Karaj amikoj!

PV (Plena Vortaro de E., 1934) difinas amikon jene:

Persono, amata k amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco.

Kaj PIV (Plena Ilustrita Vortaro de E., 1970) difinas amikon jene:

Viro, kiu estas ligita kun alia pro reciproka inklino, sed ne pro seksa aŭ familia rilato.

Laŭ PV, mi povas uzi “amiko”-n ambaŭ por viro kaj virino. Sed laŭ PIV, ne! Estas ja ŝoka eltrovo!
Tiu ĉi ŝanĝo estas unu el kritikendaj devojiĝoj de PIV, kiu pliproksimigas Esperanton al latinidaj lingvoj ol al vere internacia lingvo.

La Reta Vortaro (ReVo) nun difinas amikon jene:

Persono, amata kaj amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco.

Do Revo defendas mian uzadon pri amiko. Mi deziras, ke ReVo neniam postsekvu PIV-on.

La nomo de la floro

En esperanto oni donas nomon al floro ĉefe en tri manieroj.

  1. Rekta esperantigo de nacilingva vortoradiko: rozo, lilio, narciso, lekanto, sakuro, umeo, sazanko ktp.
  2. Esperantigo de scienca nomo: krizantemo, platikodono, rododendro, hemerokalido, likorido ktp.
  3. Kunmetado laŭ nacilingva kunmetaĵo: neforgesumino, trikoloreto, taglilio, buterfloro, vulpovosto ktp.

Plimulto de floroj ordinaraj en Eŭropo ricevis la nomon laŭ la unua maniero. Al tiu kategorio apartenas tre malmultaj ekstereŭropaj floroj. Estas malfacile enkonduki novan radikon laŭ adekvataj kriterioj.
Nuntempe pli kaj pli multiĝas nomoj laŭ la dua maniero. Ili estas relative facile enkondukeblaj kun klara difino. Sed tiaj nomoj estas iom longaj kaj donas nefamiliaran impreson. Verŝajne poetoj ne ŝatus ilin.
Pri la tria maniero mi ne multe interesiĝis ĝis nun. Sed, mem verkante hajkon kaj blogon, mi rimarkis eblecon de tiu maniero por krei familiaran flornomon. Certe estas problemo, ke kunmetita nomo ne ĉiam indikas la saman floron laŭ nacilingvaj kutimoj. Nu, ni pensu optimisme, ke tia kreado okazos iom post iom, ne kiel lavango. Ni havos necesan tempon por moderigi.

Agentejo pri …

Mi jam kelkfoje menciis la Japanan Meteologian Agentejon en pasintaj artikoloj (ekz. ĉi tie). La Meteologia Agentejo estas ŝtata instanco, kiu apartenas al la Ministerio pri Lando, Infrastrukturo kaj Transporto. Ĝiaj strukturo kaj funkcio estas difinitaj laŭ leĝoj.
Nun en japana dissendolisto de esperantistoj oni diskutas pri traduko de nomoj de la japanaj ministerioj kaj aliaj ŝtataj instancoj. Agentejo estas ŝtata instanco apartenanta al iu ministerio, sed havas aparte sendependan karakteron pro amplekseco de siaj strukturo kaj funkcio. Nun ekzistas 15 agentejoj kaj 11 ministerioj. La vorto “agentejo” estas paŭsaĵo de la angla traduko “agency“, kiun la japana registaro decidis.
Neniu vortaro, nek PIV (2005), nek la Esperanto-Japana (2006), registras tian uzon de “agentejo”. Ni bedaŭras, ke ne troviĝas bona anstataŭaĵo.

Malprogreso en PIV

En PIV (eld. 1970) kaj Nova PIV (eld. 2002) troviĝas paro de sinonimaj kapvortoj “peticio” kaj “petskribo”. Jen la difinoj estas:

peticio : petskribo.
petskribo : peticio.

Estas ja bela ekzemplo de cirkula difinado. Ĉe ĉi tiu punkto PV (eld. 1933 – 1953) ne malbone difinas:

peticio : petskribo.
petskribo : skribita peto al oficialulo.

Por komparado mi citu el Reta Vortaro:

peticio : petskribo al aŭtoritato apogata de subskribo de multaj homoj.
petskribo : skribita peto al oficialulo.

Tio ĉi estas pli bona difinado, mi pensas.

Herdera traktaĵo

Elektante librojn por forvendi al librobrokantisto, mi trovis la japanan tradukon de “Traktaĵo pri la Origino de Lingvo” verkita de Herdero [Johann Gottfried von Herder (1744‐1803)]. Herdero estis germana filozofo, teologo, poeto kaj literaturisto. En la traktaĵo li argumentis, ke lingvo ne estas kreaĵo de Dio, sed devenis de homa naturo.
Antaŭ multaj jaroj mi ĝin aĉetis, trafoliumis kaj tute forgesis. Nun foliumante kelkajn paĝojn, mi interesiĝis pri lia rezonado, kiu legeblas al mi kvazaŭ romano aŭ poezio. Tian trajton mi ne trovas en nuntempaj lingvistikaj verkoj. Mi decidis ne vendi ĝin.

Tro scienca PIV

PIV2005 difinas pedikon jene:

G.(Pediculus) de parazitaj insektoj el la ordo de anopluroj, senflugilaj, vivantaj sur kapo k korpo de homoj k.a. vertebruloj.

