloreskoj en frua aŭtuno. Unu el la sep aŭtunaj herboj. “hagi (萩)”. => foto en Vikipedio (japane).
osmanto : Osmanthus fragrans, ĉiamverda arbeto el oleacoj, kun bonodoraj blankaj (aŭ oranĝflavaj) floretaroj en oktobro. “mokusei (木犀)”. => foto en mia artikolo.
petazito : Petasites japonicus, plurjara herbo el asteracoj, kun manĝebla longa petiolo. “huki (蕗)”. => foto en Vikipedio (japane).
sazanko : Camellia sasanqua, ĉiamverda arbeto el teacoj, kun ruĝaj floroj en vintro. “sazanka (山茶花)”. => foto en mia artikolo.
Traduko
Nun mi enkomputiligas tekston, esperantan tradukon de la dua volumo de la Kroniko Japana. Mi bedaŭras, ke la traduko estas ne tre lerta laŭ nuntempaj kriterioj. Tamen ĝi estas pli-malpli klara kaj senkaŝa.
Ĝia originalo estas skribita en japanstila ĉina lingvo kaj, tradukite al la japana lingvo, ĝenerale havas adoran kaj imponan tonon. Tiu tono malaperis en la esperanta traduko. Pro tio fojfoje mi legas kruelajn agojn de antikvajn regantoj sen retorika ornamo.