Merito de Esperanto

Unu el meritoj de Esperanto, la plej grava laŭ mi, estas ke ĝi estas nenies lingvo kaj sekve ĉies lingvo. Ĉar Esperanto estas propraĵo de neniu nacio/gento/etno, ĉiu naciano/gentano/etnano povas esti egalrajta lingvano kondiĉe ke tiu ellernis kernon de la lingvo. En kiu alia lingvo krom la japana kaj Esperanto mi, japano, rajtas pritrakti la koncernan lingvon antaŭ ĝiaj denaskaj lingvanoj?

Kapti pagron per salikoko

Vi rekompencis min per multekosta donaco. Mi kaptis pagron per salikoko.

Pagro [Pagrus major] estas bonaŭgura fiŝo por japanoj. (ĉi tie)
“Kapti pagron per salikoko” signifas en la japana tion, ke oni gajnis multan profiton per malmulte da peno aŭ elspezo.
En simila okazo oni diras en esperanta proverbaro “Doni ovon, por ricevi bovon.” En ĉi tiu okazo japanoj dirus “Oni celas kapti pagron per salikoko.”

Lavi vivon

Mi deziras viziti ripozlokon kaj lavi la vivon.

Kiel oni komprenas la supran frazon? “Lavi vivon” estas japanlingva parolturno por esprimi “distri kaj refreŝigi sin sen ĉiutagaj penoj”.
En Esperanto oni diras, “Kiam kato promenas, la musoj festenas.” aŭ “Mastro en vojo, servantoj en ĝojo.” Tiuokaze japanoj diras, “Dum demono forestas, lavu la vivon.”

Pri fonetika transskribo de propraj nomoj

En sia iniciato por la lingvo internacia Zamenhof faris gravan decidon, ke ĝi estu fonetika lingvo. Kaj li skribis jenan artikolon en la gazeto “La Esperantisto” (1890, N-ro 11).

Al s-ro T. en S. Peterburgo.

Vi miras, ke en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi strangaĵo: Ne volante arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio Esperanta), ĉar alie, trovante en verko Esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Gete” kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiamdevigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo; sed ĝis la demando estos difinite decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.

Kiel ni jam scias, la historio pri propraj nomoj ne iris laŭ la vojo antaŭdirita de Zamenhof. Pro tio hodiaŭ ne malmultaj esperantistoj stumblas ĉe nekonataj propraj nomoj. La kaŭzo estas la lingvotradicia inercio de okcidentaj esperantistoj, kies lingvo uzas latinajn literojn. Mi pensas, ke estas jam tempo rekonsideri la aferon.

Propraj nomoj en parolata Esperanto

Ĉiutage mi aŭskultas elsendon de Pola Radio. Parolistoj elparolas proprajn nomojn ofte en nacilingva elparolo. Nomon de franca institucio en franclingvaj sonoj. Nomon de brita firmao en anglalingvaj sonoj. Ktp, ktp. Tiam preskaŭ ĉiufoje mi malsukcesas kapti la kompletan nomon.
De kie venis tiu maniero en Esperanton? Ĉu tio estas ĝenerala fenomeno en eŭropaj landoj? Kaj kiel estas en landoj ekster Eŭropo?
Almenaŭ en Japanio tio ne okazas. Parolistoj de japanaj radio- kaj televid-elsendoj elparolas alilingvajn proprajn nomojn ĉiam en japane asimilitaj sonoj, malgraŭ tio, ke ili scipovas la anglan kaj aliajn lingvojn.
Mi pensas, ke la japana maniero estas racia solvo por japanaj aŭskultantoj. Kaj mi opinias, ke elparoli proprajn nomojn sen esperante asimili estas tute malracie por esperantolingvaj aŭskultantoj, kiuj posedas plej diversajn lingvokonojn.

La nova retejo “NUN-vortoj”

Hodiaŭ mi kaj du samideanoj starigis la retejon “NUN-vortoj” (ĉi tie). Bedaŭrinde ĝi estas plejparte japanlingva kaj celas precipe al japanaj esperantistoj. La retejo estas bazo por kompili laŭtemajn listojn de nuntempaj vortoj por japanaj esperantistoj.
La japana lingvo per sia strukturo kaj vortaro multe distancas de Esperanto kaj eŭropaj lingvoj. Kaj plue, kiam japanoj enkondukis teknologiojn kaj kulturojn de Okcidento antaŭ pli ol 100 jaroj, ili ne enkondukis eŭropajn vortojn, sed rekonstruis terminojn tradukante per sia propra vortostoko de la japana lingvo. Ĉi tio multe helpis al modernigo de japana scienco kaj tekniko, ĉar meze edukitaj japanoj pli-malpli bone komprenas fakajn terminojn, kiuj konsistas el japanlingvaj elementoj (pli precize ĉinaj literoj).
Sed aliflanke ĉi tio malhelpas nin japanojn, kiam ni eldiras ion en Esperanto. Koncerne vortojn la japana lingvo posedas preskaŭ nenion komunan kun Esperanto. Pro ĉi tio, se japanoj volas ion priparoli adekvate, ni bezonas prepari pli ampleksan vortoliston japanan-Esperantan pri la temo.