Ĝi estas tre klara difino tute sen ia dubo. Sed ĉu vere la esperanta “pediko” signifas la genron Pediculus?
Laŭ la Fundamento “pediko” estas la franca “pou“, la angla “louse” kaj la germana “Laus“. (Pardonu, ke mi ne scipovas la rusan nek la polan.) Ekzemple iu franca-japana vortaro donas ne nur “pou de tete” (kapa pediko – la genro Pediculus) kaj “pou de corps” (korpa pediko – la genro Pediculus) sed ankaŭ “pou de pubis” (puba pediko- la genro Phthirus), “pou de chien” (hunda pediko – la genro Linognathus) k.a. Alia angla-japana vortaro difinas “komuna nomo de la ordo Anoplura” k.a. Kaj germana-japana vortaro donas “Filzlaus” (puba pediko- la genro Phthirus) kaj “Kopflaus” (kapa pediko – la genro Pediculus).
Konklude PIV trude malvastigis la fundamentan sencon de “pediko”, kaj enkondukis ne necesan al mezaj esperantistoj radikon “ftiro” por la genro Phthirus. Ĉi tia direkto ne estas konvena al ĝenerala vortaro, kia devas esti PIV. En PIV abundas tro sciencaj fakaj difinoj pri bestoj kaj plantoj, ne taŭgaj, eĉ misgvidaj al mezaj esperantistoj, kiuj ne scipovas eŭropajn lingvojn.

Orfo en PIV

Kiam mi unuafoje legis la difinon de “orfo” en PIV, mi estis mirigita. Ĝi diras:

orf/o. Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis.

Ĉar la japana ekvivalento de “orfo” estas kaj knabo kaj knabino, mi demandis min, de kie venis tia seksobsedata difino. Almenaŭ en la angla, kiun mi lernis, “orphan” signifas ne nur knabon.
Lastatempe mi legis la difinon de “orfo” en ReVo (http://purl.org/net/voko/revo/). Ĝi diras:

orf/o: Knabo aŭ knabino, kies patro aŭ patrino mortis.

Ĉi tiu difino estas ĝoja surprizo al mi, ĉar ReVo en sia starto enhavis la difinon de Plena Vortaro, kiu estis esence sama al tiu de PIV. Do ReVuloj verŝajne ŝanĝis la difinon, ekkonsciinte problemon de la difino de PV/PIV. Gratulon al ReVuloj!

La japana lingvo antaŭ 100 jaroj

Mi legas la lernolibron de Esperanto verkitan antaŭ cent jaroj. La aŭtoro klarigas frazojn kaj vortojn de Esperanto en la japana lingvo antaŭ cent jaroj.
Kontraste al tio, ke esperanta parto estas facile komprenebla, japanlingva parto estas tre malfacila al mi kun multe da ĉinaj ideogramoj nun ne uzataj kaj parolturnoj malnovaj.
Fakte la japana lingvo, precipe ĝia skribita formo, multe ŝanĝiĝis dum ĉi tiuj cent jaroj.

Rapido kaj rapideco

Kiam mi lernis fizikon en supera mezlernejo, mi eksciis la distingon inter rapideco kaj rapido. (Japane 速さ[hajasa] kaj 速度[sokudo] respektive. Angle: speed kaj velocity respektive.)
Rapideco de fizika korpo estas distanco trairita de la korpo dum tempunuo. Oni diras pri rapideco, ekzemple “60 kilometroj en horo”.
Rapido estas ŝovo dum tempunuo. (Ŝovo estas diferenco de la nuna pozicio disde la origina pozicio.) Oni diras pri rapido, “60 kilometroj en horo norden”. Ĝi montras ne nur grandon sed ankaŭ direkton.
Do rapideco estas skalara fizika grando kaj rapido estas vektora fizika grando. Rapideco povas nomiĝi skalara rapido.
Mi miris multe, kiam mi trovis, ke tute ne ekzistas tia distingo en la nuna lingvouzo de Esperanto. Nek en PIV, nek en Vikipedio. En ĉi tiu artikolo mi provis distingi per rapideco kaj rapido.
Esperanta Terminaro de Fiziko, kompilita de KACUMORI Hiroŝi [勝守寛/KATSUMORI Hiroshi] k.a., proponas “velocito”-n por vektora rapido kaj “rapido”-n por skalara rapido. Sed mi ne aprobas neologismon en ĉi tiu kazo.

Plani lingvon

En sia hieraŭa blogo Beĉjo skribis interesan artikolon “Kial Einstein? Kial Zamenhof?”.
http://becxjo.blogspot.com/2007/10/kial-einstein-kial-zamenhof.html

… En Esperanto oni multe vidas novlernantojn kiuj ankoraŭ ne ĝuste uzas akuzativon sed proponas reformojn por la lingvo. Tiu fenomeno ekzistas pri neniu nacia lingvo. Ekzemple mi neniam aŭdacas proponi novan formon de frazo por la angla lingvo aŭ konstrui novan vortokombinaĵon en la franca. …

Mi pensas, ke tiu fenomeno estas kaj merito kaj malmerito de Esperanto.
Antaŭ ol Esperanto, Volapuko kaj aliaj planlingvoj aperis, lingvo estis mistera sanktaĵo aŭ vivaĵo tute ne tuŝebla al homoj. Sed la apero de planlingvoj kaj la relativa sukceso de Esperanto pruvis, ke lingvo estas komuna kreaĵo de homoj, kaj ke homoj povas krei lingvon. Esperanto (kaj la ideo de planlingvo) liberigis lingvojn al homoj.
Eble Esperanto estas la unua planlingvo, kiun oni ekkonas nuntempe. La ideo de planlingvo kuraĝigas ambiciulojn, ke ankaŭ ili havas eblon krei lingvon. Kaj estas vere, ke kiu konas malmulte, aŭdacas multe.