referenci kaj mencii

Aŭskultante la elsendojn de Pola Radio, fojfoje mi rimarkas lingvouzojn, kiuj ne kutimas al miaj oreloj. Ekzemple:
Li ankaŭ referencis al la naciaj malplimultoj, litova en Pollando kaj pola en Litovio, ...” (2006-06-13, “Sejm-marŝalo Marek Jurek en Litovio“)
En ĉi tiu kunteksto “referenci” estas preskaŭ samsenca al “mencii”. Kaj tiu senco ankoraŭ ne aperis en la Nova PIV (2005), sed ĵus registriĝis en la Esperanto-Japana Vortaro (2006).

Aŭstrio en la japana

Nuntempe japanoj ordinare nomas Aŭstrion “oosutoria (オーストリア)” en la japana lingvo. Kaj Aŭstralion “oosutoraria (オーストラリア)”. Fakte japanoj fojfoje konfuzas du landojn.
Tia situacio ŝajne ĝenas aŭstriajn aŭtoritatojn. La aŭstra ambasadoro kaj la aŭstra komerca delegito en Japanio komunikis ŝanĝon de la nomo de Aŭstrio en la japana lingvo. Laŭ la komuniko ili preferas uzi la nomon “oosutorii (オーストリー)” por sia lando.
Ĉu japanoj alkutimiĝos al la nova nomo, aŭ ne?

Komunlingvaj nomoj de vivaĵoj

Kiam oni volas paroli en Esperanto pri iu vivaĵo, kies nomo ne troviĝas en PIV nek en aliaj vortaroj, tiam oni povas enkonduki novan radikon prenante el la scienca genronomo de la vivaĵo. Tio ĉi estas jam establita konvencio en Esperantujo. Ĝi estas sufiĉa, kiam oni parolas en scienca aŭ kleriga kunteksto.
Sed ĝi ne estas sufiĉa, kiam temas pri literaturo. Ĉar la vorto prenita el scienca nomo (la latina lingvo) elvokas preskaŭ nenian asociaĵon, kio estas tre grava precipe en poezio. En familiara uzo ĝi estas tro preciza, pli ol necesa.
W.F. Pilger proponis komunlingvajn nomojn de vivaĵoj (birdoj, mamuloj, insektoj, plantoj kaj legomoj) en sia retpaĝo: http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/ .
Ankaŭ mi provis proponi familiarajn nomojn de bestoj kaj plantoj en ĝisnunaj artikoletoj. Miaj proponoj devenas plej ofte de japanlingvaj nomoj. Ili estos foje akceptitaj, kaj foje forĵetitaj fare de legantoj.
Fine, mia opinio estas, ke komunlingvaj nomoj de vivaĵoj estas necesaj apud sciencaj nomoj. Tial mi daŭrigos mian provon.

Badmintono ne troviĝas en PIV

Leginte la artikolon de Eriketo, mi rimarkis, ke PIV 2005 ankoraŭ ne enhavas la vorton “badmintono“, kvankam ĝi jam de longe enhavas “volano“-n.
Do mi provu fari suplementon al PIV 2005 pri badmintono. 🙂

badmintono: Sporto, en kiu konkursantoj transbatas volanon per rakedo trans la reto inter si. SIN. volanludo.

Vikipedio kaj Reta Vortaro jam enhavas “badmintono”-n. Oni povas kompari la difinojn.

Plano por Elektronika Biblioteko

Kredeble oni jam multe spertis utilecon de elektronikaj tekstoj kompare al paperaj libroj. Nun sur la Interreto troviĝas multe da esperantaj tekstoj eltiritaj el paperaj originaloj.
Sed la kvanto de la surretaj esperantaj tekstoj estas malpli multaj ol paperaj esperantaj tekstoj, mi pensas. Por ke Esperanto estos agnoskita en la denuna mondo, ni devas plimultigi bonkvalitajn esperantajn tekstojn publike alireblajn per la Interreto.
Mi nun planas enkomputiligi esperantajn librojn, kiuj eldoniĝis jam de longe en Japanio. Por fari tion, unue mi devas kolekti kunlaborantojn kaj due permesojn de la aŭtoroj. Mi antaŭvidas, ke la unuaj fruktoj de tiu ĉi plano aperos post kelkaj jaroj.

Gento, nacio kaj etno

Al mi estas malfacile, distingi la vorton “gento” disde “nacio” kaj “etno”. Kiam mi unuafoje lernis la vorton “gento” en Esperanto, mi pensis, ke ĝi estas superflua apud “nacio” kaj “etno”. Se mi parolos pri tiaspecaj homgrupoj, mi ne uzos “gento”-n, sed anstataŭe “nacio”-n kaj “etno”-n.

PIV2005 difinas la tri vortojn jene:
gento : 2 Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino.
nacio : 1 Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kaj emo al politika memstareco.
etno : Homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj).

Zamenhof siatempe uzis la vorton “gento” multfoje. Kaj ankaŭ nuntempe oni fojfoje uzas “gento”-n. Mi devas plu pripensi pri la difinoj.

Vivo de vortoj

En vortaro oni trovas multajn kapvortojn. Ili tamen estas nur lingvistikaj specimenoj tute senvivaj, same kiel botanikaj specimenoj.

Ekzemple PIV2005 enhavas 47 mil kapvortojn, inkluzive de derivaĵoj kaj kunmetaĵoj. Sed se esperantistoj tute ne uzas iun vorton, ĝi ne vivas, ĝi estas morta. Mi foje pensas, kiom da vortoj el PIV efektive vivas. Mi supozas, ke certe kelkaj vortoj el PIV jam ne vivas.

Mi skribadas artikoletojn en tiu ĉi blogo. Kiam mi uzas iun vorton, mi inspiras viveton al la vorto. Se aliaj uzos tiun vorton, ĝi fariĝos vivoplena. Tiamaniere esperanto daŭre estas vivanta lingvo.

Esperanto-Japana Vortareto

Jam de kelkaj jaroj mi kompilas elektronikan vortaron. Ĝi estas simpla tekstodosiero legebla per komputilo.

Ĝi titolas Praktika Esperanto-Japana Vortareto, mallonge PEJV. Nun ĝi enhavas ĉ. 26 000 kapvortojn.

La tekstodosiero estas kodita en unikodo (utf-8), kaj la japana lingvo estas skribita en kanaoj kaj ideogramoj. Mi preparis kunpremitan dosieron ĉi tie. Oni povas libere elŝuti ĝin.

Kio estas filtraĵo?

PIV1970 difinas “filtraĵo”-n jene:
filtraĵo. Rezulto de la filtrado, substanco lasita funde de la filtrilo.

Kaj PIV2005 difinas ĝin jene:
filtraĵo. Likvo, ricevita per filtrado. RIM. La substanco restanta sur la filtrilo estas nomata restaĵosolido.

La du vortaroj registras tute malajn sencojn. La vortaro de M.C. Butler (1967) kaj tiu de E.D. Krause (1999) donas la difinon saman al PIV2005. Ankaŭ la vortaro de Miyamoto M. (1998) subtenas la difinon de PIV2005.

Do, mi supozas, ke PIV1970 ial eraris.