Kio estas rano?

Ĉiu lingvo havas sian propran semantikan kampon. En la japana lingvo “kaeru” (~ rano) estas komuna nomo de senvostaj amfibioj (= anuroj). Anuroj estas “mubi-rui” (= senvostuloj) en la japana. Japanoj faras specinomon per kunmetado kun “kaeru“. “Tonosama-gaeru” por la genro Rana (rano). “Ama-gaeru” por la genro Hyla (hilo). “Hiki-gaeru” por la genro Bufo (bufo). Kaj tiel plu. Ĉi tie “gaeru” estas aliformo de “kaeru“.
Intertempe mi trovis, ke la japanlingva vikipedia paĝo pri “kaeru” estas ligita al la esperanta vikipedia paĝo pri “anuroj”. Same al la angla “Frog“, al la germana “Froschlurche“, al la franca “Anoures” al la hispana “Anura” ktp. El ĉi tiu observo mi konkludis, ke latinidaj lingvoj ne posedas komunuzan vorton por “anuroj”.
Nu, kia estas la situacio en Esperanto? Laŭ la difinoj de PIV-oj kaj ReVo, ankaŭ Esperanto ne posedus komunuzan vorton por “anuroj”, ĉar “rano” signifas nur la genron Rana aŭ maksimume la familion Ranedoj. Sed en praktiko ŝajnas al mi, ke en multaj okazoj oni uzas “rano”-n plivaste por “anuroj”. Mi antaŭvidas, ke vortaristoj devos reverki la difinon de “rano” en ne malproksima estonteco.

Gubernio aŭ prefektujo

En la japana retlisto ERAJ (http://groups.yahoo.co.jp/group/eraj/) oni komencis diskuti, kiu estas pli konvena por la japana “ken (県)”, la esperanta “gubernio” aŭ “prefektujo”. “Ken” estas administracia landoparto de Japanio, kiu posedas ekzekutivan aŭtonomecon kun publike elektitaj estro kaj deputitoj.
Ĝis nun ambaŭ vortoj estas uzataj inter japanaj esperantistoj. Sed okazis voĉoj, ke estas oportune elekti unu vorton por komuna uzado.

Sekvas mia argumento:
Laŭ la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) “gubernio” estas “Administra teritorio de lando aŭ kolonio, ordinare malpli vasta ol provinco”.
Dume “prefekto” signifas “… regna funkciulo, administranta pli malpli grandan teritorian unuon” kaj “En Romio, titolo de altranga oficiro aŭ ŝtatoficisto …”. Do “prefekto/prefektujo” estas konvena al la antaŭmilita japana sistemo (~ 1945), en kiu “ĉiĵi (知事) =estro” estis ŝtata oficisto investita de la centra registaro, sed ne konvena al la postmilita japana sistemo, en kiu “ĉiĵi” estas elektita per publika voĉdono.
Mia provizora konkludo estas, ke “gubernio” estas konvena al “ken” de la nuntempa japana sistemo.

Japanlingvaj blogoj

Hieraŭ mi certe legis ĝin, sed hodiaŭ mi bedaŭrinde nenie retrovis la retnovaĵon, kiu raportas, ke la plej uzata lingvo en blogartikoloj en 2007 estis la japana lingvo. Do la afiŝnombro en la japana superis tiun en la angla.
Nuntempe japanaj junuloj multe uzas poŝtelefonon, per kiu ili facile povas afiŝi en blogo. Japanoj ŝatas verki taglibron pri sia privataĵo. Tiuj faktoroj, laŭ la novaĵo, multe kontribuis al la nombro de blogartikoloj.

Japanaj Ministerioj kaj Aliaj Instancoj

Antaŭe mi skribis la artikoleton pri esperanta nomo de japana ŝtata instanco (ĉi tie).
Nun tri japanaj esperantistoj, unu el kiuj estas mi, kompilis kaj publikigis liston de esperantigitaj nomoj de japanaj ministerioj kaj aliaj instancoj. La listo prezentiĝas en du versioj. La simpla versio estas dulingva (la japana kaj Esperanto). La plena versio estas trilingva (la angla aldonita) kun japanlingvaj notoj.
La listo celas precipe japanojn. Sed, se vi toleros la japanajn literojn, vi povos trovi, kion ni proponas. La plej grava estas tio, ke ni decidis uzi “subministerio”-n por la japana “ĉoo” anstataŭ ĝisnuna “agentejo”.
La listo estas legebla ĉe:
https://www.vastalto.com/arkivo/
“日本の官庁 Japanaj Ministerioj kaj Aliaj Instancoj”