La deka planedo de la Sunsistemo?

Kelkaj ĵurnaloj raportas pri la artikolo de la brita scienca gazeto “Nature“.

En la lastjara julio NASA (la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono) publikigis eltrovon de la astro, kiu povas esti la deka planedo de la Sunsistemo.

Germana esplorteamo el sia observado konkludis, ke la diametro de la astro estas ĉ. 3 000 km, tio estas, 1,3-oble pli granda ol tiu de Pluto (ĉ. 2 300 km). La esploristoj asertas, ke la konkludo subtenas la dekan planedon.

La astro nun situas en la distanco de ĉ. 14 500 000 000 km (dek kvar miliardoj kaj kvincent milionoj da kilometroj) de Suno, pli ol duoble malproksima kompare al Pluto.

Artefarita malsanigo je BSE

Laŭ la japana gazetaro, la Hokajda Esplor-Centrejo pri Bredado sukcesis artefarite malsanigi 3 bovinojn je BSE (Bova Spongoforma Encefalopatio, aŭ konata kiel malsano de “freneza bovino”) per kelkfoja inokulado de BSE-prionoj en la cerboj de 14 bovinoj.

Oni atendas, ke regula analizado de sango kaj urino de la infektitaj bovinoj utilos por firmigi la diagnozon pri BSE dum la vivo.

Napoleono kaj pilo

Ĉu vera aŭ ne, mi ne scias. Tamen mi legis iam en iu libro jenan historion.

Napoleono la 1-a, la franca imperiestro, amis novajn sciencaĵojn. Li aŭdis la famon de la pilo de Voltao, la itala fizikisto. Li venigis francan scienciston kun la pilo. Li demandis al la sciencisto, kia estas la kapablo de la pilo. Tiu ĉi respondis al Napoleono, ke ĝi povas produkti kurenton same al tiu de Voltao. Ĉar li estis entuziasma patrioto, li ne estis kontenta pri la respondo, kaj ordonis al la sciencisto fari pli grandan pilon ol tiu de Voltao.

Estas facile pligrandigi la pilon. Sufiĉas simple plimultigi plumbajn kaj zinkajn platojn. En posta tago Napoleno vizitis la scienciston kaj rigardis la grandan pilon. Ĉar li estis praktikulo ol teoriulo, Napoleono tuj prenis ambaŭ elektrodojn. Intensa kurento cirkulis la korpon de Napoleono, kaj li estis forte ŝokita. La sciencisto teruriĝis pro la akcidento, sed ja Napoleono estis Napoleono. Li estis tre kontenta pri la granda pilo kaj laŭdis la scienciston.

Havaja insularo najbaros al Japana insularo

Sciencistoj jam povas mezuri detale distancon inter du kontinentoj kun ekarto de 2~3 cm. Ili instalis grandajn radioteleskopojn en du malproksimaj lokoj sur la tero, kaj observis kvazaron (kvazaŭstelon), kiu eligas tre fortajn radiojn. Precize kalkulante diferencon inter la tempoj, kiam la radioj atingis la teleskopojn, ili mezuris precizan distancon inter du lokoj.

Ripetante la mezurojn dum 4 jaroj, japanaj sciencistoj konkludis, ke la havaja insularo alproksimiĝas 6,5 cm jare al la japana insularo.

Nuntempe Havajo situas meze en Pacifiko kaj distancas ĉ. 5 700 km de la japana insularo. Do Havajo atingos Japanion post 88 000 000 jaroj (okdek ok milionoj da jaroj)!

Eŭstenoptero — fosilia fiŝo

Eusthenopteron

Eŭstenoptero [Eusthenopteron] estas prahistoria fiŝo el krosopterigoj, kiu vivis en la devonio, la kvara periodo de paleozoiko. Ĝia korpo estas 50 ~ 60 centimetrojn longa, kaj havas brustonaĝilojn kaj ventronaĝilojn, kiujn apogas interna ostaro.

Oni pensas, ke eŭstenoptero estis antaŭulo de amfibioj, kaj ke la naĝiloj kun interna ostaro evoluis al kvar membroj de teraj vertebruloj.

Anodo kaj pozitiva elektrodo

PIV2005 difinas la sencon de la vorto “anodo” jene:
    La pozitiva elektrodo en pilo, tubo, elektroliza aparato ktp.

Tio ĉi estas ne ĝusta. M. FARADAY nomis “anodo” la elektrodon, el kiu kurento eliras en elektrolitan solvaĵon, kaj “katodo” la elektrodon, en kiun kurento eniras el elektrolita solvaĵo.

Oni nomas “pozitiva” la elektrodon kun pli alta potencialo, kaj “negativa” la elektrodon kun malpli alta potencialo. Do en elektrona tubo kaj elektroliza aparato, jes, anodo estas pozitiva elektrodo. Sed en pilo, ne! En pilo anodo estas negativa elektrodo.

Ruĝiĝo malfrua pro Tera varmiĝo

Meteologia Agentejo de Japanio raportis, ke ruĝiĝo de acerfolioj malfruiĝis, averaĝe en la tuta lando, 15 tagojn en la lastaj 51 jaroj.

Ordinare en novembro ni povis ĝui belajn ruĝiĝintajn foliojn de diversaj arboj, sed ĉi-jare ni ankoraŭ ne vidas plenruĝajn arbojn.

La Agentejo asertas, ke la malfruiĝon de la ruĝiĝo influas la varmiĝo de la Tero.

Supersekundo

En la homa historio progresis mezurarto de tempo. Unue homoj difinis tagon kaj horon laŭ observado de la movado de astroj. Sekvis la invento de mekanika horloĝo.

Nun oni mezuras tempon per atoma horloĝo. Laŭ la atoma horloĝo la rotacio de Tero fariĝas iom post iom malrapida. Tial oni devas alĝustigi horsistemon al la rotacio de Tero.

Por la alĝustigo de atoma horsistemo oni aldonas unu kroman sekundon en konvena okazo. Tio ĉi estas “supersekundo“. Post la lasta sekundo de la 31-a de decembro en 2005 (UT), oni metos la supersekundon. Do, ĉi-jare ni ĝuos pli longan unu jaron!

Marso plej proksima

Hodiaŭa vesperĵurnalo raportas, ke Marso plej alproksimiĝos al nia Tero en la 30-a de oktobro, nome morgaŭ.

Jam okazis la granda alproksimiĝo de Marso al Tero en aŭgusto de la jaro 2003. En ĉi-foja alproksimiĝo Marso distancos je 69 420 000 km (69 milionoj da kilometroj) de Tero. Oni vidos Marson je 80-procenta grandeco de la antaŭa alproksimiĝo.

Nun situante inter Ŝafo kaj Taŭro, Marso ruĝe helas je la magnitudo pli ol -2 (minus du !). Ĝi estas la plej hela en la nokta ĉielo